Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Die Sängerin. Esperanto - La Kantistino
Author: Hauff, Wilhelm, 1802-1827
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Die Sängerin. Esperanto - La Kantistino" ***


Nova Esperanto-Biblioteko

No 8

Vilhelmo Hauff

La Kantistino

Novelo

El la germana originalo tradukis

Eugen Wüster

Berlin 1921

Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek


Alle Rechte vorbehalten.

Ĉiuj rajtoj estas rezervitaj.

Copyright 1921 by Friedrich Ellersiek, Berlin.



Antaŭparolo de la tradukinto


Iomete atingi tion, kion oni postulas de nacilingva traduko, t. e.
forgesigi al sperta legonto, ke la originalo ne estas verkita en lia
patrina lingvo, kaj havigi al li ne nur pensojn, sed ankaŭ
sentimentojn, estis la celo de mia provo.

Vieno, 1an de jan. 1917.

Antaŭ la preso ankoraŭfoje trarigardante la manuskripton mi
ŝanĝis diversaĵojn, sed ĝenerale ne volis kontraŭagi la tiaman
intencon.

Berlino-Charlottenburg, febr. 1921.

E. W.



Vivo kaj verkado de Hauff


Vilhelmo Hauff, naskita 29. XI. 1802 en Stuttgart, vizitis la monakan
lernejon de Blaubeuren kaj en Tübingen studis teologion. Reveninte en
sian patrourbon, li publicis sian unuan verkon "Fabela almanako por
la jaro 1826", al kiu sekvis 2a kaj 3a jarkolektoj. La rakontoj
troviĝintaj en ili estis favore akceptataj kaj atingis sub la titolo
"Fabeloj" multfojajn represojn. En 1827 aperis la "Komunikoj el la
memuaroj de l'satano", ne finitaj, kaj en la sama jaro "La viro en la
luno". Tiu romano unue estis verkita en la ekscentra stilo de la tiam
moderna H. Clauren, sed laŭ konsilo kelke da strekoj ŝanĝis la
imiton al karikaturo. Same pri Cl. okupiĝas la sarkasma "Disputa
prediko pri H. Clauren kaj la viro en la luno, farita al la germana
publiko". En la daŭro de mallonga tempo plue estis kreata la
ampleksa historia romano "Lichtenstein", "Fantaziaĵoj en la bremena
urbdoma kelo" kaj la noveloj "La Almozulino de la ponts des arts",
"La bildo de l'imperiestro", "Judo Süß" kaj "La Kantistino".

Ankaŭ nombro da poemoj estis fluinta el la plumo de la juna aŭtoro,
kiam de li, de post januaro redaktisto de "Morgenpost", la morto
forprenis ĝin 11 tagojn antaŭ lia 25a naskotago.

La 18-an de Novembro kiel lian mortodaton surhavas la monumento
13 jarojn poste konstruita por glori lin en loko, kiu al lia
rakontista arto dankas sian propran gloron: ĉe la kastelo
Lichtenstein.



I.


"Tio estas stranga okazaĵo!" la komerca konsilanto[1] _Bolnau_
diris al konato, kiun li renkontis sur la Larĝa strato en _B_.
"Konfesu mem, ke ni vivas en malbona tempo."

"Vi pensas pri la afero en la nordo?", la konato respondis. "Ĉu vi
ricevis komercajn informojn? Ĉu la ministro de l'eksterlandaj aferoj
pro malnova amikeco diris al vi detalojn?"

"Pa, lasu min trankvila pri politiko kaj ŝtatbiloj; tio neniel
interesas min. Ne, mi celas la aferon pri _Bianetti_."

"Pri la kantistino? Ĉu ŝi ree estas dungita? Oni ja diris, ke
okazis malakordo inter ŝi kaj la orkestrestro—"

"Sed pro Dio", la komerca konsilanto ekkriis kaj miregante haltis;
"en kiuj drinkejaĉoj vi do restadas, ke vi ne scias, kio okazas en
la urbo? Do vi ne scias, kio fariĝis al Bianetti?"

"Nenian vorton, per mia honoro; kio do okazis pri ŝi?"

"Nu, nenio alia okazis al ŝi, ol ke ŝi hodiaŭ nokte estis
mortpikata."

La komerca konsilanto inter siaj konatoj estis konsiderata kiel
ŝercemulo, kiu, matene de la dekunua ĝis tagmezo farante siajn
promenadojn sur la Larĝa strato, ŝatis haltigi la homojn kaj
improvize kredigi ion al ili. Tial la konato ne estis tre kortuŝita
de tiu terura sciigo, sed respondis: "Ion alian vi do hodiaŭ ne scias,
Bolnau? Vi supozeble estas tute elĉerpinta vian spriton, ke vi
pentras per tiel akraj koloroj. Cetere, se alian fojon vi ree
haltigos min sur la Larĝa strato, tiam elpensu ion pli saĝan; alie
mi estos devigata, iri malrektan vojon, hejmen irante de la
kancelario."

"Li ree ne kredas ĝin!", la promenanto ekkriis, "Vidu, li ree ne
kredas ĝin! Se mi estus dirinta, ke la imperiestro de Maroko estas
mortpikita, vi estus danke akceptinta kaj disvastiginta la sciigon,
ĉar tie jam okazis similaj aferoj. Sed, se kantistino ĉi tie en B.
estas mortpikata, neniu volas kredi, ĝis kiam oni vidas la funebran
irantaron. Sed, karulo, ĉi tiun fojon ĝi estas vera, tiel vera,
kiel mi estas honesta viro."

"Homo! pripensu, kion vi diras!", la amiko kun teruro ekkriis.
"Mortinta, vi diris? Bianetti mortpikita?"

"Mortinta antaŭ unu horo ŝi ankoraŭ ne estis, sed ŝi estas
mortiĝanta, tio almenaŭ estas certa."

"Sed parolu fine, pro Dio! Kiel oni povas mortpiki kantistinon? Ĉu
ni do vivas en Italujo? Por kio do ekzistas la laŭdinda polico? Kiel
la afero do fariĝis? Mortpikita?"

"Sed ne kriu tiel surdige", Bolnau kvietigante respondis. "La homoj
jam elmetas la kapojn el ĉiuj fenestroj por vidi, kie estas la
strata tumulto. Vi ja povas plendi _sotta voce_[2], kiom ajn vi
volas. Kiel la afero fariĝis, vi demandas? Jen vidu, pri tio ja
estas la demando; tion ĝis nun neniu scias. Hieraŭ nokte la bela
infanino ankoraŭ estis ĉe la maskobalo, tiel aminda, tiel rava kiel
ĉiam, kaj hodiaŭ nokte je la dekdua la medicina konsilanto[3]
_Lange_ estas vekata; oni diras, ke _signora_[4] Bianetti estas
mortiĝanta, ke ŝi havas pikvundon en la koro. La tuta urbo jam
parolas pri tio, sed kompreneble tute ekstravagance. Troviĝas en
tio, estas vere, fatalaj cirkonstancoj, tiel ke oni ne povas akiri
klaron; ekzemple neniu krom la kuracistoj kaj la homoj, kiuj servas
al ŝi, estas enlasata en la domon. Ankaŭ ĉe la kortego oni jam
scias pri la afero, kaj venis ordono, ke la gardistaro ne preterpasu
la domon; la tuta bataliono devis iri la malrektan vojon trans la
foirejon."

"Kion vi diras! Sed ĉu oni do tute ne scias, kiel okazis? Ĉu oni do
tute ne havas postsignon?"

"Estas malfacile, tra la diversaj famoj penetri al la vero. Bianetti,
nedisputeble, estas tre bonmora persono, pri kiu oni neniel povas
malbone paroli. Sed vi konas la kutimon de l'homoj kaj precipe de la
virinoj; kiam nun iu ekparolas pri la deca vivmaniero de la
kompatinda knabino, oni levas la ŝultrojn kaj pretendas, pri ŝia
antaŭa konduto scii tion kaj tion. Pri ŝia antaŭa konduto! Ŝi
estas apenaŭ deksepjara kaj ĉi tie jam estas unu jaron kaj duonon.
Kia antaŭa konduto tio estas?"

"Ne perdu tiom da tempo pri la enkonduko", la konato interrompis lin,
"sed ekparolu pri la temo. Ĉu oni ne scias, kiu mortpikis ŝin?"

"Nu, ĝuste tion mi ja diras; jen oni ree asertas, ke estis
malakceptita aŭ ĵaluza amanto, kiu mortigis ŝin. Strangaj ja estas
la cirkonstancoj. Onidire ŝi hieraŭ ĉe la maskobalo sufiĉe longe
parolis sola kun maskulo, kiun konis neniu. Ŝi baldaŭ poste
foriris, kaj kelkaj homoj pretendas, ke ili vidis la saman maskulon
eniranta en la kaleŝon al ŝi. Super tio neniu scias ion certan; sed
mi baldaŭ sciiĝos, kiel estas pri la afero."

"Mi scias, ke vi ja havas viajn proprajn sciiĝilojn, kaj certe
ankaŭ ĉe Bianetti vi havas servistaranon. Estas homoj, kiuj nomas
vin la urba kroniko."

"Tro da honoro, tro da honoro", la komerca konsilanto ridis kaj
ŝajne sentis sin iom flatita. "Sed ĉi-foje mi ne havas alian
spionon, ol la medicinan konsilanton mem. Vi supozeble rimarkis, ke
mi tute kontraŭ mia kutimo ne promenas sur la tuta strato de unu
fino al la alia, sed ĉiam restas inter la Karla kaj la Frederika
stratoj."

"Certe mi tion rimarkis, sed mi pensis, ke vi faras fenestran
promenon antaŭ la edzino de ŝtatkonsilanto _Baruch_[5]."

"Lasu min trankvila pri ŝi! Ni rompis unu kun la alia antaŭ tri
tagoj; mia edzino ne ŝatis la rilaton, ĉar tiu sinjorino ludas tiel
altspeze. Ne, la medicina konsilanto Lange ĉiutage je la dekdua
pasas tra la Larĝa strato, irante al la kastelo, kaj mi ĉi tie
embuske atendas, por tuj celi al li, kiam li venas el post la
stratangulo."

"Tiam mi restos ĉe vi", la amiko diris, "la aferon pri Bianetti mi
devas aŭdi pli detale. Vi ja permesas tion, Bolnau?"

"Kara sinjoro, neniel lasu ĝeni vin", la alia respondis. Mi scias,
ke vi manĝas je la dekdua; do zorgu, ke via supo ne malvarmiĝu.
Plie Lange en via ĉeesto eble hezitos pri la rakontado; prefere post
la manĝo venu en la kafejon, tie vi aŭdos ĉion.—Cetere foriĝu,
tie li jam venas el post la stratangulo.



II.


"Mi ne konsideras la vundon nepre mortiga", la medicina konsilanto
Lange diris post la unuaj salutoj; "la piko ŝajne ne estis firme
direktata. Ŝi jam plene reakiris la konscion, kaj se oni konsideras
la malfortecon, kaŭzitan de la granda sangoperdo, en ĉi tiu momento
almenaŭ estas nenia danĝero."

"Tio ĝojigas min", la komerca konsilanto respondis kaj intime
enbrakigis sin kun la kuracisto. "Mi ankoraŭ akompanos vin kelkajn
paŝojn ĝis la kastelo, sed, pro Dio, diru al mi detalojn pri tiu
afero; oni ja neniel povas klarigi al si, kiel ĉio fariĝis."

"Mi povas ĵuri al vi", la alia respondis, "terura mallumo kovras la
aferon. Mi apenaŭ ekdormis, kiam mia Johano vekis min per la sciigo,
ke oni vokas min al iu tre danĝere malsana. Mi plej rapide vestis
min kaj kuras eksteren; en la vestiblo staras knabino, pala kaj
tremanta, kaj flustris tiel mallaŭte, ke mi apenaŭ aŭdis ĝin, ke
mi kunprenu mian pansilaron. Jam tio frapas min; mi rapide ensaltas
en la kaleŝon, igas la palan fraŭlinon sidiĝi sur la veturigista
loko apud Johano, por ke ŝi montru la vojon, kaj poste for. Mi
eliras antaŭ malgranda domo kaj demandas la fraŭlinon, kiu do estas
la malsanulo?"

"Mi povas imagi, kiel vi miregis..."

"Kiel mi miregis, aŭdante, ke estas signora Bianetti! Mi ja konis
ŝin nur de la teatro, alie apenaŭ du aŭ tri fojojn vidis ŝin; sed
la mistera maniero, kiel mi estis venigata al ŝi, la pansilaro, kiun
mi devis kunpreni,—mi konfesas al vi, ke mi estis tre scivola, kio
do fariĝis al la kantistino. Ni supreniris kelke da ŝtupoj,
trapasis mallarĝan koridoron. La knabino antaŭiris, dum kelke da
minutoj atendigis min en la malhelo kaj post tio singultante kaj
ankoraŭ pli pala ol antaŭe venis renkonten al mi. 'Eniru, sinjor'
doktoro', ŝi diris, 'ho! vi kredeble venas tro malfrue, kaj ŝi ne
postvivos tion'. Mi eniris, estis terura vidaĵo."

La medicina konsilanto eksilentis, meditanta kaj malserena; ŝajnis,
ke trudiĝas al lia animo bildo, kiun li vane klopodas forpuŝi. "Nu,
kion vi vidis?", lia akompananto ekkriis, malpacienca pro tiu
interrompo. "Vi ja espereble ne volas min tiel restigi inter martelo
kaj amboso?"

"Multajn aferojn mi renkontis en mia vivo", rekolektinte siajn
pensojn la kuracisto daŭrigis, "multajn aferojn kiuj teruris min,
kiuj min ektimigis, sed nenion, kio tiel fendis mian koron, kiel tiu
vidaĵo. En nehele lumigita ĉambro pala juna virino kuŝis sur la
sofo, antaŭ ŝi genuis maljuna servistino kaj premis tukon sur ŝian
koron. Mi alproksimigis min; blanka kaj rigida kiel busto la kapo de
la mortantino estis klinita malantaŭen; la nigraj, malleviĝintaj
haroj, la malhelaj brovoj kaj palpebroharoj de la fermitaj okuloj
terure kontrastis kun la brila palo de la frunto, de la vizaĝo, de
la bela kolo. La blankaj multfaldaĵaj vestoj, kiuj kredeble
apartenis al ŝia masko, estis surverŝitaj per sango, sango estis
sur la planko, kaj de la koro ŝajne eliris la ruĝa radio—. Ĉio
ĉi prezentiĝis al mi dum unu momento; estis Bianetti, la
kantistino."

"Ho, Dio, kiel tio kortuŝas min!", la komerca konsilanto emociite
diris, eltirante longan silkan tukon, por froti siajn okulojn.
"Ĝuste tia ankoraŭ la lastan dimanĉon ŝi kuŝis en la opero
'Otelo', ludante la rolon de Desdemono. Jam tiam la efekto estis tiel
kruele vera kaj efektive terura, ke oni opiniis, ke la negro fakte
mortpikis ŝin; kaj nun ĝi vere trafis ŝin. Kiel tio kortuŝas
min!"

"Ĉu mi ne malpermesis al vi ĉian supermezuran kortuŝon?" la
kuracisto interrompis lin. "Ĉu vi nepre volas, ke viaj atakoj
revenu?"

"Vi estas prava", la komerca konsilanto Bolnau diris kaj rapide
enpoŝigis la tukon: "Vi estas prava, afekcio por mia konstitucio ne
taŭgas. Sed daŭrigu, mi preterirante nombros la vitraĵojn ĉe la
milita ministrejo, tio gardas de tiaj atakoj."

"Nu, nombradu, kaj se tio ne efikos, vi povos ankoraŭ aldoni la
supran etaĝon de la palaco.—La maljuna servistino forprenis la
tukon, kaj miregante mi ekvidis vundon kiel de tranĉilpiko, tre
proksime de la koro. Mi ne povis perdi la tempon per demandoj, kiom
ajn da ili mi estus volinta fari; mi esploris la vundon kaj surmetis
la bandaĝon. La vunditino dum la tuta operacio montris nenian signon
de vivo; nur kiam mi sondis la vundon, ŝi dolore ekŝiriĝis. Mi
lasis ŝin ripozi kaj gardis ŝian dormon."

"Sed la knabino kaj la maljuna servistino, ĉu vi do ne demandis ilin
pri la deveno de la vundo?"

"Mi do volas ĝin konfesi al vi, komerca konsilanto, ĉar vi estas
mia malnova amiko; jes, kiam provizore nenio plu devis esti farata
por la malsanulino, mi sufiĉe decide deklaris, ke mi plue jam neniel
okupos min pri la sinjorino, se ili ne ĉion konfesos al mi."

"Kaj kion ili diris? Daŭrigu do!"

