Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Ĉe la koro de la tero
Author: Burroughs, Edgar Rice, 1875-1950
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Ĉe la koro de la tero" ***


Edgar Rice Burroughs

Ĉe la koro de la Tero

Tradukita de Gary Mickle

Originala anglalingva titolo: At the Earth's Core.



Traduko kopirajtita 2001 de Gary Mickle.

Ĉi tiu elektronika teksto estas nur por privata uzo. Oni ne rajtas
republikigi ĝin profitcele en presita aŭ alia formo sen la eksplicita
konsento de la kopirajto-posedanto. Permespetojn oni adresu al:
Gary Mickle, Brüsseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germanio aŭ
gmickle[@]nexgo.de.

Translation Copyright 2001 by Gary Mickle.

This Etext is for private use only. No republication for profit in
print or other media may be made without the express consent of
the Copyright Holder. Requests for permission should be addressed
to: Gary Mickle, Brüsseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germany or
gmickle[@]nexgo.de.


Enhavo

      Noto de la tradukanto
      Antaŭparolo
   1. Al la Eternaj Fajroj
   2. Stranga Mondo
   3. Novaj Mastroj
   4. Dian la Bela
   5. Sklavoj
   6. Komenco de Hororo
   7. Liberiĝo
   8. La Templo de la Maharoj
   9. La Vizaĝo de la Morto
  10. En Futra Denove
  11. Kvar Mortaj Maharoj
  12. Postĉaso
  13. La Ruzulo
  14. En la Ĝardeno Edena
  15. Reiro al la Tero



Noto de la tradukanto


Ĉi tiu Interreta eldono estas reviziita versio de la traduko, kiu
disponeblis rete ekde 2001. La antaŭa teksto estis nur parte
reviziita Esperanta traduko en tiu stato de relativa kompletiĝo,
kiun ĝi atingis ĝis 1997. Partoj de la teksto estis lingve kaj
stile mankohavaj.

Mi komencis mian tradukon de ĉi tiu romano (kiu eldoniĝis unuafoje
anglalingve en 1922) en 1968, eklerninte Esperanton du jarojn
antaŭe. Tuj komence, mi intencis nur ekzerci la lingvon. La decido
traduki ĝuste ĉi tiun tekston estis la frukto de maksimume
kvinminuta pripensado. Nur post iometa progreso mi iĝis pli kaj pli
ambicia kaj finfine persistis ĝis la fino.

Tiam mi flankenmetis la manuskripton, kaj ĝi ripozis sur mia
librobreto 25 jarojn. Aĉetinte komputilon antaŭ jaroj, mi rememoris
ĝian ekziston kaj pripensis, ke ĝi povus interesi kelkajn homojn,
do mi retajpis la tuton sen ĝeni min per duma korektado aŭ
reviziado. Iom poste mi tamen zorge reviziis kelkajn partojn, sed
tute ne ĉion. Sed nun mi faris la plenan revizian laboron, por kiu
mi ne havis sufiĉe da tempo antaŭ kelkaj jaroj.

La romano povus tre plaĉi al tiuj, kiuj ŝatas rapidmovajn
aventurrakontojn sen ĝisnubaj literaturaj pretendoj, tipaj por tiu
ĝenro de frutempa sciencfikcio. Ankaŭ Esperanto-komencantoj povus
ŝati ĝin pro ĝuste tiuj kvalitoj.


Edgar Rice Burroughs kaj la Pelucidaro-serio

La nomo de Edgar Rice Burroughs (1875-1950) estas malpli konata ol
tiu de la plej fama figuro de lia literatura kreado, Tarzan, la
rolulo de granda romanserio, poste de filmaj kaj komiksaj adaptoj.
Liaj tri aliaj grandaj romanserioj estas la marsa, la venusa kaj la
pelucidara. _Ĉe la koro de la Tero_ estas la unua romano de la
pelucidara serio. Lia verkaro sumiĝis je 68 romantitoloj.

Burroughs naskiĝis en riĉa familio en Ĉikago kaj trapasis
mallongan armean karieron. Geedziĝinte en 1900, lia edzino Emma kaj
li havis du filojn kaj unu filinon. Dum la unuaj jaroj la familio
vivis preskaŭ en malriĉeco. Burroughs ofte ŝanĝis la laborlokon.
Lia vivstato pliboniĝis, kiam li 35-jara komencis verki por
popularaj fikcigazetoj. Lia unua publikigita verko estis _Sub la
lunoj de Marso_, ekaperinta felietone en 1912. Samjare li eldonis la
faman _Tarzan de la simioj_, kaj jam en la posta jaro li povis fondi
propran eldonejon. Komence de la 20-aj jaroj li verkis mezume tri
romanojn jare por povi pagi sian luksan vivstilon kaj por kompensi
siajn malbonajn financajn investojn. Dum la 2-a mondmilito li laboris
kiel militraportisto en la suda Pacifiko. Li mortis de kormalsano en
1950.

Kvankam la literatura kritiko ofte taksas la verkojn de Burroughs
krude verkitaj kaj ŝablonecaj--li ja mem diris iam al intervjuanto,
ke li ne trompas sin pri la "beletraj" kvalitoj de sia verkaro--ili
facile ensorĉas legantojn per sia rapidmoveco kaj fantazipleno, kiun
aklamis verkistoj kiel Ray Bradbury kaj Arthur C. Clarke. Jane
Goodall, zoologino, kiu esploris la grandajn simiojn de Afriko,
atribuis sian unuan junaĝan fascinon pri sia estonta esplortemo al
la Tarzan-libroj. La "simiohomo" Tarzan efektive iĝis parto de la
populara kulturo de la 20-a jarcento, kies maleston oni malfacile
povus imagi.

La leganto ne povas pretervidi en la verkoj de Burroughs elementojn,
kiuj laŭ la hodiaŭa juĝo estas ne tre "politike ĝustaj" kaj foje
rasismaj. Neblankuloj ne ĉiam, sed ofte rolas kiel maliculoj, la
kolonianto-rolo de la blankuloj estas kvazaŭ memkompreneblaĵo, kaj
la prezentata rilato inter viroj kaj virinoj sekvas la normkomprenojn
de antaŭ kelkaj generacioj. Burroughs plene dividis la regantan
mondrigardon kaj la socitipajn antaŭjuĝojn de siaj usonaj
samtempuloj--kaj tiuj antaŭjuĝoj estas multloke kvazaŭ palpeblaj
por legantoj.

En la Pelucidaro-serio, al kiu apartenas _Ĉe la koro de la Tero_, la
maljuna sciencisto Abner Perry kaj juna akompananto, la romanheroo
David Innes, tratunelas la Teron 800 kilometrojn per unika
borveturilo ĝis la kava spaco en la mezo de la planedo. Tie ili
renkontas vivoformojn, kiuj formortis sur nia Tero antaŭ milionoj da
jaroj, sed ankaŭ civilize ŝtonepokan homaron, sklavigitan de
drakosimilaj reptilioj, la potencaj maharoj, mastroj de la interna
mondo. Pelucidaron, la landon de eterna tagmezo, lumigas miniatura
suno, kiun la gravita forto tenas pendanta en la centro de la
kavaĵo. La du novalvenintoj baldaŭ rekonas sian mision: alporti al
la pelucidara homaro kulturon kaj civilizon, kaj liberigi ĝin elsub
la maharoj, venigante ĝin al ĝia laŭrajta loko pinte de la
specioj.



ANTAŬPAROLO


Unue, bonvolu memori, ke mi ne supozas, ke vi kredos ĉi tiun
historion. Do vi ne mirus pri lastatempa travivaĵo mia, en kiu,
kirasite per naiva fido, mi senĝene rakontis ĝian esencon al membro
de la Reĝa Geologia Societo okaze de mia lasta vojaĝo al Londono.

Certe ŝajnus al vi, kvazaŭ oni kaptis min ĉe tiel abomena krimo
kiel la ŝtelo de la Juveloj de la Krono el la Turo[1] aŭ la
venenado de la kafo de lia Moŝto la Reĝo.

La erudiciulo, al kiu mi konfidis, glaciiĝis antaŭ ol mi atingis la
duonon--nur tio savis lin de eksplodiĝo--kaj miaj revoj pri honora
membreco en la Societo, oraj medaloj kaj niĉo en la Glorhalo
forvaporiĝis en la maldensan, fridan aeron de lia arkta teniĝo.

Sed mi kredas la historion, kaj ankaŭ vi kredus, kaj ankaŭ la
klerulo de la Reĝa Geologia Societo kredus, se vi ambaŭ povus aŭdi
ĝin el la buŝo de tiu viro, kiu rakontis ĝin al mi. Se vi estus
vidinta, kiel mi, la fajron de veremo en tiuj grizaj okuloj,
aŭdinta la tonon de sincero en tiu mallaŭta voĉo, sentinta la
kortuŝecon--ankaŭ vi kredus. Vi ne bezonus la definitivan pruvon,
kiun mi vidis: la bizaran ramforinko-similan beston, kiun li
kunportis el la interna mondo.

Mi trovis lin tute subite kaj ne malpli neatendite, ĉe la rando de
la granda Sahara Dezerto. Li staris antaŭ kaprofela tendo meze de
areto da daktilpalmoj ĉe eta oazo. Araba tendaro kun ok aŭ dek
tendoj staris proksime.

Mi estis en Afriko por ĉasi leonojn. Mia trupo konsistis el dek du
dezertidoj; mi estis la sola "blankulo". Dum ni proksimiĝis al la
punkto de verdaĵo, mi vidis la viron eliri el sia tendo kaj
scivoleme rigardadi al ni, ombrante siajn okulojn per levita mano.
Ekvidinte min, li rapidis antaŭen por renkonti nin.

"Blankulo!" li ekkriis. "Laŭdon al la Sinjoro! Jam de horoj mi vin
rigardas, esperante, sed ankaŭ dubante, ke ĉi-foje venas blankulo.
Diru al mi la daton. Kiun jaron ni havas?"

Kaj kiam mi respondis, li ŝanceliĝis kvazaŭ batite rekte sur la
vizaĝon, kaj li devis ekkapti la ledrimenon de mia piedingo por sin
apogi.

"Ne povas esti!" li kriis post momento. "Ne povas esti! Diru, ke vi
malpravas aŭ ke vi nur ŝercas."

"Mi diras al vi la veron, mia amiko," mi respondis. "Kial mi trompus
aŭ provus trompi nekonaton pri tia banalaĵo kiel la dato?"

Dum longa tempo li staris silenta kaj kun klinita kapo.

"Dek jaroj!" li murmuris finfine. "Dek jaroj, kaj mi kredis, ke pasis
apenaŭ pli ol unu!"

Dum tiu nokto li rakontis al mi sian historion--tiun, kiun mi kiel
eble plej fidele ripetas, laŭ mia memoro, al vi.


Subnoto

[1] la Turo de Londono.



1-a ĉapitro

AL LA ETERNAJ FAJROJ


Mi naskiĝis en Connecticut[2] antaŭ proksimume tridek jaroj. Mia
nomo estas David Innes. Mia patro estis riĉa minejposedanto. Li
mortis, kiam mi estis deknaŭjara. Laŭ lia testamento mi post la
plenaĝiĝo ricevos lian tutan havaĵon, kondiĉe ke dum la antaŭaj
du jaroj mi diligente dediĉu min al la heredota granda firmao.

Mi faris ĉion, kion mi kapablis, por plenumi la lastajn dezirojn de
mia patro--ne pro la heredaĵo, sed ĉar mi amis kaj honoris mian
patron. Ses monatojn mi laboregis en la minejo kaj en la kontoroj,
ĉar mi volis ekkoni ĉiun detalon de la negoco.

Tiam Perry interesis min pri sia inventaĵo. Li estis maljunulo, kiu
dediĉis la plej longan parton el sia longa vivo al la perfektigo de
meĥanika subtera borveturilo. Kiel distraĵon li studis
paleontologion. Mi studis liajn planojn, aŭskultis liajn
argumentojn, ekzamenis lian funkciantan prototipon--kaj, konvinkite,
mi disponigis la necesajn monrimedojn por konstrui plenampleksan,
praktikan borveturilon.

Mi ne klarigos nun la detalojn de ĝia konstruo; ĝi kuŝas en la
dezerto, proksimume du mejlojn[3] for. Morgaŭ vi eble volos rajdi
tien por vidi ĝin. Simple dirite, ĝi estas ŝtala cilindro cent
futojn[4] longa, artikizita, por ke ĝi tordiĝu kaj turniĝu tra
solida roko, se necese. Ĉe unu ekstremo estas potenca borilo
funkciigita de motoro, kiu laŭ Perry produktas pli da potenco je la
kuba colo[5] ol iu ajn alia motoro produktas je la kuba futo. Mi
memoras liajn pretendojn, ke la motoro sola povus enorme riĉigi
nin--ni intencis publike konatigi la tutan aferon post la sukceso de
nia unua sekreta elprovo--sed Perry neniam revenis de tiu prova
vojaĝo, kaj mi revenis nur post dek jaroj.

Mi memoras la sortodecidan nokton, kvazaŭ ĝi estus la hieraŭa, en
kiu ni intencis elprovi la praktikecon de tiu mirinda inventaĵo.
Estis preskaŭ noktomeze, kiam ni iris al la alta turo, en kiu Perry
estis konstruinta sian "feran talpon", kiel li ŝatis nomi ĝin. Ĝia
granda nazo ripozis sur la nuda tero. Ni trapasis la pordojn de la
ekstera blendo, sekure fermis ilin, trapasis al la kajuto en la
interna cilindro, kiu entenis la regadmeĥanismon, kaj ŝaltis la
elektrajn lampojn.

Perry rigardis al sia generatoro; al la grandaj rezervujoj, kiuj
tenis la vivdonajn ĥemiaĵojn, per kiuj li produktos freŝan
aeron por anstataŭi tiun, kiun ni foruzos spirante; al siaj
mezurinstrumentoj, kiuj registros temperaturojn, rapidecon,
distancon, kaj kiuj analizos la trapasatajn rokaĵojn.

Li provis la stirilon kaj superrigardis la fortajn dentradojn, kiuj
transdonos mirindan rapidecon al la giganta borilo ĉe la nazo de lia
stranga veturilo.

Niaj seĝoj, en kiujn ni zonis nin, estis tiel fiksitaj sur
transversaj stangoj, ke ni sidus ekvilibre, egale ĉu la maŝino
plugus vojon malsupren en la internaĵon de la Tero, ĉu ĝi moviĝus
horizontale laŭlonge de granda karbvejno, aŭ ĉu ĝi suprenirus
vertikale al la supraĵo.

Finfine ĉio pretis. Perry klinis sian kapon kaj preĝis. Dum momento
ni silentis, kaj tiam la mano de la maljunulo ekkaptis la
ŝaltostangon. Eksonis timiga muĝego sub ni--la giganta framo tremis
kaj vibris--aŭdiĝis ekbruego, kiam la mola grundo ekpasis tra la
kavaĵo inter la interna kaj ekstera blendoj kaj deponiĝis malantaŭ
ni. Ni ekiris!

La bruo estis surdiga. Estis terura sento. Dum plena minuto nek li
nek mi povis fari ion alian ol kroĉiĝi per la proverba malespero de
dronanto al la teniloj de niaj balancantaj seĝoj. Tiam Perry ĵetis
rigardon al la termometro.

"Aj!" li kriis, "ne povas esti--rapide! Kion montras la
distancometro?"

Tio kaj la rapidometro estis ĉe mia flanko de la kajuto, kaj dum mi
turniĝis por kontroli, mi povis vidi Perry murmuranta.

"Altiĝo je ses gradoj[6]--ne eblas!" kaj poste mi vidis lin timplene
tiregi je la stirilo.

Kiam mi fine trovis la etan montrilon en la obskuro, mi ekkomprenis
la videblan eksciton de Perry, kaj mia koro sinkis. Sed kiam mi
parolis, mi kaŝis la timon, kiu hantis min.

"Estos jam sepcent futoj, Perry," mi diris, "antaŭ ol vi povos turni
ĝin horizontalen."

"Vi devos helpi min, knabo," li respondis, "ĉar mi mem ne povas eĉ
moveti ĝin el la vertikala pozicio. Dio permesu, ke nia kuna forteco
estu egala al la tasko, ĉar alie ni certe pereos."

Mi serpentumis al la flanko de la maljunulo, ne dubante, ke la granda
rado tuj cedos al la potenco de miaj junaj kaj viglaj muskoloj. Kaj
mia kredo ne estis nura egoismo, ĉar miaj kamaradoj ĉiam trovis
mian korpon tre enviinda. Kaj ĝuste tial ĝi fortiĝis pli ol la
naturo intencis, ĉar mia komprenebla fiero pri mia granda forteco
igis min prizorgi kaj fortigi miajn muskolojn kaj korpon per ĉiu
ebla rimedo. Per boksado, futbalo kaj bazopilko mi trejnis min ek de
la infaneco.

Do kun la plej granda memfido mi ekkaptis la grandan feran radrondon;
sed kvankam mi uzis ĉiun uncon de mia forto, mia plej granda peno
estis tiel senefika kiel tiu de Perry--la ilo tute ne moviĝis--la
malvarma kaj senesperiga teruraĵo, kiu tenis nin rekte sur la vojo
al la morto!

Fine mi ĉesigis la senefikan lukton kaj sen parolo reiris al mia
sidloko. Ne necesis vortoj--almenaŭ al mi nenio ŝajnis direnda,
kvankam Perry eble dezirus preĝi. Kaj mi estis tute certa, ke li
deziros, ĉar li neniam preterlasis okazon fari preĝon. Li preĝis,
kiam li vekiĝis, li preĝis antaŭ ol manĝi, li preĝis post la
manĝo kaj nokte, antaŭ ol enlitiĝi, li preĝis denove. Intertempe
li ofte trovis aliajn okazojn preĝi, eĉ kiam la motivo ŝajnis iom
dubinda laŭ mia mondeca vidpunkto--nun, kiam li estis baldaŭ
mortonta, mi antaŭvidis kun granda certeco veran orgion de preĝado,
se decas per tia metaforo aludi agon tiel solenan.

Sed je mia mirego mi malkovris, ke, kiam la morto rigardaĉis en lian
vizaĝon, Abner Perry transformiĝis en novan personon. El lia buŝo
eliris ne preĝoj, sed klara rivero de nemoderigitaj blasfemoj, ĉiuj
direktitaj kontraŭ tiu kviete obstina meĥanismo.

"Ŝajnas al mi, Perry," mi riproĉis, "ke viro de via pretendita
pieco preferus preĝi ol blasfemi, kiam la morto proksimiĝas."

"Morto!" li kriis. "Ĉu tio ĉagrenas vin? Nia morto estas
sensignifa, kompare kun la perdo, kiun la mondo devos suferi. Sciu,
David, ke per tiu ĉi fera cilindro ni elmontris eblecojn, pri kiuj
la scienco apenaŭ eĉ revis. Ni utiligis novan principon, kaj per
ĝi ni donis al masiva peco de ŝtalo la potencon de dekmil viroj. La
estingiĝo de du homaj vivoj interne de la Tero tute ne estas
komparebla kun la mondotragedio, kiu entombigos en la interno de la
Tero la eltrovaĵojn, kiujn mi faris kaj elprovis en la sukcesa
konstruo de la maŝino, kiu portas nin pli kaj pli proksimen al la
eternaj fajroj de la centro de la Tero."

Mi ne hezitas konfesi, ke mi pli multe maltrankviliĝis pri nia
propra sorto ol pri ia eventuala perdo suferota de la mondo. La mondo
almenaŭ nenion scius pri sia perdo, dum al mi la afero estis reala
kaj terura.

"Kion ni faru?" mi demandis, maskante mian ĉagrenon per malalta kaj
firma voĉo.

"Ni povus halti ĉi tie kaj morti de sufokiĝo, kiam malpleniĝos
niaj aer-rezervujoj," respondis Perry, "aŭ ni povus daŭrigi
antaŭen kun la eta espero, ke ni baldaŭ sufiĉe devojigos la
borveturilon el ĝia vertikala pozicio, por ke ni iru laŭ la arko de
granda cirklo, kio finfine revenigus nin al la tersupraĵo. Se ni
sukcesos je tio antaŭ ol atingi la tre altan temperaturon de la
interno, ni eble saviĝos. Laŭ mia opinio, povas esti unu ŝanco de
sukceso kontraŭ kelkaj milionoj, ke ni malsukcesos--se ni daŭrigos
antaŭen, ni mortos pli rapide, sed ne malpli certe ol se ni sidos
senfare, atendante la torturon de malrapida kaj terura morto."

Mi ekrigardis la termometron. Ĝi montris 110 gradojn. Kaj dum ni
parolis, la fortega fera talpo boris pli ol mejlon plu en la rokon de
la Tera krusto.

"Ni daŭrigu, do," mi respondis. "Kun ĉi tiu rapideco baldaŭ venos
la fino. Vi neniam informis min, ke la rapideco de la maŝino estos
tiel alta, Perry. Ĉu vi sciis?"

"Ne," li respondis. "Mi ne povis precize kalkuli la rapidecon, ĉar
mi ne havis instrumenton, kiu povus mezuri la egan potencon de mia
generatoro. Sed mi kredis, ke ni moviĝos po proksimume kvincent
jardojn[7] hore."

"Kaj ni moviĝas po sep mejlojn hore," mi konkludis por li,
rigardante la distancometron. "Kiel dika estas la krusto de la Tero,
Perry?" mi demandis.

"Ekzistas preskaŭ tiom da konjektoj, kiom geologoj," li respondis.
"Oni taksas ĝin je tridek mejloj, ĉar la interna varmeco, kiu
pliiĝas po proksimume unu gradon je ĉiu sesdek- aŭ sepdekfuta
profundiĝo, sufiĉus por fandi la plej fandimunajn substancojn je
tiu distanco sub la tersupraĵo. Sed alia supozas, ke la fenomenoj de
precesio kaj nutacio postulas, ke la Tero, se ĝi ne estas tute
solida, devas havi kruston dikan je pli ol okcent mejloj. Do jen. Vi
povas elekti."

"Kaj se ĝi montriĝos solida?" mi demandis.

"Estos al ni finfine egale, David," respondis Perry. "En la plej bona
okazo sufiĉos nia fuelo por tri- aŭ kvartaga veturado, dum ne
restos aero pli ol tri tagojn. Ambaŭ, do, ne sufiĉos por
sendanĝere travojaĝi okmil mejlojn da roko al la antipodo."

"Se la krusto estas sufiĉe dika, ni fine haltos inter sescent kaj
sepcent mejloj sub la tersupraĵo; sed dum la lastaj cent kvindek
mejloj ni estos kadavroj. Ĉu ĝuste?" mi demandis.

"Tute, David. Ĉu vi timas?"

"Mi ne scias. Ĉio okazis tiel subite, ke ŝajne nek vi nek mi
komprenas la veran terurecon de nia situacio. Mi devus esti timigita
ĝis paniko; tamen mi ne estas. Kredeble, la ŝoko estis tiel granda,
ke ĝi multe obtuzigis niaj sentojn."

Denove mi turnis min al la termometro. La hidrargo altiĝis pli
malrapide. Nun la temperaturo estis nur 140-grada, kvankam ni jam
penetris ĝis preskaŭ kvarmejla profundeco. Mi informis Perry, kaj
li ridetis.

"Almenaŭ ni frakasis unu teorion," li diris nur, kaj tiam li denove
komencis blasfemi per pitoreskaj vortoj pri la stirilo. Unufoje mi
aŭdis piraton blasfemi, sed ties plej bonaj klopodoj estis tiuj de
amatoro kompare kun la science majstreca fiparolo de Perry.

Denove mi penis movi la stirilon, sed estis kvazaŭ mi provus svingi
la Teron mem. Je mia propono Perry malŝaltis la generatoron, kaj
kiam ni haltis, mi denove supermezure elverŝis mian tutan forton por
movi la ilon eĉ la dikecon de haro--sed la klopodo estis tiel
senfrukta kiel tiu farita dum nia plenrapideca veturo.

Mi malgaje balancis la kapon kaj montris la funkciigilon. Perry tiris
kaj ni denove ekplonĝis malsupren en la eternecon po sep mejlojn
hore. Ni sidadis kun la okuloj kvazaŭ gluitaj al la termometro kaj
la distancometro. La hidrargo nun tre malrapide altiĝis, kvankam la
145-grada temperaturo estis preskaŭ neeltenebla en la mallarĝaj
limoj de nia metala malliberejo.

Proksimume tagmeze, alie dirite, dekdu horojn post la komenco de tiu
bedaŭrinda vojaĝo, ni jam boris ĝis profundeco de 84 mejloj, kie
la hidrargo montris 153 gradojn.

Perry komencis denove esperi, kvankam el kiu fonto li povis ĉerpi
ian ajn optimismon, mi ne povis konjekti. Anstataŭ blasfemi, li nun
kantis--mi ekkredis, ke la premo de la situacio fine damaĝas lian
psikon. Dum la lastaj horoj ni ne parolis, krom kiam li foje petis de
mi ciferojn, kiujn montris la metroj, kaj kiam mi respondis. Mia
cerbo pleniĝis de vanaj bedaŭroj. Mi rememoris plurajn farojn el
mia pasinteco, pro kiuj mi feliĉus havi kelkajn jarojn pli por
regajni mian honoron. Ekzemple, mi rememoris la okazaĵon en la Latin
Commons ĉe Andover[8], kiam Calhoun kaj mi metis pulvon en la
fornon--kio preskaŭ mortigis unu el la mastroj. Kaj ankaŭ--sed kial
maltrankviliĝi? Mi estis baldaŭ mortonta kaj pagonta por tiaj
aferoj kaj por kelkaj aliaj. La varmeco jam sufiĉis, por ke mi
anticipu tion, kio venos. Se plialtiĝus la temperaturo kelkajn
gradojn, mi sentis, ke mi perdos la konscion.

"Kion montras la metroj nun, David?" la voĉo de Perry interrompis
miajn malgajajn pensojn.

"90 mejlojn kaj 153 gradojn," mi respondis.

"Ha! Ni bone disbatis tiun teorion pri la tridekmejla krusto, ĉu
ne?"

"Kaj ĉu tio iel helpos nin?" mi regrumblis.

"Sed mia amiko," li daŭrigis, "ĉu tiu temperaturo nenion signifas
al vi? Ĝi ne altiĝis dum ses mejloj. Pripensu tion, junulo!"

"Jes, mi pripensas," mi respondis, "sed kiam nia aerprovizo
elĉerpiĝos, ĉu gravos, ĉu la temperaturo estas 153-grada aŭ
153.000-grada? Ni estos same mortaj, kaj krome, neniu scios." Sed mi
devas konfesi, ke pro iu neklarigebla kialo la senŝanĝa temperaturo
ja fakte renovigis mian velkantan esperon. Kion mi esperis, estas
neklarigebla. Kiel Perry penis klarigi, la malpruvo de pluraj tre
precizaj kaj kleraj sciencaj hipotezoj montris, ke ni ne povas
antaŭvidi, kio atendos nin en la interno de la Tero; do kial ne
esperi pri io bona, almenaŭ ĝis nia morto--kiam ni ne plu bezonus
esperon por esti feliĉaj. Tio estis tre bona kaj logika rezonado, do
mi ĝin akceptis.

Cent mejlojn subtere la temperaturo _jam falis al 152,5 gradoj_. Kiam
mi tion anoncis, Perry etendis siajn brakojn por min ĉirkaŭpremi.

Ek de tiam, ĝis la tagmezo de la dua tago, la temperaturo konstante
malpliiĝis. Baldaŭ ĝenis min la malvarmeco, kiu iĝis same
netolerebla kiel la antaŭa varmego. Kiam ni atingis la profundecon
de ducent kvardek mejloj, preskaŭ sveniga amoniaka haladzo atakis
niajn nazojn, kaj la termometro registris −10 gradojn. Preskaŭ du
horojn ni suferis tiun morde intensan malvarmon, ĝis proksimume 245
mejloj sub la tersupraĵo, kiam ni eniris tavolon de solida glacio,
kie la hidrargo rapide altiĝis ĝis nulo. Dum la postaj tri horoj ni
trapasis 10 mejlojn da glacio, finfine enirante alian serion de
amoniakozaj tavoloj, kie la hidrargo denove falis al −10 gradoj.

Malrapide ĝi altiĝis denove, ĝis ni konvinkiĝis, ke ni fine
proksimiĝas al la fandita terinterno. Je 400 mejloj la temperaturo
atingis 153 gradojn. Febre mi rigardadis la termometron. Malrapide la
hidrargo altiĝis. Perry jam ĉesis kanti kaj nun preĝis.

Niaj esperoj jam ricevis tian mortfrapon, ke la malrapide pliiĝanta
varmeco ŝajnis al niaj skuitaj mensoj multe pli granda ol ĝi vere
estis. Dum la posta horo mi atentis la supreniron de tiu senkompata
kolono de hidrargo, ĝis je 410 mejloj ĝi montris 153 gradojn. En
preskaŭ senspira streĉeco ni nun komencis rigardadi la ciferojn.

153 gradoj estis la maksimuma temperaturo renkontita super la glacia
tavolo. Ĉu nun ĝi denove haltos, aŭ ĉu daŭros la senkompata
altiĝo? Ni sciis, ke estas nenia espero; tamen, plenaj de energia
vivpersisto, ni malcedeme esperadis, kvankam ni sciis, ke nia espero
estas vana. La aer-rezervujoj jam estis preskaŭ malplenaj. Kio
restis el la karega oksigeno, apenaŭ sufiĉis por vivteni nin dum 12
horoj. Sed ĉu tiam ni eĉ vivos? Ĉio ŝajnis al mi nekredebla.

Je 420 mejloj mi denove faris kontrolon.

"Perry!" mi vokis. "Perry! Ĝi falas! Ĝi falas! Estas 152 gradoj
denove!"

"Aĥ!" li kriis. "Kion ĝi povus signifi? Ĉu eble la kerno de la
Tero estas malvarma?"

"Mi ne scias, Perry," mi respondis, "sed dank' al Dio, se mi devas
morti, mi ne mortos per fajro--nur tion mi timis. Mi povas fronti
kian ajn morton, nur ne tian."

Malsupren, malsupren falis la hidrargo, ĝis ĝi indikis la saman
temperaturon kiel sep mejlojn sub la tersupraĵo, kaj tiam ni subite
eksciis, ke la morto estas tre proksima. Perry eltrovis tion la unua.
Mi vidis lin manipulanta la valvojn, kiuj regis la aerprovizon.
Samtempe mi spertis malfacilan spiradon. Mi sentis kapturniĝon, kaj
miaj membroj iĝis pezaj. Mi vidis Perry kolapsi en sia seĝo. Li
skuis sin kaj denove rektiĝis. Tiam li turniĝis al mi.

"Adiaŭ, David," li diris, "jam venis la fino," kaj tiam li ridetis
kaj fermis la okulojn.

"Adiaŭ, Perry, kaj bonŝancon!" mi respondis, ridetante al li. Sed
mi luktis kontraŭ tiu terura dormemo. Mi estis tre juna--mi ne volis
morti.

Unu horon mi batalis kontraŭ la kruele proksimiĝanta morto, kiu
atakis min de ĉiu flanko. Komence mi trovis, ke grimpinte en la
trabaron super mi, mi povis trovi pli grandan kvanton da oksigeno,
kaj dum iom da tempo tio vivtenis min. Verŝajne unu horon post la
senkonsciiĝo de Perry mi fine eksciis, ke mi ne plu povos daŭrigi
la neegalan lukton kontraŭ la neeviteblo.

Per mia lasta flagretanta konscio mi meĥanike turniĝis al la
distancometro. Ĝi montris veturitan distancon de precize kvincent
mejloj--kaj tiam la granda maŝino subite ekhaltis. Ĉesis la tondra
klakado de la rokaĵo retroĵetata tra la spaco inter la ekstera
blendo kaj la interna cilindro. La furioza turniĝado de la giganta
borilo evidentigis, ke ĝi libere funkciadas en _aero_--kaj tiam min
fulmobatis alia ekscio. La nazo de la borveturilo estis _super_ ni.
Tiam mi ekmemoris, ke ĝi direktiĝis supren, de kiam ni trapasis la
glacian tavolon. Ni turniĝis en la glacio kaj poste kuris supren al
la terkrusto. Dank' al Dio! Ni estis ekster danĝero!

Mi metis mian nazon al la tubo, tra kiu ni intencis preni specimenojn
dum la paso de la borveturilo tra la Tero, kaj mia plej granda sopiro
realiĝis--fluego da freŝa aero verŝiĝis en la feran kajuton. Tiu
ago lasis min en stato de kolapso, kaj mi perdis la konscion.


Subnotoj

[2] ŝtato en la nord-oriento de Usono.

[3] 1 mejlo = 1,61 km.

[4] 1 futo = 0,304 m.

[5] 1 colo = 2,54 cm.

[6] [farenhejta] grado: 32° F. = 0° C.; 212° F. = 100° C.

[7] jardo: 0,917 m.

[8] Andover: urbeto en la nordorienta usona ŝtato Massachusetts
havanta plurajn konatajn superajn lernejojn kaj kolegiojn.



2-a ĉapitro

STRANGA MONDO


Mi estis senkonscia apenaŭ pli ol momenton, ĉar kiam mi
plonĝofalis de la trabo, al kiu mi kroĉiĝis, mi koliziis kun la
planko de la kajuto, kaj la frapego rekonsciigis min.

Mi zorgis unue pri Perry. Mi abomenis pensi, ke li povus morti tuj
antaŭ la sojlo al saviĝo. Deŝirante lian ĉemizon, mi metis mian
orelon al lia brusto. Mi preskaŭ ekploris pro trankviliĝo--lia koro
batis tute konstante.

Ĉe la akvorezervujo mi trempis mian poŝtukon kaj vigle frapis ĝin
kelkfoje kontraŭ liaj frunto kaj vizaĝo. Post momento li min
rekompencis per la levo de siaj palpebroj. Dum iom da tempo li kuŝis
grandokula kaj senkomprena. Tiam lia skuita menso malrapide
reordiĝis, kaj li eksidis, flarante la aeron kun mirega mieno.

"David," li kriis fine, "jen aero, tiel certe kiel mia vivo. Sed kion
signifas tio? Kie en la mondo ni estas? Kio okazis?"

"Ĝi signifas ja, ke ni reatingis la supraĵon de la Tero, Perry," mi
kriis, "sed mi ne scias ĝuste kie. Mi ankoraŭ ne malfermis la
pordon. Mi estis tro okupita per via revivigo. Je Dio, homo, vi
preskaŭ maltrafis vian saviĝon!"

"Vi diris, ke ni reatingis la supraĵon, David? Kiel tio povas esti?
Dum kiom da tempo mi estis senkonscia?"

"Ne longe. Ni turniĝis en la glacia tavolo. Ĉu vi ne memoras la
subitan turniĝon de niaj seĝoj? Ek de tiam la borilo estis super ni
anstataŭ sub ni. Ni ne rimarkis ĝin tiam, sed nun mi ĝin memoras."

"Ĉu vi diras, ke ni turniĝis en la glacia tavolo, David? Ne eblas.
La borveturilo ne povas turniĝi, se io ne devojigas la nazon. Se io
devojigus la nazon--iu ekstera forto aŭ rezisto--la stirilo moviĝus
reage. La stirilo tute ne moviĝis ek de nia starto, David. Vi scias
tion."

Mi ja sciis tion; sed jen la borilo hurlante turniĝadis en la aero,
kaj ampleksaj kvantoj da aero verŝiĝis en la kajuton.

"Ne eblas, ke ni turniĝis en la glacia tavolo, Perry, tion ni ambaŭ
scias," mi respondis; "sed restas la fakto, ke ni faris ĝin, ĉar
jen ni estas, denove sur la supraĵo de la Tero, kaj nun mi eliros
por eltrovi ĝuste kie."

"Prefere atendu ĝis la mateno, David--verŝajne estas noktomezo
nun."

Mi ekrigardis la kronometron.

"La dekdua horo kaj duono. Sepdek du horojn ni vojaĝis, do estus
noktomeze nun. Sed malgraŭ tio mi intencas rigardi la benitan
ĉielon, kiun revidi mi ne plu aŭdacis esperi," kaj tion dirinte, mi
levis la riglostangojn de la interna pordo kaj svingis ĝin malferme.
La interblendejo entenis grandan kvanton da loza grundo, kiun mi
devis forŝoveli por povi atingi la duan pordon en la ekstera blendo.

Post mallonga tempo mi forigis sufiĉe da grundo kaj rokaĵo al la
planko de la kajuto por malkovri la eksteran pordon. Perry staris tuj
malantaŭ mi, kiam mi ĵetis ĝin malferme. Ĝia supra duono estis
super la tersupraĵo. Kun surprizita mieno mi turniĝis kaj
alrigardis Perry--hela taglumo estis ekstere!

"Ŝajnas, ke iel fuŝiĝis aŭ niaj kalkuloj aŭ la kronometro," mi
diris. Perry kapneis--strange mienis liaj okuloj.

"Ni rigardu tra la pordon, David," li kriis.

Kune ni elpaŝis kaj ekstaris, silente rigardante pejzaĝon samtempe
groteskan kaj belan. Antaŭ ni malalta kaj ebena strando etendiĝis
al silenta maro. Tiel malproksime kiel ni kapablis vidi, sennombraj
insuletoj punktis la akvosupraĵon--kelkaj el ture altega, nuda,
granita rokaĵo--aliaj ornamitaj per splenda garnaĵo de tropikaj
plantoj, miriade stelumitaj per la majesta bunteco de brilkoloraj
floroj.

Malantaŭ ni kreskis tenebra kaj neloga arbaro el gigantaj arbecaj
filikoj intermiksitaj kun plantspecoj pli tipaj je tropika praarbaro.
Grandegaj grimpoplantoj pendis kurbitaj inter la arboj, kaj densaj
subkreskaĵoj kovris implikitan amason da falintaj trunkoj kaj
branĉoj. Ĉe la rando de la arbaro ni vidis tiun saman splendoran
buntecon de sennombraj floroj, kiuj ornamis la insulojn, sed en la
ombroj ĉio ŝajnis funebre malluma kaj malgaja.

Kaj sur ĉion la tagmeza suno disĵetis tra la sennuba ĉielo siajn
varmradiojn.

"Kie sur la Tero ni estas?" mi demandis, turnante min al Perry.

Dum kelkaj sekundoj la maljunulo ne respondis. Li staris kun la kapo
klinita, en profunda pensado. Sed fine li ekparolis.

"David," li diris, "Mi ne estas tute certa, ke ni estas _sur_ la
Tero."

"Kion vi diras, Perry?" mi kriis. "Ĉu eble ni mortis kaj eniris la
paradizon?"

Turniĝante kun rideto, li fingromontris la nazon de la borveturilo,
kiu elstaris el la tero malantaŭ ni.

"Sen tio, David, mi povus kredi, ke ni vere venis al la lando trans
la Stikso. Sed la borveturilo malpruvas tiun teorion--ĝi certe ne
povus iri en la ĉielon. Tamen, mi pretas allasi, ke ni vere atingis
alian mondon ol tiun de nia ĝisnuna vivo. Se ni ne estas _sur_ la
Tero, ni ja povas kredi, ke ni estas _en_ ĝi."

"Eble ni revenis tra la terkrusto kaj elvenis sur iun tropikan
insulon de la Antiloj," mi sugestis.

Perry denove skuis sian kapon.

"Ni scios pli poste, David," li respondis, "kaj intertempe, ni
esploru la marbordon--ni eble trovos indiĝenon, kiu informos nin."

Dum ni marŝis laŭ la strando, Perry penseme rigardadis la akvon.
Estis evidente, ke li luktas kontraŭ grandega enigmo.

"David," li diris subite, "Ĉu vi rimarkas ion strangan pri la
horizonto?"

Dum mi rigardis, mi ekkomprenis, kial la pejzaĝo hantis min ek de la
unua vido per aludo de strangeco kaj nenatureco--_tute mankis
horizonto_! Tiel malproksimen kiel ni kapablis vidi, etendiĝis la
maro, kaj el la akvo videbliĝis etaj insuloj, el kiuj la
malproksimaj etis kiel makuletoj; sed ĉiam fone de tiuj estis la
maro, tiel ke, laŭŝajne, ni rigardas _supren_ al la plej
malproksima per la okulo videbla punkto. Fine, ĉio nebuliĝis en la
foreco. Videbla estis neniu klara horizontala linio, kiu montris la
kurbiĝon de la terglobo for de la vidlinio.

"Mi ekkomprenas gravan aferon," daŭrigis Perry, elpoŝigante sian
horloĝon. "Mi kredas, ke mi parte solvis la enigmon. Estas nun la
dua horo. Kiam ni eliris de la borveturilo, la suno estis rekte super
ni. Kaj kie ĝi estas nun?"

Mi rigardis supren kaj trovis la brilegan sferon ankoraŭ en la sama
loko--en la centro de la ĉielo. Kaj kia suno! Mi apenaŭ rimarkis
ĝin antaŭe. Ĝi estis almenaŭ trioble pli granda ol la suno, kiun
mi ĝis tiam konis, kaj ĝi ŝajnis tiel proksima, ke vidante ĝin,
oni kredis sin kapabla tuŝi ĝin per etendo de la brako.

"Je Dio, Perry, kie ni estas?" mi demandis. "Ĉio ĉi incitas miajn
nervojn."

"Mi kredas povi diri kun plena certeco, David," li ekparolis, "ke ni
estas--" sed li ne parolis plu. De malantaŭ ni ĉe la borveturilo,
venis la plej tondra teruriga muĝo, kiu iam trafis miajn orelojn.
Unumense, ni turniĝis por vidi tion, kio eligis tiun timigan
bruegon.

Se ankoraŭ restis en mia kapo la ideo, ke ni estas sur la Tero, la
vidaĵo, kiu trafis miajn okulojn, tute forvaporigis ĝin. El la
arbaro venis kolosa bestego, kiu multe similis urson. Ĝi estis
ĝuste tiel granda kiel la plej granda elefanto, kaj ĝiaj
antaŭpiedoj estis armitaj per fortikaj ungegoj. Ĝia nazego pendis
preskaŭ futon sub ĝia malsupra makzelo, kiel rudimenta rostro.
Densaj, hirtaj haroj kovris la gigantan korpon.

Terure muĝante, ĝi trenis sin al ni per peza, malrapida troto. Mi
turniĝis al Perry por proponi, ke ni eble serĉu pli agrablan
restadejon--evidente Perry jam ekhavis tiun ideon, ĉar li estis jam
cent paŝojn for, kaj ĉiusekunde liaj mirindaj saltoj pliigis la
distancon. Neniam antaŭe mi sciis, kian neuzitan kurkapablon la
maljuna sinjoro posedas.