"Post la dekunua la kantistino estis reveninta, akompanate de granda
vira maskulo.—Ĉe tiu sciigo mi ebla iom tro dusence rigardis la du
virinojn, ĉar ili denove ekploris kaj per plej fortaj ĵuroj solene
certigis, ke mi neniel bezonas malbone pensi pri ilia mastrino; ke
dum la longa tempo, de kiam ili servas al ŝi, post la kvara vespere
neniam viro transpaŝis la sojlon; la malpli granda knabino, kredeble
leginta romanojn, eĉ asertis, ke signora estas anĝelo de pureco."

"Tion mi ankaŭ asertas", la komerca konsilanto diris, kortuŝite
eknombradante la fenestrovitrojn de la palaco, al kiu ili
proksimiĝis: "tion ankaŭ mi diras; pri Bianetti oni ne povas
malbone paroli, ŝi estas aminda, pia infanino; kaj ĉu estas ŝia
kulpo, ke ŝi estas bela kaj devas perlabori sian vivtenon per
kantado?"

"Kredu al mi", Lange respondis, "kuracisto pri tio havas neerarigan,
psikologian juĝilon. Rigardo al la anĝele puraj trajtoj de la
malfeliĉa knabino min pli konvinkis pri ŝia virteco, ol la ĵuroj
de ŝiaj ĉambristinoj. Sed aŭskultu plue: la kantistino kun la
fremdulo eniris en tiun ĉambron kaj elirigis sian servistinon. Tiu,
eble pro scivolo, kion do signifas tiu nokta vizito, restis proksime
de la pordo; ŝi aŭdis disputon franclingve okazantan inter ŝia
mastrino kaj basa, kaveca voĉo de viro; ke signora fine ekploregis,
ke la viro terure blasfemis; subite ŝi aŭdis sian mastrinon
akresone ekkrianta, ŝi pro timo jam ne povas deteni sin, abrupte
malfermas la pordon, kaj en la sama momento la maskulo sin ĵetas
preter ŝin kaj tra la koridoro al la ŝtuparo. Ŝi sekvis lin kelke
da paŝoj, antaŭ la ŝtuparo ŝi aŭdis teruran pumpumon; li
supozeble falegis malsupren. De malsupre leviĝas ĝemado kaj
plendetado, kiel tiu de mortanto; sed ŝi sentas timegon, ŝi ne
kuraĝas pluen iri eĉ unu paŝon. Ŝi reiras en la pordon—la
kantistino kuŝas en sia sango kaj post malmulte da momentoj fermas
la okulojn. La knabino ne scias helpi al si, ŝi vekas la maljunan
servistinon, por ke ŝi intertempe helpu al sia mastrino, kaj rapidas
al mi, por eble ankoraŭ alporti savon al signora."

"Kaj Bianetti ankoraŭ ne diris ion? Ĉu vi ne demandis ŝin?"

"Ni tuj iris al la policejo kaj vekis la direktoron: li ankoraŭ
noktomeze traserĉigis ĉiujn hotelojn kaj stratodrinkejojn, ĉiujn
angulojn de la urbo; el la pordego en tiu horo neniu pasis, kaj de
nun ĉiu estas severe esplorata. La domanoj loĝantaj en la supra
etaĝo eksciis pri la tuta afero ne pli frue, ol kiam policanoj
traserĉis la domon; nekompreneble estis, kiel la mortiginto
povis forkuri, kvankam li supozeble per sia falo forte leziĝis;
ĉar oni trovis multe da sango malsupre ĉe la ŝtuparo, kaj ne estas
neverŝajne por mi, ke li falante vundis sin per sia propra ponardo.
Estas des pli nekompreneble, kiel li forsavis sin, ĉar la dompordo
estis fermita. Bianetti mem vekiĝis je la deka kaj deklaris por
protokoli al la policestro, ke ŝi en la plej rigora senco ne scias,
eĉ ne suspektas, kiu povas esti la maskulo. Ĉiuj kuracistoj kaj
kirurgoj ricevis la devigan instrukcion, se ili estas vokataj al
paciento lezita per falo aŭ tranĉila vundo, anonci tion, ĉar oni
eble tiamaniere povus trovi postsignon de la mortiginto. Jen kiel
statas la afero. Sed mi estas neŝanceleble konvinkita, ke en tio
kaŝiĝas profunda sekreto, kiun la kantistino ne volas konigi; ĉar
Bianetti ne estas tia, ke ŝi lasus sin hejmen akompani de viro tute
ne konata de ŝi. Tion ŝajne konjektas ankaŭ ŝia servistino,
ĉeestinta dum la pridemandado. Ĉar kiam ŝi vidis, ke signora ne
volas sciigi ion, ŝi ne menciis la disputon, kiun ŝi aŭdis; sed
al mi ŝi rigardis pete, ke mi ne perfidu ŝin. 'Ĝi estas terura
afero', ŝi diris, poste min akompanante al la ŝtuparo, 'sed nenio
ajn instigus min perfidi ion, kion signora ne volas sciigi'. Ŝi
ankoraŭ ion konfesis al mi, kio eble lumigus la tutan aferon."

"Nu, kaj ĉu mi ne ankaŭ povas scii tiun cirkonstancon?", la komerca
konsilanto demandis. "Vi vidas, kiel streĉita estas mia scivolo;
malstreĉu, malstreĉu, pro Dio, alie mi facile povus ricevi miajn
atakojn."

"Aŭdu, Bolnau, pripensu, ĉu ankoraŭ alia Bolnau krom vi vivas en
ĉi tiu urbo? Ĉu ankoraŭ iu alia ekzistas en la mondo kaj kie,
diru, kie?"

"Krom mi neniu ajn en ĉi tiu urbo", Bolnau respondis. "Kiam antaŭ
ok jaroj mi ekloĝis ĉi tie, mi ĝojis, ke mia nomo ne estas _Schwarz_,
_Weiss_ aŭ _Braun_, ne _Meier_, _Müller_ aŭ _Bauer_[6], ĉar pri
tiuj nomoj okazas tre malagrablaj intermiksoj. En _Kassel_ mi estis
la sola viro en mia familio, kaj aliloke en la tuta mondo ne ekzistas
iu Bolnau, krom mia filo, la malfeliĉa muzikmaniulo, pri kiu oni ne
plu aŭdis, de kiam li velveturis al Ameriko. Sed kial vi demandas
pri mia nomo, doktoro?"

"Nu, ĝi ne povas esti vi, komerca konsilanto, kaj via filo estas en
Ameriko. Sed jam estas kvarono post la dekdua, princidino Sofio estas
malsana, mi nur tro longe babilis kun vi: adiaŭ, _au revoir_[7]."

"Restu", Bolnau ekkriis kaj retenis lin ĉe la brako, "antaŭe diru
al mi, kion ankoraŭ diris la knabino."

"Nu do, sed katenu vian langon en la buŝo, Bolnau! Ŝia lasta vorto,
antaŭ kiam ŝi estis kaptata de tiu profunda sveno, estis
_Bolnau_."



III.


Oni ankoraŭ neniam vidis la komercan konsilanton Bolnau tiel serioza
kaj malserena ŝteliri kiel tiam, kiam doktoro Lange forlasis lin
antaŭ la palaco. Alitempe li paŝis gaja kaj vigla, kaj kiam li per
plej afabla rideto salutis ĉiujn knabinojn kaj virinojn, multe ridis
kun la viroj kaj rakontis al ili diversajn novaĵojn, tiam oni
ankoraŭ ne estus aljuĝinta al li sesdek jarojn. Li ŝajnis efektive
havi sufiĉe da kaŭzo, por esti gaja kaj bonhumora; li spekulaciante
kolektis ŝatindan posedaĵon, forlasis, kiam ĝi ŝajnis sufiĉa, la
aferojn, por kun sia edzino ekloĝi en B. kaj nun vivis en ĝojo kaj
plezuro jaro post jaro. Li estis havinta unu solan filon; tiu la
maljuna sinjoro volis, ke li trakuru la saman karieron kaj agu kaj
klopodu en la komerca fako.

Sed la tuta esteco de la filo vivis en la regno de l'sonoj, la muziko
por li estis ĉio, la komerco kaj negocado de la patro estis al li
tro trivialaj kaj malnoblaj. La patro estis obstina, la filo ankaŭ,
la patro facile flamiĝis, la filo ankaŭ, la patro tuj ĉion puŝis
ĝis la ekstremo, la filo ankaŭ; ne mirige, ke ili ne povis vivi unu
kun la alia. Kaj kiam la filo finis sian dudekan jaron, la patro
estis kvindekjara kaj tiam pretiĝis por forlasi la aferojn kaj volis
transdoni la komercadon al la filo. Efektive ĉio baldaŭ estis
aranĝita kaj kvietigita, ĉar en bela somera nokto la filo malaperis
kun kelke da pianaj partituroj, ankaŭ ĝuste alvenis en Anglolando
kaj sufiĉe amike skribis, ke li iros al Ameriko. La komerca
konsilanto deziris al li feliĉon por la vojaĝo kaj iris al B.

La penso pri la muzikmaniulo, kiel li nomis sian filon, ja
malserenigis al li kelkan horon; ĉar li estis petinta lin, neniam
plu montri sin antaŭ li, kaj oni ne povis atendi, ke la alia
nevokite revenos; kelkfoje ekŝajnis al li, ke li tamen agis
malsaĝe, volante, ke la filo nepre estu en la komerca fako; sed la
tempo, la societo kaj lia serena humoro ne lasis por longe naskiĝi
tiujn malgajajn pensojn: li vivis en plezuro kaj ĝojo, kaj kiu volis
lin vidi tre serena, bezonis nur inter la dekunua kaj tagmezo promeni
tra la Larĝa strato. Se li tie vidis longan, malgrasan viron, kies
tre moderna vesto, kies tenilaj okulvitroj kaj rajdvipo, kies
facilmovaj manieroj ne plu akordis kun liaj grizaj haroj; se tiun
viron li vidis salutanta ĉiuflanken, ĉiumomente haltanta ĉe tiu
aŭ tiu kaj babilanta kaj gestanta per la brakoj, tiam li povis fidi,
ke ĝi estis la komerca konsilanto Bolnau.

Sed hodiaŭ ĉio estis tute alia. Se jam antaŭe la afero pri la
mortigo de la kantistino preskaŭ tro afekciis lin, la lasta vorto de
la doktoro plene ekskuis liajn nervojn. "Bolnau", ankoraŭ diris
Bianetti, antaŭ ol senkonsciiĝi. Lian propran honestan nomon ŝi
elparolis, en tiel suspektigaj cirkonstancoj! Liaj genuoj tremis kaj
preskaŭ rifuzis obei al li, lia kapo, plena de zorgoj kaj peza de
pensoj, malleviĝis al la brusto. "Bolnau!" li pensis, "reĝa komerca
konsilanto! Se ŝi nun mortus, la kantistino, se la knabino poste
malkaŝus sian sekreton kaj konigus al la polica direktoro la
detalajn cirkonstancojn de la mortigo kaj la fatalan vorton! Kiom
lerta juristo povus argumenti, sin apogante sur unu sola vorto,
precipe kiam lin stimulas la vanto, montri sian sagacon en tia
_cause célèbre_[8]!" Kun malespera mieno li rigardis tra la
tenilaj okulvitroj al la pundomo, kies frontono malproksime
suprenstaris. "Tien, Bolnau, pro tute specialaj favoro kaj konsidero
al plurjaraj servoj!"

Li pli pene spiris, li levetis la kravaton, sed ektimigite li abrupte
retiris la manon; ĉu tio ne estis la loko, kie oni ĉirkaŭligas la
kanaban ĉirkaŭkolon[9], ĉu tio ne estis la loko, kie trapasas la
malvarma glavo?

Se li renkontis konaton kaj tiu salute balancis la kapon, li pensis:
"Hola, tiu jam scias pri la afero kaj volas komprenigi al mi, ke li
estas bone informita." Se alia preteriris ne salutante, nenio ŝajnis
al li pli certa, ol ke oni ne volas koni lin, por ne makuli sin,
interrilatante kun mortiginto. Preskaŭ li mem kredis, ke li estas
kulpa pri la mortigo, kaj ne estis mirige, ke li iris grandan kurbon,
por eviti la policejon; ĉar ĉu la direktoro ne povus stari ĉe la
fenestro, lin ekvidi kaj voki supren? "Karulo, ĉu vi ne bonvolus por
momento veni supren, mi devas iom paroli kun vi." Ĉu li ne jam
sentis ian tremon, ĉu li ne jam nun sentis siajn trajtojn
ŝanĝiĝintaj al pentula mieno, nur ĉar oni povus opinii, ke li
estas tiu, kiun la kantistino kulpigis per sia lasta vorto?

Kaj poste li ree ekpensis, kiel malutila tia emocio estas por lia
konstitucio; timeme li serĉis fenestrovitrojn, por nombrante
trankviligi sin. Sed la domoj kaj stratoj dancadis ĉirkaŭ li, la
sonorilturo ŝajnis sin moke klinanta antaŭ li; freneza teruro
kaptis lin, li kuradis tra la stratoj, ĝis kiam li elĉerpite
subfleksiĝis en sia loĝejo; kaj kiam li iom rekonsciiĝis, lia unua
demando estis, ĉu ne policano demandis pri li.



IV.


Kiam proksimiĝe la vesperon la medicina konsilanto Lange venis al
sia pacientino, li ŝin trovis multe pli bonfarta, ol li estis
atendinta. Li sidiĝis al ŝia lito kaj interparolis kun ŝi pri tiu
fatala okazaĵo. Ŝi estis apoginta sian brakon sur la kusenojn, en
la gracia mano kuŝis ŝia bela kapo. Ŝia vizaĝo ankoraŭ estis tre
pala, sed eĉ la konsumiteco de ŝiaj fortoj ŝajnis doni al ŝi
siaspecan allogecon. Ŝia malhelaj okuloj neniom perdis de tiu ardo,
tiu esprimopleneco, kiu jam pli antaŭe de sur la scenejo allogis la
kuraciston, kvankam li estis kviete juĝanta viro kaj ne plu havis la
aĝon, kiam fantazio helpas al la belo. Li devis konfesi al si, ke li
malofte vidis kapon tiel belan, vizaĝon tiel ĉarman; ŝiaj trajtoj
neniel estis regulaj, kaj tamen per siaj kuneco kaj harmonio kaŭzis
ensorĉon, por kiu li longe ne sciis kialon. Sed al la psikologia
sagaco de la medicina konsilanto tiu kialo ne restis kaŝita; ĝi
estis tiu puro de l'animo, tiu nobleco de l'naturo, kio per surpriza
brilo de beleco surverŝis tiujn virgulinajn trajtojn. "Ŝajnas,
ke vi studas miajn trajtojn, doktoro", la kantistino ridetante diris,
"vi sidadas tiel silente kaj meditante, streĉe rigardas min kaj
ŝajne tute forgesas, pri kio mi demandis. Aŭ ĉu tio estas tro
terura, por ĝin sciigi al mi? Ĉu mi ne povas aŭdi, kion la urbo
diras pri mia akcidento?"

"Por kio vi volas aŭdi ĉiujn stultajn supozojn, kiujn elpensas kaj
disvastigas neokupitaj homoj? Mi ĵus meditis pri tio, kiel pura via
animo sin spegulas sur viaj trajtoj; vi havas pacon en vi, kiom vin
zorgigas la juĝo de la aliaj homoj?"

"Vi evitas mian demandon", ŝi respondis, "vi volas elturniĝi,
dirante al mi belajn aferojn. Kaj mi ne zorgu pri la juĝo de
l'homoj? Kiu honesta junulino povas tiel ignori la societon, en kiu
ŝi vivadas, ke estas al ŝi indiferente, kion oni parolas pri ŝi?
Aŭ ĉu vi eble opinias, ke mi neniel konsideras tion, ĉar mi estas
anino de klaso, pri kiu oni ne havas bonan opinion? Konfesu malkaŝe,
vi opinias min tre facilanima."

"Ne, certe ne; mi ĉiam nur belaĵojn aŭdis pri vi, fraŭlino
Bianetti, pri via trankvila, izolita vivado, kaj ke vi staras en la
mondo kun firma teniĝo, kvankam vi estas tiel soleca kaj elmetita al
multaj intrigoj. Sed kial vi volas ĝuste scii, kion diras la homoj?
Kaj se mi kiel kuracisto tiajn novaĵojn ne konsiderus konvenaj?"

"Mi petas, doktoro, mi petas, ne turmentu min tiel longe", ŝi
ekkriis, "vidu, mi legas en viaj rigardoj, ke oni ne bone parolas pri
mi. Kial lasi min necerta, kio estas pli danĝera por la trankvilo ol
la vero mem?"

Tiun lastan argumenton la medicina konsilanto trovis tre ĝusta; kaj
ĉu dum lia foresto ne povis enpenetri iu babilema virino kaj raporti
ankoraŭ pli malbonajn aferojn, ol li povis diri? "Vi konas la
ĉi-tieajn homojn", li respondis, "B. ja estas sufiĉe granda, sed,
bona Dio, ĉe novaĵo tiaspeca tuj montriĝas, kiel filistra oni
estas. Estas vere, ke pri vi parolas la tuta urbo, tio ne povas
mirigi vin; kaj ĉar oni ne scias ion certan, oni—nu, oni elpensas
ĉiuspecajn strangajn fabelojn. Ekzemple oni diras, ke la vira
maskulo, kiun oni vidis ĉe la maskobalo interparolanta kun vi, kaj
kiu sendube estas la sama, kiu faris tiun krimon, estas—"

"Nu, finu do vian frazon", la kantistino kun tre streĉita atento
petis, "daŭrigu!"

"Oni diras, ke ĝi estis antaŭa amanto, kiu vin amis en—en alia
urbo kaj volis mortigi vin pro ĵaluzo."

"Pri mi tion! Ho, mi malfeliĉa!", ŝi afliktite ekkriis, kaj larmoj
brilis en ŝiaj belaj okuloj; "kiel kruelaj estas la homoj kontraŭ
tiel kompatinda, kompatinda knabino, kiu estas sen ŝirmo kaj helpo!
Sed rakontu ĝis la fino, doktoro, mi petegas vin! Ankoraŭ mankas
io, kion vi ne diris al mi. En kiu urbo, la homoj diras, ke mi—"

"Signora, mi estus aljuĝinta al vi pli da forto", Lange diris,
maltrankvila pro la emocio de sia pacientino. "Vere, mi nun pentas,
ke mi diris eĉ nur tiom; mi neniam estis farinta tion, se mi ne
timus, ke aliaj, kies afero tio ne estas, antaŭiĝus al mi."

La kantistino rapide sekigis siajn larmojn. "Mi volas esti
trankvila", ŝi melankolie ridetante diris, "trankvila mi estos kiel
infano; mi volas esti gaja, kvazaŭ la homoj nun kondamnantaj min
milvoĉe estus kriintaj al mi: brave. Sed rakontu plue, kara, bona
doktoro!"

"Nu, la homoj babilas sensencaĵojn", li kolerete daŭrigis.
"Ekzemple, kiam antaŭ nelonge vi aktoris en 'Otelo', onidire en unu
el la loĝioj de l'unua etaĝo estis fremda grafo; tiu pretendas, ke
li vin rekonis kaj antaŭ du jaroj en Parizo vidis en malbona
domo.—Sed, mia Dio, vi fariĝas pli kaj pli pala—"

"Estas nenio, la brilo de la lampo nur iom malpli hele lumigis min;
daŭrigu, daŭrigu!"

"Nu, tiu klaĉo komence restis nur en la unuaj rondoj, sed iom post
iom ĝi penetris en la publikon, kaj ĉar aldoniĝas tiu okazaĵo,
oni kombinas ambaŭ kaj lokas vian interrilaton kun via atencinto en
tiun malbonfaman domon en Parizo."

Sur la esprimoplenaj trajtoj de la malsanulino dum tiuj paroloj la
intensa palo estis ŝanĝiĝinta en flaman ruĝon. Ŝi estis levinta
sin pli alten, kvazaŭ por preterlasi neniun vorton de tiu terura
sciigo, ŝia okulo estis streĉe kaj brule fiksita al la buŝo de la
kuracisto, ŝi apenaŭ spiris, ŝia koro ŝajne haltis.

"Nun ĉio estas finita", ŝi ekkriis kun dolora rigardo al la ĉielo,
dum larmoj verŝiĝis el ŝiaj okuloj, "nun ĉio estas elfinita; se
tion li aŭdis, estis tro por lia ĵaluzo. Kial hieraŭ mi ne mortis,
ho! tiam mi havus mian bonan patron, kaj mia dolĉa patrino konsolus
min pri la moko de tiuj kruelaj homoj!"

La kuracisto miregis pri tiuj enigmaj vortoj; li ĵus volis diri al
ŝi konsolan, trankviligan vorton, kiam la pordo brue kaj abrupte
malfermiĝis kaj juna granda viro sin ĵetis internen. Lia vizaĝo
estis okulfrape bela, sed sovaĝa obstino malserenigis liajn
trajtojn, liaj okuloj ruliĝis, liaj haroj nezorgite pendis ĉirkaŭ
la frunto. Li havis en la pugno grandan kunrulitan notfolion, kiun li
kvazaŭ aktorante svingis en la aero, antaŭ ol trovi spiron por
paroli. Ekvidante lin, la kantistino laŭte ekkriis; la kuracisto
komence opiniis, ke pro timo, sed ĝi estis pro ĝojo; ĉar ĉarma
rideto transkuris trans ŝiajn lipojn, ŝia okulo tra larmoj brilis
renkonten al li. "_Carlo_[10]!", ŝi ekkriis, "Carlo! Fine vi
vizitas min!"

"Mizerulino!", la juna viro ekkriis, majeste en la direkto al ŝi
etendante la brakon kun la longa rulpaketo de notoj. "Ĉesigu vian
sirenan kantadon, mi venas—por juĝi vin!"

"Ho, Carlo!", la kantistino interrompis lin, kaj ŝiaj vortoj sonis
melodie kaj dolĉe kiel la sonoj de fluto. "Kiel vi povas tiel paroli
al via _Giuseppa_[11]!"

La juna viro volis respondi kun tragika patoso, sed la kuracisto,
konsideranta tiun scenon tro ekscita por sia pacientino, intervenis.
"Plej kara sinjoro Carlo", li diris, proponante al li flartabakon,
"bonvolu pripensi, ke la fraŭlino estas en stato, en kiu tiaj scenoj
tro afekcias ŝiajn malfortajn nervojn!"

La alia grandokule rigardis lin kaj turnis la rulpaketon kontraŭ
lin: "Kiu vi estas, hometaĉo?" per basa, tondra voĉo li ekkriis.
"Kiu vi estas, ke vi stariĝas inter mi kaj mia kolero?"

"Mi estas la medicina konsilanto Lange", tiu respondis kaj klakfermis
la skatoleton, "kaj en miaj titoloj nenio troviĝas pri hometaĉo. Mi
estas estro kaj mastro tiel longe, dum signora estas malsana, kaj mi
diras al vi pace, for! aŭ modulu vian _presto assai_[12] al deca
_larghetto_[13]."

"Ho, lasu lin, doktoro!", la malsanulino timeme ekkriis, "lasu lin,
ne kolerigu lin! Li estas mia amiko, li ne faros malbonaĵon al mi,
kion ajn la malicaj homoj ree diris al li pri mi."

"Ha! Vi eĉ kuraĝas moki! Sed sciu, fulmobato krevigis la pordojn de
via sekreto kaj lumigis la nokton, en kiu mi iradis. Do tial vi
volis, ke mi ne sciu, kio vi estis, de kie vi venis? Tial vi fermis
mian buŝon per kisoj, kiam mi demandis pri via vivo? Mi stultulo!
Ke mi lasis min ensorĉi de virina voĉo kaj ne pripensis, ke ĝi
estas nur mensogo kaj delogo! Nur en la kantado de l'viro troviĝas
forto kaj vero. _Ciel_[14]! Kiel mi povis lasi min senprudentigi de
la voĉruladoj de publikulino!"

"Ho, Carlo", flustris la malsanulino, "se vi scius, kiel viaj vortoj
vundas mian koron, kiel via terura suspekto penetras ankoraŭ pli
profunden ol la ponardo de la mortigisto!"

"Ĉu ne, kolombeto", kun terura rido li ekkriis, "viaj _amorosi_[15]
devus esti blindaj; tiam estus oportune, moktrompi ilin? La parizano
supozeble ja estas bravulo, ke li fine tamen ankoraŭ trovis la
senpekan kolombeton!"

"Sed nun efektive estas tro, sinjoro", la kuracisto ekkriis kaj
kaptis la jakon de la furiozanto: "tuj, senprokraste eliru el la
ĉambro, alie mi vokos la servistojn, por ke ili ekspedu vin."

"Mi jam foriras, hometaĉo, mi foriras", la alia ekkriis kaj repuŝis
la medicinan konsilanton, ke li sufiĉe komforte sidiĝis en
brakseĝo; "jes, mi foriras, Giuseppa, por neniam reveni. Adiaŭ,
fartu bone aŭ prefere mortu, malfeliĉulino, kaŝu vian malgloron
sub la tero. Sed transe kaŝu vian animon en loko, kie mi neniam
renkontu vin; mi malbenus la ĉielan feliĉegon, se mi ĝin dividus
kun vi, ĉar vi ĉi tie per tiel abomeninda trompo senigis min de mia
amo, de mia vivo." Li tion kriis, ankoraŭ iom svingante la notojn,
sed liaj sovaĝaj, ruliĝantaj okuloj fandiĝis en larmojn, kiam por
la lasta fojo li rigardis la amitinon, kaj plorsingultante li elkuris
el la ĉambro.

"Sekvu, haltigu lin", la kantistino ekkriis, "rekonduku lin, mia
feliĉego de tio dependas!"

"Neniel, estimata", doktoro Lange respondis, leviĝante el sia
brakseĝo; "la sceno ne devas esti daŭrigata. Mi volas recepti al vi
ion kvietigan, de kio vi englutos ĉiuhore du supkulerojn."

La malfeliĉulino reenfalis en siajn kusenojn kaj ŝiaj fortoj estis
elĉerpitaj, ŝi denove eksvenis.

La kuracisto vokis la servistinon kaj helpate de ŝi klopodis
rekonsciigi la malsanulinon; sed li ne povis deteni sin, glutigante
al ŝi la esencojn, dece riproĉi la servistinon. "Ĉu mi ne ordonis,
ke oni enlasu neniun, tute neniun, kaj nun oni allasas tiun
frenezulon, kiu preskaŭ duan fojon mortigis vian kompatindan
fraŭlinon?"

"Mi certe ja neniun alian enlasis", la ĉambristino plorante diris,
"sed lin mi vere ne povis malakcepti; ŝi min hodiaŭ ja sendis jam
tri fojojn en lian domon, por petegi lin, ke li venu eĉ nur por
momenteto; mi ja eĉ devis diri, ke ŝi mortas kaj antaŭe nur
ankoraŭ unu fojon volas vidi lin!"

"Ĉu vere? kaj kiu do estas tiu—"

La malsanulino malfermis la okulojn. Ŝi rigardis jen la kuraciston,
jen la servistinon, ŝiaj rigardoj serĉe vagis tra la ĉambro. "Li
estas for, perdita por ĉiam", ŝi flustris. "Ho, kara doktoro, iru
al Bolnau."

"Sed, mia Dio, kion vi do deziras de mia malfeliĉa komerca
konsilanto, li jam sufiĉe ekscitiĝis pri via afero, tiel, ke li
devas resti en la lito; kiel li povas helpi vin?"

"Ho, mi parole glitis", ŝi respondis, "al la fremda orkestrestro vi
iru, li havas la nomon _Boloni_ kaj loĝas en la _hotelo de
Portugalujo_."

"Mi memoras, ke mi aŭdis pri li", la doktoro diris, "sed kion ĉe li
mi faru?"

"Diru al li, ke mi volas ĉion diri al li, li nur ankoraŭ unu fojon
venu,—sed ne, mi ne povas ĝin mem diri al li; doktoro, se vi—jes,
mi konfidas al vi, mi volas al vi ĉion diri, kaj poste vi ĝin
transdiros al la malfeliĉulo, ĉu ne?"

"Mi estas sub via dispono; kion mi povas fari, por trankviligi vin,
mi plezure faros."

"Nu, do venu morgaŭ matene, mi hodiaŭ ne plu povas multe paroli.
Adiaŭ, sinjoro medicina konsilanto; sed ankoraŭ unu vorton;
_Babette_, donu al sinjoro la doktoro lian tukon."

La servistino malŝlosis ŝrankon kaj prezentis al la kuracisto tukon
el flava silko, disvastigantan en la ĉambro agrablan odoron.

"La tuko ne apartenas al mi", li diris, "vi eraras; mi uzas nur
naztukojn el tolo."

"Ne eble", la servistino respondis, "hodiaŭ nokte mi ĝin trovis sur
la planko; al domano ĝi ne apartenas, kaj iu alia krom vi ankoraŭ
ne venis ĉi tien."

La kuracisto renkontis la rigardojn de la kantistino, atendeme
fiksitajn al li. "Ĉu tiu tuko ne povus esti perdita de iu alia?",
kun firma rigardo al ŝi li demandis.

"Montru ĝin", ŝi timeme respondis, "pri tio mi ankoraŭ ne pensis."
Ŝi esploris la tukon kaj trovis en la angulo monogramon; ŝi
paliĝis, ŝi ektremis.

"Ŝajnas, ke vi konas tiun tukon kaj la personon ĝin perdintan",
Lange plue demandis. "Ĝi povus trovigi postsignon; ĉu vi permesas,
ke mi ĝin kunprenu kaj utiligu?"

Giuseppa ŝajne batalis kontraŭ si mem; jen ŝi prezentis al li la
tukon, jen ŝi timeme kaj konvulsie retenis ĝin. "Estu", ŝi fine
diris; "eĉ se la terura homo venus ankoraŭ unu fojon kaj tiun fojon
pli bone trafus mian vunditan koron, mi ĝin kuraĝas; jen, prenu,
doktoro. Mi morgaŭ donos al vi klarigon al tiu tuko."



V.


Oni povas imagi, kiel eksklude tiuj okazaĵoj okupis la animon de
medicina konsilanto Lange. Lia ampleksa klientaro nun same embarasis
lin, kiel ĝi antaŭe lin ĝojigis; ĉar ĉu la multaj vizitoj al
malsanuloj, kiujn li devis fari antaŭe, ne malhelpis lin, tre
baldaŭ en la sekvinta mateno viziti la kantistinon kaj aŭdi la
klarigojn kaj komentojn, kiujn atendante lia koro malpacience batis?
Sed por io la vizitoj en tridek ĝis kvardek domoj utilis: li povis,
kiel li kutimis diri, subaŭskulti, kion oni diras pri Bianetti; eble
li ankaŭ povis tion aŭ tion ekscii pri ŝia stranga amanto,
orkestestro Boloni.

Pri la kantistino oni levis la ŝultrojn. Oni des malpli favore
juĝis pri ŝi, ju pli oni ĉagreniĝis, ke tiel longe nenio oficiala
kaj certa pri ŝia afero penetras en la publikon. Ŝiaj
enviantoj—kaj kiu distingiĝa kantistino, krom tio estante bela kaj
dekokjara, ne havas sufiĉe da tiaj—ŝiaj enviantoj ĉion malenviis
al ŝi kaj faris malicajn rimarkigojn; la moderuloj diris: tiel
okazas pri tiaj homoj; al germanino tio ja ne estus fariĝinta. Ŝiaj
amikoj kompatis ŝin kaj preskaŭ ankoraŭ pli timis pro ŝia
reputacio, ol pro ŝia sano. La malfeliĉa knabino! Lange pensis kaj
decidis des pli fervore servi al ŝi.

Pri la orkestrestro oni malmulte sciis, nek ion malbonan, nek ion
bonan. Proksimume antaŭ tri kvaronjaroj li venis al B., en la hotelo
de Portugalujo luis subtegmentan ĉambreton kaj vivadis tre izolite
kaj modere. Li ŝajne perlaboris sian vivtenon per lecionoj pri
kantado kaj pri muzikaj komponaĵoj. Cetere ĉiuj asertis, ke
ili rimarkis en li iom da ekscentreco, da malhumilo; kiuj lin pli
proksime koniĝis, trovis lin tre interesa, kaj jam kelka muzika
amatoro onidire mendis tablolokon por la vespermanĝo en la hotelo de
Portugalujo, nur por ĝui lian plezurigan interparolon pri muziko.
Sed ankaŭ ilia juĝo akordiĝis en tio, ke li estas iom frenezeta,
ĉar li malatentas, eĉ malŝatas virinan kantadon, dum li ravite
parolas pri viraj voĉoj, precipe pri viraj ĥoroj; pri lia amrilato
kun la kantistino Bianetti ŝajne neniu sciis.