Mi vidis, ke li celas parton de la arbaro, kiu disbranĉiĝis al la
maro, ne malproksime de la loko, kie ni antaŭe staris, kaj ĉar la
fortega besto, kiu tiom ekvigligis Perry, daŭre proksimiĝis al mi,
mi postsekvis Perry, kvankam per malpli peniga rapideco. Estis
evidente, ke la enorma besto, kiu nin ekĉasis, ne posedas korpon
taŭgan por rapida kurado, do ŝajnis al mi necese nur atingi la
arbojn sufiĉe malproksime antaŭ ĝi por povi forgrimpi de la
danĝero sur iun grandan branĉon, antaŭ ol ĝi alvenos.

Malgraŭ nia danĝera situacio, mi ne povis ne ridi pri la freneze
rapidaj penadoj de Perry, kiu klopodis rifuĝi en la malsuprajn
branĉojn de la jam atingitaj arboj. La unuaj dekkvin futoj de la
arbotrunkoj estis nudaj--almenaŭ ĉe tiuj arboj, kiujn Perry provis
suprengrimpi, ĉar la azildona aspekto de la pli grandaj el tiuj
arbgigantoj evidente logis lin. Dekfoje li ekgrimpis supren, tiel
rapide kiel granda kato, sed ĉiufoje li refalis de la trunko teren,
kaj post ĉiu tia malsukceso li terurigite ekrigardis super sian
ŝultron al la proksimiĝanta bestego, samtempe eligante timplenajn
kriojn, kiuj eĥis tra la morna arbaro.

Fine li ekvidis grimpoplanton same dikan kiel manradikon, kaj kiam mi
atingis la arbaron, li jam rapidege suprengrimpis sur ĝi, manon
super mano. Li jam preskaŭ atingis la plej malaltan branĉon de la
arbo, el kiu pendis la grimpoplanto, kiam ĝi ŝiriĝis pro lia pezo,
kaj li barakte falis antaŭ miajn piedojn.

Lia malbona ŝanco ne plu amuzis min, ĉar la besto jam tro proksimis
al ni. Kaptante Perry je la ŝultro, mi starigis lin per unu tiro,
kaj rapidante al pli malgranda arbo, kiun Perry povis facile
ĉirkaŭteni per siaj brakoj kaj kruroj, mi levis lin tiel alten kiel
eble, kaj tiam mi lasis lin al sia sorto, ĉar ekrigardo super mian
ŝultron montris, ke la terura besto jam preskaŭ atingis min.

Mi saviĝis nur pro la grandeco de la besto. Ĝia grandegeco faris
ĝin tro lanta por povi konkuri kontraŭ la viglo de miaj junaj
muskoloj, do mi kapablis salti flanken, antaŭ ol la malvigla menso
de la besto povis redirekti ĝin al mia postsekvo.

La tiel akiritaj kelkaj sekundoj ebligis, ke mi sendifekte rifuĝu en
la branĉojn de arbo kelkajn paŝojn for de tiu, en kiu Perry trovis
havenon.

Ĉu mi diris, ke mi sendifekte rifuĝis? Tiam mi kredis, ke ni estas
tute ekster danĝero, kaj ankaŭ Perry tion kredis. Li levis sian
voĉon preĝe, por danki Dion pri nia saviĝo, kaj li ĵus finis ian
peanon de danko, ke la besto ne kapablas grimpi en arbojn, kiam sen
averto ĝi baŭmis malantaŭ li sur la vostego kaj la postpiedoj kaj
etendis siajn timinde armitajn piedojn ĝis la branĉo, sur kiu li
kuŝis.

Ĝian samtempan muĝon preskaŭ tute dronis la timokrio de Perry, kiu
preskaŭ enfalis la faŭkan buŝegon sub si, ĉar li tiel subite
ekimpetis por foriri de la danĝera branĉo. Kun profunda sopiro de
trankviliĝo mi vidis lin sendifekte atingi pli altan branĉon.

Kaj tiam la besto faris ion, kio denove glaciigis min pro teruro.
Kaptante la arbotrunkon per siaj potencaj antaŭpiedoj, ĝi tiris
tiun malsupren per la tuta pezego de sia granda masiveco kaj per la
tuta nerezistebla potenco de siaj fortegaj muskoloj. Malrapide, sed
konstante, la trunko komencis kurbiĝi al la bestego. Colon post
colo, li suprenmetis la piedojn, dum la arbo pli kaj pli forkliniĝis
de sia vertikala pozicio. Perry alkroĉiĝis, klakigante siajn
dentojn pro teruro. Pli kaj pli alten en la kliniĝantan kaj
svingiĝantan arbon li grimpis. Pli kaj pli rapide la arbopinto
ekkliniĝis teren.

Tiam mi vidis, kial la bestego estas armita per tiaj kolosaj piedoj.
Jen ĝi uzis ilin por ĝuste tiu celo, por kiu la naturo destinis
ilin. La bradipsimila estaĵo estis plantmanĝulo, kaj por nutri sian
korpegon ĝi bezonis forŝiri la foliaron de tutaj arboj. Kial ĝi
atakis nin, estis facile klarigeble, se oni premisis temperamenton
tiel malbelan kiel ĉe la feroca kaj stulta afrika rinocero. Sed
ĉion ĉi ni pensis nur poste. En tiu momento mi tro timegis pro
Perry por pensi pri io alia ol rimedo por savi lin de la jam tiel
proksima morto.

Mi sciis, ke sur la Tero mi povus kuri pli rapide ol la mallerta
besto, do mi faligis min el mia folioza rifuĝejo, celante nur unu
aferon: logi la atenton de la estaĵo for de Perry sufiĉe longe por
ebligi, ke la maljunulo atingu la havenon de pli granda arbo. Apude
staris multaj, kiujn eĉ la grandega forto de tiu giganta monstro ne
povus klini.

Kiam mi alteriĝis, mi prenis falintan branĉon el la implikita
amaso, kiu kovris la teron en tiu ĝangaleca arbaro, kaj saltinte
nevidita malantaŭ la vilan dorson, donis al la bestaĉo grandegan
baton. Mia plano efikis kiel magio. Pro la antaŭa malrapideco de la
besto mi neniel antaŭvidis la mirindan lertecon, kiun ĝi nun
montris. Ĝi ĉesis teni la arbon kaj ekstaris sur siaj kvar piedoj,
samtempe svingante sian grandan, malican voston tiel forte, ke ĝi
rompus ĉiun oston de mia korpo, se ĝi frapus min: sed bonŝance, mi
turniĝis kaj fuĝis tuj, kiam mi sentis la trafon de mia bato sur la
ture altan dorson.

Kiam ĝi komencis postsekvi min, mi erare decidis ekkuri laŭ la
rando de la arbaro anstataŭ al la senobstakla strando. Post momento
mi troviĝis ĝisgenue profunda en putrantaj plantoj, kaj la terura
kreitaĵo rapide proksimiĝis, dum mi baraktadis kaj faladis,
klopodante liberigi min.

Falinta arbotrunko donis al mi pormomentan avantaĝon, ĉar
surgrimpante ĝin, mi saltis al alia kelkajn paŝojn antaŭe, kaj
tiumaniere mi sukcesis resti super la implikaĵo, kiu tapiŝis la
teron ĉirkaŭe. Sed la zigzaga vojo, kiun tio postulis, tiel severe
handikapis min, ke la postĉasanta besto konstante proksimiĝis al
mi.

De malantaŭe mi subite ekaŭdis tumulton de hurloj kaj akraj,
oreltranĉaj bojoj--kiel la sono, kiun farus aro da plene kriantaj
lupoj. Nevole mi rigardis malantaŭen por eltrovi, de kie venas tiu
nova kaj minaca sono, kaj pro tio, mi mispaŝis kaj denove
baraktofalis sur mian ventron en la profundan implikaĵon de plantoj.

Mia mamute granda adversulo estis jam tiel proksima, ke mi anticipis
certe senti la pezon de unu el liaj teruraj piedoj, antaŭ ol povi
restariĝi, sed surprize, la bato ne trafis min. La hurlado kaj
dentklakado kaj bojado de la novuloj enirintaj la tumulton nun
ŝajnis esti tuj malantaŭ mi, kaj dum mi levis min per la brakoj kaj
ekrigardis ĉirkaŭen, mi vidis tion, kio forlogis de mi la atenton
de la _dirito_, kio estas la nomo, kiun mi poste lernis, de la
estaĵo.

Ĉirkaŭis ĝin kelkcent lupsimilaj bestoj--laŭŝajne sovaĝaj
hundoj--kiuj hurlante kaj mordante atakis ĝin de ĉiu flanko kaj
profundigis siajn blankajn dentegojn en la karnon de la malrapida
besto kaj forkuris, antaŭ ol ĝi povis trafi ilin per siaj piedegoj
aŭ balae svingiĝanta vosto.

Sed miaj mirantaj okuloj vidis ion plian. Tra la malsupraj
arbobranĉoj venis blekanta bando da homecaj estaĵoj, kiuj evidente
kurigis la hundaron antaŭen. Laŭ ĉiuj aspektoj ili okulfrape
similis la negrojn de Afriko. Ili havis tre nigran haŭton, kaj iliaj
trajtoj multe similis tiujn de negroj, krom ĉe la kapo, kiu
kliniĝis malantaŭen tuj super la okuloj, lasante preskaŭ neniun
frunton. Proporcie kun iliaj torsoj, iliaj brakoj estis iom pli
longaj kaj iliaj kruroj pli mallongaj ol ĉe homoj, kaj pli poste mi
rimarkis, ke iliaj haluksoj elstaras de la piedoj ortangule--ĉar ili
kutimis loĝi en arboj, kredeble. Malantaŭe ili trenis longan,
maldikan voston, kiun ili uzis por grimpi, same kiel la manojn kaj
piedojn.

Mi stumblante stariĝis, tuj kiam mi eltrovis, ke la luphundoj tenas
la diriton for. Vidinte min, kelkaj el la sovaĝaj kreitaĵoj ĉesis
timigi la bestegon kaj avide venis al mi kun la dentegoj malkovritaj
kaj kiam mi turniĝis por forkuri al la arboj por denove rifuĝi
inter la malsupraj branĉoj, mi vidis kelkajn el la simiohomoj
saltadi kaj babilbleki en la foliaro de la plej proksima arbo.

Inter ili kaj la bestoj malantaŭ mi estis neniu vere elektinda
alternativo, sed dum mi povis almenaŭ dubi pri la bonvenigo ricevota
de tiuj groteskaj homparodioj, mi ne povis dubi pri la sorto, kiu
atendus min sub la avidaj dentegoj de miaj ferocaj postĉasantoj.

Do mi kuregis al la arboj, intencante pasi sub tiu, kiu entenas la
simiohomojn, kaj rifuĝi en alian pli malproksiman; sed la luphundoj
estis tre proksimaj malantaŭ mi--tiel proksimaj, ke mi ĉesis esperi
saviĝon de ili, sed jen unu el la estaĵoj en la arbo super mi
svingiĝis malsupren, metante la kapon antaŭen kaj tenante la voston
ligita ĉirkaŭ granda branĉo, kaj kaptante min sub la akseloj,
svingis min supren inter siajn kunulojn kaj ekster danĝeron.

Tie ili komencis ekzameni min kun multe da ekscitita scivolemo. Ili
esploris miajn vestaĵojn, hararon kaj karnon. Ili turnis min por
eltrovi, ĉu mi havas voston, kaj kiam ili trovis min ne tiel
ekipita, ili freneze ekridegis. Ili havis dentojn tre grandajn kaj
blankajn kaj ebenajn, kvankam la supraj kojnodentoj estis iom pli
longaj ol la aliaj kaj elstaris iomete ĉe fermita buŝo.

Ekzameninte min dum kelkaj momentoj, unu el ili eltrovis, ke miaj
vestaĵoj ne estas parto de mi, kaj tiam ili ekŝiris de sur mi la
vestaĵojn, pecon post peco, freneze ridegante. Simiece, ili klopodis
mem surmeti la vestaĵojn, sed ili ne estis sufiĉe lertaj por la
tasko, do ili rezignis.

Intertempe, mi streĉis la okulojn por ekvidi Perry, sed nenie mi
povis vidi lin, kvankam estis plene videbla la aro de arboj, en kiun
li unue rifuĝis. Premis min la timo, ke io okazis al li, kaj kvankam
mi kriis lian nomon kelkfoje, ne venis respondo.

Fine, lacaj de sia ludado kun miaj vestaĵoj, la kreitaĵoj ĵetis
ilin teren, kaj havante po unu el ili ambaŭflanke, kiu tenis min je
la brako, ni ekmoviĝis per tre timiga rapideco tra la arbosuproj.
Neniam antaŭe aŭ poste mi spertis tian vojaĝon--eĉ nun mi ofte
vekiĝas el profunda dormo hantita de la abomena rememoro pri tiu
aĉa travivaĵo.

De arbo al arbo la lertaj estaĵoj saltis kiel sciuropteroj, dum
malvarma ŝvito ekkovris mian frunton, kiam mi vidis la abismojn
sube, en kiujn mi ĵetiĝus, se eĉ nur unu el miaj portantoj
mispaŝus. Dum ili portadis min, mil konfuzaj pensoj plenigis mian
kapon. Kio okazis al Perry? Ĉu mi iam revidos lin? Kion planas la
duonhomaj estaĵoj, en kies manojn mi falis? Ĉu ili estas loĝantoj
de la sama mondo, en kiu mi naskiĝis? Ne! Ne povis esti. Sed kie mi
do estis? Mi ne forlasis la Teron--pri tio mi certis. Tamen, mi
ankaŭ ne povis akordigi la viditaĵojn kun la kredo, ke mi ankoraŭ
estas en la mondo de mia naskiĝo. Suspirante, mi ĉesis pripensi la
aferon.



3-a ĉapitro

NOVAJ MASTROJ


Ni vojaĝis ŝajne plurajn mejlojn tra la malluma kaj morna arbaro,
antaŭ ol ni subite alvenis densan vilaĝon, konstruitan en la
superaj branĉoj de la arboj. Dum ni proksimiĝis al ĝi, mia
eskortanto komencis sovaĝe kriadi, kio tuj eligis respondon el la
interno, kaj post momento, svarmo de estaĵoj de la sama raso kiel
niaj kaptintoj alrapidis por renkonti nin. Denove mi estis en la mezo
de freneze babilanta amaso. Mi estis ŝovita tien kaj reen. Ili
pinĉis kaj frapis min, ĝis mia haŭto kontuziĝis, sed mi kredas,
ke ili traktis min tiel ne pro krueleco aŭ malico--mi estis por ili
kuriozaĵo, strangaĵo, nova ludaĵo, kaj iliaj infanecaj mensoj
bezonis la aldonan atestadon de ĉiuj sentumoj por kredebligi tion,
kion ili vidis per la okuloj.

Post iom da tempo ili trenis min en la vilaĝon, kiu konsistis el
kelkcent krudaj loĝejoj el branĉoj kaj folioj subtenitaj de la
arbobranĉoj. Inter la dometoj sterniĝis mortaj branĉoj kaj trunkoj
de malgrandaj arboj, kiuj kunligis la loĝejojn en unu arbo kun tiuj
en apudaj arboj, kaj tiel kelkfoje formiĝis serpentumaj stratoj. La
tuta reto de loĝejoj kaj vojoj formis preskaŭ senbreĉan plankon 50
futojn super la tero.

Komence mi scivolis, kial tiuj lertmovaj estaĵoj bezonis kunligi la
arbojn per tiaj pontoj, sed pli poste, kiam mi vidis la diversajn
duonsovaĝajn bestojn, kiujn ili tenadis interne de la vilaĝo, mi
ekkomprenis la neceson de la vojoj. Estis kelkaj sovaĝaj luphundoj
samspecaj, kiajn mi laste vidis ĝenantajn la diriton, kaj multaj
kapro-similaj bestoj, kies plenplenaj mamoj evidentigis la kialon de
ilia tenado.

Mia gardanto haltis antaŭ unu el la dometoj, en kiun li puŝis min,
kaj tiam du el tiuj estaĵoj ekkaŭris antaŭ la pordo--sendube por
malebligi al mi forfuĝi, kvankam mi apenaŭ sciis, kien fuĝi.

Mi ĵus eniris la malluman internon, kiam mi ekaŭdis konatan voĉon,
preĝantan.

"Perry!" mi kriis. "Kara Perry! Dank' al Dio, ke vi saviĝis."

"David! Ĉu povas esti, ke vi travivis?" Kaj la maljunulo stumble
proksimiĝis al mi kaj forte ĉirkaŭpremis min.

Li vidis mian falon antaŭ la dirito, kaj tiam lin kaptis pluraj el
la simiohomoj, kiuj portis lin tra la arbosuproj al la vilaĝo. Liaj
kaptintoj tiel scivolis pri liaj vestaĵoj kiel pri miaj, kun la sama
rezulto. Kiam ni rigardis unu la alian, ni ne povis ne ridi.

"Kun vosto, David," rimarkis Perry, "vi estus tre admirinda simio."

"Eble ni povus prunti kelkajn," mi aldonis. "Ili ŝajnas tre
laŭmodaj nun... Sed kion la simiohomoj intencas fari kun ni, Perry?
Ili ne ŝajnas vere sovaĝaj. Do kiaj ili estas laŭ vi? Vi intencis
klarigi tion al mi, kiam tiu hirta monstro atakis nin--ĉu vi havas
ian ajn ideon?"

"Jes, David," li respondis, "mi scias ĝuste, kie ni estas. Ni faris
grandiozan eltrovon, amiko! Ni pruvis, ke la Tero estas kava. Ni
trapasis la tutan terkruston al la interna mondo."

"Perry, vi estas freneza!"

"Tute ne, David. Nia borveturilo portis nin tra la 240-mejla
terkrusto sub nia ekstera mondo. En tiu loko, ĝi atingis la
pezocentron de la kvincent mejlojn dika krusto. Ĝis tie ni veturis
malsupren--la direkto estas nur relativa, kompreneble. En la momento,
kiam niaj seĝoj inversiĝis--pro kio vi ekkredis, ke ni turniĝis
kaj rapidas supren--ni trapasis la pezocentron, kaj kvankam ne
ŝanĝiĝis la direkto de nia antaŭeniro, tamen, efektive, ni
ekmoviĝis supren al la tersupraĵo de la interna mondo. Ĉu ne
konvinkas vin la strangaj bestoj kaj plantoj, kiujn ni vidis, ke vi
ne troviĝas en la mondo, kie vi naskiĝis? Kaj la horizonto--ĉu ĝi
povus havi la saman strangan aspekton, kiun ni ambaŭ rimarkis, se ni
ne efektive starus sur la interna supraĵo de sfero?"

"Sed la suno, Perry!" mi insistis. "Kiel la suno povus brili tra
kvincent mejloj da solida terkrusto?"

"Ĉi tie ne temas pri la suno de la ekstera mondo. Ĝi estas alia
suno--tute malsama suno, kiu ĵetas sian eterne tagmezan brilegon sur
la supraĵon de la interna mondo. Rigardu ĝin nun, David--se vi
povas vidi ĝin el la pordo de ĉi tiu domo--kaj vi vidos ĝin
ankoraŭ en la centro de la ĉielo. Ni estas ĉi tie jam de multaj
horoj--kaj ankoraŭ estas tagmeze."

"Kaj tamen estas tre simple, David. Iam la Tero estis nebula maso.
Ĝi malvarmiĝis, kaj dum la malvarmiĝo ĝi malgrandiĝis. Fine,
maldika terkrusto de solidaĵo formiĝis sur ĝia ekstera
supraĵo--ia ŝelo, sed interne de la ŝelo estis parte fandita
materio kaj vaste dilatitaj gasoj. Kaj kio okazis dum la konstanta
malvarmiĝo? La centrifuga forto ĵetis la erojn de materio el la
nebuleca centro al la krusto, tuj kiam ili fariĝis solidaj. Oni
vidas la praktikan aplikon de la sama principo ĉe la moderna
senkremigatoro. Post iom da tempo restis en la grandega, vaka interno
nur malgranda, supervarmega kerno de gasa materio, kiun postlasis la
maldilatiĝo de la malvarmiĝantaj gasoj. La el ĉiuj direktoj egala
gravita altiro de la solida krusto fikse tenis tiun luman kernon ĉe
la preciza centro de la Tero. Al ĉiu parto de la interna mondo
egale, ĝi radias sian ĉiam tagmezan lumon kaj brulan varmegon."

"Ŝajnas, ke la interna mondo sufiĉe malvarmiĝis por vivteni
animalan vivon nur longajn epokojn post la apero de vivo sur la
ekstera krusto, sed la familiaraj formoj de animala kaj planta vivo,
kiujn ni vidis ĉi tie, evidentigas, ke funkcias la samaj fortoj
ankaŭ ĉi tie. Prenu ekzemple la grandan beston, kiu atakis nin.
Eksterdube, ĝi estas similulo de la megaterio el la postpliocena
epoko de la ekstera krusto, kies fosiliiĝintan skeleton oni trovis
en Suda Ameriko."

"Sed la groteskaj arbaruloj?" mi insistis. "Certe ili ne havas
similulojn el la historio de la Tero."

"Kiu povus diri?" li respondis. "Tiu specio povus esti kvazaŭa
ĉenero inter la simioj kaj la homoj, kies postrestaĵoj ĉiuj
neniiĝis en la sennombraj tertremoj, kiuj konvulsiigis la eksteran
kruston, aŭ ĝi povus esti nur la rezulto de iom alispeca
evolucio--ambaŭ estas tute eblaj."

Pluan konjektadon interrompis la apero de kelkaj el niaj kaptintoj
antaŭ la enirejo de la dometo. Du el ili envenis kaj eltrenis nin.
La danĝeraj vojetoj kaj la ĉirkaŭaj arboj estis plenaj je nigraj
simiohomoj kaj iliaj inoj kaj idoj. Eĉ ne unu portis ian ornamaĵon,
armilon aŭ vestaĵon.

"Tre malalte evoluintaj," juĝis Perry.

"Sed sufiĉe alte por kaŭzi grandan ĉagrenon al ni," mi respondis.
"Kion ili intencas fari kun ni, laŭ via supozo?"

Ni eksciis nelonge poste. Kiel ĉe nia vojaĝo al la vilaĝo, nin
kaptis kelkaj el la fortikaj estaĵoj, kiuj forrapidigis nin tra la
arbosuproj, dum ĉirkaŭ ni kaj malantaŭ ni kuradis babilanta,
ridetanta hordo da lertmovaj nigraj simiohomoj.

Dufoje mispaŝis miaj portantoj, kaj mia koro ekĉesis bati, kiam ni
ekplonĝis al tuja morto ĉe la mortaj branĉamasoj malsupre. Sed
ambaŭfoje, tiuj lertaj, potencaj vostoj etendis sin kaj trovis
apogajn branĉojn, kaj nek unu el ili eĉ iom malfirmigis sian tenon
al mi. Efektive, ŝajnis, ke tiuj okazaĵoj ĝenis ilin neniom pli,
ol frapi la piedfingron ĉe stratkruciĝo ĝenus homon de la ekstera
mondo; ili nur eligis rideksplodon kaj rapidis antaŭen kun mi.

Dum longa tempo ili daŭrigis tra la arbaro--dum kiom da tempo, mi ne
povis diveni, ĉar mi ankoraŭ lernadis tion, kion mia menso pli
poste tre klare ekkomprenis: ke la tempo tuj ĉesas esti faktoro,
kiam malaperas rimedoj por mezuri ĝin. Ni ne plu havis niajn
brakhorloĝojn kaj ni vivadis sub senmova suno.

Jam estis al mi malfacile kalkuli la tempon, kiu pasis, de kiam ni
trarompiĝis en la internan mondon. Pasis eble horoj, eble tagoj--kiu
povus diri tion en mondo de ĉiama tagmezo! Laŭ la suno, pasis
neniom da tempo--sed mi taksis, ke jam de kelkaj horoj ni troviĝas
en tiu bizara mondo.

Post iom da tempo ni eliris el la arbaro sur platan ebenaĵon.
Mallongan distancon antaŭ ni staris kelkaj malaltaj, rokaj montetoj.
Niaj kaptintoj pelis nin al ili, kaj post mallonga tempo ili gvidis
nin tra mallarĝa montpasejo en rondan valeton. Tie ili eklaboris,
kaj ni baldaŭ konvinkiĝis, ke se ni ne mortos kiel okaze de romia
festotago, io alia tamen mortigos nin. La konduto de niaj kaptintoj
tuj ŝanĝiĝis, kiam ili eniris la naturan arenon inter la rokozaj
montetoj. Ĉesis ilia ridado. Minaca krueleco vidiĝis sur iliaj
bestaj vizaĝoj--elbuŝigitaj dentegoj minacis nin.

Oni metis nin en la centron de la amfiteatro, kaj la mil simiohomoj
formis grandan rondon ĉirkaŭ ni. Tiam oni alportis luphundon--Perry
nomis ĝin hienodono[9]--kaj oni liberigis la bestegon en la rondon
kun ni. Ĝia korpo estis tiel granda kiel tiu de plenkreska dogo;
ĝiaj kruroj estis mallongaj kaj potencaj; ĝiaj makzeloj estis
larĝaj kaj fortaj. Malhelaj, hirtaj haroj kovris ĝiajn dorson kaj
flankojn, dum ĝiaj brusto kaj ventro estis tute blankaj. Dum ĝi
malrapide kaj minace alproksimiĝis al ni, ĝi prezentis aspekton tre
timigan, kun suprentiritaj lipoj, kio videbligas la terure grandajn
dentegojn.

Perry estis sur la genuoj, preĝanta. Mi kliniĝis kaj prenis
ŝtonon. Pro mia moviĝo la besto iom retiriĝis kaj komencis rondiri
ĉirkaŭ ni. Evidente iu jam antaŭe alcelis ĝin per ŝtonoj. La
simiohomoj dancis supren kaj malsupren, urĝante la beston antaŭen
per sovaĝaj krioj, ĝis ĝi fine vidis, ke mi ne ĵetas, kaj atake
alkuris.

Ĉe Andover[10] kaj poste ĉe Yale[11], mi estis ĵetisto ĉe
venkantaj basbalaj teamoj. Kaj mia rapideco kaj mia celkapablo
ŝajnis fakte eksterordinaraj, ĉar la rekordo, kiun mi atingis dum
mia lasta kolegia jaro, estis tiel bona, ke unu el la plej prestiĝaj
grandligaj teamoj[12] en Usono faris ofertojn al mi; sed eĉ en la
plej malfacila situacio, kiun mi frontis en la pasinteco, mi ne
bezonis tiel precize celi kiel nun.

Kiam mi levis mian brakon por ĵeti, mi regis miajn nervojn kaj
muskolojn absolute, kvankam la ridetantaj makzeloj pafiĝis al mi per
terura rapideco. Kaj tiam mi ĵetis, uzante por la ĵeto ĉiun uncon
de miaj pezo, forto kaj lerteco. La ŝtono trafis la hienodonon rekte
sur la nazon kaj forte repuŝis lin sur la dorson.

Sammomente, ĥoro de kriĉoj kaj hurloj leviĝis el la spektantaro,
pro kio mi dum momento kredis, ke la kaŭzo estas mia venko super
ilia ĉampiono; sed mi baldaŭ konstatis mian eraron. Dum mi
rigardis, la simiohomoj forkuris ĉiudirekte al la ĉirkaŭaj
montetoj, kaj tiam mi vidis la veran kaŭzon de ilia maltrankviliĝo.
Malantaŭ ili, amase puŝiĝante tra la pasejo kondukanta en la
valon, venis svarmo de vilaj homoj--gorilecaj kreitaĵoj armitaj per
lancoj kaj hakiletoj kaj portantaj longajn, ovalajn ŝildojn.

Demonece ili atakis la simiohomojn, kaj la hienodono, jam denove
konscia kaj leviĝinta, forfuĝis de ili, hurlante pro timo. Rapidege
preterpasis nin la ĉasantoj kaj ĉasatoj, kaj la viluloj atentis nin
per nenio pli ol foja ekrigardo, ĝis la areno tute vakiĝis de la
antaŭaj okupantoj. Tiam ili revenis al ni, kaj unu, kiu ŝajne havis
aŭtoritaton super ili, ordonis kunpreni nin.

Paŝinte el la amfiteatro sur la vastan ebenaĵon, ni ekvidis
karavanon de gehomoj--homoj kiel ni--kaj unuafoje mia koro pleniĝis
de espero kaj refaciliĝo, tiom ke mi volis ekkrii pro eksplodanta
ĝojo. Nu, ili fakte estis duonnudaj kaj sovaĝaspekta bando, sed
almenaŭ laŭ la korpa formo ili precize similis al ni. Ili estis
neniel groteskaj aŭ hidaj, kiel la aliaj estaĵoj de tiu kurioza kaj
konsterna mondo.

Sed post pliproksimiĝo niaj koroj denove peziĝis, ĉar ni trovis la
povrajn mizerulojn kunĉenitaj kol-al-kole en longa vico, kaj la
gorilohomoj estis iliaj gardistoj. Senceremonie ili katenis Perry kaj
min ĉe la fino de la vico, kaj sen plia ĝeno oni rekomencis la
interrompitan marŝadon.

Ĝis tiu tempo ni estis viglaj pro ekscitiĝo, sed nun la lacige
monotona longa marŝo trans la sunbakitan ebenaĵon sentigis al ni
ĉiujn turmentajn sekvojn de longa maldormo. Plu kaj plu ni senhalte
stumbladis antaŭen sub tiu abomena tagmeza suno. Se ni falis, oni
spronpikis nin per akra lancpinto. Niaj kunkaptitoj ne stumblis. Ili
paŝadis antaŭen fiere rektaj. Foje ili interŝanĝis vortojn en iu
lingvo plena de unusilabaĵoj. Ili estis noblaspekta raso, kun
belformaj kapoj kaj perfektaj korpoj. La viroj estis barbaj, altaj
kaj muskolozaj; la virinoj malpli grandaj kaj pli graciaj, kun loze
buklaj amasoj da korvnigraj haroj surkape. Ambaŭ seksoj havis
belproporciajn trajtojn. Eĉ ne unu posedis vizaĝon, kiun oni taksus
nebela sur la Tero. Ili ne portis ornamaĵojn, sed pli poste mi
eksciis la kaŭzon, nome, ke iliaj kaptintoj forprenis de ili ĉion
valoran. Kiel vestaĵon la virinoj portis robon faritan el ia
helkolora, makulhava felo, laŭ aspekto iom simila al la felo de
leopardo. Tion ili portis aŭ fiksita per leda rimeno al la talio
tiel, ke ĝi pendis unuflanke ĝis iom sub la genuo, aŭ ili portis
ĝin pendanta gracie de unu ŝultro. Iliajn piedojn vestis ledaj
sandaloj. La viroj portis zontukon el la felo de iu hirta besto, kies
longaj finaĵoj pendis preskaŭ ĝis la tero, antaŭe kaj malantaŭe.
Kelkfoje estis fiksitaj al tiuj finaĵoj la ungegoj de la besto, de
kiu oni prenis la felon.

Niaj gardantoj, kiujn mi jam priskribis kiel gorilecajn homojn, estis
iom pli malpezaj ol goriloj, sed tamen ili estis fortegaj. Iliaj
brakoj kaj kruroj pli akordis al homaj proporcioj, sed hirtaj, brunaj
haroj kovris ilian tutan korpon, kaj iliaj vizaĝoj estis same tiel
brutalaspektaj kiel tiuj de la kelkaj remburitaj specimenoj, kiujn mi
vidis en la muzeoj de la ekstera mondo.

Ilia sola nobliga trajto estis la alta disvolviĝo de la kapo super
kaj malantaŭ la oreloj. Tiurilate ili estis ne malpli homecaj ol ni.
Ilia vestaĵo estis ia tuniko el malpeza ŝtofo, kiu etendiĝis ĝis
la genuoj. Sub ĝi ili portis nur zontukon el la sama ŝtofo, dum ili
kovris siajn piedojn per la dika felo de iuspeca mamuto de tiu
interna mondo.

Ĉirkaŭ iliaj brakoj kaj koloj pendis multaj ornamaĵoj el
metalo--plejparte arĝento--kaj sur iliaj tunikoj estis alkudritaj la
kapoj de etaj rampuloj, strange kaj artece aranĝitaj. Ili parolis
inter si, dum ili marŝadis ambaŭflanke de ni, sed en lingvo, kiun
mi perceptis diferenca de tiu, kiun uzis niaj kunkaptitoj. Kiam ili
alparolis tiujn, ili ŝajnis uzi trian lingvon, pri kiu mi pli poste
eksciis, ke ĝi estas ĵargono simila laŭ la tipo al la piĝina
lingvo de ĉina kulio.

Nek mi nek Perry havas klaran imagon pri la marŝita distanco. Ni
ambaŭ dormis jam dum multe da horoj, antaŭ ol oni haltis por
ripozi, kaj tiam ni falis teren por dormi plu. Mi diras "dum horoj,"
sed kiel oni mezuru la tempon, kie la tempo ne ekzistas! Kiam nia
marŝo komenciĝis, la suno estis rekte super ni, kaj kiam ni haltis,
niaj ombroj direktiĝis al la nadiro. Ĉu pasis momento aŭ ĉu
eterneco da Tera tempo? Neniu scias! Eble tiu marŝo okupis naŭ
jarojn kaj dek unu monatojn el la dek jaroj, kiujn mi pasigis en la
interna mondo, aŭ eble ĝi plenumiĝis en ono de sekundo--mi ne
scias. Sed unu aferon mi ja scias, kaj de kiam vi diris al mi, ke
pasis dek jaroj post mia foriro el la ekstera mondo, mi perdis ĉian
respekton por la tempo--mi ekdubas, ĉu ĝi eĉ ekzistas, krom en la
malfortaj, limigitaj mensoj de homoj.


Subnotoj

[9] specio de praaj predobestoj, "hienodentulo".

[10] urbeto en la nordorienta Usona ŝtato Massachusetts havanta
plurajn konatajn superajn lernejojn kaj kolegiojn.

[11] fama universitato en la ŝtato Connecticut, unu el la plej
malnovaj en Usono.

[12] la plej eminentaj usonaj bazopilkaj teamoj apartenas al unu
el du "grandaj ligoj".



4-a ĉapitro

DIAN LA BELA


Kiam la gardistoj vekis nin, ni estis multe pli freŝaj. Ili donis al
ni manĝaĵon. Ĝi konsistis el strioj de sekigita viando, sed ĝi
donis al ni novajn viglon kaj forton, tiel ke nun ankaŭ ni marŝis
kun alte tenitaj kapoj kaj fiere paŝis. Almenaŭ mi tion faris, ĉar
mi estis juna kaj fiera; sed la kompatinda Perry abomenis marŝi. Sur
la Tero mi ofte vidis lin voki taksion por transiri placon--nun li
pagis pro tio, kaj liaj maljunaj kruroj ŝanceliĝis tiel, ke mi
devis ĉirkaŭbraki lin kaj duone porti lin dum la cetero de tiuj
teruraj marŝoj.

Fine, la tereno komencis ŝanĝiĝi, kaj ni forlasis la platan
ebenaĵon kaj eniris majestan montaron el virga granito. La tropikajn
vegetaĵojn de la malalta ebenaĵo anstataŭis pli fortikaj
vegetaĵoj, sed eĉ ĉi tie la efikoj de konstantaj varmo kaj lumo
estis facile videblaj ĉe la grandegeco de la arboj kaj la abundeco
de folioj kaj floroj. Kristalaj riveretoj muĝis tra siaj rokozaj
fluejoj, plenigataj de la eternaj neĝamasoj, kiujn ni povis vidi
super ni en la malproksimo. Super la neĝkovritaj montopintoj pendis
amasoj da densaj nuboj. Perry klarigis, ke ili ŝajne efikas duoble:
kaj por faligi novan neĝon, kiu anstataŭis la degelintan, kaj por
ŝirmi tiun neĝon de la rektaj sunradioj.

Nun ni jam sciis kelkajn vortojn de la ĵargona lingvaĉo, per kiu
niaj gardantoj alparolis nin, kaj ankaŭ bone progresis en la ĉarma
lingvo de niaj kunkaptitoj. Tuj antaŭ mi en la vico de kunĉenitoj
estis juna virino. Trifuta ĉeno trude kunligis nin, kaj pri tio mi
baldaŭ ekĝojis. Mi trovis ŝin volonta instruantino, kaj de ŝi mi
lernis la lingvon de ŝia tribo kaj ankaŭ multon pri la kutimoj kaj
vivo de la interna mondo--almenaŭ de tiu parto, kiun ŝi konis.

Ŝi informis min, ke ŝi nomiĝas Dian la Bela, kaj ke ŝi apartenas
al la tribo Amoz, kiu loĝas en la krutaĵoj super la Darel Az, tio
estas Malprofunda Maro.

"Kiel vi venis ĉi tien?" mi demandis al ŝi.

"Mi fuĝis de Jubal la Malbela," ŝi respondis, kvazaŭ tiu klarigo
plene sufiĉus.

"Kiu estas Jubal la Malbela?" mi demandis. "Kaj kial vi fuĝis de li?"

Ŝi rigardis min kun miro.

"Pro _kio_ virino forkuras de viro?" Ŝi respondis mian demandon per
alia demando.

"Ili ne faras tion en la mondo, el kiu mi venis," mi respondis. "Foje
ili postkuras la virojn."

Sed ŝi ne povis kompreni. Kaj mi ne sukcesis komprenigi al ŝi, ke
mi estas el alia mondo. Ŝi estis tiel certa kiel multaj homoj de la
ekstera mondo, ke la Universo kreiĝis nur por estigi la propran
specion kaj la propran mondon.

"Sed pri Jubal," mi insistis. "Rakontu al mi pri li, kial vi
forfuĝis kaj estis ĉenita je la kolo kaj pelita trans grandan
parton de la tuta mondo."

"Jubal la Malbela metis sian trofeon antaŭ la domon de mia patro.
Ĝi estis la kapo de giganta tandoro. Ĝi restis tie, kaj neniu metis
pli grandan trofeon apud ĝin. Do mi sciis, ke Jubal la Malbela venos
kaj prenos min kiel edzinon. Neniu alia tiel forta viro deziris min,
ĉar pli forta viro povus mortigi pli grandan beston kaj tiel gajni
min anstataŭ Jubal. Mia patro ne estas lerta ĉasisto. Iam li estis,
sed sadoko ĵetis lin, kaj neniam plu li povis plene uzi sian
dekstran brakon. Mia frato, Dakor la Forta, iris en la landon Sari
por ŝteli al si virinon. Tial restis neniu, nek patro nek frato nek
amanto, por savi min de Jubal la Malbela, do mi forkuris kaj kaŝis
min en la montetoj, kiuj ĉirkaŭas la landon Amoz. Kaj ĉi tiuj
sagotoj trovis kaj kaptis min tie."

"Kiel ili uzos vin?" mi demandis. "Kien ili pelas nin?"

Denove ŝi montris nekredeman ekmiron.

"Mi preskaŭ povas kredi, ke vi estas el alia mondo," ŝi diris,
"ĉar alie, tia nescio estus neklarigebla. Ĉu vi vere ne scias, ke
la sagotoj servas la maharojn--la potencajn maharojn, kiuj kredas sin
la posedantoj de Pelucidaro kaj de ĉio, kio moviĝas aŭ kreskas sur
ĝi, kaj de ĉio, kio rampas aŭ tunelas sub ĝia supraĵo, kaj de
ĉio, kio vivas en ĝiaj lagoj kaj oceanoj kaj flugas en ĝia aero?
Poste vi eble diros al mi, ke vi neniam aŭdis pri la maharoj!"

Mi hezitis ŝajni eĉ pli malestiminda, sed ĉar mankis aliaj rimedoj
por akiri scion, mi konfesis, ke mi scias nenion ajn pri la potencaj
maharoj. Tio ŝokis ŝin. Sed ŝi faris sian eblon por informi min,
kvankam multaj aferoj, kiujn ŝi diris, estis same kompreneblaj al mi
kiel la greka lingvo estus al ŝi. Ŝi priskribis la maharojn ĉefe
per komparoj. Tiel ili similas al tipdaroj, tiel ĉi ili similas al
la senharaj lidioj.

Mi komprenis preskaŭ nur, ke ili estas terure malbelaj, flugilohavaj
kaj palmopiedaj, ke ili loĝas en subteraj urboj, ke ili estas
mirinde saĝaj. La sagotoj militis por ili, ofensive kaj defende, kaj
la homoj kiel ŝi estis la manoj kaj piedoj--ili estis la sklavoj kaj
servutuloj, kiuj faris ĉiujn korpajn laborojn. La maharoj estis
kvazaŭ la kapo, la cerbo, de la interna mondo. Mi sopiris vidi tiun
rason de superuloj.

Perry lernis la lingvon kune kun mi. Kiam ni haltis, kiel ni foje
faris, kvankam tutaj epokoj ŝajnis apartigi la haltojn, li parolis
kun ni, kiel faris ankaŭ Gak la Vila, kiu estis ĉenita tuj antaŭ
Dian la Bela. Antaŭ Gak estis Huĝa la Ruza. Ankaŭ tiu foje
parolis. La plejmulto el liaj paroloj direktiĝis al Dian la Bela.
Tute facile oni povis vidi, ke li ekamis ŝin, sed ŝi ŝajnigis tute
ne konscii pri liaj malkaŝaj sinaltrudoj. Ĉu mi diris "malkaŝaj"?
Ekzistas popolo en Nov-Zelando aŭ Aŭstralio--mi forgesas, en kiu
lando--en kiu la viroj montras sian preferon al ŝatata virino per
klabobato sur la kapon. Kompare kun tiu metodo, oni povus nomi
subtila la amindumadon de Huĝa. Tamen, en la komenco mi tre
ruĝiĝis pro ĝi, kvankam mi eĉ pasigis kelkajn jarojn ĉe Rectors
kaj en kelkaj malpli delikataj lokoj de Nov-Jorko, Vieno kaj
Hamburgo.

Sed la virino! Ŝi kondutis superbe. Facile oni povis konstati, ke
ŝi konsideras sin tute aparta de siaj tiamaj ĉirkaŭaĵoj kaj
kunuloj, kaj supera al ili. Ŝi parolis kun mi kaj kun Perry kaj kun
la silentema Gak, ĉar ni estis respektemaj; sed ŝi kvazaŭ ne
kapablis vidi Huĝan la Ruza kaj ankaŭ ne aŭdi lin, kaj tio
furiozigis lin. Li provis instigi unu el la sagotoj transloki la inon
antaŭ lin en la vico de sklavoj, sed la ulo nur pikis lin per
lancopinto kaj diris, ke li jam elektis la inon kiel propran
posedaĵon--kaj ke li aĉetos ŝin de la maharoj tuj post la alveno
en Futra. Ŝajnis, ke Futra estas nia alcelata urbo.

Trapasinte la unuan montoĉenon, ni ĉirkaŭiris salan maron, en kiu
naĝis sennombraj aĉaj kreaĵoj. Estis fokosimilaj bestoj, kies
longaj koloj etendiĝis pli ol dek futojn super la enormaj korpoj kaj
kies serpentajn kapojn dividis faŭkaj buŝoj, el kiuj elstaris
nekalkuleblaj dentegoj. Ankaŭ ĉirkaŭnaĝis inter la aliaj rampuloj
gigantaj testudoj, kiuj laŭ Perry estis plesiosaŭroj el la liasa
epoko. Mi ne dubis liajn vortojn--kiom mi sciis, ili povus esti io
ajn.