La komercan konsilanton Bolnau li trovis ankoraŭ malsaneta kaj en la
lito; li ŝajnis tre depremita kaj per nefirma, raŭka voĉo diris
ĉiuspecajn sensencaĵojn pri aferoj, kiuj alitempe kuŝis tute
ekster lia idearo. Troviĝis ĉirkaŭ li kolekto de famaj procesoj,
en kiuj li diligente studadis; la edzino de l'komerca konsilanto
asertis, ke dum la tuta nokto li legis en ili kaj terure plorpepis
kaj lamentis. Lia legado koncernis precipe la senkulpe ekzekutitajn,
kaj li diris al la medicina konsilanto, ke verdire por filantropo la
penso pri la malrapidemo de la germana juĝistaro estas granda
konsolo; ĉar oni povas atendi, ke la senkulpeco tamen pli facile
malkovriĝas, se proceso daŭras dekkelke da jaroj, ol se oni hodiaŭ
estas kaptata kaj morgaŭ pendigata.

La kantistino Bianetti, por kiu al la kuracisto fine restis horeto,
estis malserena kaj depremita, kvazaŭ surtere ne plu estus espero
por ŝi. Ŝia okulo estis malgaja, la vundo estis multe pli bonstata,
ol li atendis; sed en la sama grado, en kiu kreskis ŝia korpa
bonfarto, ŝajne malaperis la trankvilo kaj sano de ŝia animo. "Mi
longe meditis pri tio", ŝi diris, "kaj trovis, ke vi, kara doktoro,
vere plej strange estas implikata en mian sorton. Mi antaŭe ne konis
vin. Mi konfesas, ke mi apenaŭ sciis, ke en B. ekzistas iu medicina
konsilanto Lange. Kaj nun, kiam mi subite fariĝis tiel malfeliĉa,
Dio sendas al mi tiel kunsenteman, patran amikon."

"Fraŭlino Bianetti", Lange respondis, "kuracisto ĉe multaj litoj
devas fari pli, ol nur palpi la pulson de l'maldekstra mano, bandaĝi
vundojn kaj recepti miksturojn. Kredu al mi, kiam oni tiel sola sidas
ĉe malsanulo, kiam oni aŭdas la internan pulson de l'animo
maltrankvile batanta, kiam oni dezirus bandaĝi vundojn vidatajn de
neniu, tiam en miriga maniero el la kuracisto fariĝas amiko, kaj la
mistera interligiteco inter korpo kaj animo ŝajne ankaŭ en tiu
rilato okulfrape efikas."

"Tiel estas", Giuseppa diris, konfideme kaptante lian manon; "tiel
estas, kaj ankaŭ mia animo trovis kuraciston. Vi eble devos fari por
mi multe. Povus esti, ke eĉ antaŭ la juĝistoj vi devos agi en mia
nomo. Se vi volas fari tiun grandan oferon al kompatinda knabino, kiu
ne havas alian protekton, mi volas malkaŝi al vi mian situacion."

"Mi volas fari ĝin", la afabla maljunulo diris, premante ŝian
manon.

"Sed pripensu tion bone; la mondo atakis mian reputacion, ĝi min
kulpigas, ĝi juĝas, ĝi kondamnas min. Se nun la homoj ankaŭ al vi
moke montras per la fingroj, ke vi zorgis pri la malbonfama
kantistino, la sentaŭga italino, ho! pri mi, ĉu vi povos elporti
tion?"

"Mi volas!" la kuracisto serioze kaj abrupte ekkriis, "Rakontu!"



VI.


"Mia patro", la kantistino rakontis, "estis _Antonio_[16]
Bianetti, fama violonisto, kiu el pasintaj jaroj ne povas esti
nekonata al vi, ĉar lia famo per la koncertoj, kiujn li faris ĉe
kortegoj kaj en grandaj urboj, ĉie disvastiĝis. Mi povas lin
prezenti al mi ankoraŭ nur el mia plej frua juneco, violonantan al
mi la gamon, kiun jam trijara mi tre ĝuste kante ripetis. Mia
patrino siatempe estis bonega kantistino kaj kutimis en la koncertoj
de la patro prezenti kelke da arioj kaj kanzonetoj. Mi estis
kvarjara, kiam mia patro mortis dum vojaĝo kaj nin postlasis
malriĉajn. Mia patrino devis decidiĝi, per kantado perlabori nian
vivtenon. Post unu jaro ŝi edziniĝis kun muzikisto, en la komenco
onidire tre flatinta ŝin; sed poste montriĝis, ke li edziĝis kun
ŝi nur, por uzi ŝian voĉon. Li fariĝis muzika direktoro en
malgranda urbo en Alsaco, kaj tiam des pli komenciĝis nia suferado.

Mia patrino naskis ankoraŭ tri infanojn kaj tiom perdis sian voĉon,
ke ŝi preskaŭ ne plu povis kanti eĉ unu sonon. Per tio la plej
granda monfonto de mia duonpatro estis elĉerpiĝinta, ĉar liaj
koncertoj nur per mia patrino estis brilaj kaj multe vizitataj. Li de
nun terure ĉikanis ŝin; al mi li nenion plu volis doni por manĝi,
ĝis kiam li fine elpensis rimedon por utiligi min. Dum tutaj tagoj
li turmentis min kaj violonante lernigis al mi plej malfacilajn
pecojn de _Mozart_, _Gluck_, _Rossini_ kaj _Spontini_, kiujn ĉiam
dimanĉe vespere mi trakantis kun multe da aplaŭdo; la kompatinda
_Schepperl_[17]—tiel oni kripligis mian nomon Giuseppa—fariĝis
unu el tiuj malfeliĉaj mirinfanoj, al kiuj la naturo donis belan
talenton por ilia plej granda malfeliĉo; la kruela homo ĉiutage
min kantigis, li vipis min, li dum tutaj tagoj nenion donis al mi
por manĝi, se mi ne ĝuste ekkantis; sed la patrino ne plu longe
povis elteni la vidon de miaj turmentoj; ŝajnis, ke ŝia vivo
forfluas en ŝiaj silentaj larmoj; ian printempan matenon ni trovis
ŝin mortintan. Por kio mi rakontu al vi pri la jaroj de mia nun
komenciĝinta suferegado? Mi estis dekunujara, mi devis mastrumi,
eduki la junajn gefratojn kaj krome lerni la kantadon por la
koncertoj! Ho, estis infera torturo!

En tiu tempo ofte iu sinjoro venis al ni, ĉiam kunportante al la
patro sakon plenan de kvinfrankaj moneroj. Mi sen hororo ne povas
pensi pri li. Ĝi estis granda, malgrasa viro de meza aĝo; li havis
malgrandajn, palpebrumantajn grizajn okulojn, kiuj per sia
malagrabla, pika esprimo diferencigis lin de ĉiuj homoj, kiujn mi
iam vidis. Min precipe li ŝajne korfavoris. Kiam li venis, li
laŭdis mian grandon, mian konvenan konduton, mian vizaĝon, mian
kantadon. Li min sidigis sur siaj genuoj, kvankam nevola hororo
forpuŝis min de li; li kisis min malgraŭ mia kriado, li kontente
diris: 'Ankoraŭ du, tri jaroj, tiam vi estos taŭga, Schepperl!' Kaj
li kaj mia duonpatro ĉe tiu antaŭdiro eksplodis per sovaĝa rido.
En mia dekkvina naskotago mia duonpatro al mi diris: 'Aŭdu,
Schepperl, vi nenion posedas, vi nenio estas, mi nenion donas al vi,
mi nenion postulas de vi, por mi ankaŭ plene sufiĉas miaj tri
ceteraj infanaĉoj; _Christel_[18] (mia fratino) nun anstataŭ
vi fariĝos la mirinfano. Kion vi posedas, vian kantadon—multe ĝi
ne estas—vi ricevis de mi, per tio vi perlaboros vian vivtenon.
Cetere la onklo en Parizo pro kompato volas akcepti vin en sian
domon.'—'La onklo en Parizo?', mi miregante ekkriis, ĉar ĝis nun
mi ne sciis pri la ekzisto de tia onklo. Jes, la onklo en Parizo, li
respondis, li povas alveni jam hodiaŭ aŭ morgaŭ.

Vi povas imagi, kiom mi ĝojis! Pasis tri jaroj, sed ankoraŭ hodiaŭ
la memoro pri tiuj horoj en mi estas tiel viva, kvazaŭ estis
hieraŭ. La feliĉo, forlasi la domon de mia patro, la feliĉo, havi
onklon, kiu min kompatas, la feliĉo, veni al Parizo, kie mi imagis
la centron de eleganteco kaj de feliĉego,—mi estis ebria de tiom
da feliĉo; ĉiufoje, kiam pasis veturilo, mi rigardis eksteren,
ĉu ne venas la onklo, por kunpreni min en sian regnon. Fine iun
vesperon veturilo haltis antaŭ nia domo; mi flugkuris malsupren, mi
disetendis miajn brakojn renkonten al mia savonto—kruela senreviĝo!
Estis la viro kun la kvinfrankaj moneroj.

Mi estis preskaŭ senkonscia en tiuj momentoj, sed tamen mi neniam
forgesos la diablan ĝojon fulme brilantan el liaj grizaj okuloj,
kiam li vidis min alten kreskinta; ankoraŭ nun mi aŭdis lian grakan
voĉon: 'Nun vi estas ĝusta, kolombeto, nun mi volas enkonduki vin
en la grandan mondon.' Li kaptis min per la unu mano, per la alia li
ĵetis monsakon sur la tablon; la sako malfermiĝis, brila amaso da
arĝentaj kaj oraj moneroj ruliĝis teren; miaj tri pli junaj
gefratoj kaj la patro ĝojkriis, sur la planko ŝoviĝis tien kaj
tien kaj kolektis la monerojn,—ĝi estis—mia aĉetprezo!

Jam la sekvintan tagon ni vojaĝis al Parizo. La malgrasa viro (mi ne
kapablis, lin nomi onklo) konstante faris al mi predikon pri tio,
kiel belan rolon mi ludos en liaj salonoj. Mi ne povis ĝoji: angoro,
neklarigebla korpremo anstataŭis mian ĝojon, mian feliĉon. Antaŭ
granda, lumigita domo la veturilo haltis: mi estis en Parizo. Dek
ĝis dekdu belaj, ĉarmegaj knabinoj malsupren saltetis sur la
larĝaj ŝtuparoj renkonten al ni. Ili karese ĉirkaŭprenis kaj
kisis min kaj nomis min fratino Giuseppa; mi demandis la malgrasulon:
'Ĉu tio estas viaj filinoj, sinjoro?'—'_Oui, ce sont des
filles!_[19]', li ridante ekkriis, kaj la knabinoj kaj la
multnombra servistaro aliĝis per maldelikata, eksploda rido!

Elegantaj vestoj, luksaj ĉambroj distris min. La sekvintan tagon mi
estis belege vestata, oni kondukis min en la salonon. La dekdu
knabinoj, plej elegante vestitaj, sidis ĉe ludotabloj, sur kanapoj,
ĉe la piano. Ili tre vive interparolis kun junaj kaj malpli junaj
sinjoroj. Kiam mi eniris, ĉiuj forlasis sian lokon, iris renkonten
al mi kaj min rigardis. La mastro min kondukis al la piano, mi devis
kanti; mi ricevis ĝeneralan aprobon. Oni partoprenigis min en la
interparolado, miaj malkleraj, duone italaj esprimoj estis
konsiderataj naiveco; oni admiris min, mi ankoraŭ hodiaŭ ruĝiĝas,
pensante, per kiaj vortoj oni tion diris al mi. Tiel kelke da tagoj
pasis en ĝojo kaj plezuro. Mi vivis ne embarasate, mi estus povinta
vivi kontente, se mi ne sentus min plej nekomforte, preskaŭ angoreta
en tiu domo, en tiu societo; naive senruza mi opiniis, ke tia do
estas la granda mondo kaj oni devas akomodiĝi al ĝiaj moroj. Sed
unu afero frapis min: iun vesperon okaze preterirante la ŝtuparon mi
vidis, ke la sinjoroj vizitantaj nin, donis monon al la pordisto,
ricevis por ĝi bluajn aŭ ruĝajn kartojn kaj ree transdonis tiajn
al servisto antaŭ la salono. Juna dando, preterpasanta min, kun
karesemaj rigardoj montris al mi unu el tiuj ruĝaj kartoj; mi
ankoraŭ hodiaŭ ne scias, kial mi ruĝiĝis pro tio. Sed aŭskultu
plue, kio baldaŭ okazis.

Vidu, kara doktoro, jen mi havas malgrandan, sensignife aspektantan
paperon. Al ĝi mi ŝuldas mian savon. Iumatene mi ĝin trovis sub la
bulkoj de mia matenmanĝo. Mi ne scias, de kiu favora mano ĝi
devenis, sed la ĉielo rekompencu la koron, kiu min kompatis. Jen
ĝia enhavo:

'Fraŭlino!

La domo, en kiu vi loĝas, estas malĉastejo; la sinjorinoj, kiujn
vi vidas ĉirkaŭ vi, estas publikulinoj; ĉu nia konfido al Giuseppa
do ne estis prava? Ĉu mallongan fibrilon de feliĉo ŝi volas aĉeti
per longa pento?'

Ĝi estis terura lumo, ĝi minacis plene blindigi min, ĉar preskaŭ
tro subite ĝi disŝiris mian senruzan infanan penson kaj la iluzion
pri senzorga, feliĉa situacio. Kion fari? En mia vivo mi ankoraŭ ne
lernis fari decidojn. La viro, al kiu apartenis tiu domo, ŝajnis al
mi terura sorĉisto, povanta legi ĉiun mian penson kaj nepre jam nun
pri tio informita, kion mi sciiĝis. Kaj tamen mi preferis morti, ol
ankoraŭ unu minuton resti tie.—Mi estis aŭdinta knabinon rekte
kontraŭe de mia loĝejo paroli itale; mi ne konis ŝin,—sed ĉu mi
do konis iun alian en tiu giganta urbo? Tiuj patrolandaj sonoj naskis
en mi konfidon, mi volis ŝin petegi surgenue, savi min.

Estis la sepa matene: restinte fidela al mia kampara moro, mi ĉiam
frue leviĝis kaj kutimis tuj poste matenmanĝi, kaj tio savis min.
En tiu tempo ĉiuj ankoraŭ dormis, eĉ granda parto de la
servistaro. Nur la pordisto estis timinda. Sed ĉu li povus pensi, ke
iu forkuros el tiu templo de l'belego? Mi riskis la aferon; mi kovris
min per mia nigra, malpompa manteleto; miaj genuoj ŝanceliĝis, kiam
mi preteriris la loĝion de l'pordisto; li ne rimarkis min; tri
paŝoj, kaj mi estis libera.

Dekstre trans la strato loĝis la itala knabino. Mi salte transpasis
la larĝan straton; mi frapis al la pordo, servisto malfermis. Mi
demandis pri la itale parolanta signora kun la nigra bukla kapo. La
servisto ridis kaj diris, ke mi supozeble celas la malgrandan
ekscelencon _Seraphina_: 'tiun saman, tiun saman', mi respondis,
'tuj konduku min al ŝi'. Li komence ŝajnis heziti, ĉar ankoraŭ
estis frua tago, sed miaj petoj lin decidigis. Li kondukis min en la
duan etaĝon, diris al mi, ke mi atendu kaj poste vokis ĉambristinon,
por anonci min al ŝia ekscelenco. Mi pensis, ke la bela itala
knabino estas de mia klaso; mi hontis malkaŝi mian situacion al iu
pli altranga, sed oni ne lasis al mi tempon, por pripensi; la
ĉambristino aperis, por konduki min al la lito de sia mastrino. Jes,
estis ŝi, estis la bela, juna sinjorino, kiun mi aŭdis parolanta
itale. Mi ĵetis min teren antaŭ ŝi kaj petegis ŝin pri ŝia
protekto; mi devis rakonti al ŝi mian tutan historion. Ŝajne
kortuŝita, ŝi promesis savi min. Ŝi venigis la serviston, kiu
suprenkondukis min, kaj ordonis al li nepran diskretecon; poste ŝi
destinis por mi malgrandan ĉambron, kies fenestroj rigardis al la
korto, donis al mi ion por labori kaj manĝi, kaj tiel mi vivis kelke
da tagoj en ĝojo pri mia savo, en timo pri mia estonteco.

La domo, en kiu mi estis akceptita, apartenis al la sendito de
malgranda germana kortego. Ŝia ekscelenca moŝto estis lia nevino,
naskita italino, kiu estis edukata ĉe li en Parizo. Ŝi estis
korbona, aminda estaĵo, kies bonfarojn mi neniam forgesos. Ĉiutage
ŝi venis al mi kaj min konsolis; ŝi diris al mi, ke la ŝtatsendito
per siaj servistoj informiĝis en la domo de la malica viro. Ke oni
estas tre konsternita, sed klopodas kaŝi tion. La servistoj transe
sekretas, ke fraŭlino sin ĵetis el fenestro de la dua etaĝo en la
kanalon de la _Seine_. Stranga dispono de la providenco! Mia
ĉambro estis angula ĉambro kaj per la unu flanko rigardis al la
strato, la alia abrupte malsupreniris en kanalon. Mi memoras, ke en
tiu mateno mi malfermis fenestron de la kanala flanko; verŝajne ĝi
restis malfermita, kaj tiel kredeble oni klarigis al si mian
malaperon. Signora Seraphina en tiu tempo estis revenonta Italujon,
ŝi bonvolis min kunpreni. Eĉ ankoraŭ pli ŝi utilis al mi; ŝi
instigis siajn gepatrojn en _Piacenza_, ke ili akceptu min en
sian domon kvazaŭ sian infanon; ŝi kulturigis mian talenton, al ŝi
mi dankas la liberecon, la vivon, la arton, ho! eble pli, ol mi
scias. En Piacenza mi koniĝis kun orkestrestro Boloni, kiu cetere ne
estas italo; li ŝajnis min ami, sed li tion ne diris al mi. Baldaŭ
poste mi akceptis la vokon al ĉi-tiea teatro. Oni min ĉi tie
ŝatis, oni ankaŭ alie bonevolis al mi, mia konduto kaj mia
reputacio estis neriproĉeblaj; ho, en tiu longa tempo mi neniam
vidis ĉe mi viron,—krom—tiun belan korligon mi povas sen ruĝiĝo
konfesi al vi,—krom Boloni, kiu baldaŭ post mi vojaĝis ĉi tien.
Vi nun aŭdis mian vivon, diru al mi, ĉu mi faris ion, por meriti
tiel maldolĉan punon? Ĉu mi tiel terure kulpiĝis?"



VII.


Kiam la kantistino estis fininta, la medicina konsilanto vive kaptis
ŝian manon. "Mi gratulas al mi", li diris, "ke mi povas aliĝi al la
malmultaj bonuloj, kiujn vi trovis sur via vivovojo. Kvankam miaj
fortoj estas tro malgrandaj, por povi fari por vi, kion faris la
bravega malgranda ekscelenco, tamen mi volas klopodi helpi en la
malkonfuzado de via kompatiga sorto; mi volas klopodi, por repacigi
la flamiĝulon, vian amikon. Sed diru al mi nur, kiu do estas la
hejmlando de sinjoro Boloni?" "Jen vi demandas tro", estis ŝia
nerekta respondo. "Mi scias sole, ke li laŭ naskiĝo estas germano
kaj, se mi ne eraras, pro familiaj cirkonstancoj antaŭ kelke da
jaroj forlasis sian patrujon. Li restadis en Anglolando kaj Italujo
kaj antaŭ proksimume tri kvaronjaroj venis ĉi tien."

"Jen kiel, bone; sed kial vi ne jam pli frue al li mem diris, kion vi
rakontas al mi?"

Giuseppa ĉe tiu demando ruĝiĝis; ŝi mallevis la okulojn kaj
respondis: "Vi estas mia kuracisto, mia patra amiko; estas al mi,
kiam mi parolas kun vi, kvazaŭ mi parolus kiel infano al mia
patro.—Sed ĉu mi do povis rakonti al la juna viro pri tio? Krome mi
ja konas lian teruran ĵaluzon, lian facile eksciteblan suspektemon;
mi neniam povis min devigi, diri al li, el kiaj kaptiloj mi forsavis
min."

"Mi respektas, mi admiras vian senton; vi estas bona infanino; kredu
al mi, tio karesas la koron de maljuna viro, renkonti tiel decajn
sentojn el la pasinta tempo; ĉar hodiaŭ oni konsideras bontono,
flankelasi tiaĵojn. Sed vi ankoraŭ ne rakontis al mi ĉion; la
vespero ĉe la maskobalo, tiu terura nokto?"

"Estas vere, mi devas rakonti al vi ankoraŭ plue. Ĉiufoje, kiam mi
meditis pri mia savo, mi laŭdis la providencon, ke oni kredis en tiu
domo, ke mi memmortigis min; ĉar estis por mi nur tro certe, ke tiu
terura venus, por repreni sian viktimon aŭ pereigi ĝin, se li eĉ
nur iomete suspektus min vivanta; ĉar sufiĉe multe da kvinfrankaj
moneroj li kredeble pagis por mi. Tial mi ne akceptis diversajn
ŝatindajn proponojn por teatroj tiel longe, kiel mi estis en
Piacenza, timante publike aktori. Sed kiam mi tie estis proksimume
unu jaron kaj duonan, iumatene Seraphina alportis al mi parizan
gazeton, en kiu estis anoncita la morto de la _chevalier de
Planto_[20]."

"Chevalier de Planto?" la kuracisto interrompis ŝin; "ĉu tio estis
la nomo de la viro forkondukinta vin el la domo de via duonpatro?"

"Tio estis lia nomo. Mi multe ĝojis, mia lasta timo estis
malaperinta, kaj jam nenio min malhelpis, ne plu ĝeni miajn
bonfarantojn. Jam kelke da semajnoj poste mi venis al B. Mi
antaŭhieraŭ iris al la maskobalo, kaj mi ja volas konfesi al vi, ke
mi estis tre gajhumora. Boloni ne devis scii, en kiu kostumo mi
aperos; mi volis inciteti kaj poste surprizi lin. Subite, dum mi sola
trairis la salonon, voĉo flustris en mian orelon: 'Schepperl, kiel
fartas via onklo?' Mi estis konsternegita; tiun nomon mi ne plu
aŭdis, de kiam mi forsavis min el la manoj de tiu terura. Mia onklo!
Mi ja ne havis onklon, kaj nur unu vivis, kiu antaŭ la
publiko sin konsiderigis mia onklo, la chevalier de Planto. Mi
apenaŭ havis sufiĉe da spiritĉeesto, por respondi: 'Vi eraras,
maskulo!' Mi volis forrapidi, kaŝi min en la svarmanta amaso, sed la
maskulo enbrakigis sin kun mi kaj min retenis: 'Schepperl!' la
nekonato diris, 'mi konsilas al vi, kviete iradi apud mi; alie mi
rakontos al la homoj, en kia societo vi pli antaŭe restadis.' Mi
estis plene senespera, fariĝis mallumo en mia animo, nur unu penso
estis forta en mi: la timo pri malhonoro. Kion mi kompatinda,
senhelpa knabino povis fari, se tiu homo, kiu ajn li estis, pri mi
sciigos tiajn aferojn? La mondo kredus al li, kaj Carlo! ho, Carlo ne
la lasta min kondamnus. Mi senvole sekvis al la viro ĉe mia flanko.
Li flustris al mi plej terurajn aferojn: mian onklon, kiel estis
nomata de li la chevalier, mi malfeliĉigis, pereigis mian patron,
mian familion. Mi ne plu povis elteni tion, mi elŝiris min kaj
vokis, ke alvenu mia fiakro. Sed kiam mi rigardis ĉirkaŭen sur la
ŝtuparo, la terura figuro estis sekvinta min. 'Mi veturos kun vi
hejmen, Schepperl', kun terura rido li diris; 'mi ankoraŭ devas
paroli kun vi kelke da vortoj.' Mi ĉesis vidi kaj aŭdi, mi sentis,
ke mi senkonsciiĝas; mi revekiĝis ne pli frue ol en la fiakro, la
maskulo sidis apud mi. Mi eksteriĝis el la veturilo, li sekvis; li
tuj reekparolis; angorante, ke mi estos perfidata, mi diris al
_Babette_, ke ŝi eliru.

'Kion vi volas ĉi tie, mizerulo?' mi ekkriis furioza, ke mi vidas
min tiel ofendita. 'Kion malbonan vi povus diri pri mi? Sen mia volo
mi venis en tiun domon; mi ĝin forlasis, kiam mi vidis, kio atendas
min.'

'Schepperl, lasu la ceremoniojn; ekzistas nur du vojoj vin savontaj.
Aŭ vi tuj pagos dekmil frankojn, ĉu per juveloj, ĉu per oro, aŭ
vi sekvos min al Parizo; alie morgaŭ la tuta urbo scios pli multe
pri vi ol vi dezirus.' Mi estis ekster mi. 'Kiu rajtigas vin, de mi
postuli ion tian?' mi ekkriis. 'Nu bone, diru al la urbo, kion vi
volas; sed tuj forlasu ĉi tiun domon! Mi alvokos la najbarojn!'

Mi iris kelke da paŝoj al la fenestro, li postkuris min kaj kaptis
mian brakon. 'Kiu min rajtigas?' li diris, 'via patro, kolombeto, via
patro'. Diabla rido sonis el lia buŝo, la brilo de la kandelo
lumigis paron da grizaj, pikaj okuloj, nur tro konataj de mi. En la
sama momento estis klare al mi, kiu antaŭ mi staras; mi nun sciis,
ke lia morto nur estis trompo elpensita por ia celo; la malespero
havigis al mi supernaturan forton, mi kontraŭbaraktante liberigis
min, mi volis forŝiri lian maskon. 'Mi konas vin, chevalier de
Planto', mi ekkriis, 'sed oni zorgos, ke vi devu doni al la
tribunaloj kontentigon pri mi.'—'Tiel niaj aferoj ankoraŭ ne
statas, kolombeto', li diris, kaj en la sama momento mi sentis lian
ponardon en mia brusto; mi opiniis, ke mi mortas—."

La kuracisto frostotremis; estis luma tago, kaj tamen li hororis,
kiel se oni en mallumo parolas pri fantomoj. Li opiniis, ke li vidas
post la kurtenoj de la lito brilantaj la grizajn pikajn okulojn de
tiu monstro. "Vi do opinias", li diris post kelke da tempo, "ke la
chevalier ankoraŭ vivas, ke ĝi estas la sama, kiu volis mortigi
vin?"

"Lia voĉo, liaj okuloj min konvinkis; la tuko, kiun mi hieraŭ al vi
donis, tion igis plene certa por mi. Ĝi estas markita per la
komencliteroj de lia nomo."

"Kaj ĉu vi donas al mi plenpovon, agi por vi? Ĉu vi permesas al mi,
ĉion de vi diritan sciigi eĉ antaŭ la juĝisto?"

"Ĉion, mi ne povas elekti! Sed, ĉu ne, doktoro, vi iros al Boloni
kaj al li diros, kion mi diris al vi? Li ĝin kredos al vi, Seraphina
ja estis ankaŭ de li konata."

"Kaj ĉu mi ne ankaŭ povas ekscii", la medicina konsilanto
daŭrigis, "la nomon de la ŝtatsendito, en kies domo vi kaŝis vin?"

"Kial ne? Li estis iu barono _Martinow_."

"Ĉu vere?", ĝoje emociite Lange ekkriis. "Barono Martinow? Ĉu li
ne estas ...a ŝtatoficisto?"

"Jes, ĉu vi konas lin? Li estis sendito de la ...a kortego en Parizo
kaj poste en Peterburgo."

"Ho, tiam estas bone, tre bone", la medicina konsilanto diris kaj
ĝoje interfrotis siajn manojn. "Mi konas lin, de post hieraŭ li
estas ĉi tie; li vokigis min, li loĝas en la hotelo de
Portugalujo."

Larmoj brilis en la okuloj de la kantistino kaj piaj sentoj ŝajne
emociis ŝian koron. "Do viro", ŝi diris, "kiu laŭ mia opinio
forestis multajn centojn da mejloj, devis veni ĉi tien, por konfirmi
la verecon de mia rakonto! Iru al li; ho, ke ankaŭ Carlo povu
aŭskulti, kiam li certigos al vi, ke mi diris la veron."

"Li povos, li akompanos min, mi zorgos pri tio Adiaŭ, bona infanino;
estu tute trankvila, vi devas ankoraŭ prosperi surtere, kaj tre orde
glutu la miksturon, ĉiuhore du plenkulerojn!" Tiel la kuracisto
parolis kaj foriris. La kantistino dankis al li per siaj afablaj
rigardoj. Ŝi estis pli trankvila kaj serena; ŝajnis, ke kun sia
sekreto ŝi forrulis grandan ŝarĝon. Ŝi havis pli da fido por la
estonteco, ĉar favora sorto ŝajne ekkompatis la malfeliĉan
knabinon.



VIII.


Barono Martinow, al kiu fari grandan servon Lange pli antaŭe foje
havis okazon, afable akceptis lin kaj donis al li plej sufiĉajn
informojn pri la kantistino Bianetti. Li ne nur preskaŭ laŭvorte
konfirmis ŝian rakonton, li ankaŭ eksplodis per plej vivaj laŭdoj
pri ŝia karaktero; li eĉ promesis, ĉie, kien li venos en la urbo,
paroli favore por ŝi kaj malkonfirmi la famojn pri ŝi cirkulantajn.
Li efektive plenumis sian promeson; ĉar precipe al lia influo kaj al
la nobla maniero, en kiu li prenis la partion de la italino, ŝiaj
amikoj aljuĝis, ke la publika opinio pri ŝi en malmultaj tagoj,
kvazaŭ sorĉe, aliiĝis. La medicina konsilanto Lange siaparte en
tiu tago, veninte de la sendito, supreniris el la beletaĝo de la
hotelo de Portugalujo ankoraŭ kelke da ŝtuparoj ĝis la mansardoj;
oni diris, ke en n-ro 54 loĝas la orkestrestro. Li haltis antaŭ la
pordo, por spiri; ĉar la krutaj ŝtuparoj afekciis lin. Strangaj
sonoj el tiu pordo flugis al lia orelo. Ŝajne en ĝi estis homo
grave malsana, ĉar li aŭdis profundajn ĝemadon kaj plendspiradon,
ŝajne leviĝantajn el kava brusto. Poste teruraj francaj kaj italaj
blasfemoj enmiksiĝis, kiel se malpacienco volas malŝarĝi de la
mizero la koron, kaj raŭka rido de malespero denove formis la
transiron al tiuj profundaj ĝemoj. La medicina konsilanto
frostektremis. "Jam hieraŭ mi ja rimarkis iom da frenezo en tiu
_maestro_[21]", li pensis, "ĉu li eble plene freneziĝis, aŭ ĉu li
malsaniĝis pro doloro?" Li jam fleksis la fingron por frapi, kiam
lia rigardo ankoraŭ unufoje trafis la numeron de l'pordo; ĝi estis
53. Kiel do li povis tiom erari; preskaŭ li estus enirinta al homo
tute fremda. Malkontenta pri si mem li pluen iris unu pordon; tie
estis 54; tie do efektive sonis tute alie. Malalta, bela voĉo de
viro kantis arion, akompanate de piano; la medicina konsilanto
eniris; estis tiu juna viro, kiun li vidis ĉe la kantistino.

En la ĉambro disĵetite kuŝis notfolioj, gitaroj, violonoj, kordoj
kaj multo, kion krome muzikisto bezonas, kaj meze inter tiuj
kvazaŭruinoj staris la orkestrestro en vasta nigra negliĝo, kun
ruĝa ĉapo sur la kapo kaj rulpaketo de notoj en la mano; la
kuracisto poste konfesis, ke vidante tion li ekpensis pri _Marius_
sur la ruinoj de Kartago.

La juna viro ŝajne de hieraŭ lin memoris kaj preskaŭ malserene
akceptis lin; tamen li estis tiel ĝentila, ke per unu ekpuŝo li de
seĝo teren ĵetis kolonon da notfolioj, por proponi al sia vizitanto
sidlokon; li mem per longaj paŝoj marŝadis tra la ĉambro, kaj lia
flirtanta negliĝo lerte forprenis la polvon de la tabloj kaj libroj.

Li ne lasis ekparoli la medicinan konsilanton, li superkriis lin. "Vi
venas de ŝi?", li ekkriis. "Ĉu viaj grizaj haroj ne hontas, ke vi
fariĝas la peristaĉo de tia senhontulino? Mi nenion plu volas
aŭdi; mi entombigis mian feliĉon, vi vidas min funebranta mian
feliĉegon; mi surhavas mian nigran negliĝon kaj tio sola, se vi
estas iomete sperta pri psikologio, devus esti por vi signo, ke,
koncerne min, mi konsideras tiun personon mortinta. Ho, Giuseppa,
Giuseppa!"

"Sed, kara sinjoro orkestrestro", la kuracisto interrompis lin,
"bridu vian senton, antaŭ ol—"

"Senton? Kion vi scias pri sento? Aŭskultu, se vi parolas pri sento;
mi volas provi, ĉu vi havas sonosenton, maljunulo! Vidu, tio estas
la virino", li daŭrigis, abrupte malfermante la fortepianon kaj
ludante tion kaj tion, kio cetere al la kuracisto, ne tre sperta pri
muziko, ŝajnis kiel alia muziko, "ĉu vi aŭdas tion molan, dolĉe
sopiran, karese alpremiĝan? Sed ĉu vi ne rimarkas en tiuj pasaĵoj
la nefidindan, malfundan, senkarakteran estecon de tiuj kreitaĵoj?
Sed aŭdu plue", li diris kun laŭtigita voĉo kaj kun brila okulo,
reenskuante la manikojn de la funebra negliĝo, "kie viroj agas,
estas forto kaj vero; tie nenio nepura povas prosperi, ĝi estas
sanktaj diaj sonoj!" Li kun granda forto batis sur la klavojn, sed al
la kuracisto ree ŝajnis, ke tio estas nur tute ordinara muziko.