Dian diris al mi, ke ili estas tandorazoj, tio estas tandoroj de la
maro, kaj ke la aliaj pli timigaj rampuloj, kiuj foje leviĝas el la
maro por batali kontraŭ la tandorazoj, estas azdiritoj, tio estas
maraj diritoj--Perry nomis ilin iĥtiosaŭroj. Ili similis balenojn
kun aligatoraj kapoj.

Mi jam forgesis tiun malmulton da geologio, kiun mi lernis en la
lernejo--restis al mi esence nur la memoro pri la teruro, kiun mi
sentis ĉe la rigardado de bildoj pri restaŭritaj prahistoriaj
monstroj, kune kun la firma opinio, ke iu ajn viro kun porktibio kaj
multe da fantaziemo povus "restaŭri" ĉian ajn paleolitikan monstron
laŭ sia deziro kaj rikolti agnoskon kiel unuaranga paleontologo. Sed
kiam mi vidis tiujn sveltajn, brilajn korpegojn speguliĝi en la
sunlumo, kiam ili malmergiĝis el la oceano, skuante siajn gigantajn
kapojn; kiam mi vidis la akvon fali de sur iliaj muskolozaj korpoj
per miniaturaj akvofaloj, dum ili glitis tien-reen, jen sur la
supraĵo, jen duone mergiĝintaj; kiam mi vidis ilin renkontiĝi kun
malfermitaj buŝoj, siblante kaj gruntante en sia titaneca kaj
senĉesa militado, mi ekkomprenis kiel limigita estas la malriĉa kaj
malforta imagopovo de la homoj, kompare kun la nekredebla genio de
la Naturo.

Kaj Perry! Li estis mirigita ĝismedole. Tion li diris mem.

"David," li rimarkis post longedaŭra marŝado ĉe la bordo de tiu
mirinda maro. "David, iam mi instruis geologion kaj mi pensis, ke mi
kredas tion, kion mi instruas; sed nun mi konstatas, ke mi ne kredis
ĝin--ke homo tute ne povas kredi tiajn aferojn, se li ne vidas ilin
propraokule. Estas aferoj, pri kiuj ni ne dubas, eble ĉar oni
diradas ilin al ni denove kaj denove, kaj ni neniel povas malpruvi
ilin--kiel la religion, ekzemple, sed ni ne kredas ilin--ni nur
pensas, ke ni kredas. Se vi iam reatingos la eksteran mondon, vi
trovos, ke la geologoj kaj la paleontologoj estos la unuaj, kiuj
nomos vin mensogulo, ĉar ili scias, ke estaĵoj tiaj, kiajn ili
restaŭris, neniam ekzistis. Oni ja povas _imagi_ ilian ekzistadon en
same tiel imagita epoko--sed nuntempe? Ba!"

Kiam ni denove haltis, Huĝa la Ruza sukcesis trovi sufiĉe da
nestreĉita ĉeno por povi tordiĝi al la flanko de Dian. Ni ĉiuj
staris, kaj kiam li proksimiĝis al la ino, ŝi turnis al li la
dorson samstile kiel Tera virino, tiel ke mi ne povis ne rideti, sed
la rideto daŭris mallonge, ĉar tiumomente la mano de la Ruzulo
kaptis ŝian nudan brakon, kaj li krude tiris ŝin al si. Tiutempe mi
ne konis la kutimojn kaj sociajn morojn de Pelucidaro; sed tamen mi
eĉ ne bezonis la petan rigardon, kiun la virino pafis al mi el siaj
belegaj okuloj, por ke ĝi influu mian postan faron. Mi ne atendis
por eltrovi, kion la Ruzulo intencas fari; anstataŭ atendi kaj
antaŭ ol li povis kapti ŝin per la alia mano, mi donis al li tian
pugnobaton sur la mentono, ke li falis teren.

Kriego de aprobo leviĝis de tiuj aliaj malliberuloj kaj sagotoj,
kiuj vidis la mallongan dramon; ne ĉar mi helpis la virinon, kiel mi
poste sciiĝis, sed pro la neta kaj al ili mirinda metodo, per kiu mi
venkis Huĝan.

Kaj la virino? Komence, ŝi rigardis min per larĝaj, mirantaj
okuloj, kaj tiam ŝi klinis la kapon, duone kaŝante la vizaĝon, kaj
ŝiaj vangoj delikate ruĝiĝis. Dum momento ŝi tiel staris muta,
kaj tiam ŝi alten levis la kapon kaj turnis al mi la dorson, kiel
ŝi faris al Huĝa. Kelkaj el la malliberuloj ridis, kaj mi vidis la
vizaĝon de Gak la Vila malheliĝi, dum li rigardis min serĉeme. Tiu
parteto de la vango de Dian, kiun mi povis vidi, subite ŝanĝiĝis
de ruĝo al blanko.

Tuj post kiam ni denove ekmarŝis, kaj kvankam mi komprenis, ke iel
mi ofendis Dian la Bela, mi ne povis igi ŝin paroli kun mi, por ke
mi lernu, kion mi misfaris--tiel multon respondus Sfinkso, se mi
parolus al ĝi. Fine, mia propra malsaĝa fiero grandiĝis kaj ne
allasis, ke mi plu klopodu, kaj tiel nia kamaradeco, kiu sen mia
konscio fariĝis al mi tre grava, forŝvebis. Poste, mi parolis nur
kun Perry. Huĝa nek renovigis sian sinaltrudadon al la virino nek
proksimiĝis al mi.

Denove, la laciga kaj ŝajne senfina marŝado iĝis por mi vera
inkubo. Ju pli mi ekkomprenis, kiel gravis por mi la amikeco kun
Dian, des pli mi bedaŭris ĝian mankon, kaj des pli granda baro
estis mia stulta fiero. Sed mi estis tre juna kaj mi rifuzis peti de
Gak la klarigon, kiun li sendube povus doni, kaj kiu povus ĉion
reĝustigi.

Dum la marŝo kaj dum haltoj, Dian konstante rifuzis vidi min--kiam
ŝia rigardo vagis en mia direkto, ŝi aŭ rigardis super mian kapon
aŭ rekte preter min. Finfine, mi fariĝis tiel senespera, ke mi
decidis subigi mian memestimon kaj denove demandi al ŝi, kiel mi
ofendis kaj kiel mi povos esti pardonita. Mi decidis fari tion dum la
venonta halto. Tiutempe ni proksimiĝis al alia montoĉeno, kaj kiam
ni atingis ĝin, ni ne serpentumis trans ilin tra iu tre alta
montpasejo, sed eniris grandan naturan tunelon--fakte, temis pri
serio de labirintaj grotoj, tiel mallumaj kiel Erebo.

La gardistoj havis neniujn torĉojn aŭ aliajn lumigilojn. Efektive,
ni tute ne vidis signojn de fajro aŭ artefarita lumo, de kiam ni
eniris Pelucidaron. En lando de ĉiama tagmezo ne necesis lumigado
sur la tersupraĵo, sed mi miris, ke mankas al ili rimedoj por lumigi
la vojon en tiuj malhelaj subteraj pasejoj. Do ni antaŭeniris per
helika rapideco, ofte stumblante kaj falante--dum la gardistoj
sonigis muzikecan ĉanton antaŭ ni, en kiu foje troviĝis iuj altaj
notoj, kiuj ĉiam indikis krudajn lokojn kaj vojturniĝojn.

Nun la haltoj plioftiĝis, sed mi ne volis alparoli Dian, ĝis mi
povos vidi laŭ ŝia mieno, kiel ŝi akceptas miajn pardonpetojn.
Finfine, febla heliĝo antaŭ ni sciigis nin pri la fino de la
tunelo, pro kio almenaŭ mi estis tre dankema. Tiam, post subita
vojturniĝo, ni elvenis en la plenan lumon de la tagmeza suno.

Sed samtempe mi subite ekrimarkis ion por mi vere katastrofan--Dian
estis for, kaj ankaŭ kvin aŭ ses aliaj malliberigitoj. Ankaŭ la
gardistoj vidis tion, kaj la vidaĵo de ilia feroca kolerego estis
terura. Iliaj timindaj, bestaj vizaĝoj tordiĝis al la plej
diablecaj mienoj, kiam ili akuzis unu la alian pri respondeco pro la
perdo. Ili poste atakis nin, batante nin per lancostangoj kaj
hakiletoj. Ili jam mortigis du kaptitojn apud la antaŭo de la vico,
kaj samon ili farus al ni ĉiuj, sed la estro fine ĉesigis la
brutalan buĉadon. Mi neniam vidis en mia tuta vivo tiel teruran
ekzemplon de besteca kolero--mi dankis Dion, ke Dian ne estis inter
tiuj postlasitaj por suferi ĝin.

El la dek du kaptitoj antaŭe ĉenitaj antaŭ mi, ĉiu dua,
komencante de Dian, estis liberigita. Huĝa forestis. Gak restis.
Kion ĝi signifis? Kiel oni faris ĝin? La estro de la gardistoj
enketis pri tio. Baldaŭ li eltrovis, ke la krudaj seruroj, kiuj
tenis la kolkatenojn, estis lerte malfermitaj.

"Huĝa la Ruza," murmuris Gak, nun antaŭ mi en la vico. "Li prenis
la virinon, kiun vi rifuzis havi," li daŭrigis, ekrigardante min.

"Kiun mi rifuzis havi?!" mi kriis. "Kion vi volas diri?"

Li atente rigardis min dum momento.

"Mi dubis pri via rakonto, ke vi venis el alia mondo," li diris fine,
"sed alimaniere oni ne povus klarigi vian nescion pri la moroj de
Pelucidaro. Ĉu vi vere ne komprenas, ke vi ofendis la Belulinon, kaj
kiel?"

"Mi ne scias, Gak," mi respondis.

"Do mi diros al vi. Kiam Pelucidara viro intervenas inter alia viro
kaj la virino, kiun tiu volas havi, la virino apartenas al la
venkinto. Dian la Bela apartenas al vi. Via devo estis aŭ preni ŝin
aŭ liberigi ŝin. Se vi prenus ŝian manon, tio montrus vian deziron
edzinigi ŝin, kaj se vi levus ŝian manon super vian kapon kaj
faligus ĝin, tio signifus, ke vi ne volas ŝin kiel edzinon kaj
liberigas ŝin de ĉiu ŝuldo al vi. Farante nek tion nek tion, vi
faris al ŝi la plej grandan ofendon, kiun viro povas fari al virino.
Nun ŝi estas via sklavino. Neniu viro edzinigos ŝin aŭ povos tion
fari kun honoro, ĝis li venkos vin en batalo, sed la viroj ne
elektas sklavinon kiel edzinon--almenaŭ la viroj de Pelucidaro ne
faras tion."

"Mi ne sciis, Gak," mi kriis. "Mi ne sciis. Ne pro tuta Pelucidaro mi
farus malbonon al Dian la Bela, ĉu per parolo, rigardo aŭ faro. Mi
ne deziras ŝin kiel sklavinon. Mi ne deziras ŝin kiel mian--", sed
tiam mi ekhaltis. La vizio de tiu dolĉa kaj senkulpa vizaĝo ŝvebis
antaŭ mi en la nebulo de mia fantazio, kaj kvankam antaŭe mi
kredis, ke mi nur ŝate retenas la memoron pri kara amikeco, kiun mi
perdis, nun ŝajnis mallojale al Dian la Bela diri, ke mi ne deziras
ŝin kiel edzinon. Mi pensis pri ŝi nur kiel bonvena amikino en
stranga, kruela mondo, Eĉ tiam, mi ne kredis, ke mi amas ŝin.

Mi kredas, ke Gak konstatis la veron de miaj vortoj pli multe el mia
mieno ol el mia parolo, ĉar iom poste, li kuŝigis sian manon sur
mia ŝultro.

"Homo el alia mondo," li diris, "Mi kredas vin. La lipoj povas
mensogi, sed kiam la koro parolas per la okuloj, ĝi diras nur veron.
Via koro parolis al mi. Mi scias nun, ke vi tute ne celis ofendi Dian
la Bela. Ŝi ne estas de mia tribo, sed mia fratino estas ŝia
patrino. Ŝi ne scias tion--ŝia patrino estis forrabita de ŝia
patro, kiu venis, kune kun multaj aliaj Amoz-tribanoj por batali
kontraŭ ni por niaj virinoj, la plej belaj virinoj de Pelucidaro.
Tiam ŝia patro estis la reĝo de Amoz, kaj ŝia patrino estis la
filino de la reĝo de Sari, kies regpovon mi, lia filo, transprenis.
Do Dian estas la filino de reĝoj, kvankam ŝia patro ne plu estas la
reĝo, de kiam la sadoko ĵetis lin kaj Jubal la Malbela forprenis de
li la reĝecon. Pro ŝia altrangeco, la malbono, kiun vi faris al
ŝi, ŝajnas des pli grava al tiuj, kiuj vidis ĝin. Ŝi neniam
pardonos vin."

Mi demandis al Gak, ĉu mi ne povus iel liberigi la virinon el la
sklaveco kaj honto, kiujn mi senvole kaŭzis al ŝi.

"Se vi iam trovos ŝin, jes," li respondis. "Nur levi ŝian manon kaj
faligi ĝin en la kunesto de aliuloj sufiĉos por liberigi ŝin. Sed
kiel vi iam povos trovi ŝin, vi, kiu estas kondamnita al vivo de
sklaveco en la subtera urbo Futra?"

"Ĉu neniel eblas forkuri?" mi demandis.

"Huĝa la Ruza forkuris kaj kunprenis la aliajn," respondis Gak. "Sed
ne estas aliaj senlumaj lokoj sur la vojo al Futra, kaj ne estos
facile, kiam ni jam estos tie--la maharoj tre saĝas. Eĉ se oni
povus forfuĝi el Futra, estas la tipdaroj--ili trovus vin, kaj
tiam--" la Vilulo skutremis. "Ne, vi neniam fuĝos de la maharoj."

La perspektivo estis malĝojiga. Mi demandis al Perry, kion li pensis
pri ĝi; sed li nur suprentiris siajn ŝultrojn kaj daŭrigis longan
preĝon, pri kiu li jam delonge okupiĝis. Li diris, ke la sola bela
flanko de nia kaptiteco estas la ampleksa tempo, kiun ĝi donas al li
por improvizi preĝojn. Tio jam ekobsedis lin.

La sagotoj jam komencis rimarki lian kutimon deklamadi dum tutaj
marŝoj. Unu el ili demandis al li, kion li diras kaj al kiu li
parolas. La demando donis al mi ideon, do mi rapidis respondi, antaŭ
ol Perry povis ion diri.

"Ne ĝenu lin per interrompo," mi diris. "Li estas tre sankta homo en
la mondo, de kiu ni venis. Li parolas al spiritoj, kiujn vi ne povas
vidi. Ne interrompu, aŭ ili saltos sur vin el la aero, kaj deŝiros
viajn membrojn--jene," kaj mi saltis al la granda bruto kun laŭta
"Bu!", kiu tiom timigis lin, ke li stumblis malantaŭen.

Mi sciis, ke la risko estas granda, sed se eblus profiti el la
sendanĝera manio de Perry, mi volis profiti, kiam estis plej facile.
Ĝi sukcesis bonege. La sagotoj traktis nin ambaŭ kun multe da
respekto dum la cetero de la vojaĝo, kaj pri la afero ili poste
informis siajn mastrojn, la maharojn.

Du marŝadojn post tiu epizodo ni atingis la urbon Futra. Ĝia
enirejo estis markita per du altaj turoj el granito, de sur kiuj oni
gardis ŝtuparon, kiu kondukis al la subtera urbo. Sagotoj
gardostaris ĉi tie, kaj ankaŭ ĉe almenaŭ cent aliaj turoj
dismetitaj sur granda ebenaĵo.



5-a ĉapitro

SKLAVOJ


Dum ni malsupreniris la larĝan ŝtuparon, kiu kondukis al la ĉefa
avenuo de Futra, mi unuafoje ekvidis la regantan rason de la interna
mondo. Nevole mi retiriĝis, kiam unu el la estaĵoj proksimiĝis por
ekzameni nin. Ion pli hidan kaj malbelan ne eblus imagi. La ĉiopovaj
maharoj de Pelucidaro estas grandaj rampuloj, el kiuj kelkaj estas
ses ĝis ok futojn longaj, kun longaj, maldikaj kapoj kaj grandaj
rondaj okuloj. Akraj, blankaj dentegoj viciĝas en iliaj bekosimilaj
buŝoj, kaj ostecaj elstaraĵoj dentumas iliajn grandajn lacertajn
korpojn de la kolo ĝis la fino de la longa vosto. Iliaj piedoj havas
tri palmo-piedfingrojn, dum el la antaŭpiedoj elstaras malantaŭen
je 45-grada angulo membranecaj flugiloj, kiuj almetiĝas al la korpo
tuj antaŭ la postaj piedoj kaj finiĝas per akraj pintoj kelkajn
futojn super la korpoj.

Mi ĵetis rigardon al Perry, kiam la estaĵo preterpasis min por
ekzameni lin. La maljunulo gapis la fian kreaĵon per larĝaj,
mirantaj okuloj. Post kiam ĝi pluiris, li turnis sin al mi.

"Ramforinko el la meza oolita epoko[13], David," li diris, "sed, je
Dio, kiel grandega! La plej grandaj restaĵoj, kiujn oni iam
malkovris, indikis grandecon, kiu ne superas tiun de ordinara korvo."

Dum ni pluiris sur la ĉefa avenuo de Futra, ni vidis multajn milojn
da tiaj estaĵoj alirantaj kaj venantaj de siaj tagaj devoj. Ili
malmulte atentis nin. Futra estas elsternita subtere laŭ regula
ordo, kiu indikas rimarkindan inĝenieran kapablon. Oni elhakis ĝin
el tavolo de kalkŝtono. La stratoj estas larĝaj kaj havas unuecan
dudek-futan alton. Je regulaj interspacoj la plafono de tiu subtera
urbo estas trapenetrita de tuboj, kaj sistemo de lensoj kaj
reflektiloj transdonas la sunlumon, moderigitan kaj difuzitan,
forigante la kimerian[14] tenebron, kiu alie regus. Laŭ simila
maniero oni enlasas aeron.

Oni prenis Perry kaj min, kune kun Gak, al granda publika
konstruaĵo, kie unu el la sagotoj el nia antaŭa gardistaro klarigis
al mahara oficisto la cirkonstancojn de nia kaptiĝo. La rimedo de
komunikado inter la du estis rimarkinda pro tio, ke oni ne
interŝanĝis parolajn vortojn. Ili aplikis ian gestolingvon. Kiel mi
poste lernis, la maharoj havas nek orelojn nek parolan lingvon. Inter
si mem ili komunikiĝas per rimedo, kiu laŭ Perry devas esti ia sesa
sentumo, kiu perceptas kvaran dimension.

Ni neniam tute komprenis lin, kvankam li tre ofte klopodis klarigi
ĝin al mi. Mi sugestis telepation, sed li neis, dirante, ke ne temas
pri telepatio, ĉar ili povis interkomunikiĝi nur dum kunestado, kaj
ĉar ili ne povas paroli kun la sagotoj aŭ la aliaj loĝantoj de
Pelucidaro per la sama rimedo, per kiu ili mem interparolis.

"Ili faras jenon," diris Perry. "Ili projekcias siajn pensojn en la
kvaran dimension, en kiu ili fariĝas percepteblaj per la sesa
sentumo de la aŭskultanto. Ĉu mi faras la aferon tute klara?"

"Tute ne, Perry," mi respondis. Li malespere balancis sian kapon kaj
returnis sin al sia laboro. Ili donis al ni taskon porti grandan
kvanton da mahara literaturo de unu ejo al alia, kie ni devis aranĝi
ĝin sur bretoj. Mi sugestis al Perry, ke ni estas en la publika
biblioteko de Futra, sed poste, kiam li komencis trovi la ŝlosilon
al ilia skriba lingvo, li informis min, ke temas pri la antikva
arkivo de la raso.

Dum tiu tempo mi konstante pensis pri Dian la Bela. Mi ĝojis,
kompreneble, ke ŝi fuĝis de la maharoj kaj de la sorto aludita de
la sagoto, kiu intencis aĉeti ŝin ĉe nia alveno al Futra. Mi ofte
scivolis, ĉu la grupeto de fuĝintoj estis kaptita de la gardistoj,
kiuj reiris por serĉi ilin. Foje, mi eĉ kredis, ke mi pli
kontentus, se Dian estus en Futra, anstataŭ dependa de la indulgo de
Huĝa la Ruza.

Gak, Perry kaj mi ofte interparolis pri la eblo forfuĝi, sed la
sariano estis tiel saturita de sia tutviva kredo pri la neebleco
fuĝi de la maharoj, krom per miraklo, ke li ne multe helpis al
ni--lia sinteno estis tiu de homo, kiu atendas, ke la miraklo venu al
li.

Je mia propono, Perry kaj mi faris kelkajn glavojn el pecoj de fero,
kiujn ni trovis inter diversaj forĵetaĵoj en la ĉeloj, kie ni
dormis, ĉar oni lasis al ni preskaŭ senliman liberecon en la limoj
de la konstruaĵo, en kiun oni metis nin. Tiel multe da sklavoj
priservis la enloĝantojn de Futra, ke neniu el ni estis troŝarĝita
per laboro, kaj niaj mastroj ne traktis nin kruele.

Ni kaŝis niajn novajn armilojn sub la feloj, kiuj estis niaj litoj,
kaj poste Perry koncipis la ideon fari pafarkojn kaj sagojn--armilojn
ŝajne nekonatajn en Pelucidaro. Poste ŝildoj; sed akiri ilin estis
por mi facile, ĉar mi ŝtelis ilin desur la muroj de la ekstera
gardoĉambro de la konstruaĵo.

Ni jam finis tiujn aranĝojn por protekti nin post la foriro el
Futra, kiam la sagotoj, kiujn oni sendis por rekapti la fuĝintajn
malliberigitojn, revenis kun kvar el ili, inter ili Huĝa. Dian kaj
du aliaj eskapis ilin. Okazis, ke Huĝa estis malliberigita en la
sama konstruaĵo kiel ni. Li diris al Gak, ke li ne plu vidis Dian
aŭ la aliajn, de kiam li liberigis ilin en la senluma groto. Kio
okazis al ili, li tute ne sciis--eble ili ankoraŭ vagadis, perditaj
en la labirinta tunelo, se ili ne jam mortis pro malsato.

Nun mi ektimis eĉ pli pri la sorto de Dian, kaj samtempe, kiel mi
supozas, mi unuafoje eksciis, ke mian ŝato al tiu virino eble fontas
el io plia ol nura amikeco. Dum ĉiuj horoj de la tago ŝi estis la
konstanta temo de miaj pensoj, kaj kiam mi dormis ŝia kara vizaĝo
hantis miajn sonĝojn. Pli neŝancelebla ol iam antaŭe fariĝis mia
decido fuĝi de la maharoj.

"Perry," mi konfidis al la maljunulo, "se ni devos traserĉi ĉiun
kvadratan colon de ĉi tiu mondeto, mi trovos Dian la Bela kaj
reĝustigos la malbonon, kiun mi neintence faris al ŝi." Jen la
preteksto, kiun mi faris al Perry.

"Mondeto!" li rikanis. "Vi ne komprenas, kion vi diras, bubo," kaj
tiam li montris al mi mapon de Pelucidaro, kiun li antaŭnelonge
trovis inter la manuskriptoj, kiujn li aranĝis.

"Rigardu," li diris, fingromontrante, "tio evidente estas akvo, kaj
ĉio ĉi estas tero. Ĉu vi rimarkas la ĝeneralan formon de la du
areoj? Kie troviĝas oceanoj sur la ekstera krusto, sube, ĉi tie,
oni trovas teron. Tiuj relative malgrandaj areoj de oceano ĝenerale
sekvas la konturojn de la kontinentoj de la ekstera mondo.

"Ni scias, ke la krusto de la terglobo estas 500 mejlojn dika; krome,
ke la interna diametro de Pelucidaro estas proksimume 7000 mejloj,
kaj la surfaca areo estas 165.480.000 kvadrataj mejloj. Tri kvaronoj
el tio estas tero. Pripensu! Tersurfaco de 124.110.000 kvadrataj
mejloj! Nia propra mondo havas nur 53.000.000 kvadratajn mejlojn da
tero, kaj ĝia cetera surfaco estas kovrita de akvo. Tiel same, kiel
oni ofte komparas landojn laŭ ilia relativa grandeco, tiel, se ni
same komparas la du mondojn, ni trovas strangan anomalion, nome, ke
pli granda mondo situas interne de pli malgranda!

"Kie en ĉi tiu vasta Pelucidaro vi serĉus vian Dian? Sen steloj aŭ
lumo aŭ moviĝanta suno, kiel vi povus trovi ŝin, eĉ se vi scius,
kie ŝi estas?"

Lia eldiro estis konvinka. Ĝi forprenis de mi la spiron; sed mi
trovis min post ĝi des pli firme rezoluta, ke mi provos ĝin.

"Se Gak akompanos nin, ni eble sukcesos je ĝi," mi sugestis.

Perry kaj mi serĉis lin kaj starigis al li la demandon rekte.

"Gak," mi diris, "ni nepre volas fuĝi el la sklaveco. Ĉu vi
akompanos nin?"

"Ili atakigos siajn tipdarojn," li diris, "kaj ni estos mortigitaj;
sed..." li hezitis, "mi riskus fuĝi, se mi kredus, ke estus eĉ
malgranda ŝanco liberiĝi kaj reiri al mia propra popolo."

"Ĉu vi kapablus retrovi vian propran landon?", demandis Perry. "Kaj
ĉu vi povus helpi al David serĉi Dian?"

"Jes."

"Sed kiel vi povus vojaĝi tra nekonataj teritorioj sen astroj aŭ
kompaso por gvidi vin?", persistis Perry.

Gak ne komprenis, kion signifas la eldiroj de Perry pri astroj kaj
kompaso, sed li certigis nin, ke oni povus eĉ vindi la okulojn de iu
ajn pelucidarano kaj porti lin al la plej malproksima parto de la
mondo, sed tamen li kapablus reiri rekte al sia hejmo laŭ la plej
mallonga vojo. Ŝajnis surprizi lin, ke ni trovas ĝin iel ajn
mirinda. Perry diris, ke ŝajne temas pri la sama hejmenira
instinkto, kiun kelkaj specioj de Teraj kolomboj havas. Mi ne scias
pri tio, kompreneble, sed ĝi donis al mi ideon.

"Do povas esti, ke Dian trovis rektan vojon al sia propra popolo?" mi
demandis.

"Certe," respondis Gak, "almenaŭ se iu potenca rabobesto ne mortigis
ŝin."

Mi favoris tujan provon fuĝi, sed kaj Perry kaj Gak konsilis atendi
iun helpan akcidenton, kiu sekurigus al ni ioman ŝancon de sukceso.
Mi ne komprenis, kia akcidento povus trafi tutan komunumon en lando
de ĉiama taglumo, kies enloĝantoj ne havas fiksitajn dormajn
kutimojn. Mi eĉ estas certa, ke kelkaj maharoj neniam dormas, dum
aliaj, inter longaj periodoj de maldormeco, eble rampas en malluman
ejon sub sia loĝejo, kie ili longe dormadas. Perry diras, ke se
maharo restas veka dum tri jaroj, li kompensos la tutan perditan
dormon per unu tutjara dormado. Eble tio estas vera, sed mi neniam
vidis pli ol tri el ili dormantaj, kaj la vido de tiu triopo sugestis
al mi nian manieron fuĝi.

Mi jam serĉadis malproksime sub la niveloj, kiujn ni sklavoj rajtis
frekventi--eble kvindek futojn sub la ĉefa etaĝo de la
konstruaĵo--inter reto de koridoroj kaj apartamentoj, kiam mi subite
trovis tri maharojn, kiuj kuŝis sur lito el feloj. Unue, mi kredis
ilin mortintaj, sed ilia regula spirado poste konvinkis min pri mia
eraro. Kiel ekfulmo la penso venis al mi, ke tiuj dormantaj rampuloj
donas al ni mirindan okazon eviti la atenton de niaj kaptintoj kaj de
la sagotaj gardistoj.

Mi haste reiris al Perry, kiu atenteme studadis mucidan amason da al
mi sensignifaj hieroglifoj, kaj klarigis mian planon al li. Je mia
miro, ĝi ŝokegis lin.

"Estus murdo, David," li kriis.

"Ĉu estas murdo mortigi reptilian monstron?" mi konsternite
demandis.

"Ĉi tie ili ne estas monstroj, David," li respondis. "Ĉi tie ili
estas la dominanta raso--kaj ni estas la ‘monstroj’--de pli malalta
specio. En Pelucidaro la evolucio procedis alie ol en la ekstera
mondo. Tie, teruraj konvulsioj de la naturo ĉiam denove ekstermis la
ekzistantajn speciojn--se ne tio, iu monstro el la epoko de
dinosaŭroj eble regus nian mondon hodiaŭ. Ĉi tie ni vidas, kio
povus esti okazinta en nia propra historio, se la kondiĉoj estus
kiel ĉi tie.

"La vivo en Pelucidaro estas multe pli juna ol sur la ekstera krusto.
Ĉi tie la homoj atingis evolucian ŝtupon analogan al la ŝtonepoko
en la historio de nia propra mondo, sed dum sennombraj jarmilionoj
ĉi tiuj rampuloj progresis. Eble ilia sesa sentumo, kiu ŝajnas al
mi nedubebla, donis al ili avantaĝon super la aliaj, pli timinde
armitaj bestoj, sed eble ni neniam scios tion. Ili rigardas nin kiel
ni rigardas la bestojn de niaj kampoj, kaj mi lernas el iliaj skribaj
kronikoj, ke aliaj maharaj rasoj manĝas homojn--ili tenas ilin en
grandaj gregoj, ĝuste kiel ni tenas brutojn. Ili plej zorge bredas
la homojn, kaj kiam tiuj estas tute grasaj, ili mortigas ilin kaj
manĝas ilin."

Mi skutremis.

"Kial vi trovas ĝin tiel terura, David?" demandis la maljunulo. "Ili
komprenas nin ne pli bone ol ni komprenas la pli malaltajn bestojn de
nia propra mondo. Mi trovis ĉi tie tre erudiciajn diskutojn pri la
demando, ĉu _gilakoj_, kiel ili nomas la homojn, havas ian rimedon
de komunikado. Unu verkanto asertas, ke ni eĉ ne kapablas rezoni,
kaj ke ĉiu nia ago estas meĥanisma aŭ instinkta. La reganta
raso de Pelucidaro, David, ankoraŭ ne lernis, ke la homoj
interkomunikiĝas kaj rezonas. Ĉar ni ne komunikiĝas kiel ili, ili
ne kapablas kompreni, ke ni entute iel interkompreniĝas. Ni pri la
bestoj de nia propra mondo ne alie rezonas. Ili scias, ke la sagotoj
havas parolan lingvon, sed ili komprenas nek ĝin nek kiel ĝi
manifestiĝas, ĉar ili ne havas organojn de aŭdado. Ili kredas, ke
la moviĝo de la lipoj sola transportas la signifon. Ke la sagotoj
povas komunikiĝi kun ni, tion ili eĉ ne povas koncepti.

"Jes, David," li konkludis, "plenumi vian planon signifus murdi."

"Nu bone, se necesas, Perry," mi respondis, "mi fariĝos murdisto."

Li igis min klarigi la planon denove kaj tre detale, kaj pro iu
kaŭzo, kiu tiam ne estis klara al mi, li postulis tre precizan
priskribon de la apartamentoj kaj koridoroj, kiujn mi ĵus esploris.

"Konsiderante, ke vi nepre intencas efektivigi vian frenezan planon,
David", li diris finfine, "mi demandas al mi, ĉu ni eble ne povus
samtempe fari reale kaj daŭre utilan servon al la homaro de
Pelucidaro. Aŭskultu, mi lernis multajn mirindajn aferojn el ĉi tiu
arkivo de la maharoj. Por ke vi ĝuste taksu mian planon, mi koncize
skizos la historion de tiu specio.

"Iam la maskloj estis ĉiopovaj, sed antaŭ multaj epokoj la inoj
poiome iĝis la mastroj. Dum la sekvantaj epokoj ne okazis
rimarkindaj ŝanĝoj ĉe la mahara specio. Ĝi daŭre progresis sub
la inteligenta kaj benoriĉa regado de la damoj. La scienco progresis
per paŝegoj. Tio validas aparte pri la sciencoj, kiujn ni nomas
biologio kaj eŭgeniko. Fine, iu sciencistino anoncis, ke ŝi
eltrovis metodon por fekundigi ovojn kemie post ilia demeto--ĉiuj
veraj reptiliojn, kiel vi scias, naskiĝas el ovoj.

"Kio okazis? Tuj oni ne plu bezonis masklojn, ĉar la specio ne plu
dependis de ili. Pasis pliaj epokoj ĝis la nuntempo, en kiu ni
trovas specion, kiu konsistas nur el inoj. Sed jen la grava afero.
Nur unu mahara popolo tenas la sekreton pri tiu kemia formulo. Ĝi
estas en la urbo Futra, kaj se mi ne serioze eraras, ĝi troviĝas
laŭ mia juĝo bazita sur via priskribo de la keloj, kiujn vi
trapasis hodiaŭ, en la kelo de ĉi tiu konstruaĵo.

"Pro du kialoj ili forkaŝas ĝin kaj ĵaluze gardas ĝin. Unue, ĉar
la vivo mem de la maharoj dependas de ĝi, kaj due, ĉar kiam ĝi
estas publika propraĵo, kiel en la komenco, tiel multaj
eksperimentadis je ĝi, ke la danĝero de troloĝateco fariĝis tre
serioza.

"David, se ni povus fuĝi kaj samtempe kunporti kun ni tiun gravegan
sekreton, kian servon ni plenumus per tio por la homaro de
Pelucidaro!" La nura penso preskaŭ superfortis min. Ja estus ni la
duopo, kiuj metus la homojn de la interna mondo en ilian laŭrajtan
lokon inter la kreitaĵoj. Nur la sagotoj barus ilian vojon al
absoluta supereco, kaj mi opiniis, ke preskaŭ certe la sagotoj
ŝuldas sian tutan potencon al la pli granda inteligenteco de la
maharoj--mi ne povis kredi, ke tiuj gorilecaj bestoj intelekte
superas la pelucidaran homaron.

"Perry!" mi diris ekscitite, "Vi kaj mi savos tutan mondon! Kune, ni
gvidos la homajn gentojn el la mallumo de nescio en la lumon de
progreso kaj civilizo. Ni transportos ilin per unu paŝo el la
ŝtonepoko en la dudekan jarcenton. La nura penso pri tio estas
absolute fabeleca."

"David," diris la maljunulo, "Mi kredas, ke Dio sendis nin ĉi tien
ĝuste por tiu celo--estos la laboro de mia vivo instrui al ili Lian
mesaĝon--konduki ilin al la lumo de Lia indulgo, dum ni edukos
iliajn korojn kaj manojn por vivo en kulturo kaj civilizo."

"Vi pravas, Perry," mi diris, "kaj dum vi instruos ilin preĝi, mi
instruos ilin batali, kaj kune ni kreos rason de homoj, kiu
honorindigos nin ambaŭ."

Gak eniris la apartamenton kelkajn minutojn antaŭ la fino de nia
interparolo, kaj nun li volis scii la kialon de nia ekscitiĝo. Perry
opiniis prudente, ke ni ne tro rakontu al li, do mi klarigis nur, ke
mi havas planon por fuĝi. Post kiam mi skizis ĝin al li, li ŝajnis
tiel ŝokita kiel antaŭe Perry, sed pro alia kialo. La Vilulo
pripensis nur nian hororigan sorton okaze de eventuala eltrovo; sed
finfine mi persvadis lin akcepti mian planon kiel la solan
realigeblan, kaj kiam mi certigis lin, ke mi transprenos la plenan
respondecon pri ĝi, se oni kaptos nin, li donis sian heziteman
jeson.


Subnotoj

[13] alterna nomo de ĵurasia epoko.

[14] tre malhela kaj morna, kiel en la mita lando priskribita de
Homero kiel loko de eterna mallumo.



6-a ĉapitro

KOMENCO DE HORORO


En Pelucidaro unu tempo taŭgas kiel alia. Ne estis nokto, kiu vualu
nian entreprenotan fuĝon. Necesis ĉion fari en plena taglumo--ĉion
krom la laboro, kiun ni devis fari en la apartamento sub la
konstruaĵo. Do ni decidis elprovi nian planon tuj, por ke la
maharoj, kiuj devis ebligi ĝin, ne vekiĝu, antaŭ ol mi atingos
ilin; sed seniluziiĝo trafis nin jam survoje al la subaj
elkavigitejoj, ĉar tuj kiam ni atingis la ĉefan etaĝon de la
konstruaĵo, ni renkontis hastantajn arojn de sklavoj, kiujn forta
sagota gardistaro pelkurigis el la konstruaĵo al la avenuo.

Aliaj sagotoj sagis tien kaj aliloken por serĉi aliajn sklavojn, kaj
tuj kiam ni aperis, oni alsaltis nin kaj ŝovis nin en la vicon de
marŝantaj homoj.

Nek la kialon nek la celon de la ĝenerala eliro ni konis, sed iom
poste disvastiĝis tra la vicoj de kaptitoj onidiro, ke oni rekaptis
du forkurintajn sklavojn, viron kaj virinon, kaj ke ni marŝas al la
loko, kie ni vidos ilian punon, ĉar la viro mortigis sagoton el la
taĉmento, kiu ĉasis kaj rekaptis ilin.

Je tiu sciigo mia koro eksaltis en mian gorĝon, ĉar mi certis, ke
la du kaptitoj devenas el tiu grupo, kiu forfuĝis en la senluma
groto kun Huĝa la Ruza, kaj ke Dian estas la virino. Gak tion
kredis, kaj ankaŭ Perry.

"Ĉu ni ne povas fari ion ajn por savi ŝin?" mi demandis al Gak.

"Nenion", li respondis.

Tra la homplena avenuo ni marŝis, kaj dum tio la gardistoj traktis
nin per neordinara krueleco, kvazaŭ ankaŭ ni estus implikitaj en la
murdo de ilia kompano. Oni intencis fari el la okazo lecionon al la
aliaj sklavoj pri la danĝero kaj vaneco de ĉia provo fuĝi, kaj pri
la nepra morto, kiu trafas murdinton de supera estaĵo, kaj mi
supozas, ke pro tio la sagotoj sentis sin plene rajtigitaj fari la
tutan procedon kiel eble plej malkomforta kaj dolora al ni.

Ili pikis nin per siaj lancoj kaj batis nin per siaj hakiletoj pro la
plej malgrandaj provokoj kaj eĉ neprovokite. Ni travivis tre
malagrablan duonhoron, ĝis oni fine pelis nin tra malalta enirejo en
grandegan konstruaĵon, kies mezon okupis granda areno. Benkoj
ĉirkaŭis tiun liberan spacon je tri flankoj, kaj je la kvara
troviĝis amasoj da grandaj rokegoj sur deklivo, kiu altiĝis de la
antaŭo supren ĝis la tegmento.

Komence, mi ne povis konstati la celon de tiu rokamasego, krom eble
prezenti rustikan kaj pitoreskan fonon por la scenoj prezentotaj en
la areno antaŭ ĝi, sed baldaŭ poste, kiam la lignaj benkoj
preskaŭ jam plenis de sklavoj kaj sagotoj, mi ekvidis la uzmanieron
de la rokegoj, ĉar tiam la maharoj komencis vice enpaŝi la
konstruaĵon.

Ili marŝis rekte trans la arenon al la rokoj ĉe la alia flanko, kie
ili elvastigis siajn vespertajn flugilojn kaj suprenŝvebis trans la
altan muron ĉirkaŭ la areno kaj faris sin komfortaj sur la rokegoj.
Ili estis do la rezervitaj, loĝiaj seĝoj por la regantaro.

La rampuloj trovis la neŝlifitan supraĵon de granda roko tiel
komforta, kiel ni la molecon de remburita brakseĝo. Tie ili pigre
kuŝis, palpebrumante per siaj hidaj okuloj kaj sendube
interparolante en sia lingvo de la sesa sentumo kaj kvara dimensio.

Unuafoje mi vidis ilian reĝinon. Ŝi malsimilis al la aliaj per
neniu trajto, kiun miaj Teraj okuloj povis percepti, ĉar ĉiuj
maharoj fakte aspektas identaj al mi, sed ŝi transiris la arenon
nur, post kiam ŝiaj regnaninoj jam okupis lokon, antaŭirite de
dudek grandegaj sagotoj, la plej grandaj, kiujn mi iam vidis, dum ĉe
ŝiaj flankoj anaspaŝis po unu granda tipdaro, kaj postiris ŝin
dudek pliaj sagotaj gardistoj.

Ĉe la bariero, la sagotoj suprengrimpis la apikaĵon per vere
simieca lerto, dum malantaŭ ili la aroganta reĝino ŝvebis alten
per la flugiloj, kun siaj du timindaj drakoj ambaŭflanke, kaj
sternis sin sur la plej granda rokego el ĉiuj, precize en la mezo de
tiu amfiteatra flanko rezervita por la dominanta raso. Tie ŝi
ekkaŭris, tiu reĝino plej malbela kaj neinteresa, kvankam sendube
tute konvinkita pri sia beleco kaj die donita regorajto, same kiel la
plej fiera monarko de la ekstera mondo.

Kaj tiam komenciĝis la muziko--muziko sensona! La maharoj ne povas
aŭdi, do la tamburoj kaj fifroj kaj trumpetoj de Teraj orkestroj
estas al ili nekonataj. La "orkestro" konsistas el pli ol dudek
maharoj. Ili marŝis en vico al la centro de la areno, kie la
estaĵoj sur la rokoj povis spekti ilin, kaj tie ili ludis dekkvin
aŭ dudek minutojn.

Ilia tekniko konsistis el vostosvingado kaj kapomovado laŭ regula
sinsekvo de mezuritaj moviĝoj, kio rezultigis kadencon ŝajne same
plaĉan al maharaj okuloj kiel la kadenco de nia instrumenta muziko
al niaj oreloj. Foje la tuta muzikistaro samtempe faris egalmezurajn
paŝojn al unu flanko aŭ al la alia, aŭ malantaŭen aŭ
antaŭen--ĉio ĉi impresis min kiel nekomprenebla ridindaĵo, sed
post la unua muzikaĵo la maharoj sur la rokoj montris la unuajn
signojn de entuziasmo, kiujn mi vidis ĉe la reganta raso de
Pelucidaro. Ili svingis siajn grandajn flugilojn supren-malsupren kaj
batis siajn rokajn sidlokojn per la potencaj vostoj, ĝis la tero
tremis. Tiam la muzikistoj ekludis alian muzikaĵon, kaj denove regis
tomba silento. En unu rilato la mahara muziko estas belega--se la
ludata muzikaĵo ne plaĉas, oni devas nur fermi la okulojn.