"Jen vi havas strangan karakterizon pri la homoj", li diris; "ĉar ni
jam alvenis ĉe tio, ĉu mi povas peti vin, estimata, ke vi iom piane
prezentu al mi medicinan konsilanton?"

La muzikisto malŝate rigardis lin. "Kiel vi do povas difekti la
harmonion per malbona, akrepepa _cis_, hometaĉo, kiam miaj
klavoj sonigas la belegan, radiantan akordumon!"

La respondo de la doktoro estis interrompata per frapado ĉe la
pordo; malgranda, kreskokripla figuro eniris, riverencis kaj diris:
"La malsana sinjoro en n-ro 53 plej ĝentile petigas sinjoron la
orkestrestron, ne tiom terure brui kaj tumulti, tial, ke lia korpa
aranĝo estas tre malforta kaj lia morto proksima."

"Mi petas, sciigi al la sinjoro mian plej humilan respekton", la juna
viro respondis, "kaj ke koncerne min li povas forvojaĝi el la mondo,
kiam li deziras. Sufiĉe ja en ĉiu nokto min teruras liaj lamentado
kaj ĝemado kaj la plej teruranta por mi estas liaj malpiaj blasfemoj
kaj lia freneza ridado. Ĉu eble la franco opinias, ke li estas sola
en la hotelo de Portugalujo? Se li ĝenas min, mi ĝenas lin repage!"

"Sed, pardonu, via sinjora moŝto", la kreskokripla homo diris, "li
ne plu longe vivos, ĉu vi ne bonvolus dum liaj lastaj momentoj—"

"Ĉu li estas tiom malsana, la sinjoro?", kompateme la medicina
konsilanto diris. "Kio estas lia malsano? Kiu lin kuracas? Kiu li
estas?"

"Kiu li estas, mi precize ne scias; mi estas la dungolakeo; mi
pensas, ke li nomas sin _Lorier_ kaj estas el Franclando;
antaŭhieraŭ li ankoraŭ bone fartis, sed estis iom melankolia, ĉar
li tute ne eliris, ankaŭ ne deziris rigardi la rimarkindaĵojn de
tiu ĉi urbo; sed en la alia mateno mi lin trovis en la lito grave
malsanan; ŝajnas, ke en la nokto lin trafis apopleksio. Sed li por
nenio en la mondo volas kuraciston. Li terure blasfemis, kiam mi
demandis, ĉu mi alkonduku iun. Li mem flegas kaj bandaĝas sin; mi
opinias, ke li havas ankaŭ malnovan pafvundon el la milito kaj ke
tiu nun ree malfermiĝis."

En tiu momento oni aŭdis la malsanulon apude ekkrianta kun raŭka
voĉo kaj eliganta kelke da blasfemoj. La dungolakeo trifoje faris la
signon de la kruco kaj flugkuris transen.

La kuracisto ankoraŭ unu fojon provis, ĉu liaj paroloj ne estos
akceptataj de la obstina amanto, kaj efektive tiun fojon ŝajne
sukcesis. Li tenis en la mano partituron, el kiu li duonlaŭte
kantetis al si; la kuracisto uzis tiun pli kvietan staton de l'animo
kaj komencis rakonti al li la vivon de la kantistino. En la komenco
la orkestrestro ŝajne ne atentis pri tio; li fervore legis en sia
partituro kaj kondutis, kvazaŭ krom li neniu estus en la ĉambro;
sed iom post iom li pli atentis, li ĉesis kanti; baldaŭ lia rigardo
leviĝis de la partituro kaj pasis arde trans la vizaĝon de la
kuracisto; poste li mallevis la notkajeron kaj firme rigardis la
rakontanton; lia intereso ŝajne pli kaj pli kreskis, liaj okuloj
brilis, li pliproksimiĝis, li kaptis la brakon de la medicinisto,
kaj kiam tiu finis sian rakonton, li tre emociite salte leviĝis kaj
kuris tien kaj reen en la ĉambro. "Jes", li ekkriis, "estas vero en
tio, ŝajno de vereco, verŝajneco; estas eble, povas esti, ke simile
okazis; diablo! ĉu ĝi ne ankaŭ povus esti mensogo?"

"Tion, mi opinias, en via ŝatata arto oni nomas malkresĉende,
sinjoro orkestrestro; sed kial do ĉe tiu afero malsupreniri de vero
ĝis mensogo? Se mi nun prezentus garantianton pri la vereco?
_Maestro_[21], nu, tiam?"

Boloni meditante haltis antaŭ li: "Ha! Kiu povus fari tion, medicina
konsilanto! Per oro mi volus enkadrigi vin; jam tiu penso meritas
grandan kaj reĝan rekompencon. Jes! Kiu povus al mi garantii!—Ĉio
estas tiel malluma—konfuzaj labirintoj—nenia eliro—nenia gvida
stelo."

"Ŝatata amiko", la kuracisto interrompis lin, "jen mi kaptas vin ĉe
reminiscenco[22] el la Rabistoj de _Schiller_, kiel konstateble
en la poŝeldono de _Cotta_ sur paĝo 175[23], se mi ne eraras.
Tamen mi scias tian garantianton, tian gvidan stelon!"

"Ha! kiu donus al mi tian!", la alia ekkriis. "Li estu mia amiko, mia
anĝelo, mia Dio,—mi volas adori lin!"

"Kvankam en la citita loko la parolo estas pri glavo, per kiu oni
volas fari al la vipera gento brulan vundon, mi tamen volas konvinki
vin. Tiu ŝtatsendito, kiu akceptis la kompatindan Giuseppa en sia
domo, hazarde loĝas en ĉi tiu domo en n-ro 6; se vi bonvolus
surmeti frakon kaj koltukon, mi kondukos vin al li; li promesis al
mi, ke li vin konvinkos!"

La juna viro kortuŝite premis la manon de la kuracisto, sed eĉ nun
li ne povis kaŝi ian subliman patoson: "Vi estis mia bona genio", li
diris: "kiom da danko mi ŝuldas al vi por tiu konsilo; mi nur rapide
surmetos mian frakon kaj tuj sekvos vin al la sendito."



IX.


La repaciĝo kun la amanto ŝajne preskaŭ ankoraŭ pli efikis, por
sanigi la kantistinon, ol la plej lerte kunmetitaj tizanoj de ŝia
kuracisto. Ŝia farto en la sekvintaj tagoj videble pliboniĝis, kaj
baldaŭ ŝi estis tiom resanigita, ke ŝi povis ekster la lito
akcepti la vizitojn de siaj kunsentemaj amikoj. La ŝanĝiĝon de
ŝia farto supozeble estis ĝisatendinta la polica direktoro, por
plue esplori la aferon. Li estis viro vidanta ĉion kaj zorganta pri
ĉio, kaj la famo pri li diris, ke ne facile iu sin forsavis, kiun
li ekcelis, eĉ se li forestus centkelke da mejloj. La medicina
konsilanto sciigis al li la historion de la kantistino; poste li
ankoraŭ plue interkonsiliĝis kun barono Martinow kaj eksciis
kelkajn aferojn, kiuj ŝajnis al li tre interesaj. La ŝtatsendito
antaŭ nelonge konfesis al li, ke li uzis la aferon pri la juna
Bianetti kiel okazon, por raporti al la estraro pri la krima vivado
de la chevalier de Planto. Li ne preterlasis prezenti en ĝusta lumo
precipe la cirkonstancon, ke tiu kompatinda infano verdire estis
vendata. Tiu malbonfama domo baldaŭ poste estis malestablata de la
polico, kaj la barono tion ŝajne aljuĝis ĉefe al siaj klopodoj pri
la afero. Ankaŭ li aŭdis pri la morto de la chevalier, sed opiniis
same kiel la polica direktoro, ke tio estas nur artifiko, por ke li
povu des pli sendanĝere daŭrigi sian metion; ĉar ambaŭ ne dubis,
ke la provo mortigi la kantistinon, povas esti farita nur de tiu
terura homo. Sed kiel malfacile estis, sekvi la postsignaron de tiu
mortigisto! El la fremduloj tiam restadintaj en B. laŭ la certigo
de la direktoro ĉiuj estis nesuspektindaj; nur du cirkonstancoj
povis konduki al ia rezultaĵo: La naztuko trovita en la ĉambro de
Bianetti povis ebligi la malkovron, se ie oni vidis similan; tial
plej preciza priskribo de ĝi estis en la manoj de ĉiuj kudristinoj
kaj lavistinoj, kiuj en B. kutimis zorgi pri la tolaĵo de la
fremduloj. Plue la direktoro opiniis supozebla pro psikologiaj
kaŭzoj, ke dua atenco kontraŭ la vivo de la kantistino sekvos,
nome en la kazo, ke la mortigisto ankoraŭ restadas proksime.

Pro tio la polica direktoro, tuj kiam la kantistino reakiris siajn
fortojn, akompanis doktoron Lange ĉiufoje, kiam li vizitis ŝin; tie
oni priparolis kelkajn aranĝojn, kelkaj ŝajnis bonaj, sed ne facile
efektivigeblaj, kelkaj estis tuj malakceptataj. Giuseppa mem fine
ekhavis penson, kiu al la du viroj ŝajnis tre taŭga. "La doktoro",
ŝi diris, "permesis al mi, ree eliri; se li permesas, ĉe la lasta
maskobalo de la karnavalo mi unue reaperus inter la homoj; estas
por mi alloge, tie montri min la unuan fojon, tie komenciĝis mia
malfeliĉo. Se ni zorgos, ke tio fariĝu sufiĉe konata en B., kaj se
la chevalier ankoraŭ estas ĉi tie, mi estas firmege konvinkita, ke
sub ia masko li sin ree alŝovos al mi. Li sin ja gardos paroli, li
per nenio perfidos sin, sed siajn atencojn kontraŭ mia vivo li ne
ĉesigos, kaj mi pretendas, ke mi povas rekoni lin inter mil aliaj.
Lia grando, lia figuro, kaj antaŭ ĉio liaj okuloj lin rekonigos al
mi. Kion vi opinias, sinjoroj?"

La projekto ŝajnis tre taŭga. "Mi volus veti", la direktoro diris,
"ke sciiĝinte vian venon li ne restos for de la balo, eĉ nur por
vidi la objekton de sia venĝo kaj doni novan nutraĵon al sia
furiozo. Cetere mi pensas, ke vi ne metu maskon antaŭ vian vizaĝon,
li tiam des pli facile rekonos vin, des pli facile proksimiĝos al vi
kaj enkaptiĝos; mi metos kelke da fortikuloj en domenojn kaj ilin
donos al vi kiel eskorton; tuj, kiam vi faris signon, la ruzulo estos
kaptita."

Babette, la ĉambristino de la kantistino dum tiu interparolo estis
al- kaj reirinta; ŝi estis aŭdinta, ke ŝia mastrino decidis,
eltrovi la mortigiston aŭ liajn helpantojn, ŝi eĉ opiniis, ke ŝi
ŝuldas al si mem, laŭ povo kunhelpi por tiu malkovro. Tial ŝi
ŝtelatendis la direktoron, kuraĝiĝis kaj diris, ke ŝi jam antaŭ
nelonge atentigis la doktoron pri cirkonstanco, kiu povus konduki al
malkovro, sed ke li ŝajne neniel atentas pri tio.

"Nenia cirkonstanco ĉe tiaj okazaĵoj estas tro malgrava, karulineto
mia", la policulo respondis; "se vi scias ion—"

"Mi preskaŭ opinias, ke signora estas tro diskreta kaj iom hezitas
paroli; kiam ŝi ricevis la pikon kaj svenis en miaj brakoj, ŝia
lasta ĝemeto estis—Bolnau."

"Ĉu vere?", la direktoro iom kolere kriis, "kaj pri tio oni ĝis nun
silentis al mi? Pri tiel grava cirkonstanco; ĉu vi do aŭdis ĝuste,
ĉu Bolnau?"

"Per mia honoro", la knabino diris kaj konfirme metis la manon al la
koro. "Bolnau, ŝi diris kaj tiel dolore, ke mi ne pensas alie, ol ke
tio estas la nomo de la atencinto; sed, mi petas, ne perfidu min!"

La direktoro havis la principon, ke neniu homo, kiel ajn honeste li
aspektas, estas tro bona por krimo. La komerca konsilanto Bolnau, kaj
alian li ne sciis en tiu urbo, ja estis konata de li kiel bonorda
viro, sed—ĉu ne ekzistis ekzemploj, ke ĝuste tiaj homoj, kiuj
antaŭ la publiko ŝajnas neriproĉeblaj, plej klopodigas la
juĝistaron? Ĉu li ne povis agi konsente kun tiu chevalier de
Planto? Tiel meditante li iris sian vojon kaj proksimiĝis al la
Larĝa strato; li ekmemoris, ke en tiu tempo la komerca konsilanto
kutimas promeni tie, kaj decidis, iom sondi lin. Efektive, jen li
alvenis sur la strato; li salutis dekstren, li salutis maldekstren,
li ĉiumomente parolis kun konato, li ridetis al si irante pluen kaj
ŝajnis gaja kaj bonhumora. Li estis proksimume ankoraŭ kvindek
paŝojn for de la direktoro, kiam li ekvidis tiun; li paliĝis,
turnis sin kaj volis eniri flankan straton. "Suspektiga, tre
suspektiga cirkonstanco!", la direktoro pensis, postkuris lin, kriis
lian nomon kaj igis lin halti. La komerca konsilanto havis kompatigan
vidiĝon, per kavaj sonoj li eligis: "_Bon jour, bon jour!_"[24];
li ŝajne volis rideti, sed la okuloj pleniĝis per larmoj, kaj lia
vizaĝo konvulsie ŝanĝiĝis; liaj genuoj tremis, liaj dentoj
aŭdeble klakis.

"Ej, ej, vi nun tre malofte montras vin. Jam de kelke da tagoj mi ne
vidis vin preteriranta mian fenestron; vi ŝajne ne tute bone
fartas?", la direktoro kun pika rigardo aldonis. "Vi estas tiel pala,
ĉu vi estas malsana?"

"Ne—ĝi estas nur malgranda frostotremo—mi efektive dum kelke da
tagoj estis malsaneta, sed dank' al Dio mi nun pli bone fartas."

"Ĉu vere? Vi estis malsaneta?", la alia plue demandis. "Tion mi
apenaŭ pensis; mi opiniis, ke ankoraŭ antaŭ kelke da tagoj ĉe la
maskobalo mi vidis vin tre vigla."

"Jes, estas vere; sed tuj en la sekvinta tago mi devis enlitiĝi;
revenis miaj atakoj, sed nun mi estas tute resaniĝinta."

"Nu, tiam vi ne preterlasos, viziti la sekvontan maskobalon; ĝi
estas la lasta kaj onidire fariĝos tre brila; mi esperas, ke mi
vidos vin tie; intertempe adiaŭ, sinjoro komerca konsilanto!"



X.


"Mi ne preterlasos veni!", la komerca konsilanto Bolnau kun mizeraj
mienoj kriis post li. "Li havas suspekton!", li diris al si. "Li
scias pri la vorto de la kantistino. Onidire ŝi ja resaniĝis; sed
ĉu la suspekto ne povas diskreski en la koro de tiu policano? Ĉu li
ne povas pro suspekto observigi min? La sekreta polico persekutos
min; ĉiupaŝe mi vidos ruzajn fremdajn vizaĝojn. Mi nenion plu
povos diri, tuj ĝi estos raportata, signifklarigata; mi fariĝos, ho
Dio en la ĉielo, mi fariĝos malkvieta, danĝera individuo; kaj
tamen mi vivis pace kaj senmalice kiel Vilhelmo _Tell_ en la
kvara akto!"