Fine, elĉerpinte sian repertuaron, la muzikistoj ekflugis en la
aeron kaj ekkuŝis sur la rokoj super kaj malantaŭ la reĝino. Tiam
komenciĝiis la ĉefa tagorda punkto. Kelkaj sagotaj gardistoj ŝovis
viron kaj virinon en la arenon. Spite miajn antaŭtimojn, mi
kliniĝis antaŭen el mia seĝo por ekzameni la virinon, esperante,
ke ŝi estu iu alia ol Dian la Bela. Ŝia dorso estis turnita al mi
dum iom da tempo, kaj la granda korvonigra haramaso, kiun mi vidis,
plenigis min per timosento.

Baldaŭ oni malfermis pordon sur unu flanko de la arena muro por
enlasi grandan, hirtan, taŭrosimilan beston.

"Ĝi estas granda bovo," flustris Perry ekscitite. "Tiaj bestoj
vagadis kun la kaverna urso kaj la mamuto sur la ekstera mondo en iu
praepoko. Ni vojaĝis milionon da jaroj malantaŭen, David, al la
infanaĝo de planedo--ĉu ne mirinde?"

Sed mi vidis nur la nigran hararon de la duone nuda virino, kaj mia
koro ĉesis bati pro la obtuza mizero, kiun mi eksentis vidante ŝin,
kaj en tiu momento ne interesis min la mirindaĵoj de la natura
historio. Se ne kunestus Gak kaj Perry, mi saltus sur la plankon de
la areno por dividi la sorton de tiu senpreza trezoro el la
ŝtonepoko.

Kiam eliris la bovego--_dago_ ĝi nomiĝis en Pelucidaro--oni ĵetis
du lancojn en la arenon antaŭ la piedojn de la kaptitoj. Ŝajnis al
mi, ke blovtubo por faboj tiel efikus kiel tiuj mizeraj armiloj
kontraŭ la kolosa monstro.

Dum la besto proksimiĝis al la duopo, muĝante kaj stampfante per la
potenco de multaj Teraj virbovoj, apertiĝis rekte sub ni alia pordo,
el kiu nun eliris la plej terura muĝo, kiu iam trafis miajn
ofenditajn orelojn. En la komenco mi ne povis vidi la beston, kiu
eligis tiun laŭtan defion, sed la sonego igis la du viktimojn subite
turniĝi, kaj jen mi vidis la vizaĝon de la junulino--ne estis Dian!
Mi preskaŭ ploris pro faciliĝo.

Kaj nun, dum ili ambaŭ staris ŝtoniĝintaj pro timego, mi vidis la
farinton de tiu korpremiga sono silente ŝteliri al loko, kie mi
povis ĝin vidi. Estis grandega tigro--de tia speco, kiu ĉasis la
grandajn bovojn tra la praĝangaloj dum la junaĝo de nia mondo. Laŭ
la formo kaj eksteraj markoj ĝi ne malsimilis al la plej noblaj
bengalaj tigroj de nia propra mondo, sed kiom ĝiaj dimensioj
gigantis, tiom ĝiaj koloroj imponis. La brilega flavo preskaŭ
stridis, ĝia blanko estis lanuga, ĝia nigro glimis kiel la plej
bona antracito, kaj ĝia felo estis longa kaj hirta kiel tiu de monta
kapro. Neniu povus nei la belegon de tiu besto, sed same kiel ĉio
sur Pelucidaro pli grandas kaj pli intense buntas, tiel ankaŭ pli
intensa estis ĝia feroca teniĝo. Ne nur unuopaj anoj de tiu specio
ĉasas homojn--ĉiuj estas homĉasantoj. Sed ili ne limigas sian
furaĝadon al homoj. Ĉiajn bestojn kaj fiŝojn de Pelucidaro ili
manĝas kun avido ĉe siaj konstantaj penadoj nutri siajn potencajn
muskolojn.

Ĉe unu flanko de la mortkondamnita paro la dago muĝis kaj
antaŭenpaŝis, kaj ĉe la alia flanko la angorinspira _tarago_
ŝtele proksimiĝis al ili kun malfermita faŭko kaj salivgutantaj
dentegoj.

La viro ekkaptis la lancojn kaj transdonis unu al la virino. Aŭdinte
la muĝadon de la tigro, la taŭro ekhurlis per rabia furiozeco.
Neniam en mia vivo mi aŭdis tiel inferan bruegon kiel faris la du
bestegoj, kaj pripensu, ke ĝi restis neaŭdebla al la fiaj rampuloj,
pro kies distro oni okazigis la spektaklon!

Nun la dago kuratakis de unu flanko, kaj la tarago de la alia. La du
nanoj starantaj meze ŝajnis tuj pereontaj, sed ĝuste kiam la
brutaĉoj atingis ilin, la viro ekkaptis la brakon de sia kompanino,
kaj kune ili saltis flanken, dum la furiozaj kreitaĵoj trafis unu la
alian kiel koliziantaj lokomotivoj.

Sekvis batalego, kies senintermita kaj timinda feroco transcendas la
eblojn de imagado kaj priskribado. Ree kaj ree la enorma taŭro
ĵetis la kolosan tigron alten en la aeron, sed kiam la katego
frapiĝis al la tero, ĝi ĉiufoje rekuris al la lukto kun energio
ŝajne ne reduktita kaj kun videble pli forta kolero.

Dum kelka tempo la geviroj penadis nur resti for de la du bestegoj,
sed fine mi vidis ilin disiĝi. Ambaŭ ŝtele paŝis al po unu el la
luktantoj. Nun la tigro estis sur la larĝa dorso de la taŭro,
kroĉite al la granda kolo per la tenajlaj dentegoj kaj disŝirante
la dikan haŭton en striojn kaj pecojn per siaj longaj kaj fortikaj
ungegoj.

Dum momento la taŭro staris muĝante kaj tremante pro doloro kaj
rabio, kun la fendohufoj vaste elmetitaj, dum ĝi vigle vipis per la
vosto de flanko al flanko, sed tuj poste, en freneza orgio de
saltado, ĝi kuregis tra la areno en furioza provo deĵeti sian
ŝirantan rajdanton. Nur kun peno la virino sukcesis eviti la unuan
impeton de la vundita besto.

Ĉiuj ĝiaj penoj por defaligi la tigron ŝajnis vanaj, ĝis ĝi en
sia malespero ĵetis sin mem teren kaj ĉirkaŭruliĝis plurfoje. Nur
mallonga tia traktado tiel konsternis la tigron, forprenante de ĝi
la spiron, kiel mi supozas, ke ĝi perdis sian alkroĉiĝon, kaj tuj
poste la granda dago katrapide leviĝis kaj profundigis siajn
kornegojn en la ventron de la tarago, najlante ĝin al la grundo de
la areno.

La granda kato ungegis la hirtan kapon, ĝis la okuloj kaj oreloj
estis deŝiritaj kaj restis nur kelkaj rubandoj de traŝirita
sanganta karno sur la kranio. Dum ĝi spiteme traeltenis la aflikton
de tiu doloriga puno, la dago staris senmova, fiksante sian
malamikon, kaj ĝuste tiumomente alsaltis la viro, kiu jam vidis, ke
la blinda taŭro estos la malpli danĝera malamiko, kaj trapuŝis la
lancon en la koron de la tarago.

Kiam ĉesis la feroca ungorastado de tiu besto, la taŭro levis sian
sangantan, nevidpovan kapon, kaj kun kolera muĝo ekkuris trans la
arenon. Per grandaj saltoj ĝi alvenis rekte al la arena muro sub
niaj sidlokoj, kaj tuj poste unu el liaj saltegoj hazarde portis lin
trans la barieron en la mezon de la sklavoj kaj sagotoj tuj antaŭ
ni. Svingante siajn sangajn kornojn de flanko al flanko, la besto
falĉis tra la homamaso, rekte supren en nia direkto. Antaŭ li,
sklavoj kaj gorilohomoj interluktis en la stampedo por eskapi la
mortdanĝeran agoniadon de la estaĵo, ĉar vere furioza estis la
atako.

Forgesinte nin, la gardistoj aliĝis al la amaskurado al la elirejoj,
kiuj multnombraj breĉis la muron de la amfiteatro malantaŭ ni.
Perry, Gak kaj mi estis apartigitaj dum la kaoso, kiu regis en la
momentoj, post kiam la besto supersaltis la muron de la areno, kaj
kiam ĉiu celis savi nur sian propran haŭton.

Mi kuris dekstren, preterpasante kelkajn elirejojn obstrukcitajn de
la timfrenezigita homamaso, kiu interbatalis por eskapi. Deruliĝis
sceno, kvazaŭ tuta aro de dagoj atakus ilin, anstataŭ unusola
blinda, mortanta besto, sed tiel efikas paniko de homamaso.



7-a ĉapitro

LIBERIĜO


Kurinte el la trajektorio de la besto, mi ĉesis timi ĝin, sed same
tiel rapide ekkaptis min alia emocio--espero pri fuĝo, kiun la
demoralizita stato de la gardistaro tiumomente ebligis.

Mi pensis pri Perry, kaj se mi ne esperus, ke liberiĝinte mi povos
pli bone akceli ankaŭ lian liberiĝon, mi tuj pelus el mia kapo
ĉiujn pensojn pri fuĝo. Sed okazis, ke mi hastis dekstren ĉe la
serĉado de elirejo, al kiu ne kuris sagotoj, kaj fine mi trovis
tian--malaltan kaj stretan aperturon, kiu kondukis en obskuran
koridoron.

Sen primediti la eblajn konsekvencojn, mi pafis min en la ombrojn de
la tunelo, palpserĉante mian vojon en la senlumeco tra kelka
distanco. La rumorado de la amfiteatro pli kaj pli dampiĝis, ĝis
post iom da tempo regis silento kiel en tombo. Iom da malintensa lumo
filtriĝis tra ventumaj kaj lumigaj tuboj lokitaj je regulaj
intervaloj, sed ĝi apenaŭ sufiĉis por doni al miaj homaj okuloj
iom da vidkapablo en la mallumo, do mi devis moviĝi tre singarde,
palpserĉante mian vojon unu paŝon post la alia, tuŝante per unu
mano la muron je mia flanko.

Iom poste, la lumo fortiĝis, kaj je mia ĝojo mi trovis post momento
suprenirantan ŝtuparon, ĉe kies supro la helega lumo de la tagmeza
suno brilis tra aperturo ĉe la tersurfaco.

Singarde mi grimpis la ŝtupojn supren al la fino de la tunelo, kaj
tie mi skoltis, vidante la vastan ebenaĵon de Futra antaŭ mi. La
multnombraj altaj turoj el granito, kiuj markis la diversajn
enirejojn de la subtera urbo, situis ĉiuj antaŭ mi--dorse de mi la
ebenaĵo etendiĝis plata kaj sentrajta ĝis la proksimaj
antaŭmontetoj. Mi do atingis la tersupraĵon ĉe la rando de la
urbo, kaj miaj fuĝperspektivoj ŝajnis multe pli helaj.

Unue mi havis la impulson atendi la noktiĝon, antaŭ ol provi
transiri la ebenaĵon--tiel profunde radikitaj estas la
penskutimoj--sed subite mi rememoris la eterne tagmezan ardon, al kiu
la tuta Pelucidaro estas elmetita, kaj kun rideto mi faris unuan
paŝon antaŭen en la taglumon.

Ĝistalie altkreska herbo kovras la ebenaĵon de Futra--la splende
floranta herbo de la interna mondo, ĉe kiu ĉiun herberan pinton
ornamas eta, kvinpetala floreto--brilaj diverskoloraj steletoj, kiuj
glimis inter la verdaj folioj, donacante al tiu stranga, sed bela
pejzaĝo siaspecan ĉarmon.

Sed la sola vidaĵo, kiu allogis min en tiu momento, estis la foraj
montetoj, al kiuj mi volis fuĝi, do mi rapidis antaŭen, tretante en
mia hasto la miriadajn belaĵojn subpiede. Perry diras, ke la
gravitoforto malpli grandas sur la supraĵo de la interna mondo ol
sur la ekstera. Li klarigis al mi unufoje la tuton, sed mi neniam tre
brile komprenis tiaĵojn, do mi forgesis la plejmulton. Laŭ mia
memoro, la diferencon kaŭzas iugrade la kontraŭaltiro de tiu parto
de la terkrusto, kiu situas tuj super la loko sur Pelucidaro, pri kiu
temas. Nu, ĉu klarigite ĉu ne klarigite, ĉiam ŝajnis al mi, ke en
Pelucidaro mi moviĝas pli rapide kaj pli lertmove ol sur la ekstera
surfaco--oni paŝis tie kun ia aereca leĝero, kiu estis tre agrabla,
kaj oni sentis ian malligitecon de sia korpo kompareblan nur kun tio,
kion oni foje spertas en sonĝoj.

Kaj ĉi-foje, transirante la florumitan ebenaĵon de Futra, mi
ŝajnis flugi, kvankam kiugrade atribui tion al sugestio devenanta de
Perry kaj kiugrade al la realo, mi ne scias. Ju pli mi pensis pri
Perry, des malpli mi ĝuis mian ĵus akiritan liberecon. Por mi ne
povis esti libereco en Pelucidaro, se ne ankaŭ la maljunulo havis
ĝin, kaj nur la espero iel trovi rimedon por liberigi lin, detenis
min de reiro al Futra.

Ĝuste kiumaniere helpi al Perry, tion mi apenaŭ kapablis imagi, sed
mi esperis, ke iuj hazarde bonaj cirkonstancoj solvos la problemon
por mi. Evidente, tamen, nur miraklo povus helpi al mi, ĉar kian
prodaĵon mi, nuda kaj nearmita, plenumu en tiu stranga mondo? Mi eĉ
dubis, ĉu mi povos retrovi la vojon al Futra post la alveno al loko,
de kie mi ne plu povos vidi la ebenaĵon, kaj eĉ se tio eblus, kian
helpon mi donu al Perry, vaginte plejeble grandan distancon?

La situacio aspektis des pli senespera, ju pli mi ekzamenis ĝin, sed
kun senceda persisto mi daŭrigis la vojon al la antaŭmontetoj.
Malantaŭ mi aperis neniu signo pri postsekvo kaj antaŭ mi mi vidis
neniun vivaĵon. Mi moviĝis kvazaŭ tra mortinta kaj forgesita
mondo.

Mi tute ne scias, kompeneble, kiom da tempo mi bezonis por atingi la
randon de la ebenaĵo, sed finfine mi envagis la montetojn, tra kiuj
mi laŭiris belan kanjoneton supren al la montoj. Flanke de mi
petolis ride murmuranta rojo, brue hastanta al la silenta maro. En
ĝiaj plej kvietaj malrapidejoj mi ekvidis multajn fiŝetojn, kiuj
pezis laŭ mia takso kvar aŭ kvin funtojn[15]. Laŭ la aspekto,
kvankam ne laŭ grandeco kaj koloro, ili similis al la balenoj de
niaj propraj maroj. Gvatante ilian naĝan kaprioladon, mi eltrovis ne
nur, ke ili mamnutras siajn idojn, sed ankaŭ, ke ili fojfoje aliras
la akvosupraĵon kaj por spiri kaj por manĝi iujn herbojn kaj iun
kuriozan skarlatan likenon, kiu kreskis sur la rokoj tuj super la
akvonivelo.

Tiu lasta kutimo donis al mi la okazon, kiun mi avidis--kapti unu
tian plantomanĝantan cetacon, kiel Perry nomis ilin, kaj prepari
tiel bonan manĝon kiel oni povas el nekuirita varmsanga fiŝo; sed
intertempe mi kutimiĝis nutri min per manĝaĵo en ties natura
stato, ĉe kio mi tamen obstinis ellasi la okulojn kaj intestojn, kio
siatempe tre amuzis Gak, al kiu mi ĉiam donacis tiujn frandaĵojn.

Kaŭrante borde de la rojo, mi atendis, ĝis unu tia eteta purpura
baleno elmergiĝis por manĝeti je la longaj herboj pendantaj super
la akvo, kaj tiam, kiel predobesto, kiu la homo efektive estas, mi
ekkaptis per unu salto mian viktimon, je kiu mi ekkvietigis mian
malsaton, dum ĝi ankoraŭ vivplene tordiĝis por fuĝi.

Poste, mi trinkis el la kristala akvo, kaj, lavinte la manojn kaj
vizaĝon, mi fuĝis plu. Super la fonto de la rojo mi devis grimpi
tra kruda tereno ĝis la pinto de longa montokresto. Antaŭ tio, mi
jam sekvis krutan deklivon ĝis la bordo de serena interna maro, sur
kies trankvila supraĵo sterniĝis pluraj belaj insuloj.

La pejzaĝo estis pli ol ĉarma, kaj, vidante nek beston nek homon,
kiu povus minaci mian nove gajnitan liberecon, mi glitis de sur la
krutaĵo, kaj duone glitante, duone falante, mi faligis min en la
ravan valon, kies nura aspekto ŝajnis promesi azilejon de paco kaj
sekureco.

Sur la milde dekliva plaĝo, sur kiu mi migris, kuŝis dissemite
multaj drolformaj, koloraj konkoj, el kiu kelkaj estis vakaj, dum
abundo da aliaj ankoraŭ enhavis moluskojn tiel variajn kiel ĉiujn,
kiuj iam pasigis sian inertan vivon ĉe la senbruaj bordoj de la
pramaroj de la ekstera terkrusto. Dum mi marŝis, mi ne povis ne
kompari min kun la unua viro de tiu alia mondo, ĉar tiel absoluta
estis la soleco, kiu ĉirkaŭis min, kaj tiel praepokaj kaj
netuŝitaj estis la virgaj mirindaĵoj kaj belaĵoj de la adoleska
naturo. Mi min sentis dua Adamo, migranta solece tra infanaĝa mondo,
serĉante mian Evan, kaj dum mi tion pensis, ŝvebis en mia imago la
ravaj konturoj de ŝia perfekta vizaĝo kun abundo da belegaj, nigraj
haroj super ĝi.

Dum mi marŝis, miaj okuloj rigardis suben sur la plaĝon, tiel ke mi
jam tre proksimis, kiam mi ekvidis la aferon, kiu frakasis mian belan
revon pri soleco, sekureco, sereno kaj praepoka memsufiĉo. Temis pri
elkavigita arbotrunko tirita sur la sablon, en kies fundo kuŝis
kruda remilo.

Mi ankoraŭ troviĝis en stato de forta ŝoko je la konsciiĝo pri
sendube ebla nova danĝero, kiam mi aŭdis klaketadon de lozaj
ŝtonoj el la direkto de la krutaĵo, kaj, turninte miajn okulojn, mi
vidis la produktinton de la bruo, grandan kuprokoloran viron, kiu
rapide alkuris min.

Lia rapidego estis per si mem sufiĉe minaca, tiel, ke tute ne
necesis vidi la aldonajn pruvojn: la lancon en lia mano kaj la
koleron en lia vizaĝo. Eĉ sen ili, mi konsciis pri mia
endanĝerigita situacio, sed kien fuĝi--tio estis la multepeza
problemo.

Tiu ulo tiel fulmrapidis, ke ŝajnis neeble forkuri de li sur la
plaĝo. Restis do nur unu alia ebleco--la rustika kanoto--kaj en
hasto egala al lia mi puŝis ĝin en la maron, kaj kiam ĝi ekflosis,
mi donis al ĝi lastan ŝovon kaj enpaŝis ĝin ĉe la pinto.

La posedanto de la primitiva boato voĉigis krion de furiozo, kaj unu
momenton poste lia ŝtonpinta lanco skrapis mian ŝultron kaj
enprofundiĝis en la lignon de la pirogo. Mi ekkaptis la remilon kaj
en febra hasto urĝis la pezmovan, ŝanceliĝantan boateton sur la
supraĵon de la maro.

Unu transŝultra rigardo evidentigis al mi, ke la kuprulo jam
plonĝis en la akvon kaj rapide postnaĝis en persekuto. Liaj fortaj
naĝtiroj minacis postnelonge alvenigi lin, ĉar mi faris nur
testudan progreson en tiu nekonata boato, kiu ekveturis en ĉiu
direkto, krom en la de mi celita, pro kio mi disipis duonon de mia
energio, returnante ĝian grandan pruon al la ĝusta veturdirekto.

Mi veturis jam proksimume cent jardojn, kiam evidentiĝis, ke la
postĉasanto kaptos la randon de la pirogo post kelkaj naĝtiroj. En
furioza malespero mi ekluktis kontraŭ tiu prototipo de ĉiuj
remiloj, urĝe penante eskapi, sed ĉiam ankoraŭ proksimiĝis la
kupra giganto.

Jam li etendis manon al la pirogo, kiam mi vidis mincan kaj sinuan
korpon sagi el la subaj profundaĵoj. Ankaŭ la viro vidis ĝin, kaj
la mieno de hororo, kiu ekregis lian vizaĝon, donis al mi certecon,
ke mi ne plu devos timi lin, ĉar lia vizaĝesprimo montris timon pri
certa morto.

Poste, lin ĉirkaŭvolvis la ŝlimaj faldegoj de hida monstro el la
praprofundo--giganta marserpentego kun elstarantaj dentegoj kaj
elpafiĝema dupinta lango, kun ostecaj protuberancoj sur la kapo kaj
nazo, kiuj estis fortikaj kornetoj.

Rigardante tiun lukton je vivo aŭ morto, mia rigardo trafis la
okulojn de la kondamito, kaj mi preskaŭ certis percepti en ili
esprimon de malespera petego. Ĉu jes ĉu ne, min subite trainundis
profunda kompato al la malfeliĉulo. Li ja estis mia homfrato, kaj la
fakto, ke li kun plezuro estus mortiginta min, se min kaptinta,
forvaporiĝis el mia kapo, fronte al lia ekstrema minacateco.

Nekonscie, mi jam ĉesis remi, kiam la serpento ŝvebis supren por
ataki mian persekutanton, do la pirogo ankoraŭ flosis apud ili
ambaŭ. La monstro ŝajnis nur ludi kun la viktimo, antaŭ ol
malfermi siajn timindajn makzelojn kaj ekkapti lin kaj treni lin al
sia domicilo en la obskura profundo por lin manĝi. La granda
serpenta korpo volviĝis kaj malvolviĝis ĉirkaŭ sia predo. La
malignaj plenapertaj makzeloj klakfermiĝis antaŭ la vizaĝo de la
viktimo. La dupinta lango fulmis sur la kupran haŭton kaj resaltis.

La grandulo noble batalis por sia vivo, batante per sia ŝtona hakilo
kontraŭ la osteca kiraso, kiu kovris tiun forpuŝan korpegon, sed li
ne pli vundis ĝin ol per simplaj manaj batoj.

Fine, mi ne plu povis elteni la inertan sidadon, dum tiu maligna
rampulo trenis homan fraton al fia morto. Enpikita en la pruo de la
pirogo estis la lanco ĵetita kontraŭ mi de tiu, kiun savi mi subite
deziris. Per tirego mi elŝiris ĝin, kaj, ekstarante sur la voblema
trunko, mi trapuŝis ĝin per la tuta forto de miaj du brakoj inter
la algapantajn makzelojn de la hidrofidio[16].

Laŭte siblante, la bestego delasis de sia predo kaj atakis min, sed
la lanco, kroĉita en ĝia gorĝo, vanigis ĝian provon kapti min,
kvankam ĝi preskaŭ renversis la pirogon per sia furioza strebo
atingi min.


Subnotoj

[15] 1 funto = 0,453 kg.

[16] prabesto-specio.



8-a ĉapitro

LA TEMPLO DE LA MAHAROJ


La indiĝeno, ŝajne nevundita, rapide grimpis en la pirogon kaj,
tenante la lancon kun mi, helpis forteni la furiozan estaĵon. Nun la
sango el la vundita rampulo ruĝigis la akvon ĉirkaŭ ni, kaj
baldaŭ ĝia debiliĝo en la lukto evidentigis, ke mi morte vundis
ĝin. Fine, ĝiaj klopodoj por atingi nin tute ĉesis, kaj post
kelkaj konvulsioj ĝi turniĝis sur la dorson, ŝtone morta.

Jen trairis mian kapon la subita ekpripenso pri la situacio, en kiun
mi venigis min. Mia plua sorto estis plene je la dispozicio de la
sovaĝulo, kies pirogon mi ŝtelis. Ankoraŭ tenante la lancon, mi
rigardis en lian vizaĝon kaj trovis, ke li absorbite pristudas min.
Tiel ni staris dum pluraj minutoj, fikstenante ambaŭ la armilon, dum
ni gapis per stulta miro unu la alian.

Mi ne scias, kio trakuris lian kapon, sed mian trakuris nur unu
demando: kiom da tempo, ĝis la ulo rekomencos la atakon.

Fine li alparolis min, sed en lingvo nekonata al mi. Mi balancis mian
kapon por signali nescion de lia lingvo, samtempe alparolante lin per
la ĵargonaĉo, kiun la sagotoj uzas por interparoli kun la homaj
sklavoj de la maharoj.

Je mia ĝojo, li komprenis min kaj respondis per la sama ĵargono.

"Kial vi tenas mian lancon?" li demandis.

"Por ke vi ne trapiku min per ĝi," mi respondis.

"Tion mi ne farus," li diris, "ĉar vi ĵus savis mian vivon," kaj
tion dirinte li forprenis la manojn de la lanco kaj ekkaŭris sur la
fundo de la pirogo.

"Kiu vi estas," li demandis plu, "kaj el kiu lando vi venis?"

Ankaŭ mi sidiĝis, metante la lancon inter nin, kaj provis klarigi,
kiel mi venis al Pelucidaro kaj de kie, sed estis por li tiom neeble
kompreni aŭ kredi la kuriozan historion, kiun mi rakontis al li,
kiom verŝajne por vi kredi je la ekzisto de la interna mondo.

Ŝajnis al li tute ridinda la imago, ke malproksime sub liaj piedoj
ekzistus alia mondo, loĝata de homoj similaj al li mem, kaj ju pli
li primeditis tion, des pli laŭte li ridis. Sed tiel ĉiam estis.
Tio, kion nia povra, limigita mondosperto neniam inkluzivis, tio
kvazaŭ ne povas esti--niaj nesenlimaj mensoj povas kompreni nur
tion, kio ekzistas laŭ la kondiĉoj, kiujn ni trovas ĉirkaŭ ni,
sur la eksteraĵo de sensignifa polvereto, kiu iras sian vojon inter
la rokoj de la universo--la buleto de malseka grundo, kiun ni tiel
fiere nomas la Mondo.

Mi do rezignis pri tio kaj pridemandis lin pri li mem. Li diris, ke
li estas mezopo kaj nomiĝas Ĵa.

"Kiu estas la mezopoj?" mi demandis. "Kie ili vivas?"

Li mirigite rigardis min.

"Mi preskaŭ povas kredi, ke vi estas el alia mondo," li diris, "ĉar
kiu pelucidarano povus estis tiel nescia! La mezopoj vivas sur la
maraj insuloj. Mi almenaŭ neniam aŭdis pri mezopo, kiu vivas
aliloke, kaj sur la insuloj vivas nur mezopoj, kvankam povus esti
tute alie en aliaj, foraj landoj. Mi ne scias. Almenaŭ estas tiel,
ke en ĉi tiu maro kaj en la proksimaj, nur homoj de mia gento loĝas
sur la insuloj.

"Ni estas fiŝkaptantoj, kvankam ni ankaŭ bone ĉasas. Ni ofte iras
al la ĉeftero por serĉi ĉasbestojn, ĉar ili maloftas sur ĉiuj
insuloj, krom la grandaj. Ni estas ankaŭ militistoj," li aldonis
fiere. "Eĉ la sagotoj de la maharoj timas nin. Iam, kiam Pelucidaro
estis juna, la sagotoj ŝatis kapti kaj sklavigi nin, kiel la aliajn
homojn de Pelucidaro. Tiel jam delonge rerakontas patroj al filoj.
Sed ni batalis tiel furioze kaj mortigis tiom da maharoj en iliaj
propraj urboj, ke ili fine lernis, ke pli prudente estus ne ĝeni
nin, kaj ankoraŭ pli poste venis tempo, kiam la maharoj estis tro
pigraj eĉ por kapti por si mem fiŝojn, krom por distriĝi, kaj tiam
ni fariĝis por ili utilaj provizantoj de bezonaĵoj, kaj sekve
estiĝis paco inter la rasoj. Nun ili donas al ni aferojn, kiujn ni
ne kapablas produkti, kontraŭ la fiŝoj, kiujn ni kaptas, kaj tiel
la maharoj vivas en paco kun la mezopoj.

"La grandeguloj eĉ venis al niaj insuloj. Tie, for de la avidaj
rigardoj de iliaj propraj sagotoj, ili praktikas siajn religiajn
ritojn en la temploj, kiujn ili kun nia helpo konstruis tie. Se vi
ekloĝos ĉe ni, vi sendube vidos, kiajn ritojn ili havas, vere
strangajn, kaj terure malfeliĉajn por la kompatindaj sklavoj, kiujn
ili alportas por partopreni en ili."

Dum Ĵa parolis, mi havis bonegan okazon por pli precize ekzameni
lin. Li estis giganta ulo, kiu altis laŭ mia takso ses futojn kaj
ses aŭ sep colojn, belforma kaj kun kupre ruĝa haŭtkoloro ne multe
alia ol tiu de niaj nordamerikaj indianoj, kaj ankaŭ liaj trajtoj
similis al iliaj. Li havis aglan nazon, kian oni trovas ĉe multaj
anoj de la pli altaj triboj, elstarantajn vangostojn kaj nigrajn
harojn kaj okulojn, sed liaj lipoj kaj buŝo estis pli belformaj.
Entute, Ĵa estis impona kaj bela, kaj belparola eĉ en la mizera
helpa ĵargono, kiun ni devis uzi.

Dum nia interparolo, Ĵa prenis la remilon kaj remis la pirogon per
viglaj tiroj antaŭen al granda insulo, kiu situis proksimume duonan
mejlon for de la ĉeftero. Lia lerta manovrado de la kruda kaj
malfacila boato elvokis mian plej profundan admiron, ĉar nelonge
antaŭe mi mem manovris ĝin tiel fiaske.

Ektuŝinte la belan, ebenan plaĝon, Ĵa elsaltis, kaj mi sekvis lin.
Kune ni trenis la pirogon sufiĉe for inter la arbustojn, kiuj
kreskis post la sablo.

"Necesas kaŝi la pirogojn," Ĵa klarigis, "ĉar la mezopoj de Luana
konstante militas kontraŭ ni kaj ŝtelus ilin, se ili trovus ilin."
Li montris per la kapo al insulo pli fora en la maro, tiel dista, ke
ĝi ŝajnis nura nebulaĵo pendanta en la malproksima ĉielo. La
suprenira kurbiĝo de la surfaco de Pelucidaro konstante malkaŝis al
la okuloj de homo de la ekstera Tero nekredeblaĵojn. Vidi la teron
kaj akvon kurbiĝi supren en la malproksimo, ĝis ĝi ŝajnis
kurbiĝi al la rigardanto, fandiĝante poste kun la fora ĉielo.
Percepti la marojn kaj montojn pendi super la kapo postulis tiel
plenan inversiĝon de la sentuma kaj rezona fakultoj, ke oni preskaŭ
nur gapmiris.

Kaŝinte la pirogon, Ĵa tuj sin ĵetis en la ĝangalon, kaj baldaŭ
venis sur stretan, sed klare videblan padon, kiu serpentumis tien kaj
reen, kiel la vojoj de ĉiuj primitivaj gentoj, sed kiel mi poste
konstatis, unu strangaĵo distingas ilin disde ĉiuj aliaj, kiujn mi
iam ajn vidis, ĉu ene de la Tero ĉu sur ĝi.

Ĉiufoje la pado iradis, videbla kaj neta kaj bone eltretita, ĝis
abrupte ĝi finiĝis, meze de iu densa ĝangala implikaĵo, kaj tiam
Ĵa subite retroiris kelkajn paŝojn malantaŭen, saltis sur arbon,
tragrimpis ĝin ĝis la alia flanko, faligis sin sur trunkon de
falinta arbo, saltis preter malaltan arbuston kaj alteriĝis sur tute
alian nete videblan padon, kiun li kurtan distancon sekvis, turniĝis
kaj retroiris mejlon aŭ malpli ol mejlon, ĝis kie tiu nova pado
finiĝis tiel abrupte kaj mistere kiel la antaŭa vojparto. Tie li
denove transpasis ĉiufoje ian medion, kie ne eblis lasi spuron, kaj
poste resurpaŝis la interrompitan vojon.

Kiam mi ekkomprenis la celecon de tiu miriga itinero, mi ne povis ne
admiri la indiĝenan sagacon de tiu antikva pramezopo, kiu elpensis
tiun originalan artifikon por malhelpi persekutadon fare de malamikoj
kaj por prokrasti aŭ malebligi tute ties provojn sekvi lin en liajn
urbojn profunde sub la tero.

Al vi, homoj de la ekstera mondo, tio eble ŝajnas malrapida kaj
peniga metodo por vojaĝi tra la ĝangalo, sed se vi estus
pelucidarano, vi komprenus, ke la tempo estas nenia faktoro, kie ĝi
ne ekzistas. Tiel labirintaj estas la sinuoj de la padoj, kaj tiel
diversaj la interpadaj medioj kaj la distancoj, kiujn oni devis
retroiri ekde la padofinoj por ilin trovi, ke mezopo ofte iĝas viro
antaŭ ol koni eĉ tiujn, kiuj kondukas de lia propra urbo al la
maro.

Fakte, tri kvaronoj de la edukiĝo de mezopa junulo konsistas el
konatiĝo kun tiuj ĝangalaj vojoj, kaj la relativa rango de iu
plenkreskulo dependas plejparte de la nombro de vojoj sur lia propra
insulo, kiujn li kapablas sekvi. La inoj nenion lernas pri ili, ĉar
de la naskiĝo ĝis la morto ili neniam forlasas la arbaran
maldensejon, en kiu situas ilia naskiĝa vilaĝo, krom se ilin
edzinigas viro el alia vilaĝo, aŭ se ilin militkaptas malamikoj de
ilia tribo.

Migrinte eble kvin mejlojn tra la ĝangalo, ni subite eniris grandan
maldensejon, en kies preciza centro staris vilaĝo tiel drolaspekta,
kiel oni povus imagi.

Estis forhakitaj la suproj de iuj grandaj arboj dekkvin aŭ dudek
futojn super la tero, kaj sur tiuj trunkoj estis konstruitaj sferaj
loĝejoj el kototegitaj plektitaj vergoj. Sur la verto de ĉiu el la
pilkecaj domoj staris iuspeca skulptaĵo, kiu laŭ la klarigo de Ĵa
identigis ĝian loĝanton.

Horizontalaj aperturoj, ses colojn altaj kaj du aŭ tri futojn
longaj, servis por enlasi lumon kaj ventumi. La enirejo de domo estis
malgranda aperturo en la bazo de arbo, kiu gvidis per kruda
ŝtupetaro supren tra la kavigita trunko al la supra ĉambraro. La
amplekso de la domoj variis de du ĝis pluraj ĉambroj. La plej
granda, kiun mi eniris, havis du etaĝojn kaj ok apartamentojn.

Ĉirkaŭ la vilaĝo, inter ĝi kaj la ĝangalo, estis bele kulturitaj
agroj, sur kiuj la mezopoj kultivis la bezonatajn grenojn, fruktojn
kaj legomojn. Virinoj kaj infanoj laboris en tiuj ĝardenoj, kiam ni
transiris al la vilaĝo. Vidante Ĵa, ili salutis respekteme, sed min
ili tute ne atentis. En ilia mezo kaj ĉe la periferio de la
kultivita tereno estis multe da militistoj. Ankaŭ tiuj salutis Ĵa,
tuŝante la teron tuj antaŭ si per la pintoj de siaj lancoj.

Ĵa kondukis min al granda domo meze de la vilaĝo--la okĉambra--kaj
invitinte min enveni, li donis al mi manĝaĵon kaj trinkaĵon. Tie
mi konatiĝis kun lia edzino, belulino kun mamsuĉanta bebo en la
brakoj. Ĵa rakontis al ŝi, kiel mi savis al li la vivon, kaj post
tio ŝi ĉiam traktis min tre kompleze kaj gastigeme, permesante al
mi eĉ teni kaj amuzi la adoratan etulon, kiu, laŭ Ĵa, estis la
regonto de la tribo, ĉar Ĵa ŝajnis esti la nuna reganto de la
komunumo.

Ni manĝis kaj ripozis, kaj mi dormis, pri kio Ĵa tre amuziĝis,
ĉar laŭŝajne li malofte aŭ eĉ neniam tion faris, kaj poste la
ruĝulo proponis, ke mi akompanu lin al la templo de la maharoj, kiu
staris ne malproksime de la vilaĝo.

"Estas malpermesite viziti ĝin," li diris, "sed la grandeguloj ne
kapablas aŭdi, kaj se ni bone kaŝos nin, ili tute ne scios pri nia
ĉeesto. Mi estas homo, kiu malamas ilin kaj ĉiam malamis ilin, sed
la aliaj ĉefoj de la insulo kredas, ke estus plej prudente daŭrigi
la amikajn rilatojn inter la du rasoj; se ne estus tiel, nenio pli
plaĉus al mi ol gvidi miajn militistojn en batalo kontraŭ la fiaj
estaĵoj kaj ekstermi ilin--la vivo en Pelucidaro estus pli bona, se
ili ne ekzistus."

Mi tutkore konsentis kun Ĵa, sed ŝajnis al mi malfacila afero
ekstermi la regantan rason de Pelucidaro. Tiel interparolinte, ni
sekvis la komplikan padon al la templo, kiu troviĝis en malgranda
maldensejo borderita de enormaj arboj, similaj al tiuj, kiuj kredeble
abundis sur la ekstera krusto dum la karbonio.

Jen ĝi staris: granda templo el tajlita rokaĵo, konstruita en la
formo de granda ovalo, kun volba tegmento perforita de kelkaj grandaj
aperturoj. Neniu pordo aŭ fenestro videblis sur la flankoj de la
konstruaĵo, kaj oni ne bezonis tiajn, krom unu enirejo por la
sklavoj, ĉar, kiel Ĵa klarigis, la maharoj enflugis en sian
solenejon kaj elflugis el ĝi tra la tegmentaj malfermaĵoj.

"Sed estas enirejo", Ĵa aldonis, "ĉe la bazo de la konstruaĵo, pri
kiu eĉ la maharoj nenion scias. Venu." Kaj li kondukis min trans la
maldensejon al amaso de ŝtonoj kuŝantaj apud la bazo de la muro ĉe
unu ekstremo de la konstruaĵo. De ĝi li forŝovis kelkajn grandajn
rokojn kaj tiel malkaŝis malgrandan aperturon, kiu kondukis rekte en
la konstruaĵon, almenaŭ laŭŝajne, kvankam, enirinte post Ĵa, mi
trovis min unue en tute malluma streta loko.

"Ni troviĝas en la ekstera muro," diris Ĵa. "Ĝi estas kava. Sekvu
min singarde."

La ruĝulo antaŭeniris kelkajn paŝojn palpserĉe kaj poste komencis
supreniri krudan ŝtupetaron similan al tiu, kiu kondukis de la tero
al la supraj etaĝoj de lia domo. Ni supreniris eble 40 futojn, kiam
la interno de la intermura spaco ekheliĝis, kaj baldaŭ ni atingis
malfermaĵon en la interna muro, el kiu ni povis senperturbe rigardi
la tutan internon de la templo.

La plej malsuperan plankon okupis enorma baseno de klara akvo, en kiu
multaj malignaj maharoj adaĝe naĝis tien kaj reen. Artefaritaj
insuloj el granito punktis tiun surogaton de maro, kaj sur pluraj el
ili mi vidis gevirojn de mia specio.

"Pro kio homoj estas ĉi tie," mi demandis.

"Atendu, kaj vi jam vidos," respondis Ĵa. "Ili ludos ĉefrolon en la
ceremonioj, kiuj sekvos post la enveno de la reĝino. Estu danka, ke
vi ne troviĝas sur ilia flanko de la muro."

Li apenaŭ finparolis, kiam aŭdiĝis super ni la plaŭdado de
svingiĝantaj flugilegoj, kaj momenton poste, longa procesio de
timigaj pelucidaraj rampuloj malrapide kaj majeste flugis tra la
granda malfermaĵo en la mezo de la tegmento kaj solene
ĉirkaŭŝvebis la randon de la templo.

Kelkaj maharoj iris unuaj, postsekvite de almenaŭ dudek konsternaj
pterodaktiloj--tipdaroj, kiel oni nomas ilin en Pelucidaro. Malantaŭ
tiuj venis la reĝino, flanke eskortita de aliaj tipdaroj, same kiel
okazis, kiam ŝi eniris la amfiteatron de Futra.

Trifoje ili iris ĉirkaŭe en la interno de la ovala salonego, kaj
fine ripozigis sin sur la malsekaj kaj malvarmaj rokegoj, kiuj
elstaras ĉe la ekstera rando de la baseno. En la centro de unu
flanko la plej granda roko estis rezervita por la reĝino, kaj sur
ĝi ŝi kuŝigis sin, ĉirkaŭita de sia terura gardistaro.

Preninte siajn lokojn, ĉiuj kuŝis dum kelkaj minutoj kviete. Oni
povis imagi, ke ili silente preĝas. La kompatindaj sklavoj sur la
insuletoj per larĝaj okuloj gapis la fibestojn. Plimulto de la viroj
rekte kaj majeste staris kun la brakoj kunfalditaj sur la brusto,
atendante sian pereon; sed la virinoj kaj infanoj sin kroĉis unu al
la alia, kaŝiĝante malantaŭ la viroj. Ili estis noblaspekta raso,
la kavernohomoj de Pelucidaro, kaj se niaj prauloj similis al ili, do
la homaro de la ekstera mondo ne pliboniĝis, sed degeneris dum la
paso de la epokoj. Al ili mankas nur bonaj okazoj. Ni havas bonajn
okazojn kaj malmulton alian.

Nun moviĝis la reĝino. Ŝi levis sian malbelan kapon por
ĉirkaŭrigardi; poste, ŝi tre malrapide ŝovis sin al la rando de
sia trono kaj glitis senbrue en la akvon. Tien kaj reen ŝi naĝis en
la longa akvujo, returniĝante ĉe la ekstremoj, kiel oni vidas
kaptitajn fokojn fari en siaj basenetoj, turniĝante surdorsen kaj
plonĝante suben.

Pli kaj pli proksime al la insuloj ŝi venis, ĝis finfine ŝi restis
senmova antaŭ la plej granda, rekte trans la akvo de ŝia trono.
Levante sian fian kapon el la akvo, ŝi fiksrigardis per la grandaj,
rondaj okuloj la sklavojn. Tiuj estis grasaj kaj belformaj, ĉar oni
alportis ilin el fora mahara urbo, kie oni tenis homojn en gregoj,
bredis kaj grasigis ilin, kiel ni bredas kaj grasigas brutojn.

La reĝino kroĉis siajn okulojn al graseta junulino. Ŝia viktimo
provis forturni sin, kaŝis sian vizaĝon per la manoj kaj genuiĝis
malantaŭ iu virino; sed la rampulo, sen palpebrumi, tiel fikse
alrigardis, ke mi povus ĵuri, ke ŝia rigardo penetras la virinon
tra ŝiaj brakoj, trafante fine ĝis la kerno de ŝia cerbo.

La kapo de la rampulo komencis malrapide balanciĝi, sed la okuloj
neniam ĉesis direktiĝi al la timigita virino, kaj jen: la viktimo
reagis. Ŝi turnis siajn larĝajn, timplenigitajn okulojn al la
mahara reĝino, lante ekstaris kaj poste, kvazaŭ remorkita de iu
nevidebla potenco, ŝi moviĝis kiel tranculino rekte al la rampulo,
fiksante siajn vitrecajn okulojn al la okuloj de sia predanto.

Al la akvorando ŝi venis, eĉ sen heziti, kaj enpaŝis la
malprofundan akvon flanke de la insuleto. Ŝi direktiĝis antaŭen al
la maharo, kiu nun lante retroflosis, kvazaŭ ŝi kondukus sian
viktimon antaŭen. La akvo altiĝis ĝis la genuoj de la ino, kaj
ankoraŭ ŝi pluiris, katenita de tiu okulaĉo. Jam la akvo ĝisiris
ŝian talion, poste jam la akselojn. Ŝiaj kompanoj sur la insulo
spektis hororiĝantaj, senpovaj malhelpi ŝian pereon, en kiu ili
vidis aŭguron de sia propra.

La maharo mergiĝis, ĝis nur la longa beko kaj la okuloj elstariĝis
super la akvosupraĵo, kaj la ino flosis antaŭen, ĝis la pinto de
tiu maligna beko distancis nur unu-du colojn for de ŝia vizaĝo, dum
ŝi fikse gapis plu en la okulojn de la rampulo.

Nun la akvo superiris la buŝon kaj nazon de la junulino--vidiĝis
nur ŝiaj okuloj kaj frunto--kaj tamen ŝi marŝis plu post la
retroglitanta maharo. La kapo de la reĝino poiome malvidebliĝis sub
la supraĵo, kaj ĝin sekvis la okuloj de la viktimo--nur malrapida
ondocirklo disiris al la bordoj por marki la lokon, kie la duopo
malaperis.

Dum kelka tempo regis plena silento en la templo. La sklavoj staris
rigidaj pro teruro. La maharoj rigardis la supraĵon de la akvo por
ekvidi la reaperon de sia reĝino, kaj post iom longa tempo ŝia kapo
malrapide elmergiĝis ĉe unu ekstremo de la baseno. La dorson
antaŭe, ŝi aliris la supraĵon, same tiel fikse antaŭenrigardante,
kiel ŝi faris, trenante la sendefendan junulinon al la morto.

Kaj tiam, mi je mia mirego ekvidis la frunton kaj okulojn de la
junulino pograde reaperi el la profundo, sekvitaj de la rigardo de la
rampulo, ne alie ol kiam ŝi malaperis sub la akvon. La ino eliris
ĉiam plu, ĝis ŝi staris en akvo apenaŭ ĝisiranta ŝiajn genuojn,
kaj kvankam ŝi estis subakvigita sufiĉe longe por droni trifoje,
nenio indikis, krom ŝiaj gutantaj haroj kaj akvobrilanta korpo, ke
ŝi eĉ estis submergita.

Denove kaj denove la reĝino kondukis la junulinon en la profundon,
kaj denove el ĝi supren, ĝis la mistera hanto de la eventoj
komencis tiel agaci miajn nervojn, ke mi povus mem salti en la
basenon por savi la infanon, se mi ne estus teninta firman
memregadon.

Unufoje, ili estis multe pli longe subakve ol antaŭe, kaj kiam ili
venis al la akvosupraĵo, mi hororiĝis vidi unu el ŝiaj brakoj
foresti--tute forronĝita ĉe la ŝultro--sed neniel la
kompatindulino signalis, ke ŝi spertas doloron. Nur la hororo en
ŝiaj okuloj ŝajnis pli intensa.

La postan fojon, la alia brako estis for, poste la mamoj, poste parto
de la vizaĝo--estis repuŝa vidaĵo. La kompatindaj homoj sur la
insuloj, atendante sian sorton, provis kovri siajn okulojn per la
manoj por forbari la abomenindan vidaĵon, sed jam mi vidis ankaŭ
ilin enfali la hipnotan sorĉon de la rampuloj, tiel, ke ili povis
nur kaŭri terurigite, kun la okuloj gluitaj al la abomenaĵo
okazanta antaŭ ili.

Fine, la reĝino troviĝis multe pli longe subakve ol iam antaŭe,
kaj kiam ŝi venis supren, ŝi venis sola kaj naĝis dormeme al sia
rokego. La momento, kiam ŝi surgrimpis ĝin, ŝajnis signalo al la
aliaj maharoj, ke ili eniru la basenon, kaj tiam komenciĝis multe
pli grandskala ripetiĝo de la mistera sorĉaĵo, en kiun la reĝino
gvidis sian viktimon.

Nur la virinoj kaj infanoj fariĝis predo de la maharoj--ili estis la
plej malfortaj kaj molaj--kaj satmanĝinte je la homa karno, kio
signifis por kelkaj manĝi du aŭ tri sklavojn, restis nur ĉirkaŭ
dudek plenkreskaj viroj, kaj mi kredis, ke ial oni restigos ilin
vivaj, sed tute alie okazis, ĉar kiam la lasta maharo grimpis sur
sian rokon, la tipdaroj de la reĝino sagis en la aeron,
ĉirkaŭflugis la templan internon unufoje, kaj tiam, siblante kiel
vapormotoroj, ili impetis kontraŭ la restintajn sklavojn.

Ĉi-foje ne okazis hipnotado--realiĝis nur simpla, sovaĝa brutaleco
de rabobestoj, kiuj ungas, ŝiras kaj glutas sian viandon, sed eĉ
tio estis malpli forpuŝa ol la supernatura procedo de la maharoj.
Dum la tipdaroj finforglutis la lastajn sklavojn, la maharoj jam
dormis sur siaj rokegoj, kaj momenton poste, la grandaj pterodaktiloj
reflugis al sia loko flanke de la reĝino, kie ili mem ekdormis.

"Mi kredis, ke la maharoj malofte aŭ neniam dormas," mi diris al
Ĵa.

"Ili faras multon en ĉi tiu templo, kion ili ne faras aliloke," li
respondis. "La maharoj de Futra laŭonidire ne manĝas homan karnon,
sed oni alportas milojn da sklavoj ĉi tien, kaj preskaŭ ĉiam
troviĝas maharoj por manĝi ilin. Mi supozas, ke ili pro tio ne
venigas siajn sagotojn ĉi tien, ĉar ili hontas pro tiu kutimo, pri
kiu ili supozigas, ke nur la plej postiĝintaj el iliaj samrasanoj
praktikas ĝin. Sed mi vetus mian pirogon kontraŭ rompita remilo, ke
ne ekzistas eĉ unu maharo, kiu rifuzas homviandon, kiam ajn ŝi
povas akiri ĝin."

"Kial ili malŝatu manĝi la karnon de homoj," mi demandis, "se ili
efektive rigardas nin kiel malsuperajn bestojn?"

"Ili laŭdire rigardas kun abomeno la manĝantojn de homa karno ne
tial, ke ili konsideras nin egaluloj," respondis Ĵa, "sed nur, ĉar
ni estas varmsanguloj. Ili eĉ ne pripensus manĝi dagaĵon, kiu por
ni estas delektaĵo, same kiel mi ne manĝus serpenton. Fakte,
malfacilas klarigi, kial ekzistas ĉe ili tiaj inklinoj."

"Mi volus scii, ĉu ili lasis eĉ unu homon vivanta," mi scivolis,
forte elkliniĝante el la aperturo en la roka muro por pli bone
ekzameni la templon. Rekte sub mi, la ondoj plaŭdetis ĝis la bazo
de la muro pro breĉo inter la rokoj tiuloke kaj ankaŭ en kelkaj
aliaj lokoj ĉirkaŭ la periferio de la templo.

Miaj manoj ripozis sur peceto de granito, kiu konsistigis parton de
la muro, kaj mia tuta pezo sur ĝi montriĝis troŝarĝo. Ĝi
elrompiĝis, kaj mi impetis antaŭen. Per nenio mi povis savi min,
kaj mi plonĝis kapantaŭe en la akvon sub mi.

Bonŝance, la baseno estis profunda tie, kaj mi ne vundiĝis pro la
falo, sed dum mi altiĝis al la akvosupraĵo, mia spirito pleniĝis
de teruro pro mia situacio, ĉar mi pripensis la abomenindan pereon,
kiu atendos min tuj, kiam la okuloj de la rampuloj trafos la
estaĵon, kiu perturbis ilian dormon.

Kiel eble plej longe mi restis submergita kaj dume rapide naĝis en
la direkto de la insuloj, por ke mi plejeble longe restu viva. Fine,
mi devis supreniri por preni aeron, kaj kiam mi ĵetis timplenan
rigardon en la direkto de la maharoj kaj la tipdaroj, mi preskaŭ
senkonsciiĝis, vidante, ke ne restis eĉ unusola sur la rokoj, kie
mi ilin laste vidis, kaj kiam mi perokule travagis la templon, mi ne
povis percepti iun ajn el ili en ĝia interno.

Mi estis dum momento konsternita pri la aferstato, ĝis kiam mi
rememoris, ke la maharoj, ĉar surdaj, ne povis vekiĝi pro la bruo
farita de mia korpo, kiam ĝi trafis la akvon, kaj krome, ke pro la
foresto de la tempo en Pelucidaro ne eblas scii, kiel longe mi estis
subakve. Estus malfacile kalkuli ĝin laŭ surteraj kutimoj kaj
normoj--la tempopason--kaj ekkalkulinte, mi komprenis, ke mi estis
subakve eble sekundon, eble monaton, aŭ eble eĉ tute ne. Oni ne
povas eĉ koncepti la eksternormalajn kontraŭdirojn kaj neeblaĵojn,
kiuj estiĝas, kiam mankas ĉiu el la metodoj de tempomezurado, kiujn
ni havas surtere.

Tuj mi volis gratuli min okaze de la miraklo, kiu donis al mi
portempan saviĝon, kiam la memoro pri la hipnotaj potencoj de la
maharoj plenigis min je anticipa timo, ke ili eble en tiu momento
aplikas sian misteran arton kontraŭ mi, kun la efiko, ke mi nur
imagas min sola en la templo. Je tiu penso, frida ŝvito ekfluis el
ĉiuj poroj de mia haŭto, kaj dum mi grimpis el la akvo sur unu el
la insuletojn, mi tremis kiel folio--vi ne povas imagi la hororegon,
kiun eĉ la nura penso pri la fiaj maharoj de Pelucidaro estigas en
la spirito de homo--kaj aldone al tio senti sin stirata de tiuj
aĉaj, ŝlimaj kaj naŭzaj estaĵoj, kiuj pretas treni homon sub la
akvon por manĝi lin! Terurveka afero.

Sed ili ne venis, kaj fine mi konkludis, ke mi estas vere sola en la
templo. Kiel longe mi restos sola: jen la sekvanta demando, kiu
trafis en mian kapon, dum mi furioze ĉirkaŭnaĝis denove, serĉante
manieron fuĝi.

Plurfoje mi vokis al Ĵa, sed laŭŝajne li foriris post mia falo en
la basenon, ĉar miaj krioj ne elvokis respondon. Sendube li sentis
sin tiel certa pri mia mortonteco, kiam li vidis min fali el nia
kaŝejo, kiel mi tiam sentis, kaj timante mem esti eltrovita, rapidis
el la templo al sia vilaĝo.

Mi sciis, ke la konstruaĵo devas havi enirejon flanke de la
tegmentaj enirejoj, ĉar ne ŝajnis kredeble, ke la miloj da sklavoj,
kiujn oni venigadis, por ke la maharoj satiĝu je la de ili avidata
homviando, estus altransportitaj tra la aero, do mi pluserĉis, ĝis
fine min rekompencis la malkovro de kelkaj lozaj granitaj blokoj en
la masonaĵo je unu flanko de la templo.

Malgranda peno montriĝis sufiĉa por deloki sufiĉe da ŝtonoj, por
ke mi trarompu vojon en la maldensejon, kaj momenton poste mi jam
tragalopis la interspacon al la densa ĝangalo post ĝi.

Tie mi falis, anhelante kaj tremante, sur la herbtapiŝon sub la
gigantaj arboj, ĉar mi sentis min kvazaŭ fuĝinta el la ridetanta
faŭko de la morto kaj el la profundo de mia propra tombo. Kia ajn
danĝero kaŝiĝos en tiu insula ĝangalo, neniu povos esti tiel
timinda kiel tiuj, de kiuj mi ĵus forkuris. Mi sciis, ke mi povos
renkonti la morton kun kuraĝo, se ĝi nur venos en la formo de iu
konata besto aŭ de homo--kio ajn, sed nur ne la turpaj kaj misteraj
maharoj.



9-a ĉapitro

LA VIZAĜO DE LA MORTO


Ŝajne mi ekdormis pro lacego. Post la vekiĝo mi estis tre malsata,
kaj okupinte min dum iom da tempo per fruktoserĉado, mi ekmarŝis
tra la ĝangalo por trovi la plaĝon. Mi sciis, ke la insulo estas
sufiĉe malgranda, por ke mi facile trovu la maron, se mi nur irus
rektlinie, sed ĝuste tio estis la problemo, ke mankis rimedo
konstati la direkton kaj iradi laŭ ĝi. La suno ja estis ĉiam super
mia kapo, kaj la arboj estis tiel densaj, ke mi ne povis vidi iun ajn
malproksiman objekton, kiu gvidus min laŭ rekta linio.

Sed kiel okazis, mi ŝajne marŝis longan distancon, ĉar mi manĝis
kvarfoje kaj dormis dufoje antaŭ ol atingi la maron, sed post la
finfina alveno mia plezuro je ĝia ekvido ankoraŭ pliiĝis pro la
hazarda eltrovo de pirogo kaŝita inter la arbustoj, kiujn mi
trastumblis tuj antaŭ ol veni sur la plaĝon.

Mi povas certigi, ke ne necesis longa tempo por treni la rustikan
boaton ĝis la akvo kaj ŝovi ĝin for de la akvobordo. Mia
travivaĵo kun Ĵa instruis min, ke se mi ŝtelu la pirogon de
aliulo, mi faru tion rapide kaj mi hastu meti distancon inter mi mem
kaj ĝia posedanto.

Estis evidente, ke mi eliris sur la alia flanko de la insulo, tiu
flanko, ĉe kiu Ĵa kaj mi eniris ĝin, ĉar mi tute ne povis vidi la
ĉefteron. Longe mi ĉirkaŭremis la bordon, kvankam je konvena
distanco de ĝi, ĝis kiam mi ekvidis la ĉefteron en la malproksimo.
Vidinte ĝin, mi rapidis direkti mian vojon al ĝi, ĉar delonge mi
estis rezoluta, ke mi reiros al Futra kaj refoje malliberiĝos por
esti denove kun Perry kaj Gak la Vila.

Mi opiniis min ŝtipkapulo, ke mi siatempe entreprenis fuĝi sola,
des pli, ĉar ni jam havis bone trapensitajn planojn por fuĝi kune
al la libereco. Mi sciis, kompreneble, pri la granda malverŝajno de
sukceso en nia projektita entreprenaĵo, sed mi sciis, ke mi neniam
povos ekŝati la liberecon sen Perry, tiel longe kiel li vivos, kaj
mi sciiĝis, ke la ebleco retrovi lin estas malpli ol eta.

Se Perry mortus, mi volonte luktus per mia forto kaj intelekto
kontraŭ la sovaĝa pramondo, en kiu mi troviĝis. Mi povus loĝi
kiel ermito en iu ŝtonplena kaverno, ĝis mi trovus manieron por
ekipi min per la krudaj armiloj de la ŝtonepoko, kaj poste mi
komencus la serĉon je ŝi, kies imago nun konstante akompanis min
dum la maldormaj horoj, kaj kiu estis la ĉefa kaj amata temo de miaj
sonĝoj.

Sed se mi ne malpravis, Perry vivis ankoraŭ, kaj estis mia devo kaj
volo denove esti kun li, por ke ni kune alfrontu la danĝerojn kaj
sortoturniĝojn de la kurioza mondo, kiun ni eltrovis. Kaj ankaŭ
Gak, tiu granda, hirta viro ekokupis lokon en la koro de ni ambaŭ.
Eble kruda, ankaŭ brutala, se juĝi lin tro strikte laŭ la normoj
de la kaduka civilizo de la dudeka jarcento, sed tamen li estis
nobla, digna, kavalireca kaj aminda.

La hazardo portis min al ĝuste tiu plaĝo, sur kiu mi trovis la
pirogon de Ĵa, kaj post nelonge mi suprengrimpis la krutan bordon,
retrospurante mian vojon el la ebenaĵo de Futra. Sed mi ekhavis
problemon, kiam mi eniris la kanjonon trans la altaĵo, ĉar tie mi
trovis, ke kelkaj padoj interkruciĝas tie, kie mi transiris la
akvofluan dislimon, kaj mi tute ne kapablis rememori, kiun mi uzis.

Mi povis nur elekti hazarde, do mi ekiris laŭ tiu vojo, kiu ŝajnis
plej facile irebla, kaj tiumaniere mi faris la saman eraron, kiun
multaj el ni faras, elektante vojon, kiun sekvi en nia vivo, kaj
denove mi lernis, ke ne ĉiam plej konvenas preni la vojon de malplej
granda rezisto.

Post ok manĝoj kaj du dormoj, mi konvinkiĝis, ke mi estas sur la
malĝusta vojo, ĉar inter Futra kaj la interna maro mi la antaŭan
fojon tute ne dormis kaj nur unufoje manĝis. Retropaŝi al la supro
de la akvodislimo kaj esplori alian kanjonon ŝajnis la sola solvo de
mia problemo, sed subita larĝiĝo kaj ebeniĝo de la kanjono tuj
antaŭ mi ekaŭguris, ke ĝi baldaŭ elkondukos sur ebenan terenon,
kaj forte tirite de la esplorista urĝo, mi decidis antaŭeniri
kurtan distancon, antaŭ ol retroiri.

La posta turniĝo de la kanjono kondukis min al ĝia elirejo, kaj
antaŭ mi mi vidis mallarĝan ebenaĵon, kiu etendiĝis ĝis la
oceano. La dekstra flanko de la kanjono etendiĝis ĝis la akvorando,
kaj la valo kuŝis maldekstre, poiome deklivanta ĝis la maro, kie
ĝi estigis larĝan, ebenan plaĝon.

Aroj de strangaj arboj punktis la pejzaĝon tie kaj aliloke, preskaŭ
ĝis la akvorando, kaj grandaj arboj kaj filikoj kreskis inter ili.
Juĝante laŭ la plantoj, mi konvinkiĝis, ke la tereno inter la
oceano kaj la antaŭmontetoj estas marĉa, kvankam tuj antaŭ mi ĝi
ŝajnis seka ĝis la sabla strio, sur kiu la maro ondis antaŭen kaj
reen.

La scivolemo motivis min marŝi al la plaĝo, ĉar la vidaĵo estis
tre bela. Dum mi preteriris la densan kaj implikitan vegetaĵaron de
la marĉo, mi opiniis vidi moviĝeton inter la filikoj maldekstre,
sed kvankam mi haltis momenton por rigardi, ĝi ne ripetiĝis, kaj se
vere io kaŝiĝis tie, miaj okuloj ne povis trapenetri la densan
vegetaĵaron por rekoni ĝin.

Poste mi staris sur la plaĝo kaj spektis la ampleksan kaj
solecigantan maron, sur kies neallogan surfacon ankoraŭ neniu homo
aŭdacis elnavigi por eltrovi la ekzotikajn kaj misterajn landojn,
kiuj kuŝis transe, aŭ la mirindaĵojn, riĉaĵojn kaj aventurojn,
kiujn ĝiaj nevideblaj insuloj tenis. Kiaj sovaĝaj popoloj, kiaj
ferocaj kaj fortaj bestoj en ĝuste tiu momento rigardis la albatadon
de ĝiaj ondoj al ĝia transa bordo! Ĝis kie ĝi etendiĝis? Perry
diris al mi, ke la maroj de Pelucidaro estas malgrandaj, kompare kun
tiuj de la ekstera mondo, sed tamen ĉi tiu granda oceano eble
etendiĝis milojn da mejloj. Dum nekalkuleblaj epokoj ĝi jam
kirliĝis laŭlonge de siaj sennombraj mejloj da marbordo, restante
ĝis hodiaŭ, malgraŭ ĉio, tute nekonata, escepte de la strio
videbla de sur ĝiaj plaĝoj.

La fascino de spekulativado iĝis en mi tre forta. Estis, kvazaŭ mi
estus retransportita al la praepoko de nia propra ekstera mondo, por
rigardi ĝiajn landojn kaj marojn, tutajn epokojn antaŭ ol homoj
moviĝadis sur ili. Jen nova mondo, tute virga. Ĝi alvokis min
esplori. Mi revadis pri la ekscito kaj aventuro atendonta min, se nur
Perry kaj mi povos fuĝi de la maharoj, kiam ia cirkonstanco,
verŝajne mallaŭta sono, tiris mian atenton al mia dorsa flanko.

Dum mi turniĝis, abstraktaj meditoj pri romantiko, aventuroj kaj
eltrovoj forflugis vid-al-vide al la konkreta enkorpiĝo de ĉiuj
tri, kiun mi vidis ataki.

Granda, ŝlima amfibio ĝi estis, kun bufeca korpo kaj la fortaj
makzeloj de aligatoro. Ĝia enorma korpo ŝajnis pezi tunojn, sed
tamen ĝi moviĝis rapide kaj senbrue miadirekte. Ĉe unu flanko
estis la krutaĵo, kiu etendiĝis de la kanjono en la maron, ĉe la
alia flanko la timinda marĉo, el kiu la bestego ŝteliris al mi,
malantaŭe kuŝis la granda, nemapita maro, kaj antaŭ mi, en la mezo
de la mallarĝa vojo, kiu kondukus al rifuĝo, staris tiu granda
monto de terura kaj minacanta karno.

Unusola ekrigardo al la kreitaĵo sufiĉis por certigi min, ke
mi staras antaŭ unu el tiuj delonge malaperintaj, praepokaj
bestoj, kies fosiliaj postrestaĵoj troveblas en la krusto de
la ekstera mondo, kiuj devenas eĉ jam el la triasa epoko, granda
labirintodono[17], kaj aliflanke mi, nearmita, kaj escepte de
zontuko, tiel nuda kiel ĉe mia naskiĝo. Mi povis imagi, kion
sentis mia unua praulo en tiu fora, fruepoka tago, kiam li renkontis
unuafoje la teruran antaŭulon de la besto, kiu puŝis min en
senelirejon apud la maltrankvila, mistera maro.

Sendube li forfuĝis, ĉar alie mi estus nek en Pelucidaro nek
aliloke, kaj tiumomente mi deziris, ke li estu dotinta min, inter la
diversaj atributoj, kiujn mi supozeble heredis de li, per la specifa
apliko de la memprotekta instinkto, kiu savis lin de la sorto, kiu
ŝajnis trafonta min en tiu tago.

Rifuĝi en la marĉon aŭ en la oceanon estus kiel salti en kuŝejon
de leonoj por savi sin de unu leono ekster ĝi. Kaj la maro kaj la
marĉo estis sendube plenaj de tiuj muskolozaj, karnomanĝantaj
amfibioj, kaj se ne, tiu, kiu minacis min, povus ĉasi min egale
facile en la maron aŭ en la marĉon.

Ŝajnis, ke mi povos fari nenion, krom stari inerte kaj atendi la
morton. Mi pensis pri Perry--kaj kiel li scivolemos pri mia sorto. Mi
pensis pri miaj amikoj de la ekstera mondo kaj kiel ili pluvivados en
kompleta nescio pri la eksternorma kaj teruraĉa sorto, kiu trafis
min, ne divenante la alimondan medion, en kiu okazis la timinda
agonio de mia estingiĝo. Pensinte tion, mi ekkomprenis, kiel
sensignifa por la vivo kaj feliĉo de la mondo estas la ekzisto de iu
ajn unuopulo. Oni povas perei sen eĉ momenta averto, kaj dum unu
kurta tago la amikoj de la mortinto priparolos lin per dampita voĉo.
La postan matenon, dum la unua vermo laboradas por kontroli la
konstruon de la ĉerko, la amikoj ekludas je golfo, suferonte pli
grandan ĉagrenon pro mistrafita pilko, ol ili sentis afliktiĝon pro
la tro frua--el la konjektebla vidpunkto de la mortinto--pereo.

La labirintodono nun proksimiĝis pli malrapide. Ĝi ŝajnis
kompreni, ke fuĝi al mi ne eblis, kaj mi pretus ĵuri, ke ĝia
granda, dentegoza makzelparo ridetis, kiam ĝi plezure pritaksis mian
situacion, aŭ ĉu eble ĝi ridetis pro la atendata sukoplena
frandaĵo, kiu baldaŭ pulpiĝos inter tiuj elstarantaj dentoj.

Li estis proksimume kvindek futojn for, kiam mi aŭdis voĉon voki
min el la direkto de la krutaĵo maldekstre de mi. Mi rigardis kaj
preskaŭ ĝojkriis pro la vidaĵo, kiu trafis miajn okulojn, ĉar tie
staris Ĵa kaj verve mangestadis, urĝante min forkuri al la bazo de
la krutaĵo.

Mi tute ne kredis, ke mi kapablos eskapi la monstron, kiu elektis min
por sia matenmanĝo, sed mi almenaŭ ne mortus sola. Homaj okuloj
rigardus mian finon. Ne tre trankviliga afero, mi supozas, sed mi
ĉerpis iomete da komforto el la pripenso pri tio.

Kuri ŝajnis ridinde, precipe al tiu apika kaj ne surgrimpebla
krutaĵo, sed mi tamen kuris, kaj dum tio mi vidis Ĵa grimpi
malsupren sur la apika rokaro, tiel lerte kiel simio, tenante sin je
malgrandaj elstaraĵoj kaj je la fortikaj grimpoplantoj tie kaj tie
enradikiĝintaj.

La labirintodono evidente pensis, ke Ĵa alvenas por duobligi lian
porcion de homa viando, do li ne rapidis ĉasi min al la krutaĵo,
por ne fortimigi la alian frandaĵon. Anstataŭ tio, li nur
posttrotetis min.

Proksimiĝante al la bazo de la krutaĵo, mi ekvidis, kion Ĵa
intencas, sed mi dubis, ke tio finiĝos sukcese. Li jam alvenis ĝis
dudekfuta alteco super la bazo, kaj tie, tenante sin per unu mano je
roka eĝo kaj malfirme apogante la piedojn sur kelkaj arbustetoj,
kiuj elkreskis el la solida roko, li suben mallevis la pinton de sia
longa lanco, ĝis ĝi pendis ses futojn super la tero.

Suprengrimpi per tiu maldika stango sen fortiri Ĵa, kio ja
rezultigus por ni ambaŭ tiun pereon, de kiu la kuprulo provis ĝuste
savi min--tio ŝajnis neeblaĵo, kaj proksimiĝante al la lanco, mi
diris al li tion, kaj ke mi ne volos riski lian vivon per la provo
savi mian.

Sed li insiste asertis scii, kion li faras, kaj ke li mem ne estas en
danĝero.

"_Vi_ estas en danĝero, ĉar se vi ne moviĝos multe pli rapide ol
nun, la _sitiko_ atingos vin kaj retiros vin, antaŭ ol vi eĉ je
duono suprengrimpos la lancon--se ĝi baŭmos, ĝi povos tre facile
atingi vin ie ajn sub mia pozicio."

Nu, mi opiniis, ke Ĵa devas scii, kion li faras, do mi ekkaptis la
lancon kaj ekgrimpis al la ruĝulo per plejebla rapido, kiu tamen
malsimilis al tiu de miaj simiaj prauloj. Mi supozas, ke la
debilcerba sitiko--kiel Ĵa nomis ĝin--subite ekkomprenis nian
intencon, kaj ke ĝi perdos sian manĝon, anstataŭ havi la esperatan
duoblan porcion.

Kiam ĝi vidis min suprengrimpi per la lanco, ĝi ellasis siblon, kiu
preskaŭ tremigis la teron, kaj per mirinda rapido kuratakis min. Nun
mi atingis la supron de la lanco, aŭ pli ĝuste, preskaŭ atingis.
Post pliaj ses coloj mi povus ekkapti la manon de Ĵa, sed tiam mi
sentis subitan tiregon de sube, kaj per timplena okulumo malsupren mi
ekvidis la fortajn makzelojn de la monstro fermiĝi ĉirkaŭ la akra
pinto de la armilo.

Mi haste penegis atingi la manon de Ĵa, kaj la sitiko faris fortegan
tiron, kiu preskaŭ deskuis Ĵa de sur lia malfirma alteno sur la
roka eĝo. La lanco glitis el liaj fingroj, kaj ankoraŭ tenante
ĝin, mi plonĝis la piedojn antaŭe al mia mortigonto.

Ŝajnas, ke ĝuste kiam ĝi sentis la lancon gliti el la fingroj de
Ĵa, la bestego apertis siajn makzelojn por kapti min, ĉar kiam mia
falo ĉesis, mi ankoraŭ tenis min je la malakra ekstremo de la
armilo, kaj la pinto ankoraŭ restis en ĝia buŝo. Montriĝis, ke la
akra pinto tute trapikis ĝian malsupran makzelon.

Pro la doloro ĝi klakfermis sian buŝon. Mi falis sur ĝian nazon,
perdis mian altenon al la lanco, ruliĝis laŭlonge de ĝiaj vizaĝo
kaj kapo, trans ĝia nuko sur ĝian larĝan dorson, kaj de tie mi
falis teren.

Momenton post la alteriĝo mi restariĝis kaj frenezece kuris al la
pado, sur kiu mi eniris tiun malbenitan valon. Unu transŝultra
rigardo vidigis al mi la sitikon frapadi la lancon pikitan tra ĝia
malsupra makzelo, kaj ĝi estis tiel okupita per tio, ke mi jam
gajnis rifuĝon sur la supro de la krutaĵo, kiam ĝi denove pretis
postĉasi.

Ne povante percepti min perokule en la valo, ĝi siblante galopis en
la altkreskan plantaron de la marĉo, kaj tie mi laste vidis
ĝin.


Subnoto

[17] prabesto-specio.



10-a ĉapitro

EN FUTRA DENOVE


Mi rapidis al la rando de la krutaĵo super Ĵa kaj helpis lin atingi
firman piedotenon. Li rifuzis aŭskulti, kiam mi dankesprimis pro lia
preskaŭ abortinta provo savi min.

"Mi rezignis pri vi kaj taksis vin perdita, kiam vi falis en la
maharan templon," li diris, "ĉar eĉ mi ne povis savi vin el iliaj
manoj. Do vi povas imagi mian miron, kiam mi vidis pirogon tiritan
sur la plaĝon de la ĉeftero kaj trovis tie ĝuste vian piedspuron
sur la sablo.

"Mi tuj ekiris serĉi vin, sciante, ke vi estas tute senarmila kaj
sendefenda kontraŭ la multaj embuskantaj danĝeroj sur la ĉeftero,
ne nur sovaĝaj bestoj kaj rampuloj, sed ankaŭ homoj. Mi tute facile
postspuris vin ĝis ĉi tie. Mi alvenis tre ĝustatempe."

"Sed kial vi faris ĝin?", mi demandis, konsternita pro tiu amika ago
fare de viro el alia mondo kaj de malsama raso kaj koloro.

"Vi savis mian vivon," li respondis, "kaj de tiam estas mia devo
protekti kaj amike trakti vin. Mi ne estus vera mezopo, se mi evitus
mian evidentan devon--en ĉi tiu okazo estis plezuro, ĉar mi ŝatas
vin. Eble vi venu vivi kun mi. Vi iĝos membro de mia tribo. Ĉe ni
la ĉasaĵo kaj fiŝoj plej abundas, kaj vi povos elekti virinon el
la plej belaj de Pelucidaro. Ĉu vi venos?"

Tiam mi rakontis al li pri Perry kaj Dian la Bela, kaj ke mia unua
devo estas al ili. Nur poste mi revenos viziti lin--se nur eblos
retrovi lian insulon.

"Estas facile, amiko," li diris. "Vi nur iru al la bazo de la plej
alta monto en la Montoj de la Nuboj. La rivero tie fluas al la
Lural-az. Rekte trans la buŝo de la rivero vi vidos tri grandajn
insulojn, pro malproksimo apenaŭ distingeblajn, kaj la plej
maldekstra, kiam oni rigardas de la buŝo de la rivero, estas Anorok,
kie mi regas la tribon Anorok."

"Sed kiel mi trovos la Montojn de la Nuboj?", mi demandis.

"Laŭdire ili estas videblaj el duono de Pelucidaro," li respondis.

"Kiel granda estas Pelucidaro?", mi demandis, scivola, kian teorion
tiuj primitivuloj havas pri la formo kaj konsisto de sia mondo.

"La maharoj asertas ĝin sfera, kiel la interno de tola-ŝelo", li
klarigis, "sed tio estas ridinda, ĉar se vera, ni refalus, se ni
vojaĝus en iu ajn direkto, kaj la tuta akvo de Pelucidaro fluus al
unu loko kaj dronigus nin. Ne, Pelucidaro estas tute plata kaj
etendiĝas neniu-scias-ĝis-kie ĉiudirekte. Ĉe la rando, kiel
raportis kaj pludiris al mi miaj prapatroj, estas granda muro, kiu
retenas la Teron kaj akvon de forfalo en la brulantan maron, sur kiu
flosas Pelucidaro; sed mi neniam iris tiel malproksimen de Anorok por
propraokule vidi tiun muron. Tamen, estas tute racie kredi tion vera,
dum enestas neniom da racio en la stulta kredo de la maharoj. Laŭ
ili, pelucidaranoj sur la kontraŭa flanko ĉiam troviĝas
inversigitaj!", kaj Ĵa eksplode ridis pri la nura ideo.

Klare videble, la homa popolo en la interna mondo ne multe evoluis
koncerne klerecon, kaj fonto de mizero estis la konstato, ke la
malbelaj maharoj tiom superas ilin. Mi primeditis, kiom da epokoj
Perry kaj mi bezonus por levi tiujn homojn el sia nescio, se trafus
nin tiu tasko.

Kaj tiam venis en mian kapon, ke tio estas favora okazo--ke mi povus
fari malgrandan komencon ĉe Ĵa, mia amiko, kaj per tio kontroli la
efikon de mia instruado al pelucidarano.

"Ĵa," mi diris, "kion vi dirus, se mi informus vin, ke la mahara
teorio pri la formo de la mondo estas ĝusta?"

"Mi dirus," li respondis, "ke vi aŭ estas stultulo aŭ prenas min
por stultulo."

"Sed Ĵa," mi insistis, "se ilia teorio estas malĝusta, kiel vi
klarigas, ke mi povis trapasi la Teron de la ekstera krusto al
Pelucidaro. Se via teorio ĝustas, ekzistas nur maro de flamoj sub
ni, en kiu neniu popolo povus vivi, sed mi venas el granda mondo tie,
plena da homoj, bestoj, birdoj kaj fiŝoj en vastaj oceanoj."

"Vi loĝas sur la suba flanko de Pelucidaro kaj ĉiam marŝas kun la
kapo malsupre?", li rikanis. "Kaj se mi kredus tion, amiko, mi estus
vere freneza."

Mi klopodis klarigi al li la graviton, kaj per la ekzemplo de
faligita frukto mi ilustris la neeblecon, ke korpo falu de sur la
Tero en kiuj ajn cirkonstancoj. Li aŭskultis tiel atenteme, ke mi
supozis fari veran impreson, tiel, ke naskiĝas en li pensfadeno,
laŭ kiu li kondukiĝos al parta ekkono de la vero. Sed mi eraris.

"Via propra ilustraĵo," li diris finfine, "pruvas la falsecon de via
teorio." El sia mano li faligis frukton al la tero. "Vidu," li diris,
"sen apogo, eĉ tiu frukteto falas, ĝis ĝi trafas ion, kio haltigas
ĝin. Se Pelucidaro ne estus subtenata sur la maro de flamoj, ankaŭ
ĝi falus, kiel la frukto--vi pruvis ĝin mem!" Li venkis tiufoje--mi
vidis tion en liaj okuloj.

La tasko ŝajnis nefarebla, do mi rezignis pri ĝi, almenaŭ
provizore, ĉar kiam mi konsideris la necesan klarigon pri nia
sunsistemo kaj la universo, mi ekkomprenis la vanecon provi bildigi
al Ĵa aŭ iu ajn alia pelucidarano la sunon, la lunon, la planedojn
kaj la sennombrajn stelojn. Kiuj naskiĝis en la interna mondo,
konceptus tiajn aferojn tiel malbone, kiel niaj malfortaj mensoj
povas prezenti al si konceptojn kiel "spaco" kaj "eterneco".

"Nu, Ĵa," mi diris, "egale, ĉu ni marŝas kun la piedoj supre aŭ
malsupre, jen ni estas, kaj la plej grava demando ne estas, de kie ni
venis, sed kien ni iras nun. Mi estus tre dankema, se vi povus gvidi
min al Futra, kie mi redonos min en la manojn de la maharoj, por
ellabori kun miaj amikoj la fuĝplanon, kiun la sagotoj interrompis,
kiam ili amasigis nin kaj pelis nin al la areno por spekti la punon
al la sklavoj, kiuj mortigis la gardiston. Prefere mi neniam estus
forlasinta la arenon, ĉar miaj amikoj kaj mi eble jam nun
efektivigus nian fuĝon, dum ĉi tiu malfruiĝo eble signifos
frakasiĝon al niaj planoj, kies plenumiĝo dependas de la plua dormo
de la tri maharoj kuŝantaj en la kavo sub la konstruaĵo, kie ni
estis malliberuloj."

"Vi volas reiri al kaptiteco?" kriis Ĵa.

"Miaj amikoj estas tie," mi respondis, "krom vi, miaj solaj amikoj en
Pelucidaro. Kion alian mi faru en tiaj cirkonstancoj?"

Dum momento li meditis en silento. Tiam li malgaje balancis sian
kapon.

"Kuraĝa homo kaj bona amiko devus tion fari", li diris, "sed ĝi
ŝajnas tute stulta, ĉar la maharoj tutcerte kondamnos vin al morto
pro la forkuro, do vi plenumos nenion por viaj amikoj per reveno.
Neniam dum mia tuta vivo mi aŭdis pri eksa malliberulo, kiu memvole
revenis al la maharoj. Nur malmultaj eskapas ilin, kvankam kelkaj
sukcesas, kaj tiuj preferus morti ol esti rekaptitaj."

"Mi ne vidas alian vojon, Ĵa," mi diris, "kvankam mi certigas al vi,
ke mi preferus iri al Ŝeolo pro Perry ol al Futra. Sed Perry estas
tro pia, ol ke mi iam verŝajne devus savi lin el tiu loko."

Ĵa demandis al mi, kio estas Ŝeolo, kaj post kiam mi laŭpove
klarigis, li diris: "Vi parolas pri Molop-az, la flamanta maro sub
Pelucidaro. Ĉiuj mortintoj, kiujn oni metas en la teron, iras tien.
Pecon post peco ilin forportas al Molop-az la demonetoj, kiuj loĝas
tie. Ni scias tion, ĉar kiam oni malfermas tombojn, la kadavroj
troviĝas aŭ parte aŭ tute forportitaj. Tial, ni anorokanoj metas
niajn mortintojn en altajn arbojn, kie la birdoj povas trovi ilin kaj
porti ilin pecon post peco al la Mortomondo super la Lando de Vasta
Ombro. Se ni mortigas malamikon, ni metas lian korpon en la teron,
por ke ĝi iru al Molop-az."

Dum ni parolis, ni marŝadis supren tra la kanjono, per kiu mi
malsupreniris al la granda oceano kaj la sitiko. Ĵa faris sian eblon
por persvadi min ne reiri al Futra, sed kiam li konstatis mian
neŝanceleblan intencon iri, li konsentis gvidi min al loko, de kiu
mi povos vidi la ebenaĵon, kie kuŝas la urbo. Mi miris trovi tute
mallonga la distancon ek de la plaĝo, kie mi retrovis Ĵa. Mi
evidente malŝparis multe da tempo, sekvante la kurbiĝojn de
serpentuma kanjono, dum trans la altaĵo kuŝis Futra, al kiu mi
ŝajne plurfoje proksimiĝis.

Kiam ni atingis la verton de la altaĵo kaj ekvidis la granitajn
pordegoturojn, nur punktojn sur la florplena ebenejo malsupre, Ĵa
lastfoje penis persvadi min rezigni pri mia freneza celo kaj reveni
kun li al Anorok, sed mia decido restis firma, do li fine adiaŭis
min, plene certa, ke li rigardas min la lastan fojon.

Mi bedaŭris disiĝi de Ĵa, ĉar mi jam tre forte amikiĝis kun li.
Kun lia kaŝita urbo sur la insulo Anorok kiel bazo kaj liaj sovaĝaj
militistoj kiel eskorto, Perry kaj mi povus fari multe da esplorado,
kaj mi esperis poste reiri al Anorok, se nia fuĝplano sukcesus.

Sed restis unu gravega afero unue farenda--almenaŭ por mi la plej
grava afero--trovi Dian la Bela. Mi volis senkulpigi min pro la
insulto, kiun mi pro nescio faris al ŝi, kaj mi volis, nu, mi volis
revidi ŝin kaj esti kun ŝi.

Laŭ la montodeklivo mi malsupreniris sur la ravan florkampon kaj
transiris la ondantan pejzaĝon al la senombraj obeliskoj, kiuj
gardas la vojojn al la subtera Futra. Kvaronan mejlon de la plej
proksima enirejo, min ekvidis la sagota gardistaro, kaj kvar el la
gorilohomoj fulmrapide sturmis al mi.

Kvankam ili minacis per siaj lancoj kaj kriis kiel sovaĝuloj, mi
tute ne atentis ilin kaj trankvile plumarŝis al ili, kvazaŭ
nekonscia pri ilia ekzisto. Mia konduto efikis al ili ĝuste laŭ
miaj esperoj, ĉar kiam ni interproksimiĝis, ili ĉesigis sian
sovaĝan kriadon. Ili evidente atendis, ke vidinte ilin, mi tuj
turniĝos kaj forkuros, tiel donante al ili tion, kion ili plej
ŝatis: moviĝantan celobjekton, al kiu ĵeti siajn lancojn.