Tiel la malfeliĉa Bolnau parolis al si mem; lia angoro kreskis, kiam
li pensis pri la suspektiga demando koncerne la sekvontan maskobalon.
"Li certe opinias, ke mi ne kuraĝos proksimiĝi al la kantistino,
pro malpura konscienco; sed mi devas iri tien, mi devas forigi
lian suspekton! Kaj tamen—ĉu proksime de ŝi ne atakos min
tremado, ĝuste ĉar li povas pensi, ke mi tremos pro riproĉoj de
l'konscienco kaj pro timo?" Li turmentis sin per tiuj imagoj, ili
dum tutaj tagoj okupis lin; li rememoris, ke fama aŭtoro pruvis
en speciala publikaĵo, ke oni povas timi la timon, kaj ĝuste tio
ŝajnis al li okazi pri li mem. Sed li sentis, ke li devas kuraĝiĝi
kaj iri renkonte al la danĝero. Li alportigis de la maskopruntisto
la luksan veston de la paŝaho de _Janina_; li ĉiutage surmetis ĝin
kaj sin ekzercis antaŭ granda spegulo, tute egalpeze elrigardi
el sia masko. El sia negliĝo li faris pupon kaj sidigis ĝin
sur seĝo; ĝi prezentis kantistinon Bianetti: li kiel paŝaho
ĉirkaŭiris ŝin, alproksimiĝis kaj diris: "Mi senlime ĝojas, ke
mi vidas vin tiel laŭdezire bonfarta." En la tria tago li jam povis
tute sen tremo reciti sian lecionon, tial li taskigis al si ion pli
malfacilan. Li volis esti tre ĝentila kaj egalpeza kaj proponi al
ŝi teleron kun bombonoj kaj punĉo. Li ekzercis sin per glaso da
akvo, kiun li metis sur teleron. En la komenco ĝi terure tintis
en lia mano; sed ankaŭ tiun malfortecon li venkis, li eĉ provis
sufiĉe gaje diri ĉe tio: "Estimata, ĉu vi ne deziras iom da punĉo
kaj kelke da bombonoj?" Li bonege sukcesis; nenia mortemulo lin vidos
tremanta, li pensis. _Ali_, la paŝaho de Janina, sentis en si
kuraĝon, malgraŭ sia timo, viziti la maskobalon.

La medicina konsilanto Lange ne cedis al iu alia la rajton, por la
unua fojo la resaniĝintinon ree konduki inter la homojn. Ŝi volonte
konsentis; ĉar per sia fidela flegado, per la patra zorgemo, kun kiu
li klopodis pri ŝi, li ja akiris la rajton pri ŝia plej arda
dankeco. Do li venis kun ŝi al la balfesto kaj ŝajne ne malmulte
vantiĝis pri sia loko flanke de la bela, interesa knabino. La
loĝantoj de B. estas strangaj homoj. En la unuaj tagoj oni malbone
parolis pri la kantistino, de la plej elegantaj salonoj ĝis
en la bierejaĉoj; sed kiam gravaj viroj protektis ŝin, kiam
respektataj sinjorinoj ŝin publike defendis, oni akomodiĝis al la
cirkonstancoj, kaj la B...anoj kortuŝite de la sorto de l'kompatinda
infanino vagadis en la stratoj kaj preskaŭ mortis pro raviteco,
ke ŝi resaniĝis. Kiam ŝi eniris en la ĉambregon, ĉiuj ŝajne
atendis nur ŝin, kiel la reĝinon de l'festo; oni aklamis ŝin kaj
ĝojbruis, oni klakfrapis la manojn kaj kriis "brave!", kvazaŭ ĵus
prosperis al ŝi plej malfacilaj voĉruladoj. Ankaŭ la medicina
konsilanto ricevis sian parton de la aklamo: "Vidu, jen li", ili
kriis, "jen lerta viro, tiu savis ŝin."

La kantistino estis ĝoje emociita de tiu aklamo de l'homamaso;
afekciite de la murmurado de l'gratulantoj ŝi eĉ preskaŭ forgesis,
ke ankoraŭ pli serioza celo ŝin kondukis en tiun ĉambregon; sed la
kvar fortikaj domenuloj proksime post ŝi sekvantaj kaj la demandoj
de la kuracisto, ĉu ŝi ankoraŭ ne ekvidis la grizajn okulojn de la
chevalier, ree kaj ree memorigis ŝin pri ŝia intenco. Ŝi mem kaj
la kuracisto ne estis pretervidintaj, ke longa, malgrasa turko (en B.
oni nomis lian kostumon paŝaho Ali), konstante prempuŝas sin
proksimen al ŝi; kaj kiom ajn da fojoj la amasa moviĝo de la
maskuloj forŝiris lin, ĉiam li denove estis ĉe ilia flanko. La
kantistino puŝetis la kuraciston kaj montris per la okuloj al la
paŝaho. Li respondis ŝian okulsignon kaj diris: "Mi jam antaŭ
longe rimarkis lin." La paŝaho proksimiĝis per nefirmaj paŝoj; la
kantistino pli forte kroĉiĝis al la brako de Lange; li nun estis
tute proksime—rigidaj, grizaj okuloj elrigardis el la masko kaj
kava voĉo diris al ŝi: "Mi senlime ĝojas, ke mi vidas vin tiel
laŭdezire bonfarta." La kantistino timigite deturnis sin kaj ŝajne
skuetiĝis; ankaŭ la maskulo ĉe tiu vido tremante forturnis sin kaj
malaperis en la homamaso. "Ĉu tio estas li?", la medicina konsilanto
ekkriis. "Ekregu vin, nun estas necese, agi trankvile kaj ĉielzorge;
ĉu vi opinias, ke estas li?" "Ankoraŭ mi tion ne certe scias", ŝi
respondis, "sed mi opinias, ke mi rekonas liajn okulojn."

La medicina konsilanto ordonis al la kvar domenuloj, ke ili streĉe
atentu tiun paŝahon, kaj kun la sinjorino iris pluen. Sed apenaŭ li
faris kelke da paŝoj tra la ĉambrego, kiam reaperis la turko; sed
li restis malpli proksime, kvazaŭ observante la kantistinon.

La kuracisto kun sia akompanantino aliris al bufedo por recepti
al ŝi post la sentita teruro tason da teo; li rigardis
ĉirkaŭen—ankaŭ ĉi tie la turko ree estis, kaj jen, nun li havis
sur telereto glason da punĉo kaj kelke da bombonoj; li proksimiĝas
al la kantistino, liaj okuloj brilas, la glaso kun strangaj sonoj
saltetas kaj tintas sur la tremanta telero; li estas flanke de ŝi,
li prezentas al ŝi la teleron kaj diras: "Estimata, ĉu vi ne
deziras iom da punĉo kaj kelke da bombonoj?" La kantistino rigide
rigardis lin, ŝi paliĝis, repuŝis la teleron kaj ekkriis: "Ha, la
terura! Estas li, estas li, li volas veneni min!"

La paŝaho de Janina staris muta kaj sen movo, li ŝajne forlasis
ĉian penson pri defendo; senvole li lasis sin forkonduki de la kvar
fortikaj domenuloj.

Preskaŭ en la sama momento la nigra mantelo de la kuracisto estis
forte ektirata. Li rigardis returne; la malgranda, kreskokripla lakeo
el la hotelo de Portugalujo staris antaŭ li, pala kaj kun vizaĝo
terurita: "Pro la kompatemo de Dio, sinjor' medicina konsilanto,
bonvolu veni kun mi al la ĉambro n-ro 53, ĝuste nun la diablo volas
preni la francan sinjoron."

"Kion vi babilas?", la kuracisto malkontente demandis kaj volis lin
puŝi flanken, por sekvi la kaptiton al la polica direkcio. "Ĉu
koncernas min, se lin prenas la satano?"

"Sed mi petas vin", la malgrandulo preskaŭ plorante ekkriis, "li
eble tamen povas esti savata; via moŝto ja ĉi tie estas urba
kuracisto kaj havas la devon, veni al la fremduloj en la hotelojn."

La medicina konsilanto subpremis malbenon, kiun li estis preskaŭ
dironta; li vidis, ke li ne povas eviti tiun malagrablan iron, li
alvenigis per mansigno la orkestrestron Boloni, transdonis al li la
kantistinon kaj rapidis kun la malgrandulo al la hotelo de
Portugalujo.



XI.


Estis silente kaj dezerte en la granda gastejo; la noktomezo preskaŭ
jam pasis, kaj la lampoj en la koridoroj kaj ĉe la ŝtuparoj donis
malhelan kaj neklaran lumon; la medicina konsilanto sentis hororeton,
suprenirante al la soleca malsanulo. La lakeo malŝlosis la pordon,
la kuracisto eniris, sed preskaŭ reenfalis. Ĉar estaĵo, kiu de
kelke da tagoj senĉese okupis lian fantazion dum dormo kaj maldormo,
tie vera kaj enkorpiĝinta sidis en la lito. Ĝi estis granda,
malgrasa, nejuna viro, kiu profunden sur la frunton estis surŝovinta
pinte suprenstarantan lanan dormoĉapon; lia mallarĝa brusto kaj
liaj longaj maldikaj brakoj estis kovritaj per flanelo; sub la ĉapo
granda, pinta nazo elstaris el malgrasa, bruneflava vizaĝo, kiun oni
opinius jam malviva kaj mortinta, se ne paro da grizaj pikaj okuloj
ankoraŭ donus al ĝi iom da viveco kaj teruran, hororigan esprimon.
La longaj, maldikaj fingroj, kun la senkarna manradiko multe
elstarantaj el la manikoj, estis kunfleksitaj; kun raŭka, freneza
rido li gratis sur la litkovrilo.

"Vidu, li jam elgratas sian tombon!", la malgrandulo flustris kaj per
tio vekis la kuraciston de lia fiksa rigardado al la malsanulo. Tia,
ĝuste tia estis lia imago pri la chevalier de Planto; tiu malica,
griza okulo, tiuj malbonsignaj trajtoj, tiu malgrasa, fantoma
figuro—jen ĉio estis kunigita, kion la kantistino diris pri tiu
terura viro. Sed lia pripenso revenis al la realeco; ĉu li do ne
ĵus ĉeestis la areston de tiu chevalier? Ĉu ne ankaŭ alia viro
povas havi grizajn okulojn? Ĉu do estis mirige, ke malsanulo estas
konsumita kaj pala? La kuracisto mem ridis pri si, pasigis sian manon
trans la frunton, kvazaŭ volante forviŝi tiujn pensojn kaj aliris
al la lito.—Sed ankoraŭ neniam dum tiom da jaroj li sentis teruron
kaj timon ĉe la lito de malsanulo—tie, estis al li preskaŭ
neklarigeble, lin kaptis korpremo, frosto, tremo, kiujn li vane
klopodis venki, kaj li nevole posteniĝis, sentante la malsekan,
senvarman manon en la sia, dum longa tempo vane serĉante la pulson.

"La stultulo", la paciento kun raŭka voĉo kriis, intermiksante jen
francan parolon, jen malbonan italan kaj kripligitan germanan, "la
stulta malgrandulo, ŝajnas, alvenigis al mi kuraciston. Vi pardonos
al mi, mi neniam alte taksis vian arton. La sola, kio povas sanigi
min, estas la banoj de Ĝenovo; mi jam ordonis al la bruto, ke li
mendu por mi poŝtoĉevalojn; mi forvojaĝos ankoraŭ hodiaŭ nokte."

"Certe li forvojaĝos", la malgrandulo murmuris, "sed kun ses karbe
nigraj ĉevaloj, kaj ne al Ĝenovo, kie dronis siatempe Fiesko, sed
tien, kie estas la plorado kaj la grincado de la dentoj."

La kuracisto vidis, ke oni multe jam ne povas helpi; li opiniis, ke
li povas legi la antaŭsignojn de la proksima morto en la okuloj, en
la malkvietaj movoj de la malsanulo; eĉ tiu sopiro vojaĝi foren,
malproksimen, jam ofte anoncis rapidan finiĝon de l'vivo. Tial la
kuracisto konsilis al li, kviete kuŝiĝi kaj promesis, ke li
preparos malvarmigan trinkaĵon.

La malsanulo furioze ridis. "Kuŝi, kviete kuŝi?", li respondis,
"kiam mi kuŝas, mi ĉesas spiri; mi devas sidi, en la veturilo mi
devas sidi, for, malproksimen for!—Kion diras la malgrandulo? Ĉu li
mendis la ĉevalojn? Malgranda hundo, ĉu vi ordis mian pakaĵon?"

"Ho, mia Dio!", la malgrandulo grakis, "nun li pensas pri sia
pakaĵo; jes, pezan pakon da pekoj li kunprenas, tiu malhomo. Oni ne
povas skribi sur la ĉielo, kiom li malbenis kaj blasfeme parolis."

La medicina konsilanto ankoraŭ unu fojon kaptis la manon de la
malsanulo. "Ekfidu al mi", li diris, "eble tamen la arto ankoraŭ
povos utili al vi; via servisto diras al mi, ke pafvundo al vi
krevis; lasu min esplori." Murmurante la malsanulo konsentis, li
montris al sia brusto. La kuracisto forprenis bandaĝon malbone
surmetitan, li trovis—pikvundon proksime de la koro.—Strange! ĝi
estis la sama grando, la sama loko, kiel ĉe la vundo de la
kantistino.

"Tio estas freŝa vundo, piko!", la kuracisto ekkriis kaj suspekteme
rigardis la malsanulon. "Kie vi ricevis tiun vundon?"

"Ĉu vi pensas, ke mi interbatalis kun iu? Ne, per la diablo! Mi
havis tranĉilon en la brusta poŝo, malsupren falis ŝtuparon kaj
min iom gratvundetis."

"Iom gratvundetis!", Lange pensis, "kaj tamen li mortos de tiu
vundo."

Li dume preparis iom da limonado kaj prezentis ĝin al la malsanulo;
tiu ĝin albuŝigis per nefirma mano; ĝi ŝajne freŝigis lin; dum
kelke da minutoj li estis silenta kaj kvieta; sed vidante, ke li
verŝis kelke da gutoj sur la litkovrilon, li komencis blasfemi kaj
postulis naztukon. La lakeo flugkuris al kofro, malŝlosis kaj eligis
tukon—la kuracisto rigardis al ĝi, terura suspekto en li
naskiĝis—li ree rigardis, ĝi estis la sama koloro, la sama ŝtofo,
ĝi estis la tuko, trovita ĉe la kantistino. La malgrandulo volis
transdoni ĝin al la malsanulo; li repuŝis ĝin: "Al la diablo,
bruto! Kiom ofte mi devas diri tion, heliotropan akvon sur ĝin!" La
servisto elserĉis malgrandan botelon kaj aspergis la tukon; agrabla
odoro disvastiĝis en la ĉambro—ĝi estis la sama parfumo, kiun
surhavis la alia, trovita tuko.

La medicina konsilanto tremis per la tuta korpo; ne plu estis
dubeble, ke li havas antaŭ si la atencinton de la kantistino
Bianetti, tiun chevalier de Planto; ĝi estis senhelpa homo,
malsanulo, mortanto, kiu sidis en la lito, sed al la kuracisto estis,
kvazaŭ ĉiumomente li povas sin ĵeti el la lito kaj kapti lian
gorĝon; li prenis sian ĉapelon, la proksimeco de la terura homo
forpelis lin.

La malgranda lakeo retenis lin per la jako, kiam li vidis lin foriri.
"Ho, via moŝto!", li ĝemis, "Vi ja ne volas lasi min sola ĉe li?
Mi ne povas elteni tion, se li nun mortus kaj poste tuj kiel flanela
fantomo kun la dormoĉapo sur la kranio promenus tien kaj reen en la
ĉambro! Pro Dio, ne forlasu min!"

La malsanulo terure rikanis kaj intermikse ridis kaj blasfemis, li
ŝajne volis veni helpi la malgrandulon; li etendis el la lito
longan, senkarnan kruron, kunfleksante la maldikajn fingrojn li
minacis al la kuracisto. Sed tiu ne plu povis elteni tion; la frenezo
ŝajne infektis lin; li repuŝis la malgrandulon kaj forkuris el la
ĉambro; ankoraŭ sur la plej malsupraj ŝtuparoj li aŭdis la
teruran ridon de la mortigisto.



XII.


En la mateno post tiu nokto bela urba kaleŝo haltis antaŭ la hotelo
de Portugalujo; eliris tri personoj, vualita sinjorino kaj du nejunaj
sinjoroj kaj supreniris la ŝtuparon. "Ĉu sinjoro la supera
tribunala referendario _Pfälle_ jam estas supre?", unu el tiuj
sinjoroj demandis la kelneron, kiu ilin suprenkondukis. Tiu jesis,
kaj la sinjoro daŭrigis: "Kaj tamen estas stranga dispono de la
sorto, ke li malsupren falas la ŝtuparon kaj mem puŝas la ponardon
en sian bruston, ke li mem malhelpas sin, forkuri, ke ĝuste vi,
Lange, estas vokata al li!"

"Certe", la vualita sinjorino diris, "sed ĉu vi ne trovas strangan
fatalon ankaŭ en tiuj naztukoj? La unun li devis lasi ĉe mi, kia
hazardo! La alian li devis postuli ĝuste en la momento, kiam la
doktoro ankoraŭ estas ĉe li."

"Tiel devis okazi", la dua sinjoro respondis, "oni ne povas diri ion
alian, ol ke tio devis fariĝi. Sed en tiu vortico mi preskaŭ
forgesis ion; diru, kio estas pri la paŝaho de Janina? Signora
supozeble ja eraris. Ĉu vi ree elliberigis lin? Kiu estis la
kompatindulo?"

"Neniel kaj male"; la unua diris, "mi konvinkis min, ke li estas
kunkulpulo de la chevalier, kies postsignojn mi jam de longe sekvis.
Mi jam alkondukigis lin ĉi tien, li estos kunfruntigata kun la
atencinto."

"Ĉu efektive?", la sinjorino ekkriis. "Kunkulpulo?"

"Jen ja", la sinjoro diris kun ruza rideto, "mi scias multajn
aferojn, eĉ se oni ilin ne diris al mi. Sed dank' al Dio, ni alvenis
supre, tie jam estas n-ro 53. Fraŭlino, bonvolu dume eniri ĉi tie,
en n-ron 54: la orkestrestro permesis tion kaj ne elpelos vin; tion
mi garantius. Kiam estos via vico esti pridemandata, mi vokos vin."

Estas superflue por ni diri, ke la tri personoj estis la kantistino,
la doktoro kaj la direktoro; ili venis por akuzi la kavaliron de
Planto pri mortigo provita. La direktoro kaj la medicina konsilanto
eniris; la malsanulo ankoraŭ same sidis en la lito, kiel la
kuracisto vidis lin en la nokto; nur liaj trajtoj en la taglumo
ŝajnis ankoraŭ pli teruraj, la esprimo de liaj okuloj, jam
ekrigidiĝantaj, ankoraŭ pli hororiga. Per senvivaj okuloj li
rigardis jen la kuraciston, jen la direktoron; poste li ŝajne
pripensis, kio nun okazas en lia ĉambro, ĉar referendario Pfälle,
mallonga, juna viro kun ruĝaj vangoj kaj malgrandaj okuletoj, estis
konvene stariginta tablon, metis antaŭ sin kolonon da paperoj kaj
tenis en la dekstra mano longan cignoplumon, por protokoli.

"Bruto, kion deziras la sinjoroj?", la malsanulo per malforta voĉo
kriis al la malgranda lakeo. "Vi ja scias, ke mi ne akceptas
vizitojn."

La direktoro aliris proksimen antaŭ lin, firme lin rigardis kaj
diris akcente: "Chevalier de Planto!"

"_Qui vive[25]?_", la malsanulo ekkriis kaj abrupte levis la
dekstran manon al la dormoĉapo, kvazaŭ volante militiste saluti.

"Sinjoro, vi estas la chevalier de Planto?" la alia daŭrigis.

La grizaj okuloj ekbrilis, li pike ekrigardis la direktoron kaj la
referendarion, kun moka mieno skuis la kapon kaj respondis: "La
chevalier jam de longe estas mortinta!"

"Ĉu vere? Kiu do estas vi? Respondu, mi demandas vin en la nomo de
la reĝo!"

La malsanulo ridis: "Mia nomo estas Lorier; Bruto, donu al la sinjoro
mian pasporton!"

"Ne estas necese; ĉu vi konas tiun tukon, sinjoro?"

"Kial mi ne konus ĝin? Vi tie forprenis ĝin de mia seĝo; por kio
la demandoj, por kio la scenoj? Vi ĝenas min, sinjoro!"

"Bonvolu rigardi al via maldekstra mano", la direktoro diris; "tie vi
ja tenas vian tukon; ĉi tiu estis trovata en la domo de iu Giuseppa
Bianetti."

La malsanulo furioze ekrigardis la virojn; li pugnigis sian manon kaj
grincigis la dentojn; li obstine silentadis, kvankam la direktoro
ripetis siajn demandojn. Tiu nun donis signon al la kuracisto; li
eliris kaj baldaŭ poste revenis kun la kantistino, la orkestrestro
Boloni kaj la ...a ŝtatsendito en la ĉambron.

"Sinjoro barono de Martinow", la direktoro sin turnis al ĉi tiu,
"ĉu vi rekonas tiun viron kiel la saman, kiu en Parizo estis konata
al vi kiel chevalier de Planto?"

"Mi rekonas lin kiel la saman", la barono respondis, "kaj ripetas
miajn deklarojn pri li, kiujn mi donis pli antaŭe por protokoli."

"Giuseppa Bianetti, ĉu vi rekonas lin kiel la saman, kiu forkondukis
vin el la domo de via duonpatro, kunprenis en sian domon en Parizo,
la sama, kiun vi akuzas pri provita mortigo?"

La kantistino tremis, vidante la teruran viron; ŝi volis respondi,
sed li mem al ŝi evitigis ĉian konfeson. Li pli alten levis sin,
lia lana ĉapo ŝajne pli pinta suprenstaris, liaj brakoj estis
rigidaj, li ŝajne kun peno movis ilin, sed liaj fingroj konvulsie
dis- kaj kunfleksiĝis; lia voĉo jam nur mallaŭte kaj raŭke
suprenrampis el la brusto; eĉ lia rido kaj liaj blasfemoj preskaŭ
fariĝis flustrado: "Ĉu vi venas, viziti min, Schepperl?", li diris.
"Jen vi bele agas. Ĉu ne, mia vidiĝo vin tre plezurigas! Mi vere
bedaŭras, ke mi ne pli bone vin trafis, per tio mi estus evitiginta
al vi, vidi vian onklon antaŭ lia forvojaĝo mokata de tiuj germanaj
brutoj!"

"Por kio ni ankoraŭ bezonas atestojn?", la direktoro interrompis
lin. "Sinjoro referendario Pfälle, skribu arestordonon kontraŭ—"

"Kion vi faras?", la kuracisto ekkriis, "ĉu vi do ne vidas, ke la
morto jam minacas lian koron? Li ne plu vivos kvaronhoron. Rapidu, se
vi ankoraŭ devas demandi pri io."

La direktoro ordonis al la lakeo, voki la juĝejajn servistojn, ili
suprenkonduku la kaptiton; la malsanulo pli kaj pli kadukiĝis, liaj
okuloj ŝajne haltis, ili havis nur unu direkton, al la kantistino;
sed ankaŭ nun ŝajne ankoraŭ fulmobrilis el ili furiozo kaj kolero:
"Schepperl", li ree diris, "vi malfeliĉigis, pereigis min, tial vi
meritus la morton; vi pereigis vian patron, ili kondamnis lin al la
galeroj, ĉar li vendis vin al mi por mono; li min petegis, kadavrigi
vin; mi bedaŭras, ke mi tremis. Malbenitaj estu tiuj manoj, eĉ ne
plu povintaj firme puŝi!" Liaj abomenindaj blasfemoj, kiujn li
eligis pri si kaj Giuseppa, estis interrompataj per nova aperaĵo. Du
juĝejaj servistoj alkondukis viron turke vestitan; estis la
malfeliĉa Ali, la paŝaho de Janina—la turbano kovris la kompatigan
kapon de la konsilanto Bolnau. Ĉiuj miregis pri tiu vidaĵo kaj
precipe la orkestrestro ŝajnis konsternita; li iĝis pala kaj ruĝa
kaj deturnis sian vizaĝon. "_Monsieur_[26] de Planto", la
direktoro diris, "ĉu vi konas tiun viron?" La malsanulo estis
ferminta la okulojn; li pene disigis la palpebrojn kaj diris: "Al
la diabloj, mi ne konas lin!"

La turko kun afliktita mieno rigardis la ĉirkaŭstarantojn. "Mi ja
sciis, ke tiel okazos", li diris en plorema tono, "mi jam longe
antaŭsentis tion. Sed fraŭlino Bianetti, kiel vi do povis tiom
malfeliĉigi senkulpan homon?"

"Kio do estas pri tiu sinjoro?" la kantistino diris. "Mi ne konas
lin. Sinjoro direktoro, kion do faris tiu?"

"Signora", la direktoro diris kun profunda seriozo, "antaŭ la
tribunalo nenia pardonemo aŭ indulgo valoras, vi devas koni tiun
sinjoron; ĝi estas la komerca konsilanto Bolnau. Via propra
ĉambristino konfesis, ke vi kriis lian nomon ĉe la atenco."

"Certe", la paŝaho plendis—"diris mian nomon en tiel suspektigaj
cirkonstancoj."

La kantistino ekmiris, intensa ruĝo pasis trans ŝian belan
vizaĝon, tre emociite ŝi kaptis la manon de la orkestrestro;
"Carlo", ŝi ekkriis, "nun mi devas paroli, mi ne povas silenti pri
tio; jes, sinjoro direktoro, mi supozeble diris tiun karan nomon, sed
mi ne celis tiun sinjoron, sed—"

"Min", la orkestrestro diris kaj paŝis antaŭen. "Mia nomo estas, se
mia kara patro, tie staranta, permesas, _Karl_[27] Bolnau!"

"Karlo! Muzikisto! Amerikano!" la turko kriis kaj ĉirkaŭprenis lin.
"Tio estas la unua saĝa vorto en via vivo, vi liberigis min el
granda mizero."

"Se estas tiel", la direktoro diris, "vi estas libera, kaj ni bezonas
en ĉi tiu afero okupi nin nur pri la ĉeestanta sinjoro chevalier de
Planto." Li sin turnis posten al la lito; tie staris la kuracisto kaj
tenis la manon de la mortigisto en la sia. Li serioze kaj kviete
metis ĝin sur la litkovrilon kaj fermis liajn rigidajn okulojn.
"Direktoro", li diris, "tiu nun respondas al pli alta juĝisto."

Oni komprenis lin; ili eliris el la ĉambro de la terura mortinto kaj
eniris transe ĉe la orkestrestro, la feliĉa, retrovita filo de la
paŝaho; la kantistino kaŝis sian vizaĝon sur la brusto de la
amato, ŝiaj larmoj torente verŝiĝis, sed ili estis la lastaj,
kiujn ŝi ploris pri sia malfeliĉa sorto; ĉar la paŝaho ridetante
ĉirkaŭiris la belegan paron, li ŝajne ellaboris grandan decidon;
li sekrete interkonsiliĝis kun la medicina konsilanto kaj de tiu
aliris al sia filo kaj la kantistino. "Plej kara fraŭlino", li
diris, "pro vi mi suferis multe, vi tiel suspektige diris mian nomon,
ke mi petas vin, interŝanĝi ĝin kun la via. Vi hieraŭ malakceptis
mian teleron kun punĉo, ĉu vi ree forpuŝos min, se mi prezentas al
vi la ĉeestantan sinjoron Karlo Bolnau, mian muzikeman filon,
petante, ke vi prenu lin kiel edzon?"

Ŝi ne rifuzis; kun larmoj de ĝojo ŝi kisis lian manon, la
orkestrestro ravite ĉirkaŭprenis ŝin kaj ĉi-foje ŝajne tute
forgesis sian subliman patoson. La komerca konsilanto siaparte kaptis
la manon de la kuracisto: "Lange, diru, ĉu mi povis pensi, ke tiel
okazos, kiam vi timigis min ĝis ekstremo, kiam mi nombris la
fenestrovitrojn de la palaco, kaj vi diris al mi: Ŝia lasta vorto
estis Bolnau?"

"Nu, kion vi volas ankoraŭ!" ridetante respondis la medicina
konsilanto. "Ja estis bone, ke mi tiam ĝin diris al vi; mi ne scias,
ĉu ĉio estus okazinta same sen la lasta vorto de la kantistino."



Klarigaj notoj de la tradukinto.


[1] germane _Kommerzienrat_, titolo, kiun povis ricevi
ŝatata komercisto aŭ industriulo.

[2] (itala) = kun subpremata voĉo.

[3] germane _Medizinalrat_. Precipe en Pruslando
oficiala titolo de kuracisto, kiu estas teknika referatisto de la
distrikta registaro.

[4] (it.) = sinjorino.

[5] pron. Baruĥ.

[6] laŭvorte: nigra, blanka, bruna, farmbienulo, muelisto,
kampulo (nomoj en Germanlando tre oftaj).

[7] (franca) = ĝis la revido.

[8] (franca) = fama juĝafero.

[9] = pendigan ŝnuron.

[10] (itala formo de) Karlo.

[11] (it. f. d.) Jozefino.

[12] (itala muzika termino) = sufiĉe rapide.

[13] (it. muz. term.) = iom modere.

[14] (franca) = ĉielo!

[15] (itala) = amantoj.

[16] (akc. António, itala formo de) Antono.

[17] pron. Ŝeperl.

[18] (germ.) mallongigaĵo de Kristino.

[19] (franca) = Jes, tio estas filinoj (aŭ publikulinoj,
laŭ alia senco de la franca vorto).

[20] (franca) = kavaliro de _Planto_.

[21] (itala) = majstro.

[22] [AFGR] Tia ideo kaj precipe esprimo de ideo aŭ sento
kiu estas (senkonscie) pasigita de la memoro, sed prezentas sin kiel
nove estiĝintan.

[23] en la IIa volumo de _La Revuo_ sur paĝo 70 (Rab: IV, 5).

[24] (franca) = bonan tagon, bonan tagon!

[25] (franca) = jen kiu?

[26] (franca) = Sinjoro.

[27] (germana formo de) Karlo.



Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek Berlin S 59

_Nova Esperanto-Biblioteko No. 5:_

Pro kio?

Internacia kriminal-romano orginale verkita de Argus

Prezo: bele kart. 9.— M. (al eksterlando kun altigoj
laŭ E-Katalogo) Sendkostoj 80 Pf. (eksterlanden 1.20 M.)

Kompetenta juĝo pri la verko:

En la nuna tempo, kiam oni, bedaŭrinde pli ol dezirite,
devas kutimigi sin al ĉiutagaj kriminalaĵoj, akriĝas ankaŭ
la sento pri elpensita kriminalromano. Mi legis la verkon
"Pro kio" kun ĝojo kaj ĝuo, ĉar la dissolvo de la komplikaĵoj
estas lerta, la streĉeco de l'atento de la leganto estas
restigata ĝis la lasta momento, kaj la lingvo estas majstra.
Ĝuste ĉi tio ŝajnas al mi grava, ĉar ĝi denove pruvas la
kapablecon de Esperanto kiel konversacia lingvo kaj ĉarme
kaj efike enkondukas la komencantan Esperantiston en la
modernan ĉiutagan vivon. Pro ĉi tiuj kaŭzoj mi volonte
donas al "Pro kio?" mian varman rekomendon por ĝia vojo
kaj deziras al ĝi plenan sukceson.

  _Dro Albert Steche_,
  prezidanto de Germana Esperanto-Asocio.



_Nova Esperanto-Biblioteko No. 6:_

Elektitaj poemoj de Heinrich Heine

Tradukitaj de Friedrich Pillath

Dua, kompletigita eldono

Prezo: bele kart. 4.— M. (al eksterlando kun altigoj
laŭ E-Katalogo) Sendkostoj 40 Pf. (eksterlanden 80 Pf.)

Unu el la plej belaj verkoj de la Esperanto-Literaturo!
S-ino _Marie Hankel_, prezidantino de Esperantista Literatura
Asocio, juĝas pri ĝi jene: "La Elektitaj Poemoj (nova eldono)
estas vera trezoro kaj la plej efika pruvo por la beleco
de nia lingvo."



Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek Berlin S 59

_Nova Esperanto-Biblioteko No. 7:_

P. William

Legolibro

Unua volumo:

Internacia Anekdotaro

Prezo: 6.— M. (al eksterlando kun altigoj laŭ
E-Katalogo) Sendkostoj 40 Pf. (eksterlanden 80 Pf.)

Ĉi tiu libro bonege taŭgas kiel legaĵo en kursoj kaj en
ekzercaj rondoj. Ĝia modelstila enhavo pritraktas la plej
diversajn aferojn de la homa vivo, kaj tial la libro prezentas
grandan provizon de vortoj kaj riĉecon de gramatikaj formoj
konscie uzitaj.



Dokumentoj de Esperanto

  Informilo pri la historio kaj organizo
  de la Esperanta movado

Kunmetita de

Dro A. Möbusz, Lübeck

Prezo: kart. 25.— M. (al eksterlando kun altigoj laŭ
E-Katalogo) Sendkostoj 1.— M. (eksterlanden 2.40 M.)

Ĉiu Esperantano, kiu volas informi sin pri la historio kaj
scienca bazo de la Lingvo Internacia, pri la Esperanto-movado
kaj pri la organizo de la Esperantistaro, nepre devas posedi
ĉi tiun fundamentan verkon. La libro enhavas i. a. ĉiujn
kongresparoladojn de Dro Zamenhof kaj multajn aliajn gravajn
dokumentojn.


Buchdruckerei für fremde Sprachen Max Schmersow, Kirchhain N.-L.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Die Sängerin. Esperanto - La Kantistino" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home