"Kion vi faras ĉi tie?" kriis unu, kiu poste rekonis min. "Ho! Estas
la sklavo, kiu pretendas esti el alia mondo--kaj kiu fuĝis, kiam la
dago amokis en la amfiteatro. Sed kial vi revenis, post via sukcesa
fuĝo?"

"Mi ne ‘fuĝis’," mi respondis. "Mi forkuris nur por eviti la dagon,
kiel aliaj, kaj venis en longan montpasejon, konfuziĝis kaj perdis
la vojon en la antaŭmontetoj ekster Futra. Kaj nur nun mi trovis la
revenan vojon."

"Kaj vi revenas libervole al Futra!" ekkriis unu gardisto.

"Al kiu alia loko mi iru?" mi demandis. "Mi estas fremdulo en
Pelucidaro kaj ne konas alian lokon ol Futra. Kial mi ne dezirus esti
en Futra? Ĉu oni ne bone nutras kaj bone traktas min? Ĉu mi ne
estas feliĉa? Kiu povus deziri pli bonan sorton?"

La sagotoj gratis al si la kapon. Ĉio ĉi estis io nova por ili, do,
ĉar ili estis nur stultaj brutoj, ili kondukis min al siaj mastroj,
kiuj laŭ ili pli kompetente solvos la enigmon de mia reveno, ĉar
por ili mem ĝi restis ankoraŭ enigmo.

Mi diris tion al la sagotoj por kaŝi la spuron de mia fuĝplano. Se
ili kredus min sufiĉe kontenta pri mia sorto en Futra por libervole
reveni post tiel bonega ebleco eskapi de ili, ili ne kredus, eĉ dum
momento, ke mi okupiĝos pri la aranĝado de denova fuĝo tuj post
mia reveno al la urbo.

Do ili kondukis min antaŭ ŝliman maharon, kiu tenis sin sur ŝlima
roko en la granda ĉambro, kiu estis ĝia oficejo. Per siaj fridaj
reptiliaj okuloj la estaĵo ŝajnis trabori la maldikan plakon de mia
trompado kaj legi miajn plej intimajn pensojn. Ĝi atentis la
historion, kiun la sagotoj diris pri mia reveno al Futra, rigardante
la lipojn kaj fingrojn de la gorilohomoj dum la rakontado. Poste ĝi
pridemandis min pere de unu sagoto.

"Vi diras, ke vi revenis al Futra memvole, ĉar vi kredas vin pli
sekura ĉi tie ol aliloke--ĉu vi ne scias, ke vi povus ĉiam ajn
esti selektita por perdi vian vivon en la intereso de la avanaj
sciencaj esploroj, pri kiuj niaj kleruloj daŭre okupiĝas?"

Mi nenion sciis pri tia afero, sed mi opiniis plej saĝe, ke mi ne
konfesu tion.

"Mi ne estus en pli granda danĝero ĉi tie," mi diris, "ol nuda kaj
nearmita en la sovaĝaj ĝangaloj aŭ la solecaj ebenaĵoj de
Pelucidaro. Fakte, mi kredas min tre bonŝanca entute reveni al
Futra. Unufoje mi apenaŭ evitis la morton inter la dentoj de
grandega sitiko. Ne, mi certe estas pli sekura en la manoj de la
inteligentaj estaĵoj, kiuj regas Futra. Tiel estas almenaŭ en mia
propra mondo, kie homoj kiel mi regas ĉion. Tie, la plej altaj homaj
popoloj protektas kaj gastigas la fremdulojn ĉe si, kaj estante
fremdulo ĉi tie, mi kompreneble atendis ricevi simile komplezan
traktadon ĉi tie."

La maharo silente rigardis min dum iom da tempo post miaj eldiroj,
kaj la sagoto tradukis miajn vortojn al sia mastro. La estaĵo
ŝajnis profunde pensi. Fine li komunikis ian mesaĝon al la sagoto.
Tiu lasta turniĝis, gestis, ke mi sekvu, kaj foriris el la ĉeesto
de la rampulo. Malantaŭ mi kaj ambaŭflanke de mi marŝis la ceteraj
gardistoj.

"Kion ili faros al mi?" mi demandis al la ulo dekstre de mi.

"Vi aperos antaŭ la erudiciuloj, kiuj pridemandos vin pri la stranga
mondo, el kiu vi pretendas veni."

Post momento de silento li denove turnis sin al mi.

"Ĉu vi eble scias," li demandis, "kion la maharoj faras al sklavoj,
kiuj mensogas al ili?"

"Ne," mi respondis, "kaj tio tute ne interesas min, ĉar mi tute ne
intencas mensogi al la maharoj."

"Do vi gardu vin antaŭ tio, ke vi rerakontu la fabelon, kiun vi ĵus
diris al Sol-to-to--ha, alia mondo, kie regas homoj!" li rikanis
definitivece.

"Sed estas vero," mi insistis. "De kiu alia loko mi venis? Mi ne
estas el Pelucidaro. Ĉiu povas vidi tion eĉ per duono de okulo."

"Nu, estas via malbona ŝanco," li rimarkis seke, "ke oni eble juĝos
vin ne per tuta, sed duona okulo."

"Kion ili faros al mi," mi demandis, "se ili rifuzos kredi min?"

"Eble ili kondamnos vin al la areno, aŭ al la fosaĵoj por la
eksperimentoj de la erudiciuloj," li respondis.

"Kaj kion ili farus al mi tie?" mi persistis.

"Neniu scias, krom la maharoj kaj tiuj, kiuj iras al la fosaĵoj kun
ili, sed ĉar la lastaj neniam revenas, ilia scio ne multe utilas al
ili. Onidire, la erudiciuloj distranĉas siajn esplorobjektojn
ankoraŭ vivaj, kaj lernas per tio multajn utilajn aferojn. Sed
supozeble tio ne montriĝas tre utila al tiu, kiun oni distranĉas.
Kompreneble, tio estas nur konjektoj. Postnelonge, vi verŝajne scios
multe pli pri ĝi ol mi," kaj li ridetis, dum li parolis. La sagotoj
disvolvis jam grandan humursenton.

"Kaj se estos la areno," mi daŭrigis, "kio tiam?"

"Vi vidis tiujn du, kiuj alfrontis la taragon kaj la dagon tiam, kiam
vi forkuris?" li diris.

"Jes."

"Via morto en la areno similus al tiu, kiun oni planis por ili," li
klarigis, "kvankam oni eble uzus alispecajn bestojn, kompreneble."

"Ĉu la morto estas certa en ĉiu okazo?" mi demandis.

"Kio okazas al tiuj, kiuj foriras al la erudiciuloj, mi ne scias, kaj
neniu alia scias," li respondis, "sed tiuj, kiuj iras al la areno
povas eliri vivaj kaj tiumaniere regajni sian liberon, kiel okazis al
tiuj du, kiujn vi vidis."

"Ili regajnis sian liberon? Kiel?"

"Estas kutimo de la maharoj liberigi tiujn, kiuj restas vivaj en la
areno post la foriro aŭ morto de la bestoj. Tiel okazis, ke pluraj
potencaj militistoj el tre malproksimaj landoj, kiujn ni kaptis en
niaj sklavkaptaj misioj, batalis kaj mortigis la bestegojn, kiujn oni
ellasis kontraŭ ilin, kaj tiel regajnis sian liberon. Tiufoje, kiam
vi spektis, la bestoj mortigis unu la alian, sed la rezulto estas la
sama--oni provizis la viron kaj virinon per armiloj kaj liberigis
ilin, kaj ili ekvojaĝis hejmen. Sur la maldekstra ŝultro de ambaŭ
oni bruligis markon--la markon de la maharoj--kiu por ĉiam protektos
ilin de la sklavkaptaj bandoj."

"Do mi havus etan ŝancon pluvivi, se ili sendus min al la areno, sed
absolute neniun, se la erudiciuloj trenos min al la fosaĵoj?"

"Vi tute pravas," li respondis, "sed ne sentu vin feliĉa, se oni
sendos vin al la areno, ĉar apenaŭ unu el mil eliras viva."

Je mia miro, oni resendis min al la sama konstruaĵo, kie mi estis
tenata kun Perry kaj Gak antaŭ ol fuĝi. Ĉe la pordo oni transdonis
min al la gardistaro tie.

"Oni sendube baldaŭ vokos lin al la enketistoj," diris tiu, kiu
revenigis min, "do tenu lin preta."

Aŭdinte pri mia memvola reveno al Futra, miaj nunaj gardistoj
evidente kredis sendanĝere lasi min libera en la kontstruaĵo, kiel
okazis kutime antaŭ mia eskapo, do oni ordonis al mi denove eklabori
je mia antaŭa tasko.

Mia unua faro estis elspuri Perry, kiun mi trovis, kiel kutime,
absorbita pri la dikaj volumegoj, kiujn li laŭordone devus nur
senpolvigi kaj rearanĝi sur novaj bretoj.

Kiam mi eniris la ĉambron, li ekrigardis min, afable kapsalutis kaj
tuj rekomencis sian laboron, kvazaŭ mi tute ne estus forestinta. Lia
indiferenteco kaj mirigis kaj ĉagrenis min. Kaj jen mi riskis morti
por reveni al li, sole pro miaj devosento kaj amo!

"Perry!" mi ekkriis, "Ĉu vi ne havas vortojn por mi post mia longa
foresto?"

"Longa foresto!" li ripetis kun videbla miro. "Kion vi volas diri?"

"Ĉu vi frenezas, Perry? Ĉu vi volas diri, ke mi ne mankis al vi, de
kiam ni disiĝis pro la atakanta dago en la areno?"

"De kiam!" li ripetis. "Homo, mi ĵus revenis de la areno! Vi
revenis preskaŭ tiel frue kiel mi. Efektive, se vi forestus multe
pli longe, mi certe ektimus, kaj mi ja intencis demandi al vi, kiel
vi fuĝis de la besto, tuj post kiam mi fintradukos ĉi tiun plej
interesan eltiraĵon."

"Perry, vi _estas_ freneza," mi ekkriis. "Scias nur Dio, kiel longe
mi forestis. Mi iris al aliaj landoj, eltrovis novan genton de homoj
en Pelucidaro, vidis la kulton de la maharoj en ilia kaŝita templo,
kaj apenaŭ eskapis viva de ili kaj de granda labirintodono, kiun mi
renkontis pli poste, post mia longa kaj teda vagado trans fremdan
mondon. Mi mankis dum tutaj monatoj, Perry, kaj nun vi apenaŭ
paŭzas de via laboro ĉe mia reveno, kaj vi insistas, ke ni
apartiĝis nur momenton. Ĉu tiel vi traktas amikon? Mi miras pri vi,
Perry, kaj se mi pensus eĉ dum momento, ke mi estas por vi tiel
bagatela, mi ne revenus por riski pro vi morton en la manoj de la
maharoj."

La maljunulo rigardis min dum longa tempo, antaŭ ol ekparoli. Lia
sulka vizaĝo montris konsternan mienon, kaj liaj okuloj esprimis
doloran bedaŭron.

"David, mia filo," li diris, "Kiel vi povus eĉ momente dubi mian
amon al vi? Ĉi tie temas pri strangaĵo, kiun mi ne povas kompreni.
Mi scias, ke mi ne estas freneza, kaj mi estas same tiel certa, ke
ankaŭ vi ne; sed kiel ni klarigu la strangajn halucinojn, kiujn ni
ambaŭ ŝajne havis pri la tempopaso post nia lasta intervidiĝo. Vi
estas certa, ke pasis monatoj, dum mi estas samgrade certa, ke antaŭ
unu horo mi sidis ĉe via flanko en la amfiteatro. Ĉu iel eblas, ke
ni ambaŭ pravas, kaj samtempe ambaŭ eraras? Unue, diru al mi, kio
estas la tempo, kaj eble per tio mi povus solvi nian problemon. Ĉu
vi kaptas mian intencon?"

Mi ne kaptis ĝin kaj diris tion.

"Jes," daŭrigis la maljunulo, "ni ambaŭ pravas. Por mi, klinita
super mia libro ĉi tie, ne pasis multe da tempo. Mi faris malmulte
aŭ nenion por malŝpari mian forton, do mi bezonis nek manĝon nek
dormon, sed vi, kontraŭe, marŝis kaj batalis kaj foruzis forton kaj
histon, kiu devas rekonstruiĝi per nutraĵo, do multajn manĝojn kaj
dormojn post kiam vi laste vidis min, vi kompreneble mezuras la
tempon grandparte laŭ tiuj agoj. Fakte, David, ne povas ekzisti
tempo en Pelucidaro, kie mankas remedoj por mezuri aŭ registri ĝin.
La maharoj mem ne konscias pri io kiel la tempo. Mi trovas ĉi tie en
iliaj literaturaj verkoj nur unusolan gramatikan tempon, la
prezencan. Ŝajnas, ke ĉe ili ekzistas nek preterito nek futuro.
Kompreneble, niaj eksteramondaj mensoj ne kapablas kompreni tian
cirkonstancon, sed niaj lastaj traviaĵoj ŝajnas montri ĝian
ekziston."

La temo estis tro profunda por mi, kaj mi tion diris, sed Perry
ŝajne nenion pli ĝuis ol spekulativi pri ĝi, kaj aŭskultinte kun
intereso mian rakonton pri la travivitaj aventuroj, li reiris al la
temo, kiun li facilparole pridetaladis, kiam sagoto envenis kaj
interrompis lian saĝumadon.

"Venu!" ordonis la entrudulo, gestante al mi. "La enketistoj parolos
kun vi."

"Adiaŭ, Perry!" mi diris, manpremante al la grizulo. "Eble ekzistas
nur prezenco kaj eble ne ekzistas la tempo, sed mi estas certa, ke mi
baldaŭ komencos vojaĝon al la postvivo kaj neniam revenos. Se vi
kaj Gak sukcesos fuĝi, mi petas, ke vi promesu elserĉi Dian la
Bela, kaj diru, ke per miaj lastaj vortoj mi petis ŝian pardonon pro
mia neintenca ofendo al ŝi, kaj ke mia sola deziro estis pluvivi
sufiĉe longe por doni satisfakcion pro mia malbona faro al ŝi."

Larmoj venis en la okulojn de Perry.

"Mi ne povas kredi, ke vi ne revenos, David," li diris. "Estus terure
eĉ pripensi mian pluan vivon sen vi, inter ĉi tiuj abomenaj kaj
fiaj brutoj. Se ili forprenos vin, mi neniam fuĝos, ĉar mi sentas
min pli sekura ĉi tie, ol mi estus kie ajn aliloke en ĉi tiu
subtera mondo. Adiaŭ, mia filo, adiaŭ!" Tiam lia maljuna voĉo
ŝanceliĝis kaj rompiĝis, kaj kiam li kaŝis sian vizaĝon per siaj
manoj, la sagota gardisto krude ekkaptis mian ŝultron kaj ŝovis min
el la kamero.



11-a ĉapitro

KVAR MORTAJ MAHAROJ


Momenton poste, mi staris antaŭ deko da maharoj--la sociaj
enketistoj de Futra. Ili prezentis al mi multajn demandojn, pere de
sagota interpretisto. Mi respondis ĉiujn vere. Ŝajnis precipe
interesi ilin mia rakontado pri la ekstera mondo kaj la stranga
veturilo, kiu portis Perry kaj min al Pelucidaro. Mi kredis, ke mi
ilin konvinkis, kaj post longa sidado en silento post la enketo, mi
atendis, ke oni ordonos al mi reiri al mia loĝejo.

Dum tiu ŝajna silento ili diskutis pere de sia stranga, neparola
lingvo la meriton de mia historio. Fine, la estro de la tribunalo
komunikis la rezulton de la kunsido al la oficiro, kiu estris la
sagotan gardistaron.

"Venu," li diris al mi, "vi estas kondamnita al la eksperimentaj
fosaĵoj, ĉar vi aŭdacis insulti la inteligentecon de la potenculoj
per la ridinda historio, kiun vi tiel malprudente rakontis al ili."

"Ĉu vi volas diri, ke ili ne kredis min?", mi demandis, tute
mirigita.

"Kredi vin!", li diris. "Ĉu vi volas diri, ke vi atendis, ke iu ajn
kredus tiel neeblan mensogon?"

Estis senespere, do mi marŝis en silento flanke de mia eskorto tra
la mallumaj koridoroj kaj pasejoj al mia terura pereo. En malalta
urbnivelo ni venis al pluraj lumigitaj kameroj, en kiuj ni vidis
plurajn maharojn okupi sin pri diversaj taskoj. Mia eskorto kondukis
min al unu el tiuj kameroj, kaj antaŭ ol foriri ili katenis min al
flanka muro. Aliaj homoj estis simile katenitaj tie. Sur longa tablo
kuŝis viktimo, kiam oni kondukis min en la kameron. Kelkaj maharoj
ĉirkaŭstaris la kompatindulon, tenante lin al la tablo, por ke li
ne moviĝu. Alia, tenante akran tranĉilon en sia trifingra
antaŭpiedo, tranĉe malfermis la bruston kaj abdomenon de la
viktimo. Oni uzis nenian anestezilon, kaj estis terure aŭdi la
kriojn kaj ĝemojn de la torturato. Vere, tio estis venĝosimila
vivisekcio. Malvarma ŝvito ekfluis el miaj poroj, kiam mi
ekkomprenis, ke baldaŭ venos mia vico. Kaj ne forgesu, ke kie ne
ekzistas la tempo, mi povus facile imagi, ke mia suferado daŭras
monatojn, antaŭ ol la morto finfine liberigus min!

La maharoj tute ne atentis min, kiam oni kondukis min en la kameron.
Tiel profundiĝintaj en sia laboro ili estis, ke mi certis, ke ili
eĉ ne scias, ke la sagotoj eniris kun mi. La pordo estis proksima.
Se nur mi povus atingi ĝin! Sed tiuj pezaj katenoj malebligis ion
ajn tian. Mi ĉirkaŭrigardis, serĉante rimedon por liberiĝi el la
ĉenoj. Sur la planko inter mi kaj la maharoj kuŝis eta ĥirurgiilo,
kiun unu el ili kredeble faligis. Ĝi aspektis ne malsimile al
butonhoko, sed ĝi estis multe pli eta, kaj havis akrigitan pinton.
Centfoje dum mia knabaĝo mi malŝlosis serurojn per butonhokoj. Se
nur mi povus atingi tiun peceton de polurita ŝtalo, mi eble povus
almenaŭ portempe forfuĝi.

Rampante ĝis la limo de mia ĉeno, mi trovis, ke etendante unu manon
tiom, kiom mi povis, miaj fingroj restis ankoraŭ unu colon for de la
celata ilo. Estis turmente! Mi streĉis ĉiun fibron, sed mi ne povis
atingi ĝin.

Fine mi turniĝis, kaj etendis unu piedon al la objekto. Mia koro
saltis en mian gorĝon! Mi povis apenaŭ ektuŝi ĝin! Sed eble en
mia peno tiri ĝin al mi, mi nevole ŝovus ĝin ankoraŭ pli
malproksimen, kie ĝi estus neatingebla! Malvarma ŝvito ekfluis sur
min el ĉiu poro. Malrapide kaj zorgeme mi faris la penadon. Miaj
piedfingroj falis sur la malvarman metalon. Poiome mi movis ĝin al
mi, ĝis mi kredis ĝin atingebla de mia mano, kaj momenton poste, mi
returniĝis, kaj la kara ilo estis en mia mano.

Mi diligente eklaboris je la mahara seruro, kiu tenis mian ĉenon.
Estis ridinde simple. Eĉ infano povus tiel malŝlosi ĝin, kaj post
momento mi estis libera. La maharoj nun ŝajne finis sian laboron ĉe
la tablo. Unu jam forturniĝis kaj ekzamenis aliajn viktimojn, ŝajne
intencante elekti la sekvontan operacioton.

La dorsoj de la ĉetabluloj estis turnitaj al mi. Se ne estus la
estaĵo, kiu marŝis al ni, mi povus fuĝi tuj tiumomente. Malrapide,
la estulo alproksimiĝis al mi, kiam ĝian atenton allogis granda
sklavo ĉenita kelkajn jardojn dekstre de mi. Tie, la reptilio
ekhaltis kaj komencis zorge ekzameni la kompatindulon, kaj farante
tion, ĝi turnis sian dorson al mi dum momento, kaj ĝuste tiam mi
faris du saltegojn, kiuj portis min el la kamero en la koridoron
trans ĝi, laŭ kiu mi kuris tiel rapide kiel mi kapablis. Kie mi
estas kaj kien mi iras--tion mi ne sciis. Mia sola penso estis
plejeble malproksimigi min de tiu timindega torturkamero.

Poste, mi reduktis mian rapidecon al vigla marŝado, kaj pli poste,
ektimante la danĝeron, ke min trafus nova malagrabla situacio, se mi
malzorgus, mi moviĝis ankoraŭ pli malrapide kaj zorgeme. Post
tempeto mi venis al koridoro, kiu ŝajnis iel mistere konata al mi,
kaj iom poste, hazarde rigardante en kameron flanke de la koridoro,
mi vidis tri maharojn volviĝintajn en dormado sur lito el feloj. Mi
preskaŭ jubilis laŭte pro ĝojo kaj trankviliĝo. Estis la sama
koridoro kaj la samaj maharoj, al kiuj mi intencis asigni tiel gravan
rolon en nia fuĝo el Futra. La Providenco vere gracis min, ĉar la
reptilioj ankoraŭ dormis.

Nun la unusola granda danĝero estis la reiro al la superaj niveloj
por serĉi Perry kaj Gak, sed ĉar nenio alia estis farebla, mi
rapidis supren. Kiam mi atingis la frekventatajn partojn de la
konstruaĵo, mi trovis grandan ŝarĝon da feloj en angulo, kaj tiujn
mi levis al mia kapo, portante ilin tiel, ke la randoj kaj anguloj
pendis ĉirkaŭ miaj ŝultroj, tute kaŝante mian vizaĝon. Tiel
kamuflite, mi trovis Perry kaj Gak kune en la kamero, kie ni
manĝadis kaj dormadis.

Ne necesas diri, ke ambaŭ ĝojis vidi min, kvankam ili kompreneble
sciis nenion pri la sorto, al kiu kondamnis min la juĝistoj. Ni
decidis perdi neniom da tempo antaŭ ol efektivigi nian fuĝplanon,
ĉar mi ne povus esperi resti longe kaŝita de la sagotoj, kaj mi ne
bone povus porĉiame porti tiun amason da feloj sur mia kapo sen veki
suspekton. Tamen, estis kredeble, ke per ĝi mi povus sendanĝere
trairi la plenajn koridorojn kaj kamerojn de la superaj niveloj, do
mi ekiris kun Perry kaj Gak--ĉe kio la fetoro de la malbone tanitaj
feloj dume preskaŭ sufokis min.

Kune, ni iris al la unua vico da koridoroj sub la ĉefetaĝo de la
konstruaĵoj, kaj tie Perry kaj Gak haltis por atendi min. La
konstruaĵoj estas fositaj el la formacio de solida kalkŝtono. Ilia
arkitekturo estas pro absolute nenio rimarkinda. La ĉambroj estas
foje rektangulaj, foje rondaj, kaj foje ovalaj. La koridoroj, kiuj
ilin kunigas, estas mallarĝaj kaj ne ĉiam rektaj. La kameroj estas
lumigitaj per difuzita sunlumo reflektita tra tuboj similaj al tiuj,
per kiuj oni lumigis la avenuojn. Ju pli malaltaj la kamervicoj, des
pli mallume. La plejmulto de la koridoroj estas tute nelumigitaj. La
maharoj povas vidi tre bone en duonmallumo.

Survoje al la ĉefetaĝo ni renkontis multajn maharojn, sagotojn kaj
sklavojn; sed neniu atentis nin, ĉar ni iĝis parto de la ordinara
vivo en la koridoro. Estis nur unusola enirejo kondukanta el la loko
al la avenuo, kaj ĝi estis bone gardata de sagotoj--sole ĉi tiun
pordon ni ne rajtis trapasi. Fakte, estis malpermesite al ni ankaŭ
eniri la subajn koridorojn kaj apartamentojn, krom je apartaj okazoj,
kiam oni ordonis al ni tion fari; sed ĉar ili konsideris nin
malsupera specio sen inteligenteco, ili ne havis kaŭzon timi, ke ni
per tio povus fari ian malbonon, do oni ne malhelpis al ni eniri la
koridoron, kiu kondukis malsupren.

Volvitajn en felo, mi portis tri glavojn kaj la du pafarkojn kaj la
sagojn, kiujn Perry kaj mi faris. Ĉar multaj sklavoj portis fele
volvitajn ŝarĝojn ĉiudirekte, neniu trovis mian ŝarĝon
menciinda. Kie mi lasis Gak kaj Perry, ne estis aliaj estuloj
videblaj, do mi tiris unu glavon el la pakaĵo, kaj lasante la
ceterajn armilojn ĉe Perry, mi ekiris sola al la malsuperaj niveloj.

Veninte en la apartamenton, en kiu dormis la tri maharoj, mi silente
eniris piedpinte, ne memorante, ke la kreitaĵoj ne kapablas aŭdi.
Per rapida trapiko tra la koro mi mortigis la unuan, sed mia dua
trapiko ne estis tiel bontrafa, tiel ke antaŭ ol mi povis mortigi la
venontan el miaj viktimoj, ĝi ĵetis sin kontraŭ la tria, kiu
rapide suprensaltis, kontraŭstarante min per vaste malfermitaj
makzeloj. Sed batalado ne estas okupo, kiun la mahara raso ŝatas,
kaj kiam la estulo vidis, ke mi jam senvivigis du el ĝiaj kunuloj
kaj ke mia glavo estas ruĝa de ilia sango, ĝi haste forkuris de mi.
Sed mi estis tro rapida por ĝi, do, duone saltante, duone flugante,
ĝi forhastis laŭ alia koridoro, dum mi sekvis tuj post ĝi.

Ĝia eskapo signifus la tutan ruiniĝon de niaj planoj, kaj tre
probable mian tujan morton. Tiu penso donis flugilojn al miaj piedoj;
sed eĉ en la plej bona kazo mi povis nur egali la rapidecon de la
saltanta estulo antaŭ mi.

Tute subite ĝi forturnis sin en apartamenton dekstre de la koridoro,
kaj enrapidante momenton poste, mi frontis du el la maharoj. Tiu, kiu
estis tie, kiam ni eniris, okupis sin per kelkaj metalaj ujoj, en
kiujn oni metis pulvorojn kaj fluaĵojn, se juĝi surbaze de la vico
de flakonoj kuŝantaj sur la benko, ĉe kiu ĝi laboris. Mi tuj
komprenis, en kiun lokon mi estis veninta. Jen ĝuste tiu ĉambro,
pri kiu Perry donis al mi detalajn instrukciojn, per kiuj mi trovu
ĝin. Ĝi estis la subtera kamero, en kiu oni kaŝis la Grandan
Sekreton de la mahara raso. Kaj sur la benko, flanke de la flakonoj,
kuŝis la fele bindita libro, kiu entenis la solan kopion de la
afero, kiun mi devis elserĉi post la mortigo de la tri dormataj
maharoj.

Ne estis alia elirejo el la ĉambro ol la pordo, en kiu mi nun
staris, frontante la du timindajn reptiliojn. Mi sciis, ke pelitaj en
angulon ili batalus kiel demonoj, kaj ili estis bone ekipitaj por
batali, se ili nepre devus. Kune, ili impetis sur min, kaj kvankam mi
tuj trapikis la koron de unu el ili, la alia alfiksis siajn brilajn
dentegojn sur mian glavbrakon super la kubuto, kaj tiam komencis per
siaj akraj ungegoj rastgrati mian korpon, ŝajne por elŝiri miajn
internaĵojn. Mi konstatis, ke estas senutile esperi liberigi mian
brakon el tiu potenca, premega kaptiĝo, kiu ŝajnis detranĉi mian
brakon de mia korpo. La doloro, kiun mi suferis, estis intensa, sed
ĝi servis nur por sproni min al pli grandaj penoj por venki mian
kontraŭulon.

Tien kaj reen sur la planko ni luktis--la maharo donis al mi
terurajn, tranĉajn batojn per siaj antaŭpiedoj, dum mi klopodis
ŝirmi mian korpon per mia maldekstra mano, samtempe provante trovi
okazon por transdoni mian klingon el mia nun senutila glavmano al
ties rapide malfortiĝanta parulo. Finfine mi sukcesis, kaj per tio,
kio ŝajnis esti mia lasta unco da forto, mi pikis la klingon tra la
malbela korpo de mia malamiko. Tiel sensone kiel ĝi batalis, ĝi
mortis, kaj kvankam malforta pro doloro kaj sangoperdo, mi kun emocio
de triumfa fiereco transpaŝis ĝian konvulsie rigidiĝantan kadavron
kaj ekkaptis la plej potencan sekreton de tiu mondo. Unu sola
ekrigardo certigis min, ke ĝi estas ĝuste tiu afero, kiun Perry
priskribis al mi.

Kaj ekkaptante ĝin, ĉu mi prepensis, kion tio signifas por la
homaro de Pelucidaro--ĉu fulmis tra mia menso la penso, ke
sennombraj ankoraŭ nenaskitaj generacioj de mia propra specio havos
kaŭzon adori min pro la afero, kiun mi plenumis por ili? Ĉu? Ne
esti tiel. Mi pripensis belan ovalan vizaĝon, rigardantan el
kristale puraj okuloj tra ondanta amaso da nigregaj haroj. Mi
pripensis ruĝegajn lipojn, de Dio faritaj por kisado. Kaj mi tute
subite, sen rekta instigo, starante sola en la sekreta kamero de la
maharoj de Pelucidaro, eksciis, ke mi amas Dian la Bela.



12-a ĉapitro

POSTĈASO


Dum momento mi staris tie, pensante pri ŝi, kaj tiam mi
sopirĝemante metis la libron malantaŭ la rimenon, kiu tenis mian
zontukon, kaj turniĝis por forlasi la apartamenton. Malsupre de la
koridoro, kiu kondukas supren el la malsupraj kameroj, mi fajfis per
la antaŭaranĝita signalo, kiu anoncis al Perry kaj Gak, ke mi estis
sukcesinta. Momenton poste, ili staris ĉe mia flanko, kaj je mia
miro mi vidis, ke Huĝa la Ruza akompanas ilin.

"Li kuniĝis kun ni," klarigis Perry, "kaj ne permesis nei. Tiu ulo
estas vulpo. Li flaras eskapon, kaj prefere ol malsukcesigi nian
ŝancon nun, mi diris, ke mi kondukos lin al vi, por ke vi decidu,
ĉu li akompanu nin."

Mi ne havis amon por Huĝa, kaj mi ne fidis lin. Mi certis, ke li
perfidus nin, se li kredus tion profitodona; sed mi vidis neniun
elturniĝon, kaj la fakto, ke mi mortigis kvar maharojn, anstataŭ
kiel planite nur tri, ebligis inkluzivi la viron en nia fuĝplano.

"Nu, bone," mi diris, "vi povos akompani nin, Huĝa, sed je la unua
signo de perfido, mi trapikos vin per mia glavo. Ĉu vi komprenas?"

Li diris, ke jes.

Iom poste ni estis forigintaj la haŭtojn de sur la kvar maharoj, kaj
tiel bone ni sukcesis rampi en ilian internon, ke nia ŝanco eskapi
nerimarkite el Futra ŝajnis bonega. Ne estis facila tasko kunfiksi
la haŭtojn tie, kie ni ilin tratranĉis ĉe la ventro por forigi
ilin de la internaĵoj, sed mi restis ekstere, ĝis ĉiuj aliaj kun
mia helpo estis enkudritaj, kaj lasis aperturon en la brusto de la
haŭto de Perry, tra kiu li povis elmeti la manojn por enkudri min,
kaj tiel ni vere povis multe pli bone plenumi nian planon, ol mi
esperis. Ni sukcesis teni la kapojn levitaj, metante niajn glavojn
tra la koloj, kaj sammaniere ni povis ilin movi laŭ viveca maniero.
Nia plej granda malfacilaĵo estis la palmopiedoj, sed eĉ tiun
problemon ni fine solvis, tiel ke kiam ni moviĝis, ni aspektis tute
naturaj. Truetoj pikitaj en la pufaj gorĝoj, en kiujn ni metis niajn
kapojn, permesis al ni vidi sufiĉe bone por konduki nin mem
antaŭen.

Tiel ni ekiris supren al la ĉefetaĝo de la konstruaĵo. Gak iris
antaŭe en la stranga parado, poste sekvis Perry, sekvita de Huĝa,
dum mi iris malantaŭe, admoninte Huĝan, ke mia glavo estis tiel
aranĝita, ke mi povus piki ĝin tra la kapo de mia kostumo en lian
internaĵon, se li montrus hezitemon.

Kiam la bruo de rapidantaj piedoj avertis min, ke ni eniras la
plenajn koridorojn de la ĉefetaĝo, mia koro saltis ĝis mia buŝo.
Tute sen hontosento mi konfesas, ke mi timis--neniam antaŭe aŭ
poste en mia vivo mi spertis tian suferegon de animbrula timo kaj
necerteco, kia min frapis. Se eblus ŝviti sangon, mi ŝvitis ĝin
tiam.

Malrapide, laŭ la paŝmaniero kutima ĉe la maharoj, kiam ili ne
uzas siajn flugilojn, ni trarampis amasojn da okupitaj sklavoj,
sagotoj kaj maharoj. Post tempo, kiu ŝajnis eterneco, ni atingis la
eksteran pordon, kiu kondukas en la ĉefan avenuon de Futra. Multaj
sagotoj staris ĉirkaŭ la vojkruciĝo. Ili ekrigardis Gak, kiam li
silente paŝis inter ili. Tiam pasis Perry, kaj tiam Huĝa. Nun estis
mia vico, kaj en subita atako de glaciiga teruro, mi konstatis, ke la
varma sango el mia vundita brako gutas malsupren tra la morta piedo
de la mahara haŭto, kiun mi portis, kaj lasis sian sangan spuron sur
la pavimo, ĉar mi vidis, ke sagoto atentigis sian kunulon pri ĝi.

La gardisto paŝis antaŭ min, kaj fingromontrante al mia sanganta
piedo, alparolis min per la gestolingvo, kiun tiuj du specioj uzas
kiel komunikilon. Eĉ se mi scius, kion li diris, mi ne povus
respondi per la mortaĵo, kiu min kovris. Mi foje vidis grandan
maharon glaciigi tromemfidan sagoton per sia nura rigardo. Tio
ŝajnis mia sola espero, do mi ĝin provis. Haltiĝinte, mi movis
mian glavon tiel, ke estiĝis la impreso, ke la morta kapo esplore
rigardas la gorilo-homon. Dum longa momento, mi staris tute senmova,
rigardante la ulon per tiuj mortaj okuloj. Poste mi mallevis la
kapon, kaj malrapide daŭrigis paŝi antaŭen. Dum momento, ĉio
dependis de tio, sed antaŭ ol mi lin tuŝis, la gardisto paŝis
flanken, kaj mi pasis en la avenuon.

Ni iris antaŭen sur la larĝa strato, sed nun ni estis ekster
danĝero pro la multnombreco de niaj malamikoj, kiuj nin ĉirkaŭis
ĉiuflanke. Bonŝance, estis granda procesio da maharoj irantaj al la
malprofunda lago, kiu kuŝas je unu mejlo aŭ iom pli for de la urbo.
Ili iradas tien por praktiki siajn amfibiajn emojn, plonĝante por
kapti fiŝetojn kaj ĝuante la malvarman profundon de la akvo. Ĝi
estas lago de nesala akvo, malprofunda kaj sen la pli grandaj
reptilioj, kiu malebligas uzadon de la grandaj maroj de Pelucidaro al
ĉiuj, krom si mem.

En la mezo de la amaso, ni pasis supren laŭ la ŝtupoj kaj eliris
eksteren sur la ebenaĵon. Dum iom longa distanco, Gak sekvis la
rivereton, kiu fluas al la lago, sed fine, ĉe la fundo de ravineto,
li ekhaltis, kaj tie ni restis, ĝis ĉiuj estis preterpasintaj kaj
ni estis solaj. Tiam, ankoraŭ en la niaj kostumoj, ni ekiris rekte
for de Futra.

La varmego de la vertikalaj sunradioj rapide faris niajn abomenajn
karcerojn neelteneblaj, do transirinte malaltan altaĵon kaj enirinte
ŝirmodonan arbaron, ni fine formetis la maharajn haŭtojn, per kiuj
ni venis ĝis tie en sekureco.

Mi ne tedos vin pri la detaloj de tiu amara kaj suferiga fuĝo. Kiel
ni vojaĝis per obstina kurado, ĝis ni falis teren pro laco. Kiel
nin atakis strangaj kaj timindaj bestoj. Kiel ni apenaŭ eskapis la
kruelajn dentegojn de leonoj kaj tigroj, kies grandeco etigus ĝis
ridinda sensignifeco la plej grandajn felisojn de la ekstera mondo.

Plu kaj plu ni rapidis, kun unusola intenco: plejeble malproksimigi
nin de Futra. Gak kondukis nin al sia propra lando--la lando Sari.
Montriĝis neniu signo de postĉaso, kaj tamen ni certis, ke ie
malantaŭ ni persistaj sagotoj sekvas nian spuron. Gak diris, ke ili
neniam malsukcesis ĉase eltrovi siajn ĉasatojn, ĝis ili kaptis
tiujn aŭ estis mem retretigitaj de pli forta militistaro.

Nia sola espero, li diris, estis atingi lian tribon, kies forto tute
sufiĉis en la montara fortikejo por forbatali iun ajn nombron da
sagotoj.

Kaj finfine, post laŭŝajne monatojn, kaj kiel mi nun scias, eble
jaroj, ni venis ĝis loko, kie ni povis vidi la grizbrunan krutaĵon,
kiu borderas la antaŭmontetojn de Sari. Kaj preskaŭ sammomente,
Huĝa, kiu ĉiam rigardis tiom malantaŭen kiom antaŭen, anoncis, ke
li povas vidi aron de viroj malantaŭ ni, superirante malaltan
monteĝon. Estis la longe atendita postsekvantaro.

Mi demandis al Gak, ĉu ni povus atingi Sari sufiĉe frue por ilin
eskapi.

"Eble," li respondis, "sed vi trovos, ke la sagotoj povas iri per
nekredebla rapideco, kaj ĉar ili estas preskaŭ nelacigeblaj, ili
estas sendube multe pli freŝaj ol ni. Plue--" li paŭzis,
ekrigardante Perry.

Mi sciis, kion li pensis. La maljunulo estis preskaŭ elĉerpita. Dum
granda parto de nia fuĝado, aŭ Gak aŭ mi duone apogis lin dum la
marŝado. Kun tia handikapo, eĉ malpli rapidaj postsekvantoj ol la
sagotoj povus facile ĝisatingi nin, antaŭ ol ni povus transiri la
krudan altaĵon, kiun ni frontis.

"Vi kaj Huĝa iru antaŭe," mi diris. "Perry kaj mi alvenos, se ni
povos. Ni ne povas vojaĝi tiel rapide kiel vi, kaj ne necesas, ke vi
mortu pro tio. Ĝi estas neevitebla. Ni devos ĝin fronti."

"Mi ne forlasos kamaradon," estis la simpla respondo de Gak. Mi ne
sciis, ke tiu granda, vila praepoka viro havas tiel noblan karakteron
interne de si. Mi ĉiam ŝatis lin, sed nun, aldoniĝis honoro kaj
respekto al mia ŝato. Jes, ankaŭ amo.

Sed tamen mi pluurĝis lin antaŭen, insistante, ke se li povos
atingi sian popolon, li eble povos venigi sufiĉe grandan
militistaron por forpeli la sagotojn kaj savi Perry kaj min.

Sed ne, li rifuzis forlasi nin, kaj tiel finiĝis la diskuto, sed li
sugestis, ke Huĝa rapidu antaŭen por averti la sarianojn pri la
danĝero al la reĝo. Ne necesis multe da instigado por ekmarŝigi
Huĝan--la nura ideo sufiĉis por forsendi lin salte antaŭen en la
antaŭmontetojn, kiujn ni intertempe atingis.

Perry sciis, ke li endanĝerigas la vivon de Gak kaj mi, kaj la
maljunulo preskaŭ insiste petegis, ke ni antaŭeniru sen li, kvankam
mi sciis, ke li suferas veran angoron de teruro je la penso, ke li
povus fali en la manojn de la sagotoj. Fine, Gak parte solvis la
problemon, levante Perry per siaj potencaj brakoj kaj portante lin.
Dum tiu agmaniero malrapidigis Gak, li povis tamen antaŭeniri pli
rapide tiel, ol kiam li duone apogis la stumblantan maljunulon.



13-a ĉapitro

LA RUZULO


La sagotoj rapide proksimiĝis al ni, ĉar vidinte nin, ili multe
akcelis sian rapidecon. Plu kaj plu ni stumblis supren laŭ la
mallarĝa kanjono, kiun Gak elektis por proksimiĝi al la altaĵo de
Sari. Ambaŭflanke altiĝis apikaj krutaĵoj el belega plurkolora
roko, dum sub niaj piedoj la densa montoherbo prezentis molan kaj
senbruan tapiŝon. De kiam ni eniris la kanjonon, ni tute ne vidis
niajn postsekvantojn, kaj mi komencis esperi, ke ili perdis nian
spuron, kaj ke ni atingos la nun rapide proksimiĝantajn krutaĵojn
ĝustatempe por suprengrimpi ilin, antaŭ ol esti atingitaj.

Antaŭ ni, ni nek vidis nek aŭdis signon, kiu povus aŭguri la
sukceson de la komisio de Huĝa. Intertempe li devus esti atinginta
la antaŭpostenojn de la sarianoj, kaj ni devus almenaŭ aŭdi la
sovaĝajn kriojn de la tribanoj, dum ili svarmas al siaj armiloj por
respondi la reĝan helpalvokon. Post momento, la severaspektaj
krutaĵoj antaŭ ni devus nigriĝi je praepokaj militistoj. Sed
okazis nenio tia--efektive, la Ruzulo perfidis nin. Tiumomente, kiam
ni atendis vidi sariajn lancportantojn kurataki malantaŭ Huĝa por
helpi al ni, la poltrona perfidulo kaŝiradis ĉe la eksteraĵoj de
la plej proksima saria vilaĝo, por ke li povu enveni de la alia
flanko, kiam estos tro malfrue por savi nin, kaj pretendi, ke li
perdiĝis inter la montoj.

Huĝa ankoraŭ tenis rankoron kontraŭ mi pro la bato, kiun mi donis
por protekti Dian, kaj lia malica spirito permesis eĉ buĉoferi nin
ĉiujn, por ke li sin venĝu kontraŭ mi.

Dum ni pliproksimiĝis al la barieraj krutaĵoj, kaj aperis neniu
signo de savantaj sarianoj, Gak iĝis kaj kolera kaj timigita, kaj
baldaŭ, kiam la bruoj de rapide proksimiĝanta postsekvantaro trafis
niajn orelojn, li kriis al mi trans sia ŝultro, ke ni estas
perditaj.

Rigardante malantaŭen, mi ekvidis la unuan el la sagotoj ĉe la fora
ekstremo de ampleksa etendiĝo de la kanjono, tra kiu ni ĵus pasis,
kaj tiam subita turniĝo forigis el mia vido la malbelan bestaĉon,
sed la laŭta ululo de triumfa rabio, kiu leviĝis malantaŭ ni,
pruvis, ke la goriloviro vidis nin.

Denove, la kanjono abrupte turniĝis maldekstren, sed dekstre alia
branĉo disetendiĝis malpli devie de la ĝenerala direkto, tiel, ke
ĝi pli aspektis kiel la ĉefa kanjono ol la maldekstra branĉo. La
sagotoj estis nun ne pli ol ducent kvindek jardojn malantaŭ ni, kaj
mi vidis, ke estus senespere provi eskapi alie ol per ruzaĵo. Estis
malgranda eblo savi Gak kaj Perry, kaj kiam mi atingis la
disbranĉiĝon de la kanjono, mi riskis ĝin.

Haltante tie, mi atendis, ĝis la plej antaŭa sagoto kuris en mian
vidkampon. Gak kaj Perry jam malaperis ĉirkaŭ angulo en la
maldekstra kanjono, kaj kiam la sovaĝa krio de la sagoto anoncis, ke
li min vidis, mi turniĝis kaj ekkuris laŭ la dekstra branĉo. Mia
ruzo sukcesis, kaj la tuta bando de homĉasantoj impete postkuris min
en unu kanjonon, dum Gak portis Perry ekster danĝeron laŭ la alia.

Kurado neniam estis mia plej bona atleta kapablo, kaj nun, kiam mia
vivo mem dependis je rapidega kurado, mi ne povas diri, ke mi kuris
pli bone ol tiam, kiam mia aĉa bazkurado[18] elvokis sur min el la
spektantaro la raŭkajn kaj riproĉajn kriojn "glaciĉaro" kaj "Voku
taksion!".

La sagotoj rapide proksimiĝis al mi. Precipe danĝera estis unu, pli
rapida ol siaj kolegoj, kiu estis timinde proksima. La kanjono
fariĝis nura rokoza fendo, krude altiĝanta je kruta deklivo al kio
ŝajnis pasejo inter du ambaŭflankaj montopintoj. Kio kuŝis
aliaflanke, mi eĉ ne povis diveni--eble apika krutaĵo de centoj da
futoj en la valon sur la alia flanko. Ĉu eble mi kuris en
senelirejon?

Konstatinte, ke mi ne povus esperi antaŭkuri la sagotojn ĝis la
supro de la kanjono, mi decidis riski ĉion je klopodo haltigi ilin
provizore, kaj tiucele mi deprenis mian krude faritan arkon kaj
eltiris sagon el la fela sagujo, kiu pendis malantaŭ mia ŝultro.
Dum mi per la dekstra mano almetis la sagon, mi haltis kaj pivote
turniĝis al la goriloviro.

En la mondo de mia naskiĝo mi neniam manipulis sagon, sed ekde nia
fuĝo el Futra mi provizis al la grupo malgrandajn ĉasaĵojn per
miaj sagoj, kaj tiel, pro neceso, mi ekhavis ne malbonan celkapablon.
Dum nia fuĝado el Futra, mi reŝnuris mian pafarkon per peco de
fortika intesto prenita el grandega tigro, kiun Gak kaj mi
maltrankviligis kaj fine mortigis per sagoj, lanco kaj glavo. La
malmola ligno de la arko estis ekstreme forta, kaj tio, kune kun la
fortikeco kaj elasteco de mia nova ŝnuro, donis al mi neordinaran
fidon je mia armilo.

Neniam mi bezonis pli stabilajn nervojn ol tiam--neniam estis pli
bone regitaj miaj nervoj kaj muskoloj. Mi celis tiel zorge kaj
senhaste, kvazaŭ mi alcelus celobjekton el pajlo. La sagoto neniam
antaŭe vidis pafarkon, sed evidente lia malsprita intelekto subite
ekkomprenis, ke la afero, kiun mi direktas al li estas ia aparato de
mortigo, ĉar ankaŭ li ekhaltis, samtempe suprensvingante sian
hakileton por ĵeto. Jen unu el la multaj metodoj, per kiuj ili uzas
tiun armilon, kaj la celprecizo, kiun ili atingas eĉ en la plej
malfavoraj cirkonstancoj estas preskaŭ mirakla.

Mia sago estis altirita en sia plena longeco--mia okulo alcelis ĝian
akran pinton sur la maldekstra brusto de mia kontraŭulo; kaj tiam li
ĵetis sian sian hakileton, kaj mi ellasis mian sagon. En tiu
momento, kiam niaj ĵetaĵoj ekflugis, mi saltis flanken, sed la
sagoto impetis antaŭen por sekvi sian atakon per lancoĵeto. Mi
sentis la siblon de la hakileto, kiam ĝi preterskrapis mian kapon,
kaj sammomente, mia sago trapikis la sovaĝan koron de la sagoto, kaj
kun unu sola ĝemo, li ĵetiĝis preskaŭ ĝis miaj piedoj--ŝtone
morta.

Proksime malantaŭ li estis du aliaj--eble je kvindek jardoj--sed la
distanco donis al mi tempon por ekkapti la ŝildon de la morta
gardisto, ĉar mia apenaŭa evito de la hakileto komprenigis al mi,
kiel urĝe mi bezonas ĝin. Tiuj, kiujn mi ŝtelis en Futra, ni ne
povis kunporti, ĉar ilia grandeco malebligis al ni kaŝi ilin en la
maharaj haŭtoj, kiuj nin portis al sekureco ekster la urbo.

Bone metinte la ŝildon sur mian maldekstran brakon, mi elpafis alian
sagon, kiu faligis duan sagoton, kaj poste, kiam la hakileto de ties
kolego rapidis al mi, mi kaptis ĝin sur la ŝildo, kaj almetis alian
sagon por li, sed li ne atendis por ricevi ĝin. Anstataŭ tio, li
turniĝis kaj retretis al la amaso da gorilohomoj. Evidente, li jam
vidis portempe sufiĉon de mi.

Denove mi ekkuris for, kaj la sagotoj ne ŝajnis tre avidaj daŭrigi
la postĉason tiel proksime kiel antaŭe. Neĝenate, mi atingis la
supron de la kanjono, kie mi trovis krutan, rokozan abismon profundan
je ducent ĝis tricent futoj; sed maldekstre, mallarĝa kornico
ĉirkaŭiris la kurbaĵon de la krutaĵosupro. Laŭlonge de ĝi mi
iris antaŭen, kaj ĉe abrupta turniĝo, kelkajn jardojn post la fino
de la kanjono, la vojo larĝiĝis, kaj maldekstre mi vidis la
aperturon de granda kaverno. Antaŭ ĝi la kornico pluiris, ĝis ĝi
eliris el la vidkampo ĉirkaŭ alia elstaraĵo de la monto.

Tie mi sentis, ke mi povus defii armeon, ĉar la malamikoj povus
ataki min nur po unu, kaj tiu unu ne povus scii, ke mi atendas lin,
ĝis li plene montrus sin, ĉirkaŭirinte vojturniĝon. Ĉirkaŭ mi
kuŝis disigitaj ŝtonoj de la krutaĵo, supere. Ili estis de
diversaj grandoj kaj formoj, sed sufiĉe multaj havis oportunan
grandecon, tiel ke mi povus uzi ilin anstataŭ miaj tre valoraj
sagoj. Ariginte plurajn rokojn en amaseton, flanke de la faŭko de la
kaverno, mi atendis la atakon de la sagotoj.

Dum mi staris tie, streĉa kaj silenta, atendante la unuan mallaŭtan
sonon, kiu indikos la proksimiĝon de miaj malamikoj, eta bruo el la
nigra profundo de la kaverno altiris mian atenton. Eble ĝin
produktis la moviĝo de la granda korpo de iu bestego leviĝanta de
sur la rokoza planko de sia loĝejo. Preskaŭ sammomente, mi kredis
aŭdi la skrapon de ledaj sandaloj sur la kornico ĉirkaŭ la
vojturniĝo. Dum la postaj kelkaj sekundoj, mia atento estis
konsiderinde dividita.

Kaj tiam, el la inkeca nigro je mia dekstra flanko, mi vidis du
flamantajn okulojn rigardadi en miajn. Ili situis pli ol du futojn
pli alte ol mia kapo. Estas vere eble, ke la besto, kiu ilin posedis,
staris sur altaĵo en la kaverno, aŭ ke ĝi eble baŭmis sur la
postpiedoj; sed mi jam vidis sufiĉe multajn el la monstroj de
Pelucidaro por scii, ke mi nun eble frontas novan kaj timegindan
Titanon, kies dimensioj kaj feroco superas tiujn de ĉio antaŭe
vidita.

Kio ajn ĝi estis, ĝi malrapide aliris la faŭkon de la kaverno, kaj
nun, profundavoĉe kaj fortimige, ĝi eligis malaltan kaj minacan
muĝon. Mi ne atendis pli longe por disputi pri la posedo de la
kornico kun la kreitaĵo, kiu posedis tiun voĉon. La bruo ne estis
laŭta--mi dubas, ĉu la sagotoj eĉ aŭdis ĝin--sed la sugesto pri
latentaj eblecoj en ĝi estis sufiĉa, por ke mi sciu, ke ĝi povas
deveni nur de enorma kaj feroca bestego.

Dum mi retroiris laŭ la kornico, mi baldaŭ preterpasis la faŭkon
de la kaverno, kie mi ne plu povis vidi tiujn flamantajn okulojn, sed
momenton poste, mi ekvidis la diablan vizaĝon de sagoto, dum ĝi
singarde antaŭeniris, trapasante la turniĝon sur la krutaĵo sur la
malproksima flanko de la kaverna faŭko. Kiam la ulo min vidis, li
salte alkuris postĉase laŭlonge de la kornico, kaj post li venis
tiom da kolegoj de li, kiom povis amasiĝi tuj malantaŭ li.
Samtempe, la besto eliris el la kaverno, tiel, ke li kaj la sagotoj
alfrontiĝis sur la mallarĝa kornico.

La besto estis enorma kavernurso, minaca per sia kolosa grandegeco,
almenaŭ ok futojn alta ĉe la ŝultro, dum de la pinto de ĝia nazo
ĝis la fino de ĝia stumpeca vosto ĝi estis plene dek du futojn
longa. Kiam ĝi ekvidis la sagotojn, ĝi eligis plej timindan muĝon,
kaj kun malfermita buŝo ĝi alsturmis ilin. Kun terurkrio, la plej
antaŭa gorilohomo turniĝis por fuĝi, sed li kuris rekte kontraŭ
siaj alimpetantaj kolegoj.

La hororo de la sekvantaj sekundoj estas nepriskribebla. La sagoto
plej proksima al la kavernurso, trovinte sian forfuĝon barita,
turniĝis, kaj intence saltis al terura morto sur la tranĉaj rokoj
tricent futojn sube. Tiam, la enormaj makzeloj malfermiĝis kaj
kaptis la postan--aŭdiĝis la naŭza sono de krakiĝantaj ostoj, kaj
la disŝirita kadavro estis faligita de la rando de la krutaĵo. Kaj
la potenca bestego eĉ ne interrompis sian konstantan antaŭeniron
laŭ la kornico.

Kriĉantaj sagotoj nun freneze saltis de sur la krutegaĵo por ĝin
eskapi, kaj laste, mi vidis ĝin ĉirkaŭiri la turniĝon, ankoraŭ
ĉasante la demoralizitan restaĵon de la homĉasantaro. Dum longa
tempo mi povis aŭdi la teruran muĝadon de la bestego, miksitan kun
la krioj kaj kriĉoj de liaj viktimoj, ĝis la timigaj bruoj fine
mallaŭtiĝis kaj malaperis en la malproksimeco.

Poste, mi informiĝis de Gak, kiu finfine atingis siajn tribanoj kaj
revenis kun trupo por savi min, ke la _riso_, kiel oni nomas ĝin,
postĉasis la sagotojn, ĝis ĝi ekstermis la tutan bandon. Gak estis
certa, kompreneble, ke ankaŭ mi iĝis viktimo de la terura
kreitaĵo, kiu en Pelucidaro estas vere la reĝo inter bestoj.

Ne volante reiri en la kanjonon, kie mi eble fariĝus predaĵo aŭ de
la kavernurso aŭ de la sagotoj, mi antaŭeniris laŭ la kornico,
kredante, ke ĉirkaŭirinte la monton, mi povus atingi la landon Sari
el alia direkto. Sed mi ŝajne konfuziĝis pro la tordoj kaj
turniĝoj de la kanjonoj kaj ravinoj, ĉar mi nek tiam venis al la
lando Sari, nek dum longa tempo poste.


Subnoto

[18] ĉe bazopilko, kurado de unu bazo ĝis alia.



14-a ĉapitro

EN LA ĜARDENO EDENA


Sen iu ajn orientiĝo el la ĉielo, ne estas mirige, ke mi
konfuziĝis kaj perdiĝis en la konfuza labirinto de tiuj vastaj
montetoj. Fakte, mi tute trapasis ilin kaj elvenis super la valo ĉe
la alia flanko. Mi scias, ke mi vagadis longan tempon, ĝis laca kaj
malsata mi trovis malgrandan kavernon sur la supraĵo de la
kalkŝtona formacio, kiu anstataŭis la antaŭan granitan.

La kaverno, kiu ekplaĉis al mi, troviĝis en la mezo de la apika
flanko de altega krutaĵo. La vojo al ĝi estis tia, ke mi sciis, ke
neniu besto povus frekventi ĝin, kaj ĝi ankaŭ ne estis sufiĉe
granda por esti komforta loĝejo, krom por la pli malgrandaj mamuloj
kaj reptilioj. Tamen, kun la plej granda singardemo mi rampis en
ĝian malluman internon.

Tie mi trovis kameron iom grandan, lumigitan de mallarĝa fendo en la
roko, supre, kio lasis la sunlumon enfiltriĝi sufiĉe hele por
forigi la tutan senlumecon, kiun mi atendis. La kaverno estis tute
malplena, kaj mankis signoj de lastatempa loĝateco. La aperturo
estis relative malgranda, tiel ke per konsiderinda penado mi sukcesis
alporti rokegon el la valo malsupre, kiu tute baris ĝin.

Tiam mi reiris al la valo por preni brakplenon da herbo, kaj dum tiu
marŝo mi havis la bonŝancon faligi ortopion, kio estas la malgranda
ĉevalo de Pelucidaro, eta besto proksimume tiel granda kiel
terhundo, abunda en ĉiuj partoj de la interna mondo. Tiel, kun
manĝaĵo kaj litaĵo, mi reiris al mia loĝejo, kie post manĝo de
nekuirita viando, al kio mi estis nun jam alkutimiĝinta, mi trenis
la rokegon antaŭ la enirejon kaj volve ekkuŝis sur lito el
herbo--nuda, pratempa kavernulo, tiel sovaĝe primitiva kiel miaj
historiaj prapatroj.

Mi vekiĝis ripozinta, sed malsata, kaj puŝinte la rokegon flanken,
mi elrampis sur la etan rokozan kornicon, kiu estis mia kvazaŭa
antaŭdoma portiko. Antaŭ mi etendiĝis malgranda, sed bela valo,
tra kies centro klara kaj glimbrilanta rivero serpentumis al interna
maro, kies blua akvo apenaŭ videbliĝis inter la du montoĉenoj,
kiuj brakumis ĉi tiun etan paradizon. La supraĵoj de la aliflankaj
montetoj estis verdaj pro vegetaĵoj, kaj granda arbaro vestis ilin
ĝis la bazoj de la ruĝaj, flavaj kaj kuproverdaj altegaj apikaĵoj,
kiuj estis iliaj pintoj. La valo mem estis tapiŝita de denskreska
herbo, dum tie kaj aliloke areoj kun sovaĝaj floroj estigis grandajn
buntomakulojn sur la fona verdo.

La fundon de la valo punktis aretoj de palmecaj arboj--plej ofte po
tri aŭ kvar. Antilopoj staris sub ili, dum aliaj furaĝis for de la
arboj aŭ gracie vagis al proksima transvadejo por trinki. De tiu
belega besto estis kelkaj specioj, el kiuj la plej majesta iom
similis al la giganta elando de Afriko, escepte de la spiralaj
kornoj, kiuj komplete kurbiĝas malantaŭen super la oreloj kaj plu
kurbiĝas antaŭen, sube, finiĝante per akraj kaj estiminde grandaj
pintoj du futojn antaŭ la vizaĝo kaj super la okuloj. Ilia grandeco
memorigis pri tiu de purrasa herforda virbovo, sed ili estis tre
lertpaŝaj kaj rapidaj. Pro la larĝaj flavaj strioj sur la
malhelkaŝtane koloritaj feloj, mi prenis ilin por zebroj, kiam mi
ilin unuafoje vidis. Entute, ili estas admirindaj bestoj, kiuj
aldonis perfektigan efekton al la stranga kaj bela pejzaĝo sternita
antaŭ mia nova hejmo.

Mi jam decidis fari el la kaverno mian sidejon, kaj uzante ĝin kiel
bazon, fari laŭsisteman esploradon de la ĉirkaŭa tereno, serĉante
la landon Sari. Unue mi finmanĝis la restaĵon de la kadavro de la
ortopio, kiun mi mortigis antaŭ mia lasta dormo. Poste mi kaŝis la
Grandan Sekreton en profunda fendo en la malantaŭo de mia kaverno,
rulis la rokegon antaŭ mian pordon, kaj kun miaj pafarko, sagoj,
glavo kaj ŝildo, mi grimpis malsupren en la pacan valon.

La paŝtantaj gregoj moviĝis flanken, kiam mi ilin trapasis, plej
multe la etaj ortopioj, kiuj montris la plej grandan malfidon,
galopante ekster danĝeron. Ĉiuj bestoj ĉesis manĝi, kiam mi
proksimiĝis, kaj moviĝinte al loko, kie ili sentis sin ekster
danĝero, ili staris kaj ekzamenis min per seriozaj okuloj kaj
etenditaj oreloj. Unufoje, unu el la maljunaj virantilopoj el la
striohava speco malaltigis sian kapon kaj kolere muĝis--eĉ farante
kelkajn paŝojn en mia direkto, tiel ke mi kredis lin sturmonta; sed
post mia preterpaso, li daŭrigis manĝi, kvazaŭ nenio lin ĝenis.

Ĉe la malsupera ekstremo de la valo mi preterpasis kelkajn tapirojn,
kaj trans la rivero mi vidis grandan sadokon, la enorman dukornan
praulon de la nuntempa rinocero. Ĉe la fino de la valo, la krutaĵoj
maldekstraflankaj pluiris ĝis la maro, tiel, ke por ilin
ĉirkaŭpasi kiel mi deziris, necesis suprengrimpi ilin por serĉi
kornicon, laŭ kiu mi povus daŭrigi mian vojaĝon. Ĉirkaŭ kvindek
futojn de la bazo, mi atingis elstaraĵon, kiu prezentis naturan
vojon ĉe la fronto de la krutaĵo, kaj mi ĝin sekvis super la maro
al la fino de la krutaĵo.

Tie, la elstaraĵo rapide deklivis al la supro de la
krutaĵoj--evidentis, ke la tavolo, kiu formis ĝin, suprenpuŝiĝis
tiel krutdeklive, kiam naskiĝis la montoj malantaŭ ĝi. Dum mi
zorge grimpis supren laŭ la deklivo, subite tiris mian atenton
supren ia stranga siblo, kaj io, kio similis svingegadon de flugiloj.

Kaj je la unua ekrigardo, trafis miajn teruroplenajn okulojn la plej
timinda afero, kiun mi iam vidis, eĉ en Pelucidaro. Ĝi estis
giganta drako, kian oni bildigas en la legendoj kaj fabeloj de Teraj
popoloj. Ĝia grandega korpo estis laŭŝajne kvardek futojn longa,
dum la verpertecaj flugiloj, kiuj ŝvebigis ĝin meze de la aero,
etendiĝis plenajn tridek futojn. Ĝiaj plene malfermitaj makzeloj
estis armitaj per longaj, akraj dentoj, kaj ĝiaj piedoj posedis
terurajn ungegojn.

La sibla sono, kiu unue altiris mian atenton, produktiĝis el ĝia
gorĝo, kaj ŝajnis esti direktita al io preter kaj sub mi, kion mi
ne povis vidi. La elstaraĵo, sur kiu mi staris, abrupte finiĝis
kelkajn paŝojn antaŭe, kaj kiam mi atingis la finon, mi vidis tion,
kio kaŭzis la eksciton de la reptilio.

Iam en pasinteca epoko, tertremo kreis terfendon tiuloke, tiel ke
antaŭ la loko, kie mi staris, la tertavoloj forglitis dudek futojn
suben. Rezulte, la daŭrigo de mia elstaraĵovojo kuŝis dudek futojn
sub mi, kie ĝia fino estis tiel abrupta kiel la fino, kie mi staris.

Kaj tie, laŭŝajne haltigita en sia fuĝo pro la negrimpebla
rompiĝo en la elstaraĵo, staris la atakcelo de la kreitaĵo--junulino
timkaŭranta sur la mallarĝa kornico, kun la vizaĝo profundigita en
siaj brakoj, kvazaŭ por elfermi el ŝia vidado la timindan morton,
kiu ŝvebis tuj super ŝi.

La drako rondflugis pli malalten, kaj ŝajnis pretiĝi por alsagi
sian predon. Mi ne povis perdi tempon; estis apenaŭ momento por eĉ
pesi miajn ŝancojn kontraŭ la terure armita bestego; sed la vido de
tiu timigita junulino sub mi elvokis ĉion plej bonan en mi, kaj mia
instinkto protekti la alian sekson, kiu verŝajne egalis la
instinkton de memprotekto ĉe la prahomoj, tiris min kiel magneto al
la flanko de la junulino.

Preskaŭ sen pensi pri la eblaj sekvoj, mi saltis desur la fino de la
elstaraĵo, sur kiu mi staris, al la eta kornico dudek futojn sube.
Sammomente, la drako sagatakis la junulinon, sed mia subita
sursceniĝo ŝajne ektimigis ĝin, ĉar ĝi turniĝis flanken, kaj
tiam altiĝis denove super nin.

La bruo, kiun mi faris, alteriĝante ĉe ŝia flanko, konvinkis la
junulinon, ke ŝia morto jam alvenis, ĉar ŝi kredis, ke mi estas la
drako; sed finfine, kiam neniuj kruelaj dentegoj kroĉiĝis al ŝi,
ŝi miroplene levis sian rigardon. Kiam ĝi trafis min, la esprimo,
kiu venis en ŝiajn okulojn estus malfacile priskribebla, sed ŝiaj
sentoj apenaŭ povis esti pli komplikaj ol miaj propraj--ĉar la
larĝaj okuloj, kiuj rigardis en miajn, estis de Dian la Bela.

"Dian!" mi kriis. "Dian! Dank' al Dio, ke mi alvenis ĝustatempe."

"Vi?" ŝi flustris, kaj denove kaŝis sian vizaĝon, ne lasante min
vidi, ĉu ŝi ĝojas aŭ koleras pri mia veno.

Denove la drako sin ĵetis al ni, kaj tiel rapide, ke mi ne havis
tempon demeti mian pafarkon. Mi povis nur kapti ŝtonon kaj ĵetegi
ĝin en la fie malbelan vizaĝon de la besto. Refoje, mia celado
estis trafa kaj kun siblo de doloro kaj rabio, la reptilio ree
turniĝis kaj flugis for.

Nun mi rapide enmetis sagon, por ke mi estu preta ĉe la venonta
atako, kaj farante tion, mi rigardis la junulinon, tiel ke mi ŝin
surprizis, dum ŝi faris kaŝan ekrigardon al mi; sed ŝi tuj denove
kovris sian vizaĝon per la manoj.

"Rigardu min, Dian," mi petegis. "Ĉu vi ne ĝojas vidi min?"

Ŝi rigardis rekte en miajn okulojn.

"Mi malamas vin," ŝi diris, kaj kiam mi volis petegi ŝin juste
aŭskulti min, ŝi fingromontris trans mian ŝultron. "Venas la
tipdaro", ŝi diris, kaj mi denove turniĝis por fronti la reptilion.

Do jen estis tipdaro. Mi povus esti diveninta. La kruela spurbesto de
la maharoj. La delonge malaperinta pterodaktilo de la ekstera mondo.
Sed ĉi-foje, mi ĝin atakis per armilo, kiun ĝi neniam antaŭe
frontis. Mi elektis mian plej longan sagon, kaj per mia tuta forto mi
fleksis la pafarkon, ĝis la pinto de la sago restis sur la polekso
de mia maldekstra mano, kaj kiam la granda kreitaĵo pafiĝis al ni,
mi pafis rekte al tiu malmola brusto.

Siblante kiel la sekurvalvo de vapormaŝino, la potenca bestego turne
kaj torde falis en la maron sube, kun mia sago komplete
profundiĝinta en ĝia kadavro. Mi turniĝis al la junulino. Ŝi
preterrigardis min. Evidente ŝi vidis la morton de la tipdaro.

"Dian," mi diris, "ĉu vi ne diros, ke vi ne bedaŭras, ke mi vin
trovis?"

"Mi malamas vin", estis la sola respondo; sed mi kredis aŭdi malpli
da abomeno ol antaŭe--sed eble mi nur imagis ĝin.

"Kial vi malamas min, Dian?" mi demandis, sed ŝi ne respondis al mi.

"Kion vi faras ĉi tie?" mi demandis, "kaj kio okazis al vi de kiam
Huĝa vin liberigis de la sagotoj?"

Unue mi kredis, ke ŝi min tute ignoros, sed fine ŝi decidis alie.

"Mi denove forkuris de Jubal la Malbela," ŝi diris. "Post mia
forfuĝo de la sagotoj, mi revojaĝis sola al mia propra lando; sed
pro Jubal mi ne kuraĝis eniri la vilaĝojn aŭ sciigi iujn el miaj
geamikoj pri mia reveno, pro timo, ke Jubal informiĝos. Post
longedaŭra gvatado mi malkovris, ke mia frato ankoraŭ ne revenis,
do mi daŭre loĝis en kaverno apud valo, kiun mia popolo malofte
frekventas, atendante la tempon, kiam li povos reveni por liberigi
min de Jubal.

"Sed fine, unu el la ĉasistoj de Jubal vidis min, dum mi rampis al
la kaverno de mia patro por kontroli, ĉu mia frato jam revenis, kaj
li faris alarmon, kaj Jubal ekiris post mi. Li ĉasis min jam tra
multaj landoj. Li ne povas esti tre malproksime malantaŭ mi nun.
Kiam li venos, li vin mortigos kaj reportos min al sia kaverno. Li
estis fia viro. Mi iris ĝis la limo de mia povo, kaj ne eblas
eskapi," kaj ŝi senespere rigardis supren al la daŭrigo de la
elstaraĵo dudek futojn super ni.

"Sed li ne havos min," ŝi subite kriis, kun granda malŝato. "Jen la
maro"--ŝi fingromontris preter la randon de la krutaĵo--"kaj la
maro havos min anstataŭ Jubal."

"Sed nun mi havas vin, Dian," mi kriis; "kaj nek Jubal nek alia vin
havos, ĉar vi estas mia," kaj mi ekkaptis ŝian manon kaj ne levis
ĝin super ŝian kapon kaj lasis ĝin fali, por simboli liberigon.

Ŝi leviĝis sur la piedojn, kaj rigardis rekte en miajn okulojn per
neflankiĝanta celemo.

"Mi ne kredas vin," ŝi diris, "ĉar se vi estus sincera, vi estus
farinta tion en la kunesto de aliaj, kiuj observus ĝin--tiam mi vere
estus via virino; nun estas neniu, kiu vidis vin fari ĝin, ĉar vi
scias, ke sen observantoj via ago ne ligas min al vi," kaj ŝi
fortiris sian manon de mia kaj forturniĝis.

Mi provis konvinki ŝin, ke mi estas sincera, sed ŝi nur ne povis
forgesi la hontigon, kiun mi metis sur ŝin tiun alian fojon.

"Se vi sinceras pri ĉio, kion vi diras, vi havos bonegan okazon por
pruvi tion," ŝi diris, "se Jubal ne kaptos kaj mortigos vin. Mi
estas sub via povo, kaj la traktado, kiun vi faros al mi, estos la
plej bona pruvo pri viaj intencoj pri mi. Mi ne estas via virino, kaj
denove mi diras al vi, ke mi vin malamas, kaj ke mi estus feliĉa
neniam revidi vin."

Dian ja estis malkaŝema. Oni ne povus nei tion. Fakte, mi trovis, ke
senartifikeco kaj rektparolo estas tre rimarkebla trajto de la
kavernuloj de Pelucidaro. Fine, mi sugestis, ke ni faru provon atingi
mian kavernon, ke ni povus eskapi la serĉantan Jubal, ĉar mi
volonte konfesas, ke mi ne tre deziris renkonti la potencan kaj
ferocan estulon, pri kies grandega batallerto Dian rakontis al mi,
kiam mi unue renkontis ŝin. Estis li, kiu, armita per malgranda
tranĉileto, renkontis kaj mortigis kavernurson en luktobatalo. Estis
Jubal, kiu je kvindekpaŝa distanco povis ĵeti sian lancon tra la
tuta kiraso de sadoko. Estis li, kiu frakasis la kranion de sturmanta
dirito per unusola klabobato. Ne, mi ne sopiris renkonti la
Malbelulon--kaj estis tute certe, ke mi ne eliros por lin postĉasi;
sed rapide la afero pasis el miaj manoj, kiel ofte okazas, ĉar mi
renkontis Jubal la Malbelan vizaĝ-al-vizaĝe.

Jen kiel ĝi okazis. Mi estis retrokondukinta Dian laŭ la kornico,
per kiu ŝi venis, ĉar mi serĉis vojon, kiu kondukos nin al la
supro de la krutaĵo, sciante, ke ni tiam povos transiri al la rando
de mia valeto, kie ni certe povus trovi manieron eniri desur la
krutaĵosupro. Dum ni antaŭeniris laŭ la kornico, mi donis al Dian
precizajn instrukciojn por trovi mian kavernon, pro la ebleco, ke io
povus okazi al mi. Mi sciis, ke ŝi estus tute eksterdanĝere kaŝita
de postĉaso, atinginte mian loĝejon, kaj la valo provizus al ŝi
ampleksan vivtenaĵon.

Multe incitis min ankaŭ ŝia traktado de mi. Mia koro, malĝojis kaj
pezis, kaj mi volis ĉagreni ŝin, sugestante, ke io terura povus
okazi al mi--fakte, ke mi povus esti mortigita. Sed la efiko estis
nula, almenaŭ kiom mi povis percepti. Dian nur skuis siajn belegajn
ŝultrojn kaj murmuris ion signifantan, ke oni ne tiel facile
seniĝas je siaj problemoj.

Dum iom da tempo mi restis silenta. Mi estis komplete
malesperiĝinta. Komprenu, ke mi dufoje ŝin defendis de atako--la
lastan fojon kun risko al mia propra vivo por savi ŝian. Estis
nekredeble, ke eĉ idino de la ŝtonepoko povus esti tiel
nedankema--tiel senkora--sed eble ŝia koro posedis la atributon de
ŝia epoko.

Fine, ni trovis fendiĝon en la krutaĵo, kiu larĝiĝis kaj
etendiĝis pro la efiko de akvo verŝiĝanta tra ĝi de la
altebenaĵo, kiu etendiĝis kelkajn mejlojn al la ĉefmontaro.
Malantaŭ ni kuŝis la larĝa interna maro, kurbiĝanta supren en la
senhorizonta malproksimeco kaj kunfandiĝanta kun la bluo de la
ĉielo, tiel ke ĝi aspektis ĝuste kvazaŭ la maro returniĝus kaj
formus kompletan arkon super ni, malaperante malantaŭ la foraj
montoj malantaŭ ni--la stranga kaj mistera aspekto de la pelucidaraj
marpejzaĝoj estas nepriskribebla.

Dekstre staris densa arbaro, sed maldekstre la tereno estis maldensa
kaj senobstakla ĝis la ekstera rando de la altebenaĵo. Tiudirekte
kondukis nia vojo, kaj ni ĵus turniĝis por daŭrigi la iradon, kiam
Dian tuŝis mian brakon. Mi turnis min al ŝi, pensante, ke ŝi
inaŭguros repaciĝon, sed mi eraris.

"Jubal," ŝi diris, kapgestante al la arbaro.

Mi rigardis, kaj jen, eliranta el la densa arbaro, venis vere balena
viro. Li ŝajnis sep futojn alta, kaj estis same grandproporcia. Li
estis ankoraŭ tro malproksima, por ke mi distingu liajn trajtojn.

"Kuru," mi diris al Dian. "Mi kontraŭbatalos lin, ĝis vi estos jam
bone ekirinta. Eble mi povos okupi lin, ĝis vi estos tute for," kaj
tiam, sen ekrigardi malantaŭen, mi antaŭeniris por renkonti la
Malbelulon. Mi esperis, ke Dian diros al mi ion bonvolan antaŭ ol
foriri, ĉar certe ŝi sciis, ke mi iras al la morto pro ŝi; sed ŝi
eĉ ne adiaŭis min, kaj kun peza koro mi paŝis tra la florkovrita
herbo al mia morto.

Kiam mi venis sufiĉe proksimen al Jubal por rekoni liajn trajtojn,
mi ekkomprenis, kiel li gajnis la alnomon Malbelulo. Ŝajne, iu
timinda bestego deŝiris unu tutan flankon de lia vizaĝo. Mankis
okulo, la nazo, kaj la tuta karno, tiel ke liaj makzeloj kaj tuta
dentaro montriĝis kaj ridetis tra la abomena cikatro.

Antaŭe, li eble estis tiel bonaspekta kiel aliaj anoj de lia bela
gento, kaj povas esti, ke la terura rezulto de tiu alfrontiĝo efikis
amarige al lia karaktero jam forta kaj bruteca. Kiel ajn, li nun ne
estis bela vidaĵo, kaj nun kun vizaĝtrajtoj, aŭ kio restis el
tiuj, tordiĝintaj pro kolero je la vido de Dian kun alia viro, estis
terure vidi lin--kaj multe pli terure renkonti lin.

Nun li estis ekkurinta, kaj dum li proksimiĝis, li levis sian
grandegan lancon, dum mi haltis, kaj metante sagon en mian arkon, mi
celis laŭeble senŝancele. Necesis pli longa tempo ol kutime, ĉar
mi devas konfesi, ke vidi tiun abomenan viron tordis miajn nervojn
tiom, ke miaj genuoj iĝis tute ne firmaj. Kian ŝancon mi havis
kontraŭ tiu potenca militisto, kiun eĉ ne timigas la plej sovaĝa
kavernurso! Ĉu mi povus esperi venki iun, kiu buĉis la sadokon kaj
la diriton propramane! Mi ektremegis, sed por esti justa al mi mem,
mi timis pli pro Dian ol pro mia propra sorto.

Kaj tiam la granda bruto ĵetpafis sian masivan ŝtonpintan lancon,
kaj mi levis mian ŝildon por deteni la forton de ĝia terura
rapideco. La frapo puŝis min sur la genuojn, sed la ŝildo devojigis
la armilon, kaj mi estis nevundita. Jubal nun rapidis al mi kun la
sola restanta armilo, kiun li portis--murdaspekta tranĉilo. Li estis
tro proksima por preciza sagpafo, sed mi pafis al li dum li venis,
sen celi. Mia sago enpikis la karnon de lia femuro, kaŭzante
doloran, sed ne senkapabligan vundon. Kaj tiam li min atingis.

Mia lertmoveco pormomente min savis. Mi rapide kaŭrigis min sub lia
levita brako, kaj kiam li ĉirkaŭpivotis por denove ataki min, li
trovis glavpinton ĉe sia vizaĝo. Kaj momenton poste, li sentis
colon aŭ du colojn de ĝi en la muskoloj de sia tranĉilbrako, tiel
ke poste li estis iom pli singarda.

Nun estis duelo de strategio--la granda, vila viro manovris por
trabreĉi mian memgardadon, kie li povus ekuzi siajn enormajn
muskolojn, dum mia mensa okupiĝo estis restigi lin je braklonga
distanco. Trifoje li sturmis al mi, kaj trifoje mi trafigis lian
tranĉilbaton sur mian ŝildon. Ĉiufoje, mia glavo trafis lian
korpon, unufoje enpenetrante lian pulmon. Nun li estis jam kovrita de
sango, kaj la interna sangado kaŭzis paroksismojn de tusado, kiu
portis la ruĝan fluaĵon tra la fiaj buŝo kaj nazo, kovrante liajn
vizaĝon kaj bruston de sanga ŝaŭmaĵo. Li estis vidaĵo plej
malbela, sed li estis malproksima de la morto.

Dum la duelo daŭris, mi komencis havi esperon, ĉar por esti tute
malkaŝema, mi ne atendis postvivi la unuan alsturmon de tiu monstra
maŝino de neregitaj rabio kaj malamo. Kaj mi kredas, ke Jubal,
anstataŭ absolute malestimi min, eksentis al mi respekton, kaj tiam
en lia primitiva menso evidente formuliĝis la penso, ke li finfine
renkontis sian superonton kaj frontas sian pereon.

Almenaŭ sole per tiu hipotezo mi povas klarigi lian postan agon, kiu
estis kiel lasta provo--ia nereala espero, ke se li ne baldaŭ
mortigos min, mi mortigos lin. Ĝi okazis ĉe la kvara alsturmo,
kiam, anstataŭ ataki min per sia tranĉilo, li faligis tiun armilon,
kaj ekprenante mian glavklingon per ambaŭ manoj, ŝiris tiun armilon
el mia teno tiel facile kiel de infano.

Ĵetante ĝin malproksimen al la flanko, li staris senmova dum
momenteto, rigardante en mian vizaĝon kun tia terura rikano de
malica triumfo, ke mi preskaŭ senkuraĝiĝis--kaj tiam li sin ĵetis
al mi, armite nur per siaj manoj. Sed tiu estis la tago, en kiu Jubal
lernis pri novaj batalmetodoj. La unuan fojon li vidis pafarkon kaj
sagojn, neniam antaŭ tiu duelo li vidis glavon, kaj nun li lernis,
kion kapabla homo povas fari per siaj nudaj pugnoj.

Dum li alsturmis min kiel granda urso, mi ekkaŭris sub lia etendita
brako, kaj kiam mi ekstaris, mi faris sur lian makzelon tiel trafan
baton kiel vi iam ajn vidis. Tiu granda monto de karno baraktis
malsupren sur la teron. Li estis tiel mirigita kaj kapturniĝa, ke li
kuŝis kelkajn sekundojn tie, antaŭ ol li provis leviĝi, kaj mi
staris super li, preta por doni alian dozon, se li surgenuiĝus.

Fine li ja leviĝis, preskaŭ muĝanta pro rabio kaj honto; sed li ne
restis surpieda--mi donis al li trafan baton per la maldekstra pugno
sur la pinto de la makzelo, kiu baraktigis lin sur la dorson. Nun
Jubal estis jam freneziĝinta pro malamo, ĉar neniu sanmensa homo
estus leviĝinta tiom da fojoj kiel li. Denove kaj denove mi
baraktigis lin, tiel rapide kiel li povis suprenstumbli, ĝis fine li
kuŝis pli longe sur la tero inter batoj, kaj ĉiufoje leviĝis pli
malforta ol antaŭe.

Nun lia pulmovundo tre flue sangadis, kaj fine, terura ĉekora bato
peze faligis lin surteren, kie li kuŝis tute senmova, kaj iel mi
sciis, ke Jubal la Malbelulo neniam plu leviĝos. Sed eĉ rigardante
tiun kadavron, kuŝantan tiel severe kaj abomene en la morto, mi ne
povis kredi, ke mi sen helpo venkis tiun mortiganton de timindaj
bestoj--tiun gigantan ogron de la ŝtonepoko.

Prenante mian glavon, mi apogis min sur ĝi, rigardante la kadavron
de mia malamiko, kaj kiam mi pensis pri la batalo, kiun mi ĵus
batalis kaj pri mia venko, granda ideo naskiĝis en mia
cerbo--rezulte de la venko kaj la propono, kiun Perry faris en la
urbo Futra. Se lerteco kaj scienco povis fari iun laŭkompare pigmean
homon la superanto de tiu potenca bruto, kio ne estus plenumebla de
la kolegoj de la bruto, se ili havus la samajn lertecon kaj sciencon.
Tuta Pelucidro kuŝus ĉe iliaj piedoj--kaj mi estus ilia reĝo kaj
Dian la reĝino.

Dian! Ondeto da dubo traverŝis min. Estis tute laŭ la povoj de
Dian, ke ŝi malŝatus min, eĉ se mi estus reĝo. Ŝi certe estis la
plej superiĝema persono, kiun mi iam renkontis--kun la plej konvinka
metodo sciigi iun, ke ŝi estas supereca. Nu, mi povus iri al la
kaverno kaj diri al ŝi, ke mi mortigis Jubal, kaj tiam ŝi eble
sentus pli da favoro al mi, ĉar mi ŝin liberigis de ŝia
turmentinto. Mi esperis, ke ŝi facile trovis la kavernon--estus
terure, se mi denove ŝin perdus, kaj mi turniĝis por preni miajn
ŝildon kaj pafarkon kaj rapide postsekvi ŝin, kiam je mia miro mi
trovis ŝin starantan malpli ol dek paŝojn malantaŭ mi.

"Ino!" mi kriis, "kion vi faras ĉi tie? Mi kredis, ke vi iris al la
kaverno, kiel mi ordonis al vi."

Leviĝis ŝia kapo, kaj la rigardo, kiun ŝi donis al mi, forprenis
mian tutan majestecon, kaj igis min senti min kiel palacan
mastrumhelpanton--se palacoj havas mastrumhelpantojn.

"Kiel vi ordonis al mi!" ŝi kriis, frapante per sia piedeto. "Mi
agas laŭ mia volo. Mi estas la filino de reĝo, kaj krome, mi vin
malamas."

Mi estis konsternita--tiel ŝi dankis min post kiam mi savis ŝin de
Jubal! Mi turniĝis kaj rigardis la kadavron. "Eble mi savis vin de
pli malbona sorto, sinjoro," mi diris, sed ŝajne Dian ne komprenis
tion, ĉar ŝi tute ne ŝajnis rimarki.

"Ni iru al mia kaverno," mi diris, "Mi estas laca kaj malsata."

Ŝi sekvis unu paŝon malantaŭ mi, kaj nek unu el ni parolis. Mi
estis tro kolera, kaj ŝi ne ŝajnis voli paroli kun ano de pli
malalta klaso. Mi estis tutplene kolera, supozinte antaŭe, ke ŝi
min rekompencos per ia dankesprimo, ĉar mi sciis, ke eĉ laŭ ŝiaj
propraj normoj mi faris tre admirindan aferon, kiam mi mortigis la
timindan Jubal en permana batalado.

Sen malfacilaĵoj ni trovis mian loĝejon, kaj tiam mi iris en la
valon kaj ŝtonmortigis malgrandan antilopon, kiun mi supentrenis
laŭ la kruta deklivo al la malkrutejo antaŭ la aperturo. Ĉi tie ni
silente manĝis. Foje mi ekrigardis ŝin, kredante, ke vidi ŝin
ŝiri karnon per siaj manoj kaj dentoj kiel sovaĝa besto kaŭzos en
mi abomenan sentimenton al ŝi; sed je mia miro, mi trovis, ke ŝi
manĝas same delikate kiel la plej civilizita virino konata al mi,
kaj fine mi trovis min gapanta kun stulta ravo al la beleco de ŝiaj
fortaj, blankaj dentoj. Tia estas la amo.

Post nia manĝo, ni malsupreniris al la rivero kune kaj lavis niajn
manojn kaj vizaĝojn, kaj tiam, ĝissate trinkinte, ni reiris al la
kaverno. Senvorte, mi rampis en la plej foran angulon, kaj
kunvolviĝinta, mi baldaŭ ekdormis.

Kiam mi vekiĝis, mi trovis Dian sidantan en la aperturo,
elrigardante trans la valon. Dum mi elvenis, ŝi moviĝis flanken por
lasi min pasi, sed ne unu vorton ŝi havis por mi. Mi volis malami
ŝin, sed mi ne povis. Ĉiufoje, kiam mi ŝin rigardis, io venis en
mian gorĝon, kaj mi preskaŭ sufokiĝis. Mi neniam antaŭe amis, sed
helpon mi ne bezonis por diagnozi mian kazon--pro amo mi nun akre
suferis. Je Dio, kiom mi amis tiun belegan, malŝatan, rave logan
praulinon!

Post kiam ni denove manĝis, mi demandis al Dian, ĉu ŝi intencas
reiri nun al sia tribo pro la morto de Jubal, sed ŝi malĝoje
balancis la kapon kaj diris, ke ŝi ne kuraĝas, ĉar oni ankoraŭ
devus konsideri la fraton de Jubal--ties plej aĝan fraton.

"Kiel li rilatas al la afero?" mi demandis. "Ĉu ankaŭ li deziras
vin, aŭ ĉu la elektorajto je vi fariĝis familia heredaĵo, donota
de generacio al generacio?"

Ŝi ne tute komprenis, kion mi celis diri.

"Estas probable," ŝi diris, "ke ili ĉiuj volos venĝi la morton de
Jubal--ili estas sep--sep teruraj viroj. Eble iu devos mortigi ilin
ĉiujn, antaŭ ol mi povos reiri al mia popolo."

Ekŝajnis, ke mi kontraktis por fari taskon tro grandan por
mi--sepoble tro grandan, fakte.

"Ĉu Jubal havis kuzojn?" mi demandis. Preferinde estus scii ĉion
plej malbonan komence.

"Jes," respondis Dian, "sed ili ne gravas--ili ĉiuj havas virinojn.
La fratoj de Jubal ne havas virinojn, ĉar Jubal povis akiri neniun
por si mem. Li estis tiel malbela, ke la virinojn forkuris de
li--kelkaj eĉ ĵetis sin desur la krutaĵoj de Amoz en la Darel Az
prefere ol edziniĝi al la Malbelulo."

"Sed kiel rilatas tio al liaj fratoj--" mi demandis.

"Mi forgesis, ke vi ne estas el Pelucidaro," diris Dian, kun rigardo
kompata, sed samtempe malŝata, kun la malŝato emfazita iom pli ol
la cirkonstancoj postulis--kvazaŭ por certigi, ke mi ne
preteratentos ĝin. "Komprenu," ŝi daŭrigis, "pli juna frato ne
rajtas alpreni edzinon, ĝis ĉiuj liaj pli aĝaj fratoj tion faris,
krom se la pli aĝa frato nuligas sian privilegion, kion Jubal neniam
farus, sciante, ke tiel longe kiel li restigos ilin fraŭlaj, ili des
pli volonte helpos lin akiri edzinon."

Rimarkante, ke Dian fariĝas pli komunikema, mi komencis flegi la
esperon, ke ŝi eble iom pli ekŝatas min, sed baldaŭ mi eltrovis
kiel maldika estis la fadeno, de kiu pendis miaj esperoj.

"Ĉar vi ne povos reiri al Amoz," mi sugestis, "kio fariĝos el vi,
konsiderante, ke vi ne povas esti feliĉa kun mi ĉi tie, ĉar vi
tiom malamas min?"

"Mi devos nur toleri vin," ŝi respondis malvarme, "ĝis vi decidos
iri al alia loko kaj lasi min neĝenata; tiam mi tre bone elturniĝos
sola."

Mi rigardis ŝin kun kompleta miro. Ŝajnis nekredeble, ke eĉ
prahistoria virino povus esti tiel malvarma kaj senkora kaj
nedankema. Tiam mi leviĝis.

"Mi lasos vin _nun_," mi diris arogante, "Mi jam toleris ĝislime
vian nedankemon kaj viajn insultojn," kaj tiam mi turniĝis kaj
paŝis majeste malsupren al la valo. Mi jam faris cent paŝojn en
absoluta silento, kiam Dian parolis.

"Mi malamas vin!" ŝi kriis, kaj ŝia voĉo rompiĝis--pro rabio, mi
kredis.

Mi komplete malĝojis, sed mi ne iris tre malproksimen, kiam mi
ekpensis, ke mi ne povas lasi ŝin sola kaj sen protekto, por ke ŝi
ĉasu sian propran manĝaĵon meze de la danĝeroj de tiu sovaĝa
mondo. Eble ŝi malamos min kaj insultos min kaj ŝutos unu
malhonorigon post la alia sur min, kiel ŝi jam faris, ĝis mi vere
ekmalamos ŝin; sed restis la plorinda vero, ke mi ŝin amis kaj ne
povus lasi ŝin tie sola.

Ju pli mi pripensis tion, des pli mi koleriĝis, tiel ke kiam mi
atingis la valon, mi estis furioza, kaj rezulte de tio, mi
retroturniĝis kaj supreniris tiun krutaĵon denove, tiel rapide kiel
mi malsupreniris. Mi vidis, ke Dian jam forlasis la kornicon kaj iris
en la kavernon, sed mi ĵetis min internen al ŝi. Ŝi kuŝis
surventre sur amaso da herboj, kiujn mi kolektis por ŝia lito. Kiam
ŝi aŭdis mian eniron, ŝi saltis sur siajn piedojn kiel tigrino.

"Mi malamas vin!" ŝi kriis.

Veninte el la brila lumo de la tagmeza suno en la duonmallumon de la
kaverno, mi ne povis vidi ŝian mienon, kaj mi estis iom kontenta pro
tio, ĉar mi malŝatis pensi pri la malamo, kiun mi estus vidinta
tie.

Unue mi diris al ŝi nek unu vorton. Mi nur transpaŝis la kavernon
kaj kaptis ŝin je la pojnoj, kaj kiam ŝi luktis, mi ĉirkaŭmetis
al ŝi mian brakon, tiel por fiksi ŝiajn manojn ĉe ŝiaj flankoj.
Ŝi batalis kiel tigrino, sed per mia libera mano mi retropuŝis
ŝian kapon--mi supozas, ke mi subite brutiĝis, ke mi retroiris
miliardon da jaroj kaj iĝis vera kavernohomo, kiu prenas sian
virinon perforte--kaj tiam mi kisis tiun bela buŝon denove kaj
denove.

"Dian," mi kriis, krude skuante ŝin, "Mi amas vin. Ĉu vi ne
komprenas, ke mi amas vin? Ke mi amas vin pli ol ĉion alian en ĉi
tiu mondo aŭ en mia? Ke mi havos vin? Ke amo kiel mia ne estas
rifuzebla?"

Mi rimarkis, ke nun ŝi tre kviete restas en miaj brakoj, kaj kiam
miaj okuloj kutimiĝis al la mallumo, mi vidis, ke ŝi ridetas--kun
tre kontenta, feliĉa rideto. Mi miregis. Tiam mi sentis, ke tre
mildmove ŝi klopodas liberigi siajn brakojn, kaj mi malkroĉis mian
tenon, por ke ŝi povu. Malrapide ili leviĝis kaj envolvis mian
kolon, kaj tiam ŝi tiris miajn lipojn al siaj denove kaj tenis ilin
tie dum longa tempo. Fine ŝi parolis.

"Kial vi ne ne faris ĉi tion komence, David? Tion mi longe atendis."

"Kion?" mi kriis. "Vi diris, ke vi malamas min!"

"Ĉu vi atendis, ke mi kuros en viajn brakojn kaj diros, ke mi amas
vin, antaŭ ol mi sciis, ke vi amas min?" ŝi demandis.

"Sed konstante mi diris al vi, ke mi amas vin," mi diris.

"La amo parolas per faroj," ŝi replikis. "Vi ja povus paroligi vian
buŝon laŭplaĉe, sed nun, kiam vi ĵus venis kaj prenis min en
viajn brakojn, via koro parolis al mia en la lingvo, kiun komprenas
la virina koro. Kia komikulo vi estas, David."

"Do vi tute ne malamis min, Dian?" mi demandis.

"Mi ĉiam amis vin," ŝi flustris, "de la unua momento, kiam mi
ekvidis vin, kvankam mi ne sciis tion, ĝis kiam vi forbatis Huĝan
la Ruzulon kaj tiam rifuzis min."

"Sed mi ne rifuzis vin, karulino," mi kriis. "Mi ne konis viajn
kutimojn--mi dubas, ĉu eĉ nun mi konas ilin. Ŝajnas nekredeble, ke
vi povus tiom insulti min, dum vi amis min dum la tuta tempo."

"Vi povus esti sciinta," ŝi diris, "kiam mi ne forkuris de vi, ke mi
ne pro malamo restis katenita al vi. Kiam vi batalis kun Jubal, mi
povus kuri al la rando de la arbaro, kaj sciiĝinte pri la rezulto de
la batalo, tre facile mi povus eviti vin kaj reveni al mia propra
popolo."

"Sed la fratoj--kaj kuzoj--de Jubal," mi memorigis al ŝi, "kio pri
ili?"

Ŝi ridetis kaj kaŝis sian vizaĝon ĉe mia ŝultro.

"Mi devis diri al vi _ion_, David," ŝi flustris. "Mi devis havi
_ian_ pretekston por resti apud vi."

"Vi pekulino!" mi kriis. "Kaj vi kaŭzis al mi tiom da angoro pro
nenio!"

"Mi suferis eĉ pli," ŝi respondis simple, "ĉar mi kredis, ke vi ne
amas min, kaj _mi_ estas senpova. Mi ne povis veni al vi por postuli,
ke vi reciproku mian amon, kiel vi ĵus faris al mi. Kiam vi ĵus
foriris, mia tuta espero foriris kun vi. Mi estis senkonsola,
terurigita, malĝojega, kaj mia koro ŝiriĝis. Mi ploris, kaj tion
mi ne antaŭe faris de post la morto de mia patrino," kaj nun mi
vidis, ke estis malsekeco de larmoj ĉirkaŭ ŝiaj okuloj. Mi mem
preskaŭ ekploris, kiam mi pripensis ĉion, kion tiu kompatindulino
trasuferis. Senpatrina kaj senprotekta; ĉasata trans sovaĝa,
pratempa mondo de tiu fiaspekta viraĉo; elmetita al la atakoj de la
sennombraj timindaj enloĝantoj de ĝiaj montoj, ebenaĵoj kaj
ĝangaloj--estis miraklo, ke ŝi eĉ travivis ĉion ĉi.

Al mi, ĝi estis revelacio pri la aferoj, kiujn miaj prauloj
travivis, por ke la homaro de la ekstera mondo pluvivu. Mi fieriĝis
je la penso, ke mi gajnis la amon de tia virino. Kompreneble, ŝi ne
povis skribi aŭ legi; ŝi estis neniel kulturita aŭ delikata, kiel
vi juĝus kulturitecon kaj delikatecon; sed ŝi estis modelo de ĉio
plej inda en virinoj, ĉar ŝi estis bona, kaj kuraĝa, kaj nobla,
kaj virta. Kaj ŝi estis ĉio ĉi malgraŭ tio, ke observi ĉi tiujn
virtojn kuntrenis suferadon kaj danĝeron kaj eblan morton.

Kiom pli facile estus iri tuj komence al Jubal! Ŝi estus lia
laŭleĝa edzino. Ŝi estus la reĝino en sia propra lando--kaj esti
reĝino tiom signifis al virino de la ŝtonepoko kiom al hodiaŭa
virino; kiel ajn vi rigardas ĝin, temas nur pri relativa gloro, kaj
se vivus nur duonnudaj sovaĝuloj en la ekstera mondo hodiaŭ, oni
trovus, ke esti la edzino de dahomea ĉefulo estas multe glore.

Mi ne povis ne kompari la faron de Dian kun tiu de unu splenda juna
virino, kiun mi konis en Nov-Jorko--splenda por rigardi kaj por
konversacii. Ŝi plenkore enamiĝis al unu amiko mia--pura, vireca
ulo--sed ŝi edziniĝis al iu kaduka, malbonreputacia, maljuna
diboĉulo, ĉar li estis grafo en iu tute eta eŭropa princlando, al
kiu la atlaso de Rand McNally eĉ ne atribuis propran koloron.

Jes, mi intense fieris pri Dian.

Post iom da tempo, ni decidis ekiri al Sari, ĉar mi estis avida
revidi Perry kaj informiĝi, ĉu li bone fartas. Mi rakontis al Dian
pri nia plano emancipi la homaron de Pelucidaro, kaj ŝi tre raviĝis
pro ĝi. Ŝi diris, ke se nur revenos Dakor, ŝia frato, li facile
povus iĝi la reĝo de Amoz, kaj ke tiam li kaj Gak povus alianciĝi.
Tio ebligus al ni impetan starton, ĉar kaj la sarianoj kaj la
amozanoj estis tre potencaj triboj. Ni fidis, ke, armitaj per glavoj
kaj pafarkoj kaj trejnitaj por uzi ilin, ili povos venki iun ajn
tribon, kiu malinklinus aliĝi al la granda armeo de federaciiĝintaj
ŝtatoj, per kiu ni planis marŝi kontraŭ la maharoj.

Mi klarigis la diversajn detrupovajn militilojn, kiujn Perry kaj mi
povus konstrui post iom da eksperimentado--pulvon, fusilojn, kanonojn
kaj simile, kaj Dian kunfrapis la manojn kaj ĵetis siajn manojn
ĉirkaŭ mian kolon kaj diris la mi, kia mirindulo mi estas. Ŝi
komencis kredi, ke mi estas ĉiopova, kvankam vere faris nenion krom
paroli--sed tiel estas ĉe virinoj, kiuj amas. Perry ŝatis diri, ke
se viro estus dekone tiom kapabla, kiom lia edzino aŭ patrino kredas
lin, la mondo kuŝus en liaj manoj.

Kiam ni la unuan fojon ekiris al Sari, mi surtretis neston de venenaj
vipuroj, antaŭ ol ni atingis la valon. Unu el la malgrandaj pikis
min ĉe la maleolo, kaj Dian devigis min reveni al la kaverno. Ŝi
ordonis, ke mi ne ekzercu la muskolojn, ĉar tio povus esti
mortiga--ŝi diris, ke se min pikus plenkreska serpento, mi ne
moviĝus eĉ unu paŝon for de la nesto--mi estus mortinta surpiede
starante--tiel mortiga estas la veneno. Sed kiel okazis, mi estis
senkapabligita dum longa tempo, kvankam la kataplasmoj, kiujn Dian
faris el herboj kaj folioj, fine reduktis la ŝveladon kaj eltiris la
venenon.

La epizodo tamen montriĝis tre bonŝanca, ĉar ĝi donis al mi
ideon, kiu miloble plivalorigis miajn sagojn kiel armilojn de atako
kaj defendo. Tuj kiam mi denove kapablis eliri, mi serĉis kelkajn
plenkreskajn vipurojn de la speco, kiu pikis min, kaj mortiginte
ilin, mi eltiris de ili la venenon kaj ŝmiris ĝin sur la pintojn de
kelkaj sagoj. Pli poste mi pafis hienodonon per unu el tiuj, kaj
kvankam mia sago kaŭzis nur supraĵan vundon, la besto falis morta
preskaŭ tuj post la trafo.

Ni nun reekiris al la lando de la sarianoj, kaj kun sentoj de sincera
bedaŭro ni adiaŭis nian belan ĝardenon Edenan, en kies relativaj
paco kaj harmonio ni travivis la plej feliĉajn momentojn de nia
vivo. Kiel longe ni estis tie, mi ne scias, ĉar kiel mi diris al vi,
la tempo ĉesis ekzisti por mi sub tiu eterne tagmeza suno--eble
estis unu horo, aŭ eble monato da surtera tempo--mi ne scias.



15-a ĉapitro

REIRO AL LA TERO


Ni transiris la riveron kaj trapasis la montojn trans ĝi, kaj fine
ni eliris sur grandan kaj platan ebenaĵon, kiu disetendiĝis ĝis la
limo de la vidpovo. Mi ne povus diri al vi, en kiu direkto ĝi
etendiĝis, eĉ se vi volus scii tion, ĉar dum mia tuta restado en
Pelucidaro mi neniam eltrovis aliajn ol surlokajn rimedojn por indiki
direkton--estas nek nordo nek sudo nek oriento nek okcidento.
_Supren_ estas la sola bone difinita direkto, kaj tio, kompreneble,
estas _malsupren_ por vi sur la ekstera krusto de la Tero. Ĉar la
suno nek leviĝas nek subiras, mankas ĉia rimedo por indiki direkton
krom videblaĵoj kiel altaj montoj, arbaroj, lagoj kaj maroj.

La ebenaĵo, kiu kuŝas post la blankaj klifoj borde de la Darel Az
ĉe la bordo plej proksima al la Montoj de la Nuboj, estas la afero
plej analoga al direkto konata al la pelucidaranoj. Se oni eventuale
neniam aŭdis pri la Darel Az, aŭ la blankaj klifoj, aŭ la Montoj
de la Nuboj, oni sentas la mankon de io grava kaj sopiras al la
familiaraj kaj kompreneblaj "nord-oriento" kaj "sud-okcidento" de la
ekstera mondo.

Ni apenaŭ ĵus surpaŝis la grandan ebenaĵon, kiam ni perceptis du
enormajn bestojn, kiuj proksimiĝas al ni el la malproksimo. Tiel
malproksimaj ili estis, ke oni ne povis distingi, kiaj bestoj ili
estis, sed kiam ili pliproksimiĝis, mi vidis, ke ili estas enormaj
kvarpieduloj, inter 80 kaj 100 futojn longaj, kun etaj kapoj sidantaj
supre de la tre longa koloj. Iliaj kapoj ŝajnis esti 40 futojn super
la tero. La bestoj tre malrapide moviĝis--tio signifas, ke iliaj
korpaj moviĝoj estis tre malrapidaj--sed iliaj paŝoj estis tiel
longdistancaj, ke ili fakte iris signife pli rapide ol homo.

Kiam ili ankoraŭ pli proksimiĝis, ni eltrovis, ke sur la dorso de
ambaŭ sidas homo. Tiam Dian sciis, pri kiu besto temas, kvankam ŝi
neniam antaŭe vidis tiajn.

"Ili estas lidioj el la lando de la torianoj", ŝi kriis. "Toria
kuŝas ĉe la periferio de la Terura Ombrolando. Nur la torianoj
inter la gentoj de Pelucidaro rajdas lidiojn, ĉar ili troviĝas en
neniu lando krom la malluma."

"Kio estas la Terura Ombrolando?" mi demandis.

"Ĝi estas la lando, kiu kuŝas sub la Morta Mondo", respondis Dian;
"la Morta Mondo, kiu porĉiame pendas inter la suno kaj Pelucidaro
super la Terura Ombrolando. Estas la Morta Mondo, kiu faras la
grandan ombron sur tiu parto de Pelucidaro."

Mi ne plene komprenis kion ŝi diras, kaj mi dubas, ĉu eĉ nun mi
komprenas, ĉar mi neniam estis en tiu parto de Pelucidaro, de kiu
videblas la Morta Mondo; sed Perry diras, ke ĝi estas la luno de
Pelucidaro--planedeto interne de planedo--kaj ke ĝi ĉirkaŭiras la
akson de la Tero koincide kun la rotacio de la Tero, kaj tial ĝi
troviĝas ĉiam super la sama loko en Pelucidaro.

Mi memoras, ke Perry tre ekscitiĝis, kiam mi rakontis al li pri tiu
Morta Mondo, ĉar li opiniis, ke ĝi estas la kaŭzo de la ĝis tiam
neklarigeblaj fenomenoj de nutacio kaj precesio de la ekvinoksoj.

Kiam la du homoj sur la lidioj estis tre proksimaj al ni, ni vidis,
ke unu estas viro kaj la alia virino. La unua levis siajn du manojn
kun la polmoj direktitaj al ni, signante per tio pacdeziron, kaj mi
jam respondis sammaniere al li, kiam li subite eligis krion de miro
kaj plezuro, kaj glitinte desur sia granda rajdbesto, li kuris
antaŭen al Dian kaj ĵetis siajn brakojn ĉirkaŭ ŝin.

Post momento mi estis blanka pro ĵaluzo, sed nur dum momento, ĉar
Dian rapide tiris la viron al mi, dirante al li, ke mi estas David,
ŝia edzo.

"Kaj jen mia frato, Dakor la Fortulo, David", ŝi diris al mi.

Ŝajnis, ke la virino estas la edzino de Dakor. Li trovis neniun,
kiun li ŝatis, inter la sarianoj, nek en aliaj lokoj, ĝis li
atingis la landon de la torianoj, kaj tie li trovis kaj batalakiris
sian tre belegan torian junulinon, kiun li ĝuste nun venigis al sia
propra popolo.

Kiam ili aŭdis nian historion kaj niajn planojn, ili decidis
akompani nin al Sari, por ke Dakor kaj Gak faru interkonsenton pri
alianco, ĉar Dakor estis same tiel entuziasma pri la proponita
ekstermo de la maharoj kaj sagotoj kiel Dian kaj mi.

Post vojaĝo, kiu estis laŭ pelucidaraj normoj tre seneventa, ni
venis al la unua el la sariaj vilaĝoj, kiu konsistas el cent ĝis
ducent artefaritaj grotoj elkavigitaj en la faco de granda kreta
krutaĵo. Tie, je nia grandega ĝojo, ni trovis kaj Perry kaj Gak. La
maljunulo estis tute superfortita de emocio, kiam li vidis nin, ĉar
li delonge kredis min mortinta.

Kiam mi prezentis Dian kiel mian edzinon, li ne sciis ĝuste kion
diri, sed li pli poste rimarkis, ke havinte la elekton en du mondoj,
mi ne povus pli bone trafi.

Gak kaj Dakor intertrakte atingis tre amikan aranĝon, kaj ĉe
interkonsiliĝo de la ĉefoj de la diversaj triboj de sarianoj oni
faris portempan interkonsenton pri la ebla estonta regadsistemo.
Proksimume dirite, la diversaj reĝlandoj de Pelucidaro restus
preskaŭ sendependaj, sed estus unu granda superreganto aŭ
imperiestro. Oni decidis, ke mi estu la unua el la dinastio de la
imperiestroj de Pelucidaro.

Ni komencis instrui al la virinoj la faradon de pafarkoj kaj sagoj
kaj venenujoj. La junaj viroj serĉis la vipurojn, kiuj provizis la
venenon, kaj ili estis tiuj, kiuj minis la ferercon kaj laŭ la
instrukcioj de Perry fabrikis la glavojn. Rapide disvastiĝis la
febro de unu tribo al alia, ĝis reprezentantoj el nacioj tiel
malproksimaj, ke la sarianoj neniam eĉ aŭdis pri ili, venis por
ĵuri la ĵuron de lojaleco, kiun ni postulis, kaj por lerni la arton
fabriki la novajn armilojn kaj uzi ilin.

Ni dissendis niajn junajn virojn kiel instrukciistojn al ĉiu nacio
de la federacio, kaj la movado jam akiris kolosajn proporciojn,
antaŭ ol la maharoj malkovris ĝin. La unua eksuspekto, kiun ili
ekhavis, venis post la ekstermo en rapida sinsekvo de tri el iliaj
grandaj sklavkaravanoj. Ili ne povis kompreni, ke la malaltaj klasoj
subite ekhavis potencon, kiu faris ilin vere timindaj.

En unu el la bataletoj kun sklavkaravanoj kelkaj el niaj sarianoj
prenis plurajn sagotajn kaptitojn, kaj inter ili estis du anoj de la
gardistaro interne de la konstruaĵo, en kiu oni tenis nin
malliberigitaj en Futra. Ili diris al ni, ke la maharoj estis
frenezaj pro rabio, kiam ili eltrovis, kio okazis en la kelo de la
konstruaĵo. La sagotoj sciis, ke io tre terura trafis iliajn
mastrojn, sed la maharoj zorge klopodis, por ke neniu sugesto pri la
vera naturo de ilia pereiga afliko sciiĝu ekster la propra specio.
Kiom da tempo necesos por ke la specio forpereu, oni tute ne povus
eĉ diveni; sed ŝajnis neeviteble, ke tio finfine okazu.

La maharoj oferis fabelan rekompencon al tiu, kiu kaptus unu el ni
viva, kaj samtempe minacis suferigi la plej timindan punon al tiu,
kiu farus fizikan malbonon al ni. La sagotoj ne povis kompreni tiujn
ŝajne paradoksajn instrukciojn, kvankam ilia kialo estis sufiĉe
komprenebla al mi. La maharoj deziris la Grandan Sekreton kaj ili
sciis, ke nur ni povus havigi ĝin al ili.

La eksperimentoj de Perry pri la fabrikado de pulvo kaj la konstruo
de fusiloj ne progresis tiel rapide kiel ni esperis--multege da
aferoj pri tiuj du artoj Perry ne sciis. Ni ambaŭ certis, ke la
solvo de tiuj du problemoj progresigus la civilizon interne de
Pelucidaro je miloj da jaroj en unu antaŭensalto. Kaj estis diversaj
aliaj artoj kaj sciencoj, kiujn ni deziris enkonduki, sed niaj
komunaj scioj ne ampleksis la meĥanikajn detalojn, kiuj solaj povas
doni al ili komercan aŭ praktikan valoron.

"David", diris Perry tuj post sia plej lasta malsukceso produkti
pulvon, kiu eĉ brulus, "unu el ni devos reveturi al la ekstera mondo
kaj reporti la informojn, kiuj mankas al ni. Ĉi tie ni havas la
laboristojn kaj materialojn por reprodukti ion ajn, kion oni iam
produktis supre--ni malhavas nur la necesan scion. Ni reveturu kaj
kunprenu tiun scion en la formo de libroj--tiam tiu ĉi mondo vere
kuŝos en niaj manoj".

Kaj tial oni decidis, ke mi reveturu en la borveturilo, kiu ankoraŭ
kuŝis ĉe la rando de la arbaro, tie, kie ni unue penetris ĝis la
supraĵo de la interna mondo. Dian rifuzis eĉ aŭskulti iun planon
pri mia foriro, kiu ne inkluzivas ŝin, kaj mi ne bedaŭris, ke ŝi
volas akompani min, ĉar mi deziris, ke ŝi vidu mian mondon, kaj mi
deziris, ke mia mondo vidu ŝin.

Kun granda eskorto ni marŝis al la granda fera talpo, kiun Perry
baldaŭ jam repoziciigis kun ĝia nazo redirektita al la ekstera
krusto. Li zorge ekzamenis la tutan mekanismon. Li replenigis la
aer-rezervujon kaj produktis oleon por la motoro. Finfine ĉio pretis,
kiam niaj pikedanoj, el kiuj longa, maldika vico ĉiam ĉirkaŭis
nian kampadejon, informis, ke granda amaso da laŭŝajne sagotoj kaj
maharoj proksimiĝas el la direkto de Futra.

Dian kaj mi pretis ekiri, sed mi estis avida spekti la unuan
alfrontiĝon inter du ne malgrandaj armeoj de la sin kontraŭantaj
specioj de Pelucidaro. Mi komprenis, ke tio markos la historian
komencon de enorma lukto por la posedo de tuta mondo, kaj kiel la
unua imperiestro de Pelucidaro, mi kredis, ke estas ne nur mia devo,
sed ankaŭ mia rajto esti en la mezo de tiu decida batalo.

Dum la kontraŭa armeo proksimiĝis, ni vidis, ke estas multaj
maharoj kun la sagotaj soldatoj--indiko pri la vastetenda graveco,
kiun la dominanta specio atribuis al la rezulto de tiu kampanjo, ĉar
ne estis ilia kutimo aktive partopreni la sklavkaptajn atakojn, kiujn
faris iliaj servobestoj--la sola speco de milito, kiun ili faris
kontraŭ la malaltaj estaĵoj.

Gak kaj Dakor estis ambaŭ kun ni, veninte antaŭ ĉio por vidi la
borveturilon. Mi metis Gak kaj kelkajn el liaj sarianoj ĉe la
dekstra flanko de nia batallinio. Dakor enlokiĝis maldekstraflanke,
dum mi komandis la centron. Malantaŭ ni mi postenigis sufiĉe
grandan rezervon sub unu el la ĉefoj de Gak. La sagotoj senhalte
antaŭenmarŝis kun minacaj lancoj, kaj mi lasis ilin veni, ĝis ili
estis facile atingeblaj per pafarko, antaŭ ol mi ordonis pafi.

Je la unua salvo de venenpintaj sagoj, la unua linio de gorilohomoj
falis teren; sed la malantaŭuloj atakis super la sternitaj figuroj
de iliaj kamaradoj en furioze rapida atako por povi trafi nin per
siaj lancoj. Dua salvo haltigis ilin dum momento, kaj tiam mia
rezervo saltis tra la breĉoj en la paflinio por kontraŭbatali ilin
per lancoj kaj ŝildoj.

La ne oportunaj lancoj de la sagotoj ne estis egalaj al la lancoj de
la sarianoj kaj amozanoj, kiuj flankenigis la lancpuŝojn per siaj
ŝildoj kaj impetis proksimen por batali per siaj pli malpezaj kaj
oportunaj armiloj.

Gak kunprenis siajn sagpafistojn laŭlonge de la flanklinio de la
malamiko, kaj dum la glavistoj kontraŭbatalis ilin antaŭe, li
elĵetigis salvon post salvo en ilian neŝirmitan maldekstran
flankon. La maharoj faris malmulte da vera batalado kaj pli ĝenis ol
helpis, kvankam foje unu el ili ekkaptis per siaj potencaj makzeloj
la brakon aŭ kruron de sariano.

La batalo ne daŭris tre longe, ĉar kiam Dakor kaj mi kondukis niajn
trupojn al la dekstra flanko de la sagotoj kun nudaj glavoj, ili
estis jam tiel demoralizitaj, ke ili turniĝis kaj fuĝis de ni. Ni
ĉasis ilin dum iom da tempo, prenante multajn kaptitojn kaj
regajnante ĉirkaŭ cent sklavojn, inter kiuj estis Huĝa la Ruza.

Li diris al mi, ke oni kaptis lin, dum li estis survoje al sia propra
lando; sed ke lian vivon oni indulgis pro la espero, ke de li la
maharoj lernos la kaŝlokon de sia Granda Sekreto. Gak kaj mi havis
inklinon kredi, ke la Ruzulo gvidis tiun ekspedicion al la lando
Sari, pri kiu li kredis, ke tie oni povus trovi la libron en la
posedo de Perry; sed ni ne havis pruvon pri tio, do ni akceptis lin
kaj traktis lin kiel unu el ni, kvankam neniu ŝatis lin. Kaj kiel li
rekompencis mian grandanimecon, vi baldaŭ sciiĝos.

Estis kelkaj maharoj inter niaj kaptitoj, kaj niaj propraj homoj tiom
timis ilin, ke ili rifuzis proksimiĝi al ili, krom se komplete
kovritaj per peco de felo. Eĉ Dian kredis je la popola superstiĉo
pri la malbonaj efikoj de elmetiĝo al la okuloj de koleraj maharoj,
kaj kvankam mi priridis ŝiajn timojn, mi tute pretis toleri ilin, se
tio eĉ iomete forigus ŝiajn malbonajn antaŭsentojn, do ŝi sidis
fore de la borveturilo, apud kiu la maharoj estis katenitaj, dum
Perry kaj mi denove ekzamenis ĉiun eron de la mekanismo.

Fine, mi alprenis mian lokon en la stirseĝo kaj alvokis iun el la
viroj ekstere, por ke li venigu Dian. Okazis, ke Huĝa staris tute
proksima al la pordo de la borveturilo, do estis li, kiu sen mia scio
iris por venigi ŝin; sed kiel li sukcesis plenumi la diablan aferon,
kiun li faris, mi ne povas diveni, krom se aliaj helpis lin en la
komploto. Kaj tion mi ne povas kredi, ĉar ĉiuj miaj homoj estis
lojalaj al mi kaj tuj mortigus lin, se li estus proponinta la
senkoran intrigon, eĉ se li havus tempon por konigi ĝin al aliulo.
Ĉio estis farita tiel rapide, ke mi povas kredi nur, ke ĝi estis la
rezulto de subita impulso, helpita de kelkaj por Huĝa bonŝancaj
cirkonstancoj okazintaj akurate je la ĝusta momento.

Mi scias nur, ke estis Huĝa, kiu portis Dian al la borveturilo,
ankoraŭ envolvitan de la kapo ĝis la piedo en la felo de enorma
kavernleono, kiu kovris ŝin, de kiam oni kondukis la maharajn
kaptitojn en la kampadejon. Li metis sian ŝarĝon sur la seĝon
flanke de mi. Mi estis preta ekveturi. La adiaŭoj estis diritaj.
Perry kaptis mian manon por la lasta, longa adiaŭo. Mi fermis kaj
riglis la eksteran kaj internan pordojn, denove eksidis ĉe la vetura
mekanismo, kaj ektiris la startigilon.

Kiel antaŭe, dum tiu nokto longe pasinta, en kiu okazis nia unua
elprovo de la fera monstro, estis terura muĝado sub ni--la giganta
framo tremis kaj vibris--okazis ekbruego, kiam la malfirma grundo
ekĵetiĝis supren tra la kavaĵo inter la interna kaj ekstera
blendoj kaj redeponiĝis malantaŭ ni. Duan fojon la maŝino
ekveturis.

Sed en la momento de la forveturo mi preskaŭ ĵetiĝis el mia seĝo
pro la subita skuiĝo de la borveturilo. Komence mi ne sciis, kio
okazis, sed baldaŭ mi ekkomprenis, ke tuj antaŭ ol ĝi eniris la
terkruston, la tureca maŝino trafalis tra sia apoga skafaldo, kaj ke
anstataŭ eniri la teron vertikale, ni plonĝas en ĝin je alia
angulo. En kiu loko ni eliros sur la ekstera terkrusto, mi ne povis
eĉ konjekti. Kaj tiam mi turniĝis por konstati la efikon de tiu
stranga sperto ĉe Dian. Ŝi ankoraŭ sidis vualita en la granda
felo.

"Montru vin," mi kriis ridetante, "venu el via ŝelo. Neniuj maharaj
okuloj povas atingi vin ĉi tie," kaj mi klinis min tien kaj ekkaptis
de ŝi la leonan felon. Kaj tiam mi retiriĝis sur mian seĝon, tute
hororigita.

La afero sub la felo ne estis Dian--ĝi estis abomeninda maharo. Tuj
mi komprenis la ruzon, kiun Huĝa uzis kontraŭ mi, kaj ĝian celon.
Foriginte min porĉiame, kiel li sendube kredis, Dian estus senhelpa
kontraŭ li. Furioze mi tiris je la stirilo, penante returni la
borveturilon al Pelucidaro; sed kiel tiun alian fojon, mi povis
moveti ĝin eĉ ne unu harlarĝon.

Ne necesas rakonti pri la teruraĵoj aŭ la tedeco de tiu vojaĝo.
Ĝi diferencis tute malmulte de la antaŭa, kiu portis nin de la
ekstera al la interna mondo. Pro la angulo, je kiu ni eniris la
teron, la vojaĝo daŭris preskaŭ unu tagon pli longe kaj elportis
min sur la sablojn de la Saharo, anstataŭ al Usono, kiel mi esperis.

Jam de monatoj mi atendas ĉi tie la alvenon de blankulo. Mi ne
kuraĝis forlasi la borveturilon, pro timo, ke mi neniam plu povos
retrovi ĝin--la moviĝantaj sabloj de la dezerto baldaŭ kovrus
ĝin, kaj mia sola espero pri reveno al mia Dian kaj ŝia Pelucidaro
estus por ĉiam for.

Ke mi iam revidos ŝin, ŝajnas nur malgranda ebleco, ĉar kiel mi
sciu, en kiu parto de Pelucidaro mia revena vojaĝo finiĝos--kaj
kiel, sen nordo aŭ sudo aŭ oriento aŭ okcidento, mi esperu iam
trovi la vojon trans tiu vasta mondo al la loketo, kie restas mia
perdita amatino kaj funebras pro mi?

Jen la historio, kiel David Innes rakontis ĝin al mi en la kaprofela
tendo ĉe la rando de la granda Sahara Dezerto. La venontan tagon, li
gvidis min por vidi la borveturilon--ĝi estis precize tia, kia li
priskribis ĝin. Ĝi estis tiel grandega, ke ĝi povus esti
transportita al tiu malfacile alirebla mondoparto per neniu
transportrimedo, kiu ekzistis tie--ĝi povus esti veninta nur tiel,
kiel David Innes diris--tra la kruston de la Tero el la interna mondo
Pelucidaro.

Mi pasigis semajnon kun li, kaj tiam, forlasinte mian leonĉasadon,
reveturis rekte al la marbordo kaj rapidis al Londono, kie mi aĉetis
grandan kvanton da aĵoj, kiujn li deziris kunporti kun si al
Pelucidaro. Estis libroj, fusiloj, revolveroj, pafaĵoj, fotiloj,
kemiaĵoj, telefonoj, telegrafiloj, drato, iloj kaj pliaj
libroj--libroj pri ĉiu temo sub la suno. Li diris, ke li deziras
libraron, per kiu ili povos reprodukti la mirindaĵojn de la dudeka
jarcento en la ŝtonepoko, kaj se kvanto gravas, mi bone priservis
lin.

Mi reportis la aferojn mem al Alĝerio, kaj akompanis ilin ĝis la
fino de la fervojo; sed de tie mi estis revokita al Usono pro gravaj
aferoj. Tamen, mi povis dungi tre fidindan viron por ekestri la
karavanon--la saman gvidiston, fakte, kiu akompanis min dum mia
antaŭa vojaĝo en la Saharon--kaj skribinte longan leteron al Innes,
en kiu mi donis mian usonan adreson, mi vidis la ekspedicion ekvoji
suden.

Inter la aliaj aferoj, kiujn mi sendis al Innes, troviĝis pli ol
kvincent mejlojn da duobla, izolita drato de tre maldika dikeco. Mi
pakigis ĝin ĉirkaŭ speciala bobeno je lia propono, ĉar estis lia
ideo, ke li povus fiksi unu finon ĉi tie antaŭ ol foriri, kaj
ellasante ĝin tra la malantaŭo de la borveturilo, krei
telegraflineon inter la ekstera kaj interna mondoj. En mia letero, mi
petis lin nepre marki la finon de la linio tre klare per alta
ŝtonamaso por la okazo, ke mi ne povus atingi lin antaŭ ol li
ekveturus, por ke mi facile trovu ĝin kaj komunikiĝu kun li, se
okazos, ke li bonŝance atingos Pelucidaron.

Mi ricevis kelkajn leterojn de li post mia reveno al Usono--fakte, li
utiligis ĉiun al la nordo irantan karavanon por doni al mi ian
mesaĝon. Lia lasta letero estis skribita la tagon antaŭ ol li
intencis ekveturi. Jen ĝi:

  Mia kara amiko:

  Morgaŭ mi ekveturos por serĉi Pelucidaron kaj Dian. Kondiĉe, ke la
  araboj ne mortigos min. Ili kondutis tre malamike lastatempe. Mi
  ne scias la kaŭzon, sed en du okazoj ili minacis mian vivon. Unu,
  pli amika ol la ceteraj, diris al mi hodiaŭ, ke ili intencas ataki
  min ĉi nokte. Estus bedaŭrinde, se tiuspeca afero okazus nun, kiam
  mi estas tiel baldaŭ forveturonta.

  Tamen, eble estus egale bone, ĉar ju pli proskimiĝas la horo, des
  pli malgrandaj ŝajnas miaj ŝancoj sukcesi.

  Alvenis la amika arabo, kiu portos ĉi tiun leteron norden por mi,
  do adiaŭ, kaj Dio benu vin pro viaj komplezoj al mi.

  La arabo diras, ke mi rapidu, ĉar li vidas sablonubon sude--li
  kredas, ke ĝi estas la bando, kiu venas por murdi min, kaj li ne
  deziras esti trovita kun mi. Do adiaŭ denove.

  Via David Innes

Post unu jaro mi denove troviĝis ĉe la fino de la fervoja linio,
veturanta al la loko, kie mi forlasis Innes. Mia unua seniluziiĝo
okazis, kiam mi eksciis, ke mia maljuna gvidisto mortis kelkajn
semajnojn antaŭ mia reveno, kaj mi povis trovi neniun alian membron
de mia iama grupo, kiu povus konduki min al la sama loko.

Dum monatoj mi traserĉis tiun brulvarman landon, pridemandante
sennombrajn dezertajn ŝejkojn, esperante, ke finfine mi trovus unu,
kiu aŭdis pri Innes kaj lia mirinda fera talpo. Konstante miajn
okuloj esploris la blindigan amason da sablo por ekvidi la
ŝtonamason, sub kiu mi trovus la dratojn irantajn al Pelucidaro--sed
ĉiam mi malsukcesis.

Kaj ĉiam molestas min ĉi tiuj terurigaj demandoj, kiam mi pensas
pri David Innes kaj liaj strangaj aventuroj.

Ĉu finfine la araboj murdis lin tuj antaŭ lia ekveturo? Aŭ ĉu li
redirektis la nazon de sia fera monstro al la interna mondo? Ĉu li
atingis ĝin, aŭ ĉu li kuŝas ie enterigita en la mezo de la granda
terkrusto? Kaj se li revenis al Pelucidaro, ĉu li trapenetris ĉe la
fundo de unu el ĝiaj grandaj internaj maroj aŭ inter iu sovaĝa
popolo tute malproksime de la lando de lia korsopiro?

Ĉu la respondo kuŝas ie sur la sino de la vasta Saharo, ĉe la fino
de du etaj dratoj, kaŝitaj sub perdita ŝtonamaso? Mi scivolas.

Fino





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Ĉe la koro de la tero" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